Prachatice (legu Praĥatice) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono kaj apartenas al la plej bone konservitaj urbaj kompleksoj enlande – la historia kerno konservis sian renesancan aspekton interne de ringo ĉirkaŭata ĝis nun per urbaj remparoj. Vivas ĉi tie 11 250 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zábrdí, Chroboly, Husinec, Dvory, Žernovice, Záblatí, Nebahovy, Zbytiny kaj Těšovice.
Historio
Jam komence de frua mezepoko la teritorio de pli malfrua Ĉeĥa Reĝlando situis en vojkruciĝo de eŭropa enlanda komerco: de sudo al nordo kondukis tra moraviaj valoj la pramalnova "sukcena pado", de okcidento al oriento vojaĝis tra landoj karavanoj de komercistoj en orientajn regionojn.
Krom tiuj ĉi ĉefaj vojoj de la komerco Bohemion kunigis kun najbaraj landoj aro da padoj, evidente tre malnovaj. Unu el la plej signifaj estis pli malfrue nomata "Ora pado", kuniganta Bohemion kun Bavario, kiu trahakis praarbaron en montaro Šumava. Precipe en mezepoko la pado akiris neordinaran signifon danke al komerco kun bavaria salo, transportata per ŝarĝoĉevaloj el episkopa Passau ĝis Prachatice.
En la tempo de la komenciĝanta komerco en la pado kaj en konekso kun koloniigado de ŝumavaj arbaroj verŝajne ekzistis vilaĝo (nun Malnova Prachatice), kiun en la dua duono de la 12-a jarcento donacis reĝo Vratislav la 2-a al kapitulo vyŝehrada. Apuda la vilaĝo – sur loko de pli malfrua urbo – estiĝis verŝajne meze de la 13-a jarcento en kaldronvalo, kiu estas ĉirkaŭata de kvin montetoj, kaj iom post iom ĝi fariĝis loka centrejo. La prospero de la nova urbo estis sekurigita, kiam vyŝehrada preposto Johano luigis en la jaro 1323 al prachatic-anoj doganon sur "Ora pado" kontraŭ proksimume 4,5 kg da arĝento kaj kiam la urbo akiris rajton de foiro.
Same kiel ĉe aliaj tiam fonditaj urboj, en Prachatice fariĝis centrejo de la fondo proksimume kvadrata placo, ĉirkaŭ kiu egale etendiĝis la cetera urbo.
En daŭra ekspozicio de la urba Muzeo de Prachatice dediĉata al mezepoko estas krom akompanantaj tekstoj ankaŭ kvanto da bildoj, planoj, fragmentoj de terena dokumentado de esploro kaj ankaŭ elekto de trovitaĵoj el Granda Placo.
La ĉirkaŭaĵo de la urbo estas kreita de submontara altaĵaro kun domina monto Libín (1096 m s. m.), kiu flue ŝanĝiĝas en montarzonon de montaro Šumava.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 911 |
---|
1880 | 5 682 |
---|
1890 | 5 363 |
---|
1900 | 5 573 |
---|
1910 | 5 779 |
---|
1921 | 5 482 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 5 926 |
---|
1950 | 5 130 |
---|
1961 | 5 381 |
---|
1970 | 7 100 |
---|
1980 | 10 354 |
---|
1991 | 11 805 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 11 843 |
---|
2014 | 11 189 |
---|
2016 | 11 055 |
---|
2017 | 10 943 |
---|
2018 | 10 917 |
---|
2019 | 10 874 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 10 840 |
---|
2021 | 10 440 |
---|
2022 | 10 588 |
---|
2023 | 11 211 |
---|
2024 | 11 250 |
---|
Eksteraj ligiloj