České Budějovice [ĈESke BUDjejovice] (germaneBudweis) estas regiona urbo en Ĉeĥio, en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Vivas ĉi tie 97 377 loĝantoj (2024). Ĝi estas grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo. Laŭ la urbo nomiĝas Ĉeskobudejovica baseno.
La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fondita kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.
Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.
ĉefplaco de Přemysl Otakar la 2-a - kun urbodomo, aro da bele konservitaj historiaj domoj kaj fontano de Samson - laŭ la areo la plej granda placo en tuta Mezeŭropo
La urbo famas precipe pro siaj bierojBudvar/Budweiser (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).
Grava punkto en historio de urbo České Budějovice estis jaro 1832, kiam alvenis de hodiaŭa Aŭstrio trajno de aŭstra urbo Linz[1]. Hodiaŭ estas konekto per trajno al ĉefurbo Prago, sed ne mankas ankaŭ trajna konekto al Brno kaj Plzeň. En České Budějovice estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
En urbo hodiaŭ estas uzataj aŭtobusoj kaj trolebusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravní podnik města České Budějovice, a.s. (vidu paĝaron: http://www.dpmcb.cz). En jaro 1909 ekveturis la unua tramo en České Budějovice. En la sama jaro ekveturis ankaŭ unuaj trolebusoj en České Budějovice. Pro la malfidindeco de trolebusoj ili ja en komenco de Unua mondmilito finis uzado de trolebusoj por unua fojo.
En jaro 1950 lastan fojon veturadis en urbo tramoj. Sed tio ne signifis, ke en urbo de tiu tempo ne estus ia urba trafiko.
Jam en jaro 1948 denove ekveturis en urbo trolebusoj kaj tri jaroj poste en 1951 en urbo komencis veturi ankaŭ aŭtobusoj. Bedaŭrinde en 60-aj jaroj oni decidiĝis likvidi trolebusojn kaj uzi anstataŭ ili nur aŭtobusojn.
En 80-aj jaroj estis ideoj, ke trolebusoj estus denove uzataj kaj veturus al Nuklea elektrejo Temelín, kiu tiam estis konstruita. Tiu ĉi ideo estus ja multekosta. Tamen trolebusoj revenis kaj en jaro 1991 denove estis ekuzitaj. Kaj urba transporto per trolebusoj kaj aŭtobusoj restis ĝis hodiaŭ[2]. Nuntempe estas 5 tagaj trolebusaj linioj kaj unu nokta[3].