28-a de novembro
La 28-a de novembro estas la 332-a tago de la jaro (la 333-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 33 tagoj restas.
Je la 28-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1414: Dum la Koncilio de Konstanco estis arestita Jan Hus, akuzita pro herezo
- 1443: Post forlaso de la armeo de Otomana Imperio, Skanderbeg iris al centra Albanio al urbo Krujë kaj uzante falsitan leteron de sultano Murad la 2-a al ties guberniestro fariĝis sinjoro de la urbo
- 1465: Reprezentantoj de katolika ĉeĥa nobelaro ligis pakton kontraŭ husmovada reĝo de Ĉeĥio Georgo el Poděbrady
- 1520: Ekspedicio gvidata de Magelano ennavigis oceanon, kiun li nomis Pacifika Oceano
- 1561: Dua Vilna pakto inter Pollando kaj Latgalio (aliaj paktanoj estis ĉefepiskopo de Rigo kaj Gotthard Kettler) laŭ kiu nove establita Duklando Kuronio kaj Zemgalio fariĝis vasalo de Grandprinclando Litovio, poste subiĝis al la pola reĝo Sigismondo la 2-a
- 1567: Hispana poeto, mistikulo kaj filozofo Juan Jepez y Alvares alprenis monaĥan nomon Johano de la Kruco
- 1627: Pola militŝiparo venkis la svedan en marbatalo apud Oliwa
- 1660: Reĝa Societo de Londono fondiĝis - inter la fondintoj estis Christopher Wren, Robert Boyle, John Wilkins kaj 9 aliaj sciencistoj
- 1695: Jan Kozina, simbolo de la ĉeĥa rezisto kontraŭ germanaj regopovoj, estis ekzekutita en Plzeň
- 1699: Reĝa dekreto anoncis, ke la 18-an de februaro 1700 Danio devas enkonduki gregorian kalendaron
- 1793: Batalo de Kaiserslautern komenciĝis - prusa armeo venkis la francan
- 1821: Panamo sendependiĝis de Hispanio
- 1848: Berno iĝis ĉefurbo de Svislando
- 1883: Johann Palisa malkovris asteroidon Karolino
- 1885: En la 3-a brita-birma milito brita armeo decide venkis konkerante la ĉefurbon Mandalajo
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Pariano kaj May
- 1897: Kazimierz Badeni estis demisiita kiel ĉefministro de Aŭstrio-Hungario (post egalrajtigo de la ĉeĥa lingvo kun la germana en Ĉeĥio)
- 1905: Irlando: politika partio Sinn Féin fondita de irlandaj naciistoj - ĝermo de Irlanda Libera Ŝtato
- 1906: Caraj regopovoj leĝigis agadon de mariavitoj
- 1910: Grekio: Eleftherios Venizelos venkis en la parlamentaj elektoj, kun 307 el la 362 seĝoj
- 1912: Vlorë: Albana Deklaracio pri Sendependiĝo (de la Otomana Imperio) kun Provizora Registaro de Albanio
- 1916: Unua Mondmilito: Apud vilaĝo Prunaru (Distrikto Teleorman) okazis kuratako de rumana kavalerio, finita per masakro kun uzo de germanaj maŝinpafiloj
- 1918: Malgraŭ kontraŭstaro de ukrainoj el Ĝenerala Konsilio de Bukovino la rumanaj, germanaj, judaj kaj polaj reprezentantoj voĉdonis favore al kunigo de ĉi tiu eksa provinco de Aŭstria Imperio kun Rumanio
- 1918: Provizora ŝtatestro Józef Piłsudski dekretis pri balotsistemo al Pola Sejmo kune kun virina balotrajto, kaj ordonis fondi Polan Mararmeon
- 1921: Komunista Universitato de Etnaj Malplimultoj de Okcidento estis fondita en Moskvo - unua rektoro iĝis Julian Marchlewski
- 1923: En Belorusio fondiĝis Literatura unio "Junularo"
- 1924: Germana Regno: lastaj okupaciaj francaj kaj belgaj trupoj forlasis Ruhr-regionon; Dua Pola Respubliko: ĉefepiskopo B. Twardowski konsekris kapelon de la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- 1925: Aristide Briand la kvinan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1931: En Prago oni komencis konstrui la fabrikon de Barrandov studio
- 1933: Usona fizikisto Robert Jemison Van de Graaff konstruis elektrostatikan generatoron, kiu povis produkti elektran tension de 7 000 000 Voltoj
- 1937: Granda Teroro: Josif Stalin subskribis dekreton pri "purigo" de Komunista Partio de Pollando sur teritorio de Sovetunio - komenco de grandaj reprezalioj
- 1939: Dua Mondmilito: Krakovo: Hans Frank ordonis krei en ĉiu juda komunumo judajn konsiliojn ĝis la fino de la jaro; oni kreis konspiran Asocion de Armita Ago; germanoj arestis Maciej Rataj - reprezentanto de Popola Partio ĉe Servo al Venko de Pollando iĝas Stefan Korboński; Hitler anoncis la urbon Gdingen, kiu de 1920-1939 estis pola armea haveno je nomo Gdynia, milita haveno de la Tria Regno (post 1945 ĝi pluestos pola armea haveno); Sovetunio rompis pakton pri neagreso kun Finnlando
- 1940: Hindoĉinio: siama aviado atakis Savannaĥet; nokte de la 28-a/29-a de novembro Luftwaffe atakis Liverpool-Birkenhead
- 1941: Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en arbaro ĉirkaŭ 1000 judojn de Borislav; Nord-Afrika kampanjo: lastaj italaj taĉmentoj kapitulacis antaŭ britoj en Gondero - likvido de Itala Orienta Afriko; Mediteraneo: germana submarŝipo U-95 estis sinkigita de nederlanda militŝipo - 35 maristoj pereis kaj 12 kune kun komandanto saviĝis
- 1942: Kadre de Generalplan Ost, nokte de la 27-a/28-a de novembro, el la regiono de Zamość germanoj komencis amasan deportadon de poloj el 4 distriktoj de Lublinio; taĉmento de Popola Gvardio rompis punlaborejon apud Iłża liberigante pli ol 100 malliberulojn; H. Himmler ordonis establi en Lodzo punlaborejon por pola junularo kaj infanoj (koncentrejo kaŝita ene de Lodza geto)
- 1943: komenciĝis Teherana Konferenco, dum kiu oni interalie fiksis novan ŝtatlimon inter Pollando kaj Sovetunio, priparolis kreon de Unuiĝintaj Nacioj kaj strategion kontraŭ la Akso Berlino-Romo-Tokio.
- 1944: Albanio iĝas popola respubliko, libera de la itala-germana okupado - la regopovon transprenis la Laborpartio de Albanio, gvidata de Enver Hoĝa; Adolf Hitler ordonis krei fortikaĵon Kolberg (post 1945 Kołobrzeg); Balkana Fronto: en suda Serbio bulgaraj trupoj de la 2-a Armeo okupis Raška; Norda Maro: unua konvojo de Aliancanoj eniris havenon en Antverpeno; Orienta Fronto: en nord-orienta Hungario trupoj de la sovetunia 2-a Ukraina Fronto post trairo de Tisa norde de Nyíregyháza atingis alfluon Bodrog; Otto Smik, la sola slovako komandanta britan eskadron, estis pafita super la nederlanda urbo Zwolle (julie pafalterigis tri V-1); nokte la brita aerarmeo atakis Essen
- 1945: Tertremo kun forto de 8,2 gradoj laŭ skalo de Richter kaj kaŭzitaj de ĝi cunamo mortigis ĉirkaŭ 4 mil personojn en provinco Baluĉistano en la hodiaŭa Pakistano
- 1956: Premiero de la franca filmo Kaj Dio… kreis la virinon
- 1958: Ĉado, Gabono, Maŭritanio kaj Kongo iĝis aŭtonomecaj respublikoj kadre de la Franca Komunumo
- 1960: Maŭritanio fariĝis sendependa de Francio
- 1961: Decido de UN n-ro 1661 pri Sudtirolo rilatanta al la Akordo De Gasperi-Gruber
- 1964: En Hanovro fondiĝis novnaziisma Nacidemokrata partio de Germanio
- 1965: Pollando: malfermo de la muzeo pri germana enketa malliberejo de Gestapo "Pawiak" en Varsovio
- 1966: Centra Afriko: en Burundo rezulte de puĉo falis monarkio - oni proklamis respublikon
- 1967: Arabio: brita armeo forlasis Sudan Jemenon; Astrofizikistoj Jocellyn Bell kaj Antony Hewish detektis unuajn signojn de pulsaroj
- 1974: Novjorko: dum koncerto de Elton John en la halo Madison Square Garden lastan fojon prezentiĝis sceneje John Lennon
- 1975: Sendependisma movado FRETILIN unuflanke deklaris suverenecon de Portugala Timoro sub la nomo Orienta Timoro, kiu sendependiĝis de Portugalio
- 1977: Aviadilo McDonnell Douglas DC-10 kraŝis sur Monto Erebus sur Insulo Ross dum rondflugo inter Auckland, Internacia Flughaveno de Nov-Zelando, kaj Antarkto - 257 homoj mortis en la akcidento
- 1979: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian 4-an apostolan vojaĝon (al Turkio)
- 1980: Iraka-irana milito: dutaga irana operaco "Morvarid" komenciĝis - rezulte de ĝi ĉirkaŭ 70% de irakaj unuoj de mararmeo detruiĝis
- 1983: La 25-miliona civitano de Kanado naskiĝis
- Revolucioj en 1989: dum la velura revolucio la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio anoncis volon rezigni pri monopolo en politiko; kanceliero Helmut Kohl prezentis 10-punktan programon por Germania reunuiĝo; rumana gimnastikistino Nadia Comăneci alvenis en Usono, kie ŝi petis azilon; Konsilio de Ministroj de Sovetunio establis ŝtatan komisionon pri la krime-tatara popolo
- 1990: Margaret Thatcher petis demision kiel ĉefministrino de Unuiĝinta Reĝlando
- 1991: Sud-Osetio proklamis sendependecon (de Kartvelio)
- 1994: Norvegio: en referendumo plimulto da voĉdonantoj kontraŭas aliĝon de la lando al Eŭropa Unio
- 1995: Ĉeĥio iĝis 26-a membro de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
- 1996: Generalo Ratko Mladić, akuzita de Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio la 25-an de julio 1995, estis formale forigita el la posteno de ĉefkomandanto de la ĝenerala stabo de Serba Armeo; Jiang Zemin kiel unua en la historio gvidanto de Ĉina Popola Respubliko komencis viziton en Barato
- 2000: Viskozeco: en plurjara eksperimento depost 1927 la oka guto da peĉo falis - pli ol 12 jarojn post la antaŭa; Nederlanda parlamento leĝigis eŭtanazion; Opozicia ukraina politikisto Oleksadr Moroz malsekretigis surbendaĵojn, kie prezidento Leonid Kuĉma instigas oficirojn de milico al homforkapto de ĵurnalisto Georgij Gongadze
- 2002: Turismo: la 200-miliona persono vizitis la Eiffel-Turon
- 2004: Nicolas Sarkozy iĝis prezidanto de la Unuiĝo por Popola Movado
- 2005: Francio: Ekfunkcias la televida programo BFM-TV
- 2006: Papo Benedikto la 16-a komencis viziton en Turkio por renkontiĝi kun Patriarko Bartolomeo la 1-a; pintkunveno de NATO komenciĝis en Rigo — la unua sur teritorioj de la eksa Sovetunio; Ukrainio: Verĥovna Rada agnoskis holodomoron kiel genocido de la ukraina nacio
- 2010: Ebur-Bordo: post prezidenta balotado sian venkon anoncis oficanta prezidento Laurent Gbagbo kaj estinta ĉefministro Alassane Ouattara, kio kaŭzis politikan krizon kaj rekomencon de enlanda milito
- 2012: Siria enlanda milito: 54 personoj pereis kaj 120 vundiĝis rezulte de eksplodo de 4 bomboj en kvartalo de Damasko - Ĝamarana
- 2014: Niĝerio: du atencantoj-sinmortigantoj eksplodiĝis en minareto en Kano kaj dekkelkaj atakantoj pafmortigadis forkurantajn homojn - 120 personoj pereis kaj 270 vundiĝis; papo Francisko komencis tritagan pilgrimadon en Turkio vizitante Ankaron kaj Istanbulon
- 2018: Salome Zurabiŝvili gajnis prezidentan baloton en Kartvelio
Naskiĝoj
- 1118: Manuelo la 1-a Komneno, bizanca imperiestro (m. 1180)
- 1290: Eleanora de Kastilio, edzino de Eduardo la 1-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1241)
- 1489: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando (m. 1541)
- 1499: Eduardo Plantaĝeneto, angla grafo, pretendanto al la trono (n. 1475)
- 1592: Huangtaiji, imperiestro de Manĉurio, la unua el dinastio Qing (m. 1643)
- 1628: John Bunyan, angla verkisto, protestanta predikanto (m. 1688)
- 1632: Jean-Baptiste Lully, franca komponisto, muzikisto de reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1687)
- 1640: Willem de Vlamingh, flandra kapitano, esploristo de Aŭstralio (mortis ĉirkaŭ 1698)
- 1694: Leopold, germana princo de Anhalt-Köthen el la dinastio de Askanoj (m. 1728)
- 1756: Mario Magdaleno Postel, franca monaĥino, anino de sekulara franciskana ordeno, fondintino de kongregacio de malriĉaj filinoj de mizerikordo, sanktulino (m. 1846)
- 1757: William Blake, angla poeto, gravuristo, pentristo, mistikulo, fipoeto de la angla literaturo (m. 1827)
- 1772: Gottfried Hermann, germana filologo
- 1784: Ferdinand Ries, germana komponisto kaj pianisto (m. 1838)
- 1793: Carl Jonas Love Almqvist, sveda verkisto, komponisto, vojaĝisto (m. 1866)
- 1804: Imre Csécsy Nagy, hungara kuracisto kaj akademiano (m. 1847)
- 1811: Maksimiliano la 2-a, reĝo de Bavario (m. 1864)
- 1820: Friedrich Engels, germana filozofo kaj sociologo, ideologo de socialismo kaj komunismo, kunkreinto de marksismo, kunaŭtoro kaj gvidanto de la Unua Internacio kaj la Dua Internacio, kaj de la Manifesto de la Komunista Partio (m. 1895)
- 1829: Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn, rusa komponisto, pianisto kaj dirigento (m. 1894)
- 1834: Leopold Einstein, germana-juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto, unua prezidanto de volapuka Nurenburga Mondlingva Klubo, pioniro de Esperanto, kies germanlingvaj broŝuroj (kun korelativoj) kreis fundamenton por la Esperanto-movado en Germanio (m. 1890)
- 1841: Franz Ahrendts, germana kuracisto kaj historiisto (m. 1919)
- 1845: Endre Kemény barono, hungara verkisto, poeto, politikisto (m. 1898)
- 1847: Max Meckel, germana arĥitekto
- 1849: Elek Gozsdu hungara verkisto, advokato, reĝa ĉefakuzisto (m. 1919)
- 1853: János Dengi, hungara verkisto, pedagogo, lernejinspektisto (m. 1903)
- 1857: Alfonso la 12-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (m. 1885)
- 1866: Pēteris Ķiķauka, latva instruisto de la greka lingvo, esperantisto, tradukisto en la latvan lingvon de La Espero, aperinta en "Riga Stelo" (m. nekonata)
- 1875: Zoltán Morvay, hungara verkisto, redaktoro kaj publicisto (m. 1945)
- 1880: Aleksandro Blok, rusa poeto-simbolisto, tradukisto, artologo, klasikulo de la rusa literaturo, legebla en Esperanto en "Fonto" (m. 1921)
- 1881: Stefan Zweig, aŭstra psikologia verkisto, poeto kaj tradukisto, aŭtoro de biografiaj romanoj, kontraŭfaŝista kaj pacisma (m. 1942)
- 1882: Sándor Antal, hungara ĵurnalisto, skulptisto, verkisto (m. 1944)
- 1885: René Ladevèze, franca interpretisto kaj esperantisto, kompilinto de Demandaro, sekretario de Vegetara Ligo Esperantista (m. 1913)
- 1894: Arkady Fiedler, pola verkisto kaj vojaĝisto, partoprenanto de la ribelo de Grandpolujo, priskribinta la batalon de Anglio (m. 1985)
- 1894: Henry Hazlitt, usona ĵurnalisto, ekonomikisto kaj filozofo (m. 1993)
- 1900: Ali Ŝogencukov, soveta poeto verkinta en la kabarda lingvo, partoprenanto de la Granda patriota milito (m. 1941)
- 1902: László Kozma, hungara inĝeniero, informadikisto, profesoro, membro de la Hungara Scienca Akademio (m. 1983)
- 1904: Jakub Garbar, pola komercisto kaj liberpensulo, sekretario de Esperanto-klubo "Vitraj Domoj" en Varsovio, prezidanto de la Asocio de Polaj Esperantistoj en Vroclavo, prezidanto de Esperanto-societo en Ĥajfo (m. 1970)
- 1908: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, etnologo kaj filozofo, kunfondinto de strukturismo (m. 2009)
- 1907: Alberto Moravia, itala verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1990)
- 1920: László Kékedy, rumania hungara kemiisto (m. 2004)
- 1920: György Somlyó, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2006)
- 1927: Abdul Halim, reĝo de Malajzio, sunaisto (m. 2017)
- 1932: Gato Barbieri, argentina ĵazmuzikisto (tenorsaksofono) kaj filmmuzika komponisto (m. 2016)
- 1941: Laura Antonelli, itala aktorino (m. 2015)
- 1948: Gáspár Miklós Tamás, hungara filozofo, publicisto, instruanta filozofion ĉe Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed perdinta la postenon pro sia reĝimopozicia konduto, instruanta eksterlande, ĉefkunlaboranto de la Filozofia Instituto de Hungara Scienca Akademio
- 1948: Agnieszka Holland, pola filmreĝisorino kaj scenaristino
- 1950: Ed Harris, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1955: Piotr Jaroszyński, pola filozofo, publicisto kaj politikisto
- 1957: Gaspar Llamazares, hispana politikisto
- 1960: Enikő Barta, hungara aktorino de Satu Mare (m. 2001)
- 1961: Gyula Ádám, rumania hungara fotisto kaj grafikisto de la revuoj "Székelyföld" kaj de "Moldvai"
- 1961: Alfonso Cuarón, meksika reĝisoro, scenaristo kaj produktisto, kies filmkompanio nomiĝas Esperanto Filmoj
- 1962: Jon Stewart, usona komediisto, televida moderigisto, satiristo, aktoro, verkisto kaj produktisto
- 1967: Anna Nicole Smith, usona fotomodelino (m. 2007)
- 1970: Édouard Philippe, ĉefministro de Francio
- 1976: Renate Aichinger, aŭstra teatra reĝisorino kaj verkistino
- 1984: Mary Elizabeth Winstead, usona aktorino
- 1985: Shy'm, franca kantistino kaj dancistino (R&B, soulo, popmuziko kaj varieteo)
- 1986: Levente Imecs-Magdó, rumania hungara pupaktoro
Mortoj
- 741: Gregorio la 3-a, papo, sanktulo
- 1290: Eleanora de Kastilio, unua edzino de Eduardo la 1-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1241)
- 1499: Eduardo Plantaĝeneto, filo de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) n. 1475)
- 1585: Hernando Franco, hispana komponisto de renesanco, aktiviĝinta en Gvatemalo kaj Meksiko (n. 1532)
- 1610: Lorenzo Scupoli, itala verkisto kaj monaĥo
- 1680: Gian Lorenzo Bernini, itala arkitekto, skulptisto kaj pentristo (n. 1598)
- 1688: Bohuslav Balbín, ĉeĥa historiisto kaj jesuito verkanta latine (n. 1621)
- 1694: Matsuo Basho, japana poeto en Edo-epoko, majstro de hajkoj (n. 1644)
- 1695: Jan Kozina, ĉeĥa kamparano, gvidanto de ribelo, ekzekutita (n. 1652)
- 1794: Friedrich Wilhelm von Steuben, prusa kapitano, usona generalo (n. 1730)
- 1794: Cesare Beccaria, itala juristo kaj politika verkisto (n. 1738)
- 1850: Adolf Schaubach, germana pedagogo, verkisto kaj naturesploristo de Alpoj (n. 1800)
- 1851: Vincenz Priessnitz, silezia kamparano, memlernanto pri naturkuracado per malvarma akvo (n. 1799)
- 1859: Washington Irving, usona verkisto kaj ambasadoro (n. 1783)
- 1860: Christian Karl Josias von Bunsen, germana diplomato kaj filologo (n. 1791)
- 1889: Otfried Mylius, germana verkisto de romanoj, rakontoj, noveloj kaj klerigaj porjunulaĵoj (n. 1819)
- 1891: Ferdinando Palasciano, itala kirurgo, politikisto kaj unu el pioniroj de Ruĝa Kruco (n. 1815)
- 1898: Conrad Ferdinand Meyer, svisa verkisto enestanta en Svisa Antologio (n. 1825)
- 1907: Stanisław Wyspiański, pola dramisto, pentristo, grafikisto, arkitekto (n. 1869)
- 1921: 'Abdu'l-Bahá, Mastro de la Bahaa Kredo, filo de Baháʼu'lláh kaj Navváb (n. 1844)
- 1929: Péter Török, hungara gimnazia instruisto, delegito de UEA en Debrecen, kursgvidanto, aŭtoro de lernolibro, Esperanta-hungara vortaro, sintakso, membro de Lingva Komitato, esperantisto-tradukisto pri la regiono Hortobágy (n. 1857)
- 1934: Coelho Neto, brazila verkisto kaj spiritisto, enestanta en "L' Espérantiste" - la dua verkaĵo el la Literaturo de Brazilo en Esperanto (n. 1864)
- 1937: Gyula Pikler, hungara jurfilozofo, profesoro, ĉeforganizanto de Rondo Galilei (n. 1864)
- 1937: Magnús Guðmundsson, ĉefministro de Islando (n. 1879)
- 1939: James Naismith, kanada kuracisto kaj pedagogo, inventinto de korbopilkado (n. 1861)
- 1947: Philippe Leclerc, franca generalo, membro de Libera Francio, partoprenanta liberigon de Parizo kaj Strasburgo (n. 1902)
- 1954: Enrico Fermi, itala Nobelpremiita fizikisto, kreinto de la unua nuklea reakciujo kaj kunkreinto de la nuklea armilo (n. 1901)
- 1962: Vilhelmina, reĝino de Nederlando (n. 1880)
- 1967: Léon M'ba, unua prezidento de Gabono (n. 1902)
- 1968: Enid Blyton, angla verkistino de porinfana literaturo (n. 1897)
- 1969: László Füssy, hungara poeto, laboristo, librovendisto (n. 1899)
- 1970: Jan Drda, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1915)
- 1974: Endre Gyárfás, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1904)
- 1975: Érico Veríssimo, brazila verkisto (n. 1905)
- 1982: Rolf Wanka, aŭstra aktoro (n. 1901)
- 1988: Jauhenija Janiŝĉic, belorusa sovetia poetino kaj verkistino (n. 1948)
- 1994: Zoltán Ander, rumania hungara kuracisto kaj fakverkisto (n. 1917)
- 2010: Dezső Benedek, rumania hungara advokato, pupaktoro (n. 1916)
- 2010: Leslie Nielsen, kanada aktoro (n. 1926)
- 2011: Charles T. Kowal, usona astronomo, malkovrinto de la unua centaŭro - Ĥirono (n. 1940)
- 2013: Mitja Ribičič, slovena politikisto, ĉefministro de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (n. 1919)
- 2014: Roberto Gómez Bolaños, meksika verkisto, aktoro, kantaŭtoro, reĝisoro de la televidserio La knabo de la 8-a (n. 1929)
- 2019: Pim Verbeek, nederlanda futbalisto, kaj trejnisto ĉe Omiya Ardija (n. 1956)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|