29-a de novembro
La 29-a de novembro estas la 333-a tago de la jaro (la 334-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 32 tagoj restas.
Je la 29-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 903: Abasida Kaliflando venkis karmatojn en la batalo de Hamao (Sirio), komencante vojon por konkero de tulunida Egiptio
- 939: Edmundo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1223: Papo Honorio la 3-a agnoskis franciskanan regulon, verkitan de Francisko el Asizo
- 1226: Ludoviko la 9-a kroniĝis en la katedralo de Reims kiel reĝo de Francio
- 1249: Praprusoj venkis Ordenon de germanaj kavaliroj en batalo apud Korakoj (en Natangio)
- 1284: Francio: falo de nefinita gotika katedralo de Beauvais en Pikardio
- 1394: Reĝo de Koreio translokigis ĉefurbon al Hanyang, la nuna Seulo
- 1516: Post la Batalo de Marignano svisoj kaj francoj subskribis t.n. Eternan Pacon
- 1772: Defendo de la monaĥejo de karmelanoj en Zagórz finiĝis - lasta batalo dum la Bara Konfederacio
- 1777: Kadre de la hispana koloniado de Ameriko hispanaj setliĝintoj fondis unuan urbon San Jose en Kalifornio
- 1780: Post morto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio plenan regopovon transprenis ŝia filo Jozefo la 2-a
- 1781: Sklaveco en Afriko: ŝipanaro de la brita sklavoŝipo Zong komencis mortigon de 133 afrikaj sklavoj ĵetante ilin en la maron por ricevi asekuron
- 1783: Dum kunveno de la Rusia Akademio princino Jekaterina Daŝkova proponis kompletigi cirilan alfabeton per la litero ё
- 1830: Nokte post la 29-a en Varsovio lernejanoj de infanteria lernejo kun civilaj konspirantoj sturmis rezidejon de la granda rusa princo komencante la Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio - armea guberniestro de Kongresa Pollando K. Pavloviĉ retirigis de Varsovio siajn trupojn, ekis la pola-rusa milito, kiu daŭris ĝis aŭtuno 1831
- 1850: Aŭstria imperio, Reĝlando Prusio kaj la Rusia imperio kunvenis en Olomouc, kie ili konfirmis ĉefan rolon de Aŭstrio en la Germana Federacio
- 1854: Aŭstralio: laŭtakse homamaso de pli ol 10 000 manifestaciantoj ĵuris fidelecon al Eureka Flago kiel simbolo de spitemo, antaŭ la Eureka Ribelo en Ballarat (Viktorio)
- 1864: Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: Masakro de Sand Creek - milico de Koloradio masakris 150 vilaĝanojn de du indianaj triboj
- 1877: Usona inventisto kaj entreprenisto Thomas Alva Edison prezentis fonografon - pli frua ol gramofono
- 1879: Reĝo de Hispanio Alfonso la 12-a nuptis duafoje arkidukinon Maria Kristina de Aŭstrio
- 1890: Meiĵi-reformo: konstitucio de Japanio ekvalidis kune kun unua kunsido de la japana parlamento Kokkai
- 1899: Katalunio: Joan Gamper fondis katalunan sportan klubon FC Barcelona
- 1910: Maldekstraj studentoj de Jagelona Universitato malhelpis al pastro Kazimierz Zimmermann, nomumita de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, lekcii pri sociologio - post ilia ekpuno okazis striko kaj la altlernejo estis provizore fermita
- 1912: Albanio: post proklamo de sendependeco formiĝis Provizora Registaro de Albanio
- 1913: Svislando: en Laŭzano fondiĝis Internacia Federacio de Skermo
- 1914: Unua Mondmilito: Frata Armea Tombejo estiĝis en Minsko, Rusia Imperio
- 1916: Portreto de la artisto kiel juna viro, unua novelo de la irlanda verkisto James Joyce, aperis kiel libro
- 1918: Estona-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo konkeris Narva
- 1918: Józef Piłsudski iĝis ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko
- 1920: En Grodno ekfunkciis Belorusa Gimnazio
- 1920: Ruĝa Armeo invadis Armenion
- 1920: Traktato de Kaŭno pri fino de bataloj inter Litovio kaj Centra Litovio
- 1927: Ŝako: Aleksandro Aleĥin venkis José Raúl Capablanca gajnante titolon de mondĉampiono
- 1929: Usona aviadisto Richard E. Byrd unuafoje flugis super la suda poluso
- 1929: Dua Pola Respubliko: inaŭguro de la unua studjaro ĉe Akademio de Korpa Edukado je la nomo al Józef Piłsudski en Varsovio
- 1932: Francio kaj Sovetunio subskribis pakton pri neagreso
- 1939: Nokte post la 29-a de novembro nazioj bruligis Grandan Sinagogon en Oświęcim; H. Himmler ordonis tuj pafmortigi ĉiujn polojn kaj judojn, kiuj post deportado al la Ĉefgubernio revenis al siaj lokoj; NKVD-polico deportis ĉirkaŭ 100 polajn oficirojn kaj civilulojn arestitajn en Bresto; M. Kalinin subskribis dekreton de Supera Soveto de Sovetunio pri deviga atribuo de sovetunia civitaneco al "estintaj polaj civitanoj" el aneksitaj Orientaj Limregionoj, kiuj la 1-an kaj 2-an de novembro troviĝis sur la rabitaj terenoj - oni soldatigis ĉirkaŭ 210 mil junajn polojn en Ruĝan Armeon, aliajn amase arestis kaj sendis al gulagoj; rompo de diplomatiaj rilatoj inter Sovetunio kaj Finnlando
- 1940: En Suvalkio fondiĝis konspira organizo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo); Batalo de Anglio: nokte de la 28-a/29-a de novembro Luftwaffe atakis Liverpool-Birkenhead; Tria Regno: unua militludo en Supera Komandantaro de Wehrmacht, gvidata de generalo Friedrich Paulus; stabaj interparoloj inter britoj kaj reprezentantoj de Nederlanda Hindio
- 1941: de Teherano alvenas en Sovetunion ĉefministro kaj Supera Komandanto armea generalo Władysław Sikorski; al Buzuluk por la Pola Armeo en Sovetunio venas tra Arĥangelsko unua transporto de uniformoj por polaj soldatoj
- 1942: Pola Rezistomovado: patrolo de la Pola Enlanda Armeo eksplodigis transporton de germanaj tankoj sur la fervojlinio Kaŭno - Vilno; Juda Militista Asocio surbaze de subtera verdikto pri mortpuno pafmortigis direktoron de ekonomia fako de Judenrat; Urugvajo: Juan José de Amézaga iĝis prezidento
- 1943: AVNOJ en Jajce (nun en Bosnio kaj Hercegovino) elektis provizoran registaron sub la estrado de J. Tito determininte Jugoslavion federacio de ses egalrajtaj respublikoj - samtage Tito estis proklamita marŝalo de Jugoslavio; al la Pola Armeo en Sovetunio oni akceptis unuan pli grandan grupon de germanaj militkaptitoj de pola nacieco; batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-86 estis sinkigita de britaj destrojeroj - 50-persona skipo pereis
- 1944: Partizanoj liberigis Albanion; prezidento de Pollando funkciigis novan registaron en ekzilo de socialisto Tomasz Arciszewski; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la soverunia 3-a Ukraina Fronto konkeris Pécs; Balkana Fronto: en Serbio soveta kaj jugoslava divizioj liberigis Kraljevon; 3-a usona aviada atako de Saipan al Tokio; Usono: unua malferma kor-operacio estis farita en la Universitato Johns Hopkins
- 1945: Galicia-Volinia masakro: la dua nesukcesa, ĉar ŝajnigata, atako de la Ukraina Ribela Armeo per bombkanonoj kaj mitraloj al pola urbeto Bircza (distrikto Przemyski) - samtempe en la distrikto ukrainoj bruligis 6 polajn vilaĝojn; Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kreiĝis
- 1946: En Londono kreiĝis Pola Historia Societo en Britio, en la 100-an datrevenon de la eksplodo de Novembra Ribelo
- 1947: Mandata Palestino: Plano de UN por la dispartigo de Palestino — la lando estis dividita je juda parto kaj araba, transformiĝontaj poste en Israelon kaj araban Palestinon kun Jerusalemo kiel internacia zono. Sekvan tagon eksplodis Enlanda Milito dum la Mandato Palestino
- 1950: Korea milito: Nordkoreaj kaj ĉinaj Armitaj fortoj devigis UN-fortojn retiriĝi
- 1951: Sur armea spaco de Nevado okazis unua usona subtera testo de atombombo
- 1954: En Novjorko oni fermis sur Insulo Ellis centron por enmigrantoj
- 1961: Fermita postmilite preĝejo al Plej Sankta Maria, fondita en Grodno de pola reĝo Stefan Batory, estis eksplodigita de lokaj komunistoj helpe de sapeistoj el Leningrado
- 1962: Subskribo de franca-brita interkonsento pri konstruo de pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1963: Prezidento de Usono Lyndon B. Johnson vivigis Komisionon Warren por klarigi murdon de John F. Kennedy
- 1966: Aŭtoritatoj la duan fojon ne konsentis pri alveno de papo Paŭlo la 6-a al Pollando - la unua rifuzo estis marte malgraŭ celebrado de la 1000-jara datreveno de kristanismo en Pollando
- 1972: Ekesto de la unua komerca elektronika ludo - Pong, kiu atingis vastan popularecon en la merkato de arkado- kaj videoludiloj
- 1974: Kunfondintino de terorista grupo Frakcio Ruĝa Armeo (RAF) Ulrike Meinhof estis kondamnita al 8 jaroj de mallibero pro bomba atenco en 1972 kontraŭ eldonejo Springer en Hamburgo; Anglio: Industria muzeo de Derby malfermiĝis
- 1975: Reĝo de Laoso rezignis pri la trono; Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon Microsoft
- 1983: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vokis Sovetunion retiriĝi de Afganio
- 1984: Traktato de Amikeco kaj Paco inter Ĉilio kaj Argentino estis subskribita en Vatikanurbo por solvo de la konflikto Beagle
- 1987: Horloĝbombo metita de nordkoreaj agentoj al flugo 858 de Korean Air eksplodis super la Andamana maro, mortiginte ĉiujn 115 homojn
- 1989: Velura Revolucio: dum sia eksterordinara kunveno, la Federacia Asembleo nuligis Artikolon 4 de la Konstitucio pri ĉefa rolo de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, tiel formale finante 41 jarojn de komunisma regado en Ĉeĥoslovakio; Senkomunismigo: en Pollando oni malfondis Unuigitan Popolan Partion
- 1990: Golfa Milito: Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj konsentis uzi militajn rimedojn kontraŭ Irako se ĝi ne retiriĝos el Kuvajto ĝis la 15-a de januaro 1991
- 1993: Moldava Respubliko: enkonduko de nova valuto moldava leo
- 2005: Nova "Komunista Partio de Kroatio" estis fondita en Vukovar
- 2007: Prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf denove elektiĝis prezidento, ĉi-foje kiel civilulo
- 2009: Svislando: en referendumo civitanoj voĉdonis kontraŭ konstruo de minaretoj
- 2011: En Sud-Osetio oni malvalidigis prezidentan baloton, dum kiu venkis kandidatino de opozicio
- 2012: Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: Palestino akiris statuson de nemembra ŝtato-observanto de Unuiĝintaj Nacioj
- 2015: Kalifornio: Long Beach forlasis la lasta 279-a armea transporta aviadilo de Boeing por Kataro
- 2017: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kondamnis ses bosnajn kroatojn, inter ili Slobodan Praljak, al 20 jaroj de mallibero, kiu tuj post la juĝo sinmortigis trinkante venenon
- 2018: Maŭricio: dum la 13-a sesio de Interregistara Komitato por Protekto de Nemateria kultura heredaĵo de Unesko en Port-Luiso oni listigis polajn kripojn de Krakovo, ĉinan kaligrafion, portugalan fadon kaj baratan jogon
Naskiĝoj
- 1206: Béla la 4-a, reĝo de Hungario, renoviganto de la lando post mongola invado (m. 1270)
- 1466: Agostino Chigi, itala bankisto kaj mecenato de arto (m. 1520)
- 1627: John Ray, angla naturalisto kaj patro de ties naturhistorio (m. 1705)
- 1694: Leopold, germana princo el dinastio Askanoj, patrono kaj dumviva amiko de Johann Sebastian Bach (m. 1728)
- 1778: Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko, ukraina verkisto, ĵurnalisto, kultur-socia aganto (m. 1843)
- 1781: Andrés Bello, venezuela filozofo, filologo, poeto (m. 1865)
- 1797: Gaetano Donizetti, itala komponisto (m. 1848)
- 1799: Amos Bronson Alcott, usona verkisto, instruisto, transcendisto (m. 1888)
- 1802: Franz Stelzhamer, aŭstra poeto kaj verkisto (m. 1874)
- 1802: Wilhelm Hauff, germana verkisto (m. 1847)
- 1803: Christian Doppler, aŭstra matematikisto kaj fizikisto, konata pro la efiko de Doppler (m. 1853)
- 1803: Gustav Fischer, germana ŝtatscienculo kaj parlamentano
- 1806: Araújo Porto-Alegre, brazila verkisto, pentristo, arkitekto, diplomato, ĵurnalisto kaj instruisto (m. 1879)
- 1818: George Brown, kanada politikisto kaj ĵurnalisto, unu el patroj de la Konfederacio (m. 1880)
- 1825: Jean-Martin Charcot, franca kuracisto kaj neŭrologo, instruisto de Sigmund Freud, Pierre Janet, Ernő Jendrassik kaj Alfred Binet (m. 1893)
- 1832: Louisa May Alcott, usona verkistino kaj vegetaranino, pionirino de la virina literaturo kaj romanoj por knabinoj (m. 1888)
- 1835: Ciŝji, okcidenta vidva imperiestrino de Ĉinio el la Qing-dinastio (m. 1908)
- 1849: Edward Aveling, angla verkisto kaj ĵurnalisto, kunvivulo de Eleanor Marx (m. 1898)
- 1856: Theobald von Bethmann Hollweg, kanceliero de Germanio (m. 1921)
- 1856: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino (m. 1932)
- 1870: Enric Prat de la Riba, kataluna politikisto, juristo kaj verkisto, reprezentanto de kataluna naciismo (m. 1917)
- 1884: Claudius Colas, franca oficisto kaj pionira esperantisto, redaktoro de "Espero Katolika" kaj kunfondinto de IKUE, membro de Lingva Komitato, prilaborinto de la planlingvo Adjuvilo (m. 1914)
- 1891: Julius Raab, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 1964)
- 1898: C. S. Lewis, brita verkisto, aŭtoro de fantasto por infanoj Kronikoj de Narnio (m. 1963)
- 1902: Carlo Levi, itala verkisto, pentristo kaj politikisto (m. 1975)
- 1902: Lajos Tárkony, hungara ŝtatoficisto debutinta en "Hungara Esperantisto", kunredaktoro de "Literatura Mondo", "Bibliografia gazeto" kaj "Lingvo Libro", enestanta en poem-antologio Dekdu Poetoj, rete legebla en esperanto (m. 1978)
- 1905: Marcel Lefebvre, romkatolika ĉefepiskopo, fondinto de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, ekskomunikita (m. 1991)
- 1907: Ferenc Jankovich, hungara poeto, verkisto (m. 1971)
- 1907: Jolán Sas, Illésné, rumania hungara poetino, anino de societo Arany János Társaság (m. 1963)
- 1915: Billy Strayhorn, usona ĵazmuzikisto, muzikaranĝisto kaj komponisto en la orkestro de Duke Ellington (m. 1967)
- 1921: Gábor László, rumania hungara ekonomikisto, fakverkisto pri lignoindustrio
- 1925: András Ambrus, hungara aktoro, verkisto
- 1927: Márton Tarisznyás, rumania huingara etnografo (m. 1980)
- 1929: Ágoston Bernád, rumania hungara literaturhistoriisto, redaktoro de La Semajno (m. 1997)
- 1929: Zoltán Kedei, rumania hungara pentristo
- 1930: Gottfried Kumpf, aŭstra pentristo
- 1930: László Murádin, hungara lingvisto, lingvohistoriisto
- 1932: Jacques Chirac, prezidento de Francio (m. 2019)
- 1933: Rozália Sántha, hungara instruistino, lernolibroverkistino (m. 2015)
- 1933: John Mayall, angla multinstrumentisto kaj komponisto, fondinto de la angla bando de bluso kaj rok-muziko John Mayall & the Bluesbreakers
- 1936: Béla Tőkés, rumania hungara kemiisto, universitata profesoro
- 1939: Abdelmajid Lakhal, tunizia aktoro kaj reĝisoro de teatro
- 1946: Silvio Rodríguez, kuba poeto, muzikisto kaj kanzonisto, kungitara mondvojaĝisto
- 1949: Garry Shandling, usona komikulo kaj aktoro (m. 2016)
- 1958: Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, aktivulo en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunfondinto de teatra teamo Kia koincido, fondinto kaj ĉefredaktoro de GEJ-gazeto
- 1965: Yutaka Ozaki, japana kantisto (m. 1992)
- 1973: Anikó Mária Nagy, hungara reĝisorino, scenaristino
- 1975: Carsten Haitzler, aŭstralia/germana ĉefprogramisto de la fenestradministrilo Enlightenment
- 1976: Anna Faris, usona aktorino
- 1979: Ibolya Vigh, hungara operkantistino
Mortoj
- 561: Klotaro la 1-a, franka reĝo (n. ĉirkaŭ 498)
- 1268: Klemento la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1314: Filipo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1268)
- 1330: Roĝero Mortimer (1-a grafo de March), amanto de Izabela de Francio (n. 1287)
- 1342: Mikaelo el Cesena, itala franciskano, la 16-a generalo, filozofo kaj teologo (n. ĉirkaŭ 1270)
- 1378: Karolo la 4-a, romia-germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1316)
- 1516: Giovanni Bellini, itala pentristo influinta revolucie Venecian Skolon (n. ĉirkaŭ 1427)
- 1530: Thomas Wolsey, angla politikisto kaj kardinalo de Romkatolika Eklezio (n. ĉirkaŭ 1475)
- 1543: Hans Holbein la malpliaĝa, germana artisto kaj gravuristo (n. ĉirkaŭ 1497)
- 1566: Nikolaus Gromann, germana lignoskulptisto kaj ĉefarkitekto (n. ĉirkaŭ 1500)
- 1594: Alonso de Ercilla, hispana nobelo, soldato kaj poeto, aŭtoro de epopeo La Araucana gloriganta mapuĉojn (n. 1533)
- 1632: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Elekto-Palatinato, reĝo de Ĉeĥio (n. 1596)
- 1643: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj kantisto (n. 1567)
- 1646: Laurentius Paulinus Gothus, sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo (n. 1565)
- 1694: Marcello Malpighi, itala kuracisto kaj biologo, konsiderata fondinto de histologio (n. 1628)
- 1780: Maria Teresia, germana-romia imperiestrino el la Habsburga dinastio (n. 1717)
- 1897: James Legge, skota misiisto, ĉinologo, tradukisto de klasikaj verkoj de la ĉina filozofio kaj religio el la klasika ĉina lingvo (n. 1815)
- 1907: Marko Zamenhof, sefarda, rusia instruisto de germana kaj franca lingvoj, cenzuristo, patro de Ludoviko Zamenhof (n. 1837)
- 1919: Szymon Winawer, pola ŝakisto (n. 1838)
- 1919: Fritz Schaper, germana skulptisto, medalisto, profesoro (n. 1841)
- 1924: Giacomo Puccini, itala komponisto de operoj (n. 1858)
- 1931: János Espersit, hungara advokato, ĵurnalisto (m. 1879)
- 1939: Philipp Scheidemann, kanceliero de Germanio (n. 1865)
- 1941: Ali Ŝogencukov, soveta poeto verkinta en la kabarda lingvo, viktimo de germana koncentrejo (n. 1900)
- 1952: Vladimiro Ipatiefo, rusia, sovetia kemiisto kaj militisto, profesoro laborinta eksterlande (n. 1867)
- 1957: Erich Wolfgang Korngold, aŭstra komponisto, orgenisto kaj pianisto, kunfondinto de filma muziko (n. 1897)
- 1962: Lili Poór, hungara aktorino (n. 1886)
- 1963: Ernesto Lecuona, kuba komponisto, mirinfano (n. 1896)
- 1967: Ferenc Münnich, hungara politikisto (n. 1886)
- 1969: Nándor Hegedűs, hungara literaturhistoriisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1884)
- 1981: Natalie Wood, usona aktorino (n. 1938)
- 1986: Cary Grant, brita-usona aktoro (n. 1904)
- 1987: Aurél Vajkai, hungara etnografo (n. 1903)
- 1993: Philip Buttinger, nederlanda-brita instruisto de esperanto, fakdelegito de UEA pri gastiga servo, kiu tranoktigis milojn da esperantistoj en sia domo (n. 1924)
- 1994: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (n. 1931)
- 2001: George Harrison, brita muzikisto, membro de la muzikgrupo Beatles, budhano (n. 1943)
- 2004: John Drew Barrymore, usona aktoro kaj reĝisoro (n. 1932)
- 2005: Józef Garliński, pola juristo, oficiro, verkisto kaj historiisto, elmigrinta aktivulo, estinta malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1913)
- 2006: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj (n. 1934)
- 2008: Erika Lagrange, germana esperantistino, tradukistino, edzino de Georges Lagrange kaj patrino de du denaskaj filoj (n. 1928)
- 2010: Mario Monicelli, itala scenaristo kaj filmreĝisoro (n. 1915)
- 2010: Irena Anders, pola artistino kaj diaspora aktivulino (n. 1920)
- 2010: Bella Aĥmadulina, sovetia, rusia poetino kaj tradukistino (n. 1937)
- 2012: Gerlinde Haid, aŭstra popolmuzikfakulino (n. 1943)
- 2013: Oliver Cheatham, usona kantisto de soulo (n. 1948)
- 2017: Slobodan Praljak, hercegovina politikisto kaj generalo, kondamnita de Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kiel militkrimulo, sinmortiginto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 29-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|