27-a de novembro
La 27-a de novembro estas la 331-a tago de la jaro (la 332-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 34 tagoj restas.
Je la 27-a de novembro okazis interalie:
Eventoj
- 25: Lŭojango iĝis ĉefurbo de orienta dinastio Han
- 176: Marko Aŭrelio igis sian filon Komodo kunimperiestro
- 399: Anastazio la 1-a iĝis papo
- 511: Fondinto de Franka imperio reĝo Klodvigo la 1-a mortis en Luteco - entombigita en abatejo de pariza monaĥejo
- 602: Anatolio: Fokas iĝis bizanca imperiestro murdante en Kalcedono, per senkapigo, sian antaŭulon Maurikios kaj ties 5 filojn, kun la frato
- 885: Danaj vikingoj komencis malsukcesan sieĝon de Parizo
- 1095: Apelacio de Clermont-Ferrand: papo Urbano la 2-a dum koncilio alvokis partopreni unuan krucmiliton
- 1161: Batalo de Caiŝi (nun Maanŝan): ŝiparo de Dinastio Song venkis atakantajn ŝipojn de Dinastio Jin dum marbatalo sur la rivero Jangzio
- 1237: Imperiestro Frederiko la 2-a venkis armeon de Lombarda Ligo en batalo de Cortenuova
- 1308: Grafo Henriko la 7-a iĝis reĝo de Germanio - post kvar jaroj, malgraŭ kontraŭstaro de Gelfoj kaj Gibelinoj, li estis elektita de princo-elektistoj kaj kroniĝis kiel reĝo de la romanoj
- 1582: William Shakespeare edziĝis al Anne Hathaway
- 1605: En Krakovo okazis nupto per procura de la rusa impostoro Falsa Demetrio la 1-a kun la pola aventuristino Marina Mniŝek
- 1671: Ribelo de Stepan Razin: registaraj fortoj konkeris ĉefurbon de la ribelo - Astraĥanon
- 1789: Iniciate de la urba prezidanto Jan Dekert, en Varsovio renkontiĝis prezidantoj de 141 liberaj reĝaj urboj de la Unua Pola Respubliko
- 1812: Franca invado al Rusio: retiriĝanta Grande Armée de Napoleono trairis la dekstran alfluanton de Dnepro — Berezina
- 1815: Kongresa Pollando ricevis konstitucion
- 1826: Angla apotekisto John Walker inventis alumetojn
- 1838: Franca ŝiparo komencis bombardon de la havenurbo Veracruz
- 1866: En Irkutsko caraj regopovoj de Rusio mortpunis 4 gvidantojn de la ribeleto de Transbajkalo, iniciita la 24-an de junio 1866
- 1891: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Feo
- 1895: Parizo: Alfred Nobel testamentis Nobel-premion, transdonante sian tutan fortunon
- 1896: Simfonia poemo Tiele parolis Zaratuŝtra de Richard Strauss unuafoje prezentita
- 1912: Hispanio deklaris protektoraton super norda Maroko
- 1914: Usonjuda Kundistribua Komitato estis fondita en Novjorko
- 1916: Unua Mondmilito: Unua Sofia Divizio konkeris rumanan urbon Giurgiu
- 1919: Carisma Bulgario subskribis en Neuilly-sur-Seine pactraktaton kun Triopa Entento cedante teritoriojn al Reĝlando Grekio kaj al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1920: Ribelo de Sluck komenciĝis por defendi sendependecon de Belorusa Popola Respubliko
- 1926: Inaŭguro de la Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio en palaca Reĝa Parko Łazienki
- 1930: En tertremo en Japanio pereis 291 personoj
- 1937: Konsilio de Ministroj en Pollando disponis pri rekreo de Akademia Legio
- 1938: Taĉmento de kavalerio de la Dua Pola Respubliko batalis kun Ĉeĥoslovaka armeo en Ždiar
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj konfiskis bienon de Polaj Ŝtataj Fervojoj kaj de Franca-Pola Fervoja Asocio; registaro de Tria Regno decidis enkonduki germanan markon en enkorpigitaj teritorioj ĝis la 16-a de decembro; Ĉina Fronto: japanoj ekregis Naningon - lastan stacidomon de fervoja linio kun la komenco en Hajfongo
- 1940: Rumanio: faŝisma politika organizaĵo Legiana movado ekzekutis 64 membrojn de la registaro de estinta reĝo Karolo la 2-a
- 1941: Germana firmao transprenis en Zgierz konfiskitan polan kemian fabrikon; Nord-Afrika kampanjo: per venko de Aliancanoj finiĝis batalo de Tobruk; la tuta Etiopio liberiĝis; Orienta Fronto: batalo de Rostov-na-Donu finiĝis - unua granda batalo malvenka por germanoj; batalo de Moskvo: Wehrmacht atingis la plej orientan punkton de Moskvo
- 1942: Militkrimoj: nokte de la 27-a/28-a germanoj komencis amasan deportadon de la loĝantaro de Zamość-regiono kadre de Generalplan Ost, komencinte de vilaĝo Skierbieszów; Toulon: Franca Mararmeo ordonis sinkigi 90 ŝipojn por ke ili ne falu en manojn de la germana okupanto
- 1943: En Varsovio germana polico pafekzekutis 10 personojn; en Krakovo aperis lasta numero de la revuo "Bez Wędzidła" (sen brido); Belorusa SSR: Ruĝa Armeo okupis Ŝatilki (nun Svetlahorsk)
- 1944: En Lublin komenciĝis unua proceso de germanaj krimuloj - funkciuloj de koncentrejo Majdanek; nokte de la 27-a/28-a de novembro bombaviadiloj de la brita aerarmeo amase aeratakis Freiburg (Baden-Virtembergo) - 2 800 personoj pereis, 10 mil vundiĝis, 28 mil perdis domon, kaj atakis Neuss; en Hungario trupoj de la sovetunia 3-a Ukraina Fronto konkeris Mohács; Usono: demisio de Cordell Hull
- 1945: Kadre de Operaco "Deadlight" apud brita marbordo komenciĝis sinkigo de 115 post la milito transprenitaj germanaj submarŝipoj
- 1947: Stalinismo: Pollando: en Zabrze estis arestita subkolonelo Ł. Ciepliński, soldato de la dummilita Asocio de Armita Batalado kaj komandanto de la postmilita Asocio Libero kaj Sendependo, ekzekutita en 1951
- 1952: Stalinismo: Ĉeĥoslovakio: per 11 mortpunoj kaj tri ĝismortaj malliberigoj finiĝis enscenigita proceso de tiel nomata kontraŭŝtata centro, estrata de Rudolf Slánský
- 1958: Sovetunio sendis ultimaton de Ĥruŝĉov al Okcidenta Bloko, postulante transformon de Okcidenta Berlino al libera urbo kaj retiriĝon de Aliancanoj
- 1962: Nova registaro de Popola Respubliko Bulgario formiĝis, gvidata de la unua sekretario de Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio Todor Ĵivkov
- 1967: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Magical Mystery Tour - unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de Capitol Records
- 1968: En Nederlando oni voĉdonis leĝon pri minimuma salajro - tiutempe 100 nederlandajn guldenojn (45,38 €) semajne
- 1975: Pollando: unua renkonto de volontuloj por sendi pakaĵojn al Barato - komenco de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI
- 1976: Premiero de la satira usona filmo Network
- 1978: En San-Francisko urba konsilisto murdis Harvey Milk, unua malkaŝe deklarita samseksemulo, elektita al publika ofico en Kalifornio; Kurdistana Laborista Partio fondiĝis
- 1983: Pola Popola Respubliko: dum liturgia prediko pastro Jerzy Popiełuszko diris: Ni rememoros senkulpan morton de niaj fratoj ministoj el la minejo Wujek, pri la morto de la fratoj de Lubin, Nowa Huta kaj aliaj lokoj, pri krueleco de la krimo farita kontraŭ Grzegorz Przemyk. (...) Pri enprizonigitaj sen verdiktoj de du jaroj gvidantoj de Solidareco kaj de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1989: Rezulte de bombatenco fare de Medellín-Kartelo kontraŭ aviadilo Boeing 727 pereis 107 personoj kun 3 sur la tero; Revolucioj de 1989: Supera Soveto de Sovetunio sankciis la ekonomian sendependecon de Litova SSSR, Latva SSR kaj Estona SSR; Velura Revolucio: duhora ĝenerala striko okazis en Ĉeĥoslovakio
- 1990: Brita konservismulo John Major iĝis ĉefministro de Britio kiel sukcedanto de M. Thatcher; Kantono Apencelo Interna atribuis – kiel la lasta svisa kantono – balotrajton al la virinoj
- 1992: En Venezuelo okazis sensukcesa provo de armea puĉo
- 1996: Agado de Supera Soveto de Respubliko Belorusio estis nuligita rezulte de referendumo - likvidita de Aljaksandr Lukaŝenko
- 1998: Videoludilo Sega Dreamcast estis lanĉita en Japanio
- 1999: Nov-Zelando: Laborista Partio venkis la regantan Nacian Partion dum ĝenerala voĉdonado al Parlamento de Nov-Zelando - Helen Clark iĝis unua ĉefministrino de la lando; Sporta dancensemblo "Žuvėdra" de Klaipėda Universitato en Vilno fariĝis mondĉampiono de latinamerikaj sportaj dancaj ensembloj
- 2000: Serbio kaj Montenegro membriĝis al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
- 2001: Anders Fogh Rasmussen iĝis ĉefministro de Danio; Kosmoteleskopo Hubble unuafoje mezuris elektromagnetan spektron de ekstersunsistema planedo en konstelacio Pegazo malkovrante natrion en ties atmosfero
- 2004: Papo Johano Paŭlo la 2-a redonis al ortodoksuloj relikvojn de Johano Krizostomo kaj Gregorio de Nazianco
- 2005: Manuel Zelaya gajnis prezidentan balotadon en Honduro
- 2012: En Ramalaho okazis elterigo de la korpo de Jasir Arafat (pro suspekto de venenigo); Konstitucia Tribunalo en Pollando verdiktis, ke la rita buĉado por juda diasporo estas malakorda kun la leĝo pri bestprotektado - la 10-an de decembro 2014 nuligita
- 2013: Lige al konstrua katastrofo en Rigo rezulte de kiu la 21-an de novembro 54 personoj pereis kaj 38 vundiĝis ĉefministro de Latvio Valdis Dombrovskis demisiis kun sia registaro
- 2015: Senkomunismigo: en Pollando oni nokte malmuntis Danko-Monumenton al la Ruĝa Armeo en Mielec
- 2019: Eŭropa Parlamento konfirmis la Komisionon von der Leyen, kiu komencos sian kvinjaran mandaton la 1- an de decembro
- 2020: Turkio: juĝejo en Ankaro kondamnis 337 personojn al akrigita ĝismorta malliberigo - post nesukcesa ŝtatpuĉo en Turkio (2016)
Naskiĝoj
- 110: Antinoo, greka junulo, amanto de romia imperiestro Hadriano (m. 130)
- 1380: Fernando la 1-a, reĝo de Aragono, regento de Kastilio (m. 1416)
- 1560: Domenico Tintoretto, itala pentristo (m. 1635)
- 1635: Françoise d'Aubigné, sekreta edzino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1719)
- 1701: Anders Celsius, sveda sciencisto mezurinta temperaturon laŭ Grado celsia (m. 1744)
- 1754: Georg Forster, germana natursciencisto kaj verkisto, kunfondinto de vojaĝliteraturo (m. 1794)
- 1798: Andries Pretorius, bura politikisto kaj komandanto (m. 1853)
- 1812: Johann Peter Haseney, germana kuprogravuristo
- 1814: Áron Gábor, hungara oficiro kaj kanon-muldisto (m. 1849)
- 1853: Mihály Báthory-Románcsik, hungara aktoro kaj fakverkisto (m. 1888)
- 1854: Johan Ludvig Heiberg, dana profesoro, filozofo, filologo kaj historiisto de matematiko (m. 1928)
- 1863: Olha Kobilanska, ukraina verkistino, publicistino kaj tradukistino, aktivulino de feminisma movado (m. 1942)
- 1865: José Asunción Silva, kolombia nacia poeto, reprezentanto de modernismo (m. 1896)
- 1867: Charles Koechlin, franca komponisto, pedagogo kaj teoriulo de muziko (m. 1950)
- 1869: Loránd Almási Balogh, hungara arkitekto, instruisto (m. 1945)
- 1870: Juho Kusti Paasikivi, dufoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1956)
- 1885: Liviu Rebreanu, rumana verkisto kaj ĵurnalisto
- 1891: Pedro Salinas, hispana poeto, eseisto kaj tradukisto, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1951)
- 1895: Nico Dostal, aŭstra komponisto (m. 1981)
- 1897: Wolfgang Vulpius, germana literatursciencisto
- 1904: Endre Gyárfás, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1974)
- 1907: Lyon Sprague de Camp, usona verkisto (m. 2000)
- 1913: Kálmán Benda, hungara historiisto, arkivisto, akademiano (m. 1994)
- 1915: Stanisław Skalski, pola flug-aso, generalo, dum periodo de stalinismo kondamnita al mortpuno, rehabilitita, kunkreinto de Memdefendo de la Respubliko Pollando (m. 2004)
- 1921: Alexander Dubček, slovaka politikisto, ĉefa reprezentanto de la Praga printempo (m. 1992)
- 1921: János Pilinszky, hungara poeto rilatanta al la milito (m. 1981)
- 1923: György Kiss, rumania hungara ĉefkuracisto en Târgu Mureș, hematologo
- 1927: Mihály András Sarkadi, rumania hungara artisto, redaktoro (m. 2004)
- 1930: Ilona Krajnik, rumania hungara-usona pentristino
- 1934: Antoine Abel, poeto de Sejŝeloj (m. 2004)
- 1939: Laurent Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (m. 2001)
- 1940: Bruce Lee, usona aktoro, majstro de luktosporto (m. 1973)
- 1940: Zoltán Vincze, rumania hungara arkeologo kaj historiisto
- 1942: Jimi Hendrix, usona rok-muzikisto, gitaristo, komponisto, kantaŭtoro, ĉefartisto dum Woodstock-festivalo (m. 1970)
- 1942: René Steichen, luksemburgia politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1946: Paul Peeraerts, flandra lingvisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo "Esperanto-Panorama" kaj de la belga "Sonorilo", tradukisto de la germanlingva kurso Esperanto Programita, prezidanto de Esperanto-klubo La Verda Stelo en Antverpeno, direktoro de Grafika Centro Antverpeno kaj de Flandra Esperanto-Ligo, kunlaboranto kaj ĉefredaktoro de "Monato", gvidanto de esperantlingva tradukista skipo de la socia retejo Ipernity
- 1955: András Duma-István, hungara verkisto, poeto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1960: Julija Timoŝenko, ĉefministrino de Ukrainio post la Oranĝa Revolucio, ekonomikistino
- 1969: Hernán Gaviria, kolombia futbalisto, membro de la kolombia nacia teamo de futbalo (m. 2002)
- 1970: Brooke Langton, usona aktorino
- 1973: László Gábor, rumania hungara aktoro, membro de la Teatro Tomcsa Sándor
- 1982: Aleksandr Kerĵakov, rusia futbalisto, membro de la rusia nacia teamo de futbalo
- 1984: Sanna Nielsen, sveda kantistino, komponistino, kantaŭtorino, ĉeestinta Eŭrovido-Kantokonkurson en Kopenhago
- 1988: Miroslav Šmajda, slovaka kantisto kaj kantaŭtoro, partoprenanta en Česko Slovenská SuperStar kaj ĉeestinta Eŭrovidan-Kantokonkurson en Bakuo
Mortoj
- -8: Horacio, romia poeto, lirikisto kaj majstro de satiro, enestanta en El Parnaso de Popoloj, Tutmonda Sonoro kaj Antologio Latina (n. -65)
- 450: Galla Placidia, romia imperiestrino kaj reĝino de visigotoj (n. ĉirkaŭ 390)
- 511: Kloviso la 1-a, reĝo de frankoj, fondinto de Franka imperio (n. ĉirkaŭ 466)
- 602: Maurikios, bizanca imperiestro (n. 582)
- 1474: Guillaume Dufay, flandra komponisto, kantisto kaj muzikteoriisto (n. ĉirkaŭ 1400)
- 1570: Jacopo Sansovino, itala skulptisto kaj arkitekto konstruinta ĉirkaŭ la Placo de Sankta Marko en Venecio (n. 1486)
- 1680: Athanasius Kircher, germana jezuito, konanto de orientaj lingvoj, esploristo de egiptaj hieroglifoj (n. 1602)
- 1699: Wilhelm Karges, germana komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1614)
- 1754: Abraham de Moivre, franca matematikisto, malkovrinto de la formulo de de Moivre pri potencigo de kompleksaj nombroj (n. 1667)
- 1811: Gaspar Melchor de Jovellanos, hispana politikisto, juristo kaj ekonomikisto de klerismo (n. 1744)
- 1837: Friedrich Wilhelm Döring, germana filologo kaj pedagogo
- 1852: Ada Lovelace, angla matematikistino, prapionirino de komputado (n. 1815)
- 1895: Alexandre Dumas (filo), franca verkisto (n. 1824)
- 1899: Guido Gezelle, flandra katolika pastro, verkisto, lingvisto kaj tradukisto (n. 1830)
- 1905: Ferenc Koós, hungara pastro, instruisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1905)
- 1909: Béla Joó, hungara pentristo (n. 1874)
- 1916: Emile Verhaeren, belga poeto franclingva, kunfondinto de simbolismo (n. 1855)
- 1931: Lia Putty, hungara aktorino (n. 1897)
- 1936: Edward Bach, angla kuracisto, patologo, bakteriologo, homeopato, kreinto de direkto de alternativa medicino (n. 1886)
- 1953: Eugene O'Neill, usona Nobelpremiita verkisto (n. 1888)
- 1955: Arthur Honegger, franca-svisa komponisto studanta harmonisciencon kaj violonon (n. 1892)
- 1969: István Merly, rumania hungara, hungara ĵurnalisto (n. 1914)
- 1977: György Kese, rumania hungara kuracisto, ginekologo (n. 1906)
- 1978: Harvey Milk, usona politikisto (n. 1930)
- 1980: Manuel de Elezcano y Maiztegui, hispana esperantisto kaj poeto, plurfoja prezidanto aŭ estrarano de la Esperanto-grupo en Bilbao, premiita en literaturaj konkursoj (n. 1886)
- 1980: Ernő Teleki, hungara grafo, pentristo, ekonomikisto kaj politikisto (n. 1902)
- 1980: Antal Kicsi, hungara literaturhistoriisto, poeto, tradukisto (n. 1936)
- 1981: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (n. 1898)
- 1982: János Xántus, hungara geografo (n. 1917)
- 1985: Fernand Braudel, franca historiisto, reprezentanto de la skolo de analoj (n. 1902)
- 1986: Erik Carlén, sveda esperantisto, kursgvidanto, radiopreleganto, kunorganizanto de famaj preleg- kaj kursvizitoj de Lakshmiswar Sinha, Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, aŭtoro de la gvidilo pri la gramatiko de esperanto por svedoj, kunfondanto kaj prezidanto de sveda sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia, kuniniciatinto de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, vicprezidanto de UEA, lanĉinto de la Semajno de Internacia Amikeco (n. 1906)
- 1989: Carlos Arias Navarro, hispana markizo, politikisto, aktivulo de Popola Alianco, ĉefministro, kiel ĉefo de sekurecaj servoj respondeca pri amasmortigado de opoziciantoj en Malago (n. 1908)
- 1992: András Seres, rumania hungara etnografo publikiganta en "Háromszék" (n. 1935)
- 1998: Gloria Fuertes, hispana poetino, feministino, aŭtorino de porinfana literaturo (n. 1917)
- 2003: Will Quadflieg, germana aktoro (n. 1914)
- 2006: Győző Határ, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto, hungarlingva laboranto de BBC (n. 1914)
- 2009: Madeleine de Zilah, franca inĝenierino kaj historiistino, kontrubuanta al OSIEK kaj "La Gazeta", membrino de la teamo de Esperantisto de la Jaro, edzino de Eugène de Zilah (m. 2009)
- 2011: Ken Russell, angla filmoreĝisoro kaj scenaristo (n. 1927)
- 2014: Stanisław Mikulski, pola aktoro (n. 1929)
- 2019: William R. Harmon, usona esperantisto (n. 1927)
- 2021: Almudena Grandes, hispana verkistino (n. 1960)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|