Anders Fogh Rasmussen estis estro de la Liberala Partio (Venstre), kaj estris dekstrecan koalicion kun la Konservativa Popola Partio, kiu enpoviĝis en 2001, kaj venkis duan kaj trian fojon en februaro de 2005 kaj en novembro de 2007 respektive. La registaro de Rasmussen ligiĝis al la Dana Popola Partio por subteno, sekve de la dana tradicio pri minoritata registaro.
Lia registaro aplikis pli malmolajn limojn por la enmigrado el ekster la Eŭropa Ekonomia Areo kaj malgrandigis la imposto-indicojn de antaŭ lia enpovigo (la "impostofrostado", aŭ skattestoppet en la dana). Li verkis kelkajn librojn pri impostado kaj registara strukturo.