25-a de novembro
La 25-a de novembro estas la 329-a tago de la jaro (la 330-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 36 tagoj restas.
Je la 25-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- -571: Roma monarkio: reĝo Servio Tulio celebris romian triumfon pro sia venko super etruskoj
- 1034: Post morto de Malkolmo la 2-a, Dunkano la 1-a, filo de lia dua filino, anstataŭ Macbeth, filo de lia plej aĝa filino, heredis tronon de skotaj reĝoj
- 1120: Sur la Manika markolo sinkis normanda ŝipo kun angla heredanto de la trono - sekvis interna milito
- 1177: Baldueno la 4-a kun krucistoj venkis Saladinon en la Batalo de Montgisard
- 1370: Grandprinclando Litovio: dua militiro de Algirdas kontraŭ Grandprinclando Moskvo estis organizita
- 1431: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Lombardujo
- 1491: Reconquista: Granada Milito efektive finiĝis kun subskribo de la Traktato de Granado inter Katolikaj Gereĝoj kaj Nazaria Granada Reĝlando - sieĝo de Granado, lasta maŭra fortikaĵo en Hispanio, finita
- 1500: Kristoforo Kolumbo revenis el la tria ekspedicio al la Nova Mondo
- 1510: Afonso de Albuquerque, guberniestro de portugala Barato, gvidis ŝiparon por konkeri Goaon
- 1596: En Finnlando eksplodis ribelo de kamparanoj kontraŭ enkondukita persona servuteco - dum 3 monatoj ambaŭflanke pereis 3 mil homoj
- 1667: Kaŭkazio: tertremo en Azerbajĝano mortigis 80 000 homojn
- 1735: Moskvo: en Moskva Kremlo estis gisita Caro-sonorilo, la plej granda sonorilo en la mondo
- 1741: Rezulte de regimenta ribelo surtroniĝis imperiestrino Elizabeto
- 1764: Stanislao Aŭgusto Poniatowski kroniĝis en Varsovio - lasta reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1783: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo forlasis Novjorkon, sian lastan restadejon en Usono
- 1795: Dispartigoj de Pollando: lasta reĝo de Pollando Stanislao Aŭgusto Poniatowski abdikis favore al Rusio, kiu iĝis sukcedanto de la pola krono
- 1839: Barato: ciklono kaj ondegoj detruis havenurbon Koring (oni ne rekonstruis ĝin), mortigante ĉirkaŭ 300 000 homojn
- 1863: Usona Enlanda Milito: venko de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko en batalo de Chattanooga
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Opatów
- 1867: Alfred Nobel patentigis dinamiton
- 1872: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nemezo
- 1885: Kanado: Nacia Parko Banff fondiĝis
- 1888: En Prago estis metita angulŝtono de la preĝejo Sankta Ludmila - post 5 jaroj malfermita, arkitekto estis Josef Mocker
- 1888: Unua volumo de ĉeĥlingva enciklopedia vortaro Ottův slovník naučný aperis (A - Alpoj)
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Hermentario
- 1915: Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio: Albert Einstein lekciis pri Ĝenerala teorio de relativeco, publikigita unu jaron poste
- 1914: Unua Mondmilito: Per taktika venko de aŭstria-hungara armeo super la rusa finiĝis batalo apud Krakovo (16-25 de novembro); Pola Nacia Komitato fondiĝis en Varsovio
- 1916: Unua Mondmilito: Batalo de Bukareŝto komenciĝis - Aŭstria-hungara armeo kune kun la germana kaj bulgara invadis Rumanion
- 1917: En Rusia SFSR okazis parlamenta baloto, Socialista Revolucia Partio gajnis 410, bolŝevikoj 175 lokojn el 707; germanaj trupoj invadis portugalan Orientan Afrikon provante eskapi de superaj britaj fortoj norde kaj provizi per rabitaj portugalaj materialoj
- 1918: Dua Pola Respubliko: en Lvovo, post ĉeso de polaj-ukrainaj bataloj, estiĝis Provizora Reganta Komitato, kiu transprenas regopovon en Orienta Galicio; Vojvodino kiel eksa provinco de Aŭstrio-Hungario deklaris secesion kaj estis alligita al Reĝlando Serbio - en Novi Sad la serba asembleo en Vojvodino proklamis la kuniĝon
- 1936: Antikominterna pakto estis subskribita
- 1937: Oni hisis ŝipflagon sur la pola destrojero ORP Błyskawica
- 1938: Gvidanto de la soveta sekretservo Lavrentij Berija iĝis popolkomisaro pri internaj aferoj; Pola memstara operaca grupo "Silezio" venkis ĉeĥoslovakajn unuojn en la batalo de Čadca
- 1939: Dua Mondmilito: en malsanulejo de Tworki, apud Pruszków, mortis kolonelo Teodor Furgalski, komandanto de la 8-a Divizio de Infanterio
- 1940: Varsovia geto estis tute izolita; Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Estonio, Latvio kaj Litovio ekvalidis la sovetia rublo; testoflugo de la brita militaviadilo De Havilland MosquitoRumanio: en Jilava komenciĝis elterigo de la ostoj de Corneliu Zelea Codreanu kaj de aliaj legianoj, mortigitaj kune kun li
- 1941: Finnlando aliĝis al Antikominterna pakto; brita kirasŝipo HMS Barham, trafita de germana submarŝipo per 3 torpedoj, eksplodis, 2/3 de maristoj pereis (861 personoj) - sekretigo de la informo ĝis januaro 1942
- 1942: Operaco Marso de la Ruĝa Armeo kontraŭ defendata de germanoj Rĵev komenciĝis; brita 1-a Armeo komencis atakon direkte al Tunizo
- 1943: en Kaŭno okazis unua renkontiĝo de la Plejsupera Komitato por Liberigo de Litovio; AVNOJ establis Bosnion kaj Hercegovinon kiel respublikon ene de Jugoslava Federacio
- 1944: Pacifika Fronto: venko de la divizioj de Usona Terarmeo kaj Usona Mararmeo en la batalo de Peleliu - ĉ. 13 400 japanoj kaj preskaŭ 1 500 usonaj soldatoj mortfalis; usona 8-a Aviada Armeo atakis Leuna kaj Bingen
- 1945: En Varsovia kvartalo Wola estis malfermita la Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj
- 1947: Nov-Zelando ratifis Statuton de Westminster 1931, iĝante jure sendependa de Unuiĝinta Reĝlando
- 1953: Unua grupo de hungaroj, liberigitaj el gulagoj, alvenis al sia patrujo; Hungara futbala "Orteamo" konkeris, en amika matĉo en nacia stadiono Wembley, Anglion 6:3
- 1960: En Domingo, laŭ rekomendo de diktatoro Rafael Trujillo, oni murdis tri Mirabal-fratinojn, estantajn fronte de opozicio
- 1963: Arlingtona nacia tombejo: solena entombigo de la murdita Prezidanto de Usono John Fitzgerald Kennedy
- 1965: En Kongo, generalo Joseph Mobutu detronigas prezidenton Joseph Kasa-Vubu.
- 1969: John Lennon redonis Ordenon de Brita imperio al la reĝino protestante pro apogo de Usono en ties interveno kontraŭ Vjetnamio, kaj enmiksiĝo de la brita registaro kontraŭ ribelanta Biafro
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a komencis la 9-an apostolan pilgrimadon al Azio kaj Aŭstralio - la lasta kaj samtempe la plej longa; japana verkisto Jukio Miŝima publike harakiris, proteste kontraŭ registara politiko
- 1973: Grupo de oficiroj en sensanga puĉo en Grekio faligis Georgios Papadopoulos - komenco de la fino de diktaturo de la koloneloj
- 1975: En Portugalio malsukcesis komunista puĉo kontraŭ la Revolucio de la Diantoj; reprezentantoj de komence ses sudamerikaj ŝtatoj, regataj de armeaj diktaturoj aŭ dekstraj aŭtoritataj reĝimoj, decidis lanĉi Operacon Kondoro por persekuti kaj murdi opoziciajn membrojn en la mondo - rezulte oni murdis ne malpli ol 50 000 personojn, 30 000 "malaperis" kaj 400 000 estis malliberigitaj; Surinamo sendependiĝis de Reĝlando Nederlando - Johan Ferrier iĝis unua prezidento
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis Jozefon Ratzinger prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo
- 1982: Dungito de bulgara flugkompanio "Balkan" en Romo, Sergej Antonov estis arestita de italaj regopovoj pro riproĉo partopreni en preparado de la atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a la 13-an de majo 1981
- 1985: Pro kunlaboro kun Solidareco Vojevodia Juĝejo en Słupsk kondamnis du oficirojn de sekureca servo el Gdańsk al 3 jaroj kaj 1,5 de mallibero - Supera Kortumo altigis la verdikton ĝis 6 kaj 4 jaroj
- 1986: Barejno estis ligita kun Sauda Arabio pere de la Digvojo de reĝo Fahd
- 1992: Parlamento de Ĉeĥoslovakio decidis pri disdivido de Ĉeĥio kaj Slovakio ekde la 1-a de januaro 1993
- 1996: Pli ol 100 000 homoj protestis sur la stratoj de Beogrado pro nuligo fare de la kortumo de la venko de opozicia koalicio "Kune" en komunumaj balotoj, akuzante la serban prezidenton Slobodan Miloŝeviĉ pri falsado de la balotrezultoj
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vivigis militistan episkopujon en Litovio - estrata i.a. de Gintaras Linas Grušas
- 2005: Slovaka blova muzikinstrumento fujaro enskribiĝis en la liston de Majstroverkoj de Buŝa kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro; Senkomunismigo: pola ministro pri nacia defendo anoncis malkaŝon de arkivoj post la Varsovia Traktato
- 2008: En Gronlando okazis referendumo pri larĝigo de aŭtonomeco de la insulo; En Tajlando la flavaj ĉemizoj okupis Internacian Flughavenon Bankoko; Laŭ propono de Instituto pri Nacia Memoro en kripto de Vavela katedralo oni elterigis por esploro la postrestaĵojn de la pola generalo Władysław Sikorski
- 2009: Urugvajo: José Mujica gajnis prezidentan balotadon; Yves Leterme iĝis ĉefministro de Belgio
- 2009: Sankta Vincento kaj la Grenadinoj: en konstitucia referendumo oni kontraŭstaris ŝanĝon de monarkio al respubliko; Premiero de animacia filmo Princino kaj rano
- 2010: Anonco de la unua ekstertera oksigena atmosfero sur la luno de Saturno - Reo
- 2014: Abĥazio kaj Rusio paktis pri alianco kaj strategia partnereco; papo Francisko dum unutaga vizito en Strasburgo alparolis en Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento
- 2018: Minsko: en Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso unuafoje venkis pola knabino Roksana Węgiel kun la kanto Anyone I Want to Be, prezentita duone en la pola kaj angla lingvoj (mentoro Edyta Górniak); incidento en Kerĉa markolo okazis
- 2020: Laŭ interkonsento finanta Militon en Montara Karabaĥo Azerbajĝano transprenis kontrolon super parto de Kelbaĝara distrikto kune kun la urbo Karvaĉaro
Naskiĝoj
- 1454: Katerina Kornaro, lasta reĝino de Kipra reĝlando (m. 1560)
- 1562: Lope de Vega, hispana verkisto, la plej fama dramaturgo de la Hispana ora epoko (m. 1635)
- 1577: Piet Hein, nederlanda admiralo, komandanto de Nederlanda Okcident-hinda Kompanio, venkinto de Arĝentfloto (m. 1629)
- 1595: Johann Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto de Nordgermana Orgenskolo (m. 1660)
- 1609: Henrietta Maria de Francio, franca princino, reĝino de Anglio (m. 1669)
- 1752: Johann Friedrich Reichardt, germana komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1814)
- 1754: Heinrich Sander, germana instruisto, teologo kaj verkisto (m. 1782)
- 1762: Wilhelm von Wolzogen, germana diplomato
- 1783: Keresztély András Zipser, aŭstra pedagogo, okupiĝanta pri geologio, mineralogio kaj entomologio (m. 1864)
- 1802: István Andrássy, hungara pastro, kanoniko, astronomo, instruisto, bibliotekisto, abato (m. 1890)
- 1810: Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, rusa kuracisto, pioniro de moderna kirurgio (m. 1881)
- 1835: Andrew Carnegie, industria magnato kaj filantropo (m. 1919)
- 1838: Ivan Neĉuj-Levickij, ukraina verkisto, lingvisto kaj kuntradukisto de Biblio (m. 1918)
- 1844: Carl Benz, germana mekanikisto kaj entreprenisto, inventinto de sparkilo kaj konstruisto de aŭtomobilo (m. 1929)
- 1845: José Maria Eça de Queiroz, portugala romanisto, diplomato, tradukisto, kies verkoj estis esperantigataj (m. 1900)
- 1846: Carry Nation, usona aktivulo kontraŭ alkoholo (m. 1911)
- 1856: Sergej Tanejev, rusa komponisto, aŭtoro de lernolibro pri kontrapunkto, pioniro de Esperanto (m. 1915)
- 1860: Győző Kara, hungara literatur- kaj arthistoriisto, tradukisto (m. 1942)
- 1876: Victoria Melita de Sachsen-Coburg kaj Gotha, nepino de Viktoria, carino de Rusio (n. 1936)
- 1881: Johano la 23-a (Angelo Giuseppe Roncalli), papo, membro de Sekulara franciskana ordeno, pligrandiginta Karinalan Kolegion, reformanto de la Kodo de Kanona Juro, breviero kaj Roma Meslibro, kunvokinto de la Dua Vatikana koncilio, ekumenisto, sanktulo (m. 1963)
- 1885: Mirĵakip Dulatuli, kazaĥa sovetia poeto, viktimo de politikaj reprezalioj (m. 1935)
- 1885: Karl Jax, aŭstra filologo kaj pedagogo
- 1886: Béni Szabó, rumania hungara politikisto, parlamentano flanke de Tutlanda Hungara Partio (m. 1971)
- 1887: Nikolaj Vavilov, rusia, sovetia geobotanikisto kaj genetikisto, frato de Sergej Vavilov, kontraŭulo de Trofim Lisenko, malkovrinto de kamuflimito de trudherboj al plantoj, viktimo de reprezalioj (m. 1943)
- 1888: Josef Noldin, sudtirola advokato kaj rezistadmovadano (m. 1929)
- 1890: Włodzimierz Pfeiffer, pola librovendisto, bibliofilo, fotisto kaj poligloto, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, kronikisto de Esperanto-movado en Lodzo (m. 1941)
- 1893: József Tellmann, rumania hungara redaktoro, publicisto (m. 1957)
- 1894: Izidor Herskovits, hungara kuracisto, viktimo de la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1944)
- 1895: Ludvík Svoboda, ĉeĥoslovaka prezidento, vickomandanto de pola-ĉeĥa legio, plurjara membro de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, Heroo de Sovetunio (m. 1979)
- 1895: Wilhelm Kempff, germana pianisto kaj komponisto (m. 1991)
- 1897: Piroska Szenes, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (m. 1972)
- 1900: Rudolf Höß, germana komandanto de koncentrejo Aŭŝvico, membro de NSDAP, SS-funkciulo, militkrimulo, ekzekutita (m. 1947)
- 1904: Ba Jin, ĉina verkisto, anarkiisto, tradukisto kaj eseisto, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, aŭtoro de esperantigitaj romanoj Frosta Nokto kaj Aŭtuno en la Printempo, partoprenanto de UK 1980 kaj UK 1986, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 2005)
- 1914: Joe Dimaggio, usona basbala sportisto (m. 1999)
- 1915: Augusto Pinochet, generalo kaj diktatoro de Ĉilio, gvidanto de postpuĉa militreĝimo (m. 2006)
- 1921: Sándor Rákos, hungara poeto, tradukisto, i.a. de la Epopeo pri Gilgameŝ, enestanta en Hungara Antologio (m. 1999)
- 1923: Mauno Koivisto, prezidento de Finnlando, posteulo de Urho Kekkonen (m. 2017)
- 1926: Poul Anderson, usona verkisto de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2001)
- 1928: Stanisław Szczuka, pola advokato, kunlaboranto de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR (m. 2011)
- 1929: Ákos Egyed, rumania hungara historiisto
- 1929: József Kricsfalussy, rumania hungara pentristo
- 1929: Arnold Gross, hungara grafikisto, pentristo (m. 2015)
- 1931: Walerian Włodarczyk, pola ĵurnalisto, Esperanto-poeto, aŭtoro de la libro Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj (m. 1977)
- 1933: Kathryn Grant, usona aktorino kaj kantistino
- 1949: Sándor Szép, rumania hungara kemiisto, universitata profesoro
- 1954: Władysław Frasyniuk, pola politikisto kaj entreprenisto
- 1968: Boldizsár Csíky, rumania hungara pianisto, universitata docento
- 1968: Jill Hennessy, kanada aktorino, poliglotino
- 1970: John Godson, pola parlamentano, universitata instruisto kaj pastoro favoranta esperanton
- 1971: Christina Applegate, usona aktorino kaj kantistino
- 1984: Gaspard Ulliel, franca aktoro (m. 2022)
- 1988: Nodar Kumaritaŝvili, kartvela sportisto (m. 2010)
Mortoj
- 1034: Malkolmo la 2-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 954)
- 1120: Vilhelmo Adelin, angla nobelo, frato de Matilda (Anglio) (n. 1103)
- 1185: Lucio la 3-a, papo, proksime ligita kun Bernardo de Clairvaux (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1314: Johano de Balliol, reĝo de Skotlando, prapranepo de Davido la 1-a (n. ĉirkaŭ 1249)
- 1560: Andrea Doria, itala nobelo, admiralo de la Respubliko Ĝenovo kaj princo de Melfi (n. 1466)
- 1629: Hieronimo (la 3-a) Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto apartena al Nordgermana Orgenskolo (n. 1614)
- 1686: Nikolao Stenono, dana episkopo kaj anatomo, patro de geologio kaj stratigrafio (n. 1638)
- 1748: Isaac Watts, angla himnoverkisto, teologo kaj logikisto (n. 1674)
- 1755: Johann Georg Pisendel, germana violonisto kaj komponisto (n. 1687)
- 1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto, aŭtoro de la romano Manon Lescaut (n. 1697)
- 1810: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (n. 1735)
- 1815: Johann Peter Salomon, germana violonisto, komponisto, orgenisto kaj impresario (n. 1745)
- 1829: Therese von Artner, aŭstra verkistino, amikino de Friedrich Jacobi (n. 1772)
- 1865: Heinrich Barth, germana geografo, vojaĝisto kaj poligloto (n. 1821)
- 1869: Friedrich Adolph Roemer, germana geologo kaj juristo (n. 1809)
- 1884: Hermann Kolbe, germana profesoro pri organika kemio, difinis valenton de multaj kemiaj elementoj (n. 1818)
- 1885: Alfonso la 12-a, reĝo de Hispanio (n. 1857)
- 1888: Josef Jireček, ĉeĥa filologo, etnografo, historiisto, kunaŭtoro de lernolibroj por ĉiuj nacioj de Aŭstrio, eldonisto de malnovĉeĥa literaturo, ministro de aŭstra registaro (n. 1825)
- 1901: Josef Gabriel Rheinberger, liĥtenŝtejna komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo (n. 1839)
- 1903: Sabino Arana, hispana politikisto, verkisto kaj patro de eŭska naciismo (n. 1865)
- 1909: Cyprian Godebski, pola skulptisto (n. 1835)
- 1922: Vitold Konstantinoviĉ Tenisov, rusia oficiro kaj esperantisto (n. 1872)
- 1934: Božena Studničková, ĉeĥa instruistino, Esperanto-verkisto, prezidantino de la Unua Virina Grupo Esperantista (n. 1849)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj politikisto, organizanto de ukraina scienco, prezidanto de la Ukraina Centra Konsilio, cenzurita en Sovetunio (n. 1866)
- 1944: Kenesaw Mountain Landis, usona juĝisto, unua komisiito de la Grandaj Ligoj de Basbalo (n. 1866)
- 1950: Johannes V. Jensen, dana Nobelpremiita verkisto (n. 1873)
- 1950: Mao Anying, plejaĝa filo de Mao Zedong, tradukisto de volontuloj en korea milito (n. 1922)
- 1951: István Friedrich, hungara politikisto, framasono, ĉefministro (n. 1883)
- 1956: Oleksandr Dovĵenko, ukraina verkisto, reĝisoro, scenaristo, kies novelo estis esperantigita (n. 1894)
- 1959: Gérard Philipe, franca aktoro (n. 1922)
- 1968: Zsuzsi Hermann-Herceg, hungara poetino kaj privatinstruistino pri franca kaj germana lingvoj (n. 1924)
- 1968: Upton Sinclair, usona socialista verkisto, vegetarano, kies romanoj kiel Jimmie Higgins estis esperantigataj kaj rete legeblaj en esperanto (n. 1878)
- 1970: Mishima Yukio, japana verkisto, sinmortiginto per harakiro (n. 1925)
- 1972: Henri Coandă, rumana inĝenireo, pioniro de aviado (n. 1886)
- 1974: U Thant, birma politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1909)
- 1983: Vladimir Gelfand, soveta oficiro kaj memoraĵisto (n. 1923)
- 1985: Elsa Morante, itala verkistino (n. 1918)
- 1988: Jauhenija Janiŝĉic, belorusa poetino (n. 1948)
- 1989: György Bözödi, hungara sociografo, historiisto, verkisto (n. 1913)
- 1997: Hastings Kamuzu Banda, unua prezidento de Molavio (n. ĉirkaŭ 1902)
- 2003: Joachim Giessner, germana fervojisto, prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio kaj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (n. 1913)
- 2005: George Best, nord-irlanda futbalisto, ludinta en brita Manchester United (n. 1946)
- 2005: Elek Jakab, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1973)
- 2008: Ádám Kónya, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1935)
- 2008: Robert Muth, aŭstra klasika filologo kaj arkeologo (n. 1916)
- 2010: Peter Christopherson, angla muzikisto, reĝisoro de muzikvideo, kunfondinto de industria muziko (n. 1955)
- 2013: Chico Hamilton, usona ĵaza drumisto (n. 1921)
- 2016: Fidel Castro, kuba revoluciulo, sekretario de la Kuba Komunisma Partio, ŝtatestro (n. 1926)
- 2018: Randolph L. Braham, hungara-usona historiisto, kies esplorkampo estis historio de holokaŭsto en Hungario (n. 1922)
- 2020: Vladislav Hasala, ĉeĥa esperantisto (n. 1951)
- 2020: Diego Armando Maradona, argentina futbalisto kaj trejnisto de la argentina nacia teamo de futbalo, elektita de FIFA la plej bona futballudisto de la 20-a jarcento (n. 1960)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|