Saturno havas 53 naturajn satelitojn, kies ekzistado estas sufiĉe pruvita, por ke ili havu nomon. 11 aliaj nur havas maldaŭran kodnumeron. Inter ili, la ekzisto de 3 satelitoj estas tre pridubata.
Eltrovoj
Plejparte de satelitoj de Saturno estis malkovritaj antaŭ nelonge. Tamen, la precizan nombron de satelitoj oni verŝajne neniam scios. La ringoj de la planedo ja enhavas grandajn glacipecojn, kiuj teorie estas lunoj; estas malfacile starigi limon inter granda ringero kaj malgranda satelito.
Antaŭ la spaca epoko, dek satelitoj estis konataj:
La misio Cassini, atinginte la saturnan sistemon dum somero de 2004, ebligis malkovron de pluraj aliaj satelitoj: MetonoMethone kaj PalenoPallene komence de junio 2004,[26]S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4 fine de junio 2004,[27]PoluksoPollux en oktobro 2004,[28]S/2004 S 6 fine de oktobro 2004,[28] kaj DafnoDaphnis en 2005. La vera karaktero (stabilaj satelitoj aŭ aglomeritaj ringopecoj) de S/2004 S 3, 4 kaj 6 ne estas konata, tial ili plu havas nedaŭran nomon.
Eltrovo de naŭ novaj malgrandaj eksteraj satelitoj de Saturno estis anoncita je la 26-a de junio 2006, ilin malkovris D. C. Jewitt, S. S. Sheppard kaj J. Kleyna, per 8,2-metra teleskopo Subaru: HirokenoHyrrokkin,[30]S/2006 S 1, KarioKari,S/2006 S 3, GrejpoGreip,LogeoLoge,JarnsaksoJarnsaxa,SurtoSurtur, kaj SkoeloSköll.[31]
Malkovro de nova ekstera satelito, TarkekoTarqeq, estis anoncita je la 13-a de aprilo 2007;[32] tiu de S/2007 S 2 kaj S/2007 S 3, je la 1-a de majo.[33]
La maltrovo de la 60-a luno de Saturno, AnteoAnthe, estis anoncita je la 19-a de julio 2007,[34] kaj de la 61-a, EgeoÆgæon, je 2008.[35]
Listo
Jen la listo de konataj satelitoj de Saturno, ordigitaj laŭ granda duonakso. Datumoj pri granda duonakso kaj periodoj devenas de Minor Planet Center. Negativa periodo indikas, ke la orbito estas retrograda.
Jano kaj Epimeteo estas kunorbitaj lunoj. Ili havas pli-malpli la saman grandon, kaj ili orbitaj malsamas nur je kelkaj kilometroj, do estas sufiĉe proksimaj, por ke ili kolizius, se unu provus preteriri la alian. Anstataŭ tio, la gravitaj interagoj kaŭzas interŝanĝon de orbito je ĉiuj kvar jaroj.
Enaj ĉefsatelitoj
La plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) lunoj de Saturno kiuj orbitas ene de la ringo E estas Mimaso, Encelado, Tetiso kaj Diono.
Tri satelitetoj, multe pli malgrandaj, orbitas en tiu grupo: Metono, Anteo kaj Paleno.
Trojaj satelitoj
Trojaj satelitoj estas alia speco de kunorbitaj satelitoj: ili orbitas samdistance de alia luno, sed en la punktoj de Lagrange L4 kaj L5; pro la stabileco de tia sistemo, la satelitoj neniam kolizias.
La plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) satelitoj de Saturno kiuj orbitas preter la ringo E estas Reo, Titano kaj Japeto. Ankaŭ troviĝas Hiperiono, kiu estas pli malgranda kaj neregulforma.
Neregulaj satelitoj
Inuita grupo
La inuitan grupon komponas kvin satelitoj (kvar el ili havas la nomon de inuitaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Kiviuko, Iĵirako, Paliako, Siarnako, kaj Tarkeko.
La keltan grupon komponas kvar eksteraj lunoj (kiuj havas nomon de keltaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Albiorikso, Eriapo, Beviono, kaj Tarvo.
La ĉi-flanka bildo ilustras la orbitojn de neregulaj satelitoj de Saturno (jam nomitaj satelitoj estas flavaj). La discentreco de orbitoj estas montrita per segmento (de perihelio al afelio), kun klino montrita sur vertikala akso. La satelitoj super la horizontala akso estas progradaj, tiuj sube retrogradaj. La granda duonakso estas esprimita per milionoj da kilometroj.
Notoj kaj referencoj
↑ 1,01,1Giovan Domenico Cassini, Découverte de deux nouvelles planetes autour de Saturne[1]Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
↑Bond, Discovery of a new Satellite of Saturn, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, vol. 9, p. 1 (10 nov. 1848) [2]
↑E. C. Pickering, Phoebe, ninth Satellite of Saturn discovered by W. W. Pickering, Harvard College Observatory Bulletin No. 49, p. 1 [3]
↑E. C. Pickering, Tenth Satellite of Saturn, Harvard College Observatory Bulletin No. 189, p. 1 [4]
↑1909 January 8 meeting of the Royal Astronomical Society, The Observatory, vol. 32, pp. 75-88 (1909) [5]
↑Brett Gladman, J. J. Kavelaars, Matthew Holman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns, Carl W. Hergenrother, Jean-Marc Petit, Brian G. Marsden, Robert Jacobson, William Gray et Tommy Grav, Discovery of 12 satellites of Saturn exhibiting orbital clustering, Nature vol. 412 (12 juillet 2001), pp. 163-166