S/2004 S 3 estas la maldaŭra nomo de objekto kiu orbitas ĉirkaŭ
Saturno proksime de la ringo F. Ĝi estus ĉu
satelito de Saturno, ĉu maldaŭra plidensiĝo da polvo.
Malkovro
La objekto estis vidata ĉe la ekstera rando de la ringo F, far de Dro Carl D. Murray de la Queen Mary Universitato de Londono
[1]
la 9-an de septembro 2004 sur cassini-aj fotoj de la 21-a de junio 2004.
Dr. Joseph Spitale, post sensukcesa provo por retrovi ĝin, malkovris alian objekton:[2] S/2004 S 4, kiu situas ĉe la interno de la ringo F. Kvankam estus eble ke orbito de objekto krozus la ringon F, tiu nova objekto ŝajnas sekvi iomete malsimilan orbiton. Pro tio, oni konkludis ke S/2004 S 3 (kiun oni sukcesis revidi la 17-an de oktobro) kaj S/2004 S 4 estas du apartaj objektoj[3].
S/2004 S 3, se ĝi estas solida objekto, estus unu el la ekstera paŝtist-satelitoj de la ringo F.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Cassini malkovras ringon kaj unu, eble du, saturnajn objektojn Arkivigite je 2006-10-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ IAUC 8401: S/2004 S 3, S/2004 S 4,, R/2004 S 1 (angle)
- ↑ IAUC 8432: Sats, RINGS OF SATURN; 2004fc (angle)
Eksteraj ligiloj