|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dafno.
|
Dafno estas, el la nun konataj naturaj satelitoj de Saturno, la tria plej proksima de Saturno post Pajno. Kiel Pajno, ĝi orbitas en la ringo A.
Ĝi orbitas en la malpleno de Keeler kies ĝi estas paŝtist-satelito.
Malkovro
Ĝia ekzisto estis antaŭvidita por kialigi ondojn ĉe la randoj de la malpleno de Keeler. Carolyn Porco kun sia teamo malkovris ĝin la 6-an de majo 2005 sur fotoj faritaj de la kosmosondilo Cassini la 1-an de majo 2005. Oni poste retrovis ĝin sur fotoj de la 13-a de aprilo kaj de la 2-a de majo de tiu-ĉi jaro.
[3]
Orbito
Dafno orbitas proksimume en la mezo de la malpleno de Keeler (kies largo estas nur 42 km) kaj estas ĝia paŝtist-satelito, (kiel Pajno estas paŝtist-satelito de la malpleno de Encke) sed la discentreco de ĝia orbito variigas ĝian distancon de Saturno de ĉirkaŭ 9 km, kaj la kliniteco faras ke la luno moviĝas rilate al la ringa ebeno de ĉ. 17 km.
Nomo
Ĝia maldaŭra nomo estis S/2005 S 1. Paŝtista satelito, ĝi ricevis la nomon de Dafno, paŝtisto kaj amanto de Pajno.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj