Carolyn C. Porco (naskiĝis la 6-an de marto 1953 en Novjorko) estas usona sciencisto kaj astronomo
Ŝi fakiĝis en planedoscienco kaj estas fama por siaj laboro pri la esploro de la ekstera sunsistemo, komencita ĉe la bildigo de la misioj Voyager 1 kaj
2 al Jupitero, Saturno Urano,
kaj Neptuno en la 1980-aj jaroj. En la 2000-aj jaroj, ŝi estris
la teamon zorgantan la bildigon de la misio Cassini-Huygens. Ŝi ankaŭ laboras
pri la bildigo de la misio New Horizons, lanĉita la 19-an de januaro 2006 al
Plutono.
Ŝi esta fakulo pri la planedaj ringoj kaj faras multenombrajn
publikajn prelegojn pri la sunsistemaj esploradoj[1], eblecoj de ekstertera vivo[2] aŭ pri spiriteco[3].
La asteroido 7231 Porco [4] estis nomita en ŝia honoro.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj