13-a de aprilo
La 13-a de aprilo estas la 103-a tago de la jaro (la 104-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 262 tagoj restas.
Je la 13-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 989: En batalo en Abidoso armeo de Basileios la 2-a Bulgaroktonos venkis armeon de sia uzurpista militestro al bizanca trono
- 1055: Viktoro la 2-a iĝis papo
- 1059: Papo Nikolao la 2-a en sinodo de Laterano finanoncis dekreton In Nomine Domini, en kiu li rajtigis la kardinalan kolegion elekti papon
- 1111: Papo Paskalo la 2-a kronis germanan reĝon Henriko la 5-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1204: Meze de la kvara krucmilito, la krucmilitistoj rabis kaj detruis Konstantinopolon; ili provizore abolis la Bizancan Imperion establante Latinan Imperion
- 1438: Centjara milito: franca armeo komandata de Arturo la 3-a konkeris okupatan de Anglio Parizon
- 1598: Franca reĝo Henriko la 4-a proklamis Nantan edikton donante religian liberecon al hugenotoj
- 1603: Livonio: pola militisto Jan Karol Chodkiewicz forprenis de svedoj fortikaĵon Dorpat (nun Tartu en Estonio)
- 1734: Pollando: armeo fidela al Stanislao la 1-a venkis saksojn en batalo de Miechów
- 1742: En Dublino okazis premiero de la oratorio Mesio, la plej fama verko de Georg Friedrich Händel
- 1794: Franca politikisto Pierre-Gaspard Chaumette estis gilotinita
- 1796: Al Novjorko estis alveturigita de Barato la unua elefanto
- 1796: Napoleonaj Militoj: batalo de Millesimo komenciĝis
- 1823: Tampico en Meksiko akiris urborajtojn
- 1824: Persona unio inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio
- 1829: En Britio kaj Irlando katolikoj ricevis voĉdonrajtojn
- 1841: Inaŭguro de la Semper-Operejo en Dresdeno
- 1865: Usona Enlanda Milito: armeo de Unio konkeris ĉefurbon de Norda Karolino - Raleigh
- 1870: Inaŭguro de la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Jorko
- 1883: Pollando: profesoroj de Jagelona Universitato, Zygmunt Wróblewski kaj Karol Olszewski, kiel unuaj en la mondo ricevis likvan azoton
- 1895: Rusa Muzeo fondiĝis en Sankt-Peterburgo
- 1903: Botanika Ĝardeno de Berlino ekfunkciis
- 1904: Papo Pio la 10-a agnoskis feston al Virgulino de Ĉenstoĥovo
- Unua mondmilito
- 1918: Germanaj trupoj de generalo Rüdiger von der Goltz, aliancitaj kun finna Blanka Gvardio, konkeris Helsinkon en la Finna Enlanda Milito post du tagoj de stratbatalado
- 1919: Dum Germana Revolucio en Munkeno oni proklamis Bavaran Sovetan Respublikon
- 1919: En Brita Hindio okazis la masakro de Amritsar: britaj soldatoj pafmortigis 379 personojn, pli ol 1100 vundiĝis
- 1923: Franca marŝalo Ferdinand Foch estis nomumita marŝalo de Pollando
- 1927: Unuaj sciencistoj atingis lokon de la evento de Tungusko
- 1936: Ioanis Metaxas iĝis ĉefministro de Grekio
- 1939: Premiero de filmo Sovaĝaj altaĵoj, surbaze de klasikaĵo de la angla literaturo, verkita de Emily Brontë
- 1941: Sovetunio: oficiala malfermo de la Ribinska Rezervujo — dum malalta akvostato oni vidas kupolojn de ortodoksaj kristanaj preĝejoj
- 1943: Novklasika monumento de Jefferson en Vaŝingtono ekstaris en la 200-a datreveno de la naskiĝo de Thomas Jefferson, unu el Patroj-fondintoj de Usono (pro la milito oni provizore uzis gipsoŝtonon imitantan bronzon)
- Dua mondmilito
- 1946: Nakam, juda organizaĵo serĉanta venĝon pro holokaŭsto, sensukcese provis veneni SS-anojn, kaptitojn en internigejo Langwasser (norda Bavario)
- 1946: En Francio oni eksterleĝigis prostituon
- 1947: Stalinismo: ministro pri industrio kaj komerco Hilary Minc anoncis likvidon de privata komerco por eviti kapitalismon en Pollando - rezulte ekmankis varoj de ĉiutaga uzo (ĝis 1949 nombro de privataj vendejoj malkreskis de pli ol 134 mil ĝis ĉirkaŭ 78 mil)
- 1948: Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: araboj frakasis judan medicinan karavanon veturantan al Monto Skopus en Jerusalemo, mortigante 79 personojn - venĝe pro la masakro de Deir Jassin
- 1953: CIA komencis sekretan esplorprogramon Project MKUltra pri ebleco kontroli laboron de la homa cerbo
- 1957: Mariapreĝejo regajnis retablon de Krakovo de Wit Stwosz, rabita de germanoj dum la dua mondmilito, kiu revenis post 10-jara konservado
- 1960: Lanĉo de usona satelito Transit 1B, kiu testis navigadon por usonaj submarŝipoj - antaŭulo de la hodiaŭa tutmonda loktrova sistemo
- 1961: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en rezolucio n-ro 1598 kondamnis politikon de apartismo en Sud-Afriko
- 1962: Ahti Karjalainen iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1964: Sidney Poitier kiel unua nigra aktoro, bahama kaj afrik-usona, ricevis Oskar-premion kiel la plej bona aktoro
- 1967: Pál Losonczi iĝis prezidento de Hungario
- 1967: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco okazis du koncertoj de The Rolling Stones, kio eblis danke al nepinoj de Władysław Gomułka
- 1970: Eksplodo en servo-modulo de Apollo 13 dum flugo al la Luno kaŭzis rezignon pri la misio kaj revenon de kosmonaŭtoj al la Tero en necertaj kondiĉoj
- 1975: Libana Interna Milito komenciĝis
- 1975: Prezidento de Ĉado François Tombalbaye estis murdita dum armea puĉo
- 1979: Kosmosondilo Voyager 1 finis sian observadon de Jupitero
- 1984: La Barataj Armitaj Fortoj komencis preventan atakon en Siaĉen - komenco de la konflikto pri Kaŝmiro kun Pakistano
- 1986: Papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua en la historio posteulo de Sankta Petro vizitis la Grandan sinagogon de Romo, kie li renkontiĝis kun ties ĉefrabeno Elio Toaff
- 1987: Oni subskribis portugalan-ĉinan interkonsenton pri redono de Makao en 1999
- 1990: Sovetunio oficiale konfirmis ke la masakro de Katin okazis laŭ ordono de Stalin
- 1993: Ĉeĥio malpermesis al eksterlandanoj tie abortigi
- 1995: En Finnlando ekfunkciis la unua registaro de Paavo Lipponen
- 1997: En golfo, 21-aĝa Tiger Woods iĝis la plej juna ludanto venkinta la usonajn majstrojn, fiksante rekordon de la turniro
- 2001: En Egiptio arkeologoj trovis 22 orumitajn mumiojn
- 2005: Al Vatikanaj Grotoj sub la Baziliko Sankta Petro alvenis unuaj pilgrimantoj, kiuj povis trairi apud la tombo de Johano Paŭlo la 2-a
- 2008: En Varsovio komenciĝis ĉiujara Katina Ombro-Marŝo kadre de la Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin
- 2008: Italio: dum antaŭtempa parlamenta balotado gajnis partio de Silvio Berlusconi - La Popolo de Libereco
- 2009: Prezidento de Pakistano Asif Ali Zardari konfirmis interkonsenton kun talibanoj por refunkciigi ŝarion en Valo de rivero Swat
- 2014: Ukraina kontraŭterorisma operaco koncerne separistojn en orienta parto de la lando komenciĝis
- 2015: Prokopis Pavlopoulos iĝis prezidento de Grekio
- 2020: Premiero de dokumenta filmo Katina mensogo en YouTube de la Muzeo de Pola Historio en Varsovio, kun angla kaj rusa versioj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- Asteroida zono:
Naskiĝoj
- 1458: Johano la 2-a, duko de la duklando Kleve (m. 1521)
- 1506: Pierre Favre, franca teologo kaj la unua jezuito (m. 1546)
- 1519: Katerino de Mediĉo, reĝino de Francio, edzino de Henriko la 2-a (m. 1589)
- 1570: Guy Fawkes, angla komplotisto kontraŭ Jakobo la 1-a (m. 1606)
- 1648: Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon, franca mistikulino (m. 1717)
- 1743: Thomas Jefferson, tria prezidento de Usono, filozofo, inventisto, arkitekturisto (m. 1826)
- 1746: Franz Michael Leuchsenring, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1827)
- 1769: Thomas Lawrence, angla pentristo de portretoj (m. 1830)
- 1771: Richard Trevithick, angla mininĝeniero, inventisto de fiksa vapormotoro (m. 1833)
- 1779: Carl Christian Friedrich Glenck, germana entreprenisto, ministo kaj salfareja direktoro (m. 1845)
- 1779: Friedrich von Müller, germana politikisto (m. 1849)
- 1808: Antonio Meucci, usona inventinto de telefona konekto (m. 1889)
- 1810: Félicien David, franca komponisto (m. 1876)
- 1825: Ferdinando Lasalo, germana politikisto, socialista verkisto (m. 1864)
- 1830: György Molnár, hungara aktoro, reĝisoro, teatroorganizinto kaj verkisto (m. 1891)
- 1830: Ferdinand Pauwels, germana verkisto
- 1832: Farkas Deák, hungara verkisto kaj historiisto (m. 1888)
- 1843: Rudolf Goethe, germana ĝardenisto kaj faklernejestro, pomologo (m. 1911)
- 1851: Daniel Ozro Smith Lowell, usona edukisto, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1928)
- 1866: Butch Cassidy, usona banka rabisto (m. 1908)
- 1867: Leon Petrażycki, pola juristo, filozofo, sociologo, etikisto kaj logikisto, propagandisto de virinaj rajtoj en Rusio (m. 1931)
- 1870: Rudolf Kaftan, aŭstra-germana instruisto, prezidanto de Esperanto Grupo "Danubio" kaj "Viena Unio" (m. nekonata)
- 1871: Jerzy Matulewicz, pola katolika kleriko, ĉefepiskopo de Vilno, esperantisto konata de pollingva artikolo Esperanto serve al katolikismo, beatigita (m. 1927)
- 1872: Alexander Roda Roda, aŭstra verkisto kaj publicisto (m. 1945)
- 1880: Gizella Kántor Ürmösi Károlyné, rumania hungara poetino (m. 1938)
- 1881: Viktor Papp, hungara primuzika verkisto (m. 1954)
- 1885: György Lukács, hungara hegelisma kaj marksisma filozofo, historiisto pri literaturo kaj estetiko (m. 1971)
- 1889: Alfred Butts, usona arkitekto, elpensinto de la tabulludo skrablo (m. 1993)
- 1889: Tibor Fáskerti, hungara ĵurnalisto, filozofo, redaktoro (m. 1964)
- 1889: György Feszt, rumania hungara kuracisto (m. 1952)
- 1891: Danielius Dolskis, litova intermilita kantisto de popularaj kanzonoj, koncertisto (m. 1931)
- 1893: Paweł Szyfter, pola soldato, partoprenanto de la ribelo de Grandpolujo, ambaŭ mondmilitoj kaj la pola-bolŝevika milito, viktimo de la masakro de Katin (m. 1940)
- 1894: Gyula Derkovits, hungara pentristo, grafikisto, postmorta Kossuth-premiito (m. 1934)
- 1899: Elek Bakk, rumania hungara kuracisto (m. 1972)
- 1899: Theo Kellner, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1969)
- 1901: Jacques Lacan, franca psikoanaliziisto (m. 1981)
- 1906: Samuel Beckett, irlanda Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de Absurda Teatro, aŭtoro de la teatraĵo Atendante Godot (m. 1989)
- 1906: Endre Koréh, hungara operkantisto (m. 1960)
- 1906: István Szirmai, hungara politikisto, redaktoro (m. 1969)
- 1907: Paulo Rónai, hungara lingvisto, romanistikisto kaj interlingvistikisto (m. 1992)
- 1909: Stanisław Ulam, pola matematikisto kontribuinta al algebra topologio, aroteorio, mezurteorio kaj cifereca analitiko, kunkreinto de hidrogena bombo, partoprenanto de la Skota Kafejo en Lvovo kaj projekto Manhattan en Usono (m. 1984)
- 1917: József Kis, hungara reĝisoro, scenaristo (m. 1990)
- 1919: Howard Keel, usona aktoro rolinta en muzikaloj (m. 2004)
- 1920: Karel Otčenášek, ĉeĥa episkopo (m. 2011)
- 1920: Claude Cheysson, franca politikisto, ano de Eŭropa Komisiono kaj membro de Eŭropa Parlamento (m. 2012)
- 1922: Julius Nyerere, unua prezidento de Tanzanio (m. 1999)
- 1923: György Erdélyi, hungara ĵurnalisto de la gazeto Popolvoĉo (m. 1983)
- 1929: Antal Kapusy, rumania hungara kuracisto, scienca publicisto, tradukisto (m. 1978)
- 1931: Éva Györffy, hungara pentristino, scenejdekoraciistino
- 1932: Orlando Letelier, ĉilia ministro kaj diplomato, murdita (m. 1976)
- 1939: Seamus Heaney, irlanda Nobelpremiita poeto, dramaturgo, tradukisto i.a. de la malnova epopeo Beowulf, preleganto (m. 2013)
- 1940: Jean-Marie Gustave Le Clézio, franc-maŭricia Nobelpremiita verkisto, eseisto, laŭreato de la Premio Renaudot, aŭtoro de 30 libroj
- 1945: István Incze, rumania hungara fotisto
- 1949: Christopher Hitchens, brit-usona verkisto, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto (m. 2011)
- 1954: Walter Bauer-Wabnegg, germana komunikil-sciencisto, rektoro de la Universitato de Erfurto
- 1953: Dany Laferrière, haitia-kanada ĵurnalisto kaj franclingva verkisto, laŭreato de Premio Médicis
- 1955: Irina Ĥakamada, rusia politikistino, socia aktivulino
- 1963: Garri Kasparov, sovetia, rusia ŝakisto, mondĉampiono, politikisto, fondinto kaj gvidanto de la Unuigita Civitana Fronto
- 1964: Doku Umarov, lasta prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio kaj emiro de la Kaŭkaza Emirlando, teroristo internacie serĉita, mortigita dum speciala operaco (m. 2014)
- 1967: Olga Tañón, portorika kantistino de merengo kaj popmuziko
- 1975: Lou Bega, germana kantisto
Mortoj
- 799: Paŭlo Diakono, longobarda monaĥo, historiisto, poeto (n. ĉirkaŭ 720)
- 814: Krum, bulgara ĥano, fondinto de dinastio
- 862: Donaldo la 1-a, reĝo de piktoj kaj skotoj (n. 812)
- 1084: Hoel la 2-a, duko de Bretonio, grafo de Kornvalo (n. ĉirkaŭ 1030)
- 1113: Ida de Loreno, princino de Loreno, beatigita (n. ĉirkaŭ 1040)
- 1213: Guy de Thouars, edzo de Konstanca (Dukino de Bretonio) (n. nekonata)
- 1377: Guillaume de Machaut, franca komponisto kaj poeto, ĉefa reprezentanto de mezepoka muziko Ars nova (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1570: Daniele Barbaro, itala kardinalo kaj humanisto, tradukisto de la romia arkitekto Vitruvio (n. 1514)
- 1605: Boris Godunov, caro de Rusio, konsilanto de Ivano la Terura (n. ĉirkaŭ 1551)
- 1695: Jean de La Fontaine, franca poeto, aŭtoro de 250 fabloj, esperantigataj de pluraj tradukistoj kaj rete legebla en Esperanto (n. 1621)
- 1772: Károly József Batthyány, hungara oficiro, magnato, banuso (n. 1698)
- 1794: Pierre-Gaspard Chaumette, franca revoluciulo (n. 1763)
- 1826: Franz Danzi, germana dirigento kaj komponisto (n. 1763)
- 1853: Leopold Gmelin, germana kemiisto, mineralogo, kuracisto kaj profesoro de la Universitato de Hajdelbergo (n. 1788)
- 1875: Peter Christian Skovgaard, dana pentristo de la Ora epoko (n. 1817)
- 1882: Bruno Bauer, germana filozofo kaj teologo, biblikritikisto (n. 1809)
- 1894: Philipp Spitta, germana muzikologo, biografiisto de Johann Sebastian Bach (n. 1841)
- 1904: Vasilij Vereŝĉagin, rusa pentristo de bataloj kaj verkisto, vojaĝanta tra Azio (n. 1842)
- 1918: Lavr Kornilov, rusa generalo, komandanto de la Volontula Armeo de la Blanka movado (n. 1870)
- 1919: Zoltán Jakab, hungara pentristo studinta ĉe Károly Ferenczy (n. 1883)
- 1929:Gotoo Shinpei, japana kuracisto kaj politikisto, guberniestro de Tajvano, rekonstruisto post Granda tertremo de Kantō (n. 1857)
- 1929: Emilia Wojtyła, pola tajloristino, patrino de Johano Paŭlo la 2-a (n. 1884)
- 1937: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, rusa verkisto, kunlaborinta kun Eŭgeno Petroviĉ Petrov (n. 1937)
- 1941: Annie Jump Cannon, usona astronomino malkovrinta multe da variantaj steloj kaj 5 novaoj (n. 1863)
- 1956: Emil Nolde, dana-germana pentristo (n. 1867)
- 1964: Veit Harlan, germana reĝisoro, aŭtoro de propagandaj filmoj (n. 1899)
- 1966: Carlo Carrà, itala pentristo, kunestro de futurismo kune kun Filippo Tommaso Marinetti (n. 1881)
- 1975: François Tombalbaye, unua prezidento de Ĉado, kies politiko favoriganta kristanisman-animisman sudon kaŭzis enlandan militon, murdita (n. 1918)
- 1977: Aleksandr Rodimcev, soveta generalo, Heroo de Sovetunio (n. 1905)
- 1983: Mercè Rodoreda, kataluna verkistino (n. 1908)
- 1986: Srdjan Flego, kroata reĝisoro kaj Esperanto-aktoro, gvidanto de Internacia Arta Teatro kun sia edzino Jana Flego, ĉefrolinto en Angoroj, unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto (n. 1920)
- 1994: Nikolaj Krjuĉkov, soveta filma aktoro rolinta en militaj filmoj (n. 1911)
- 1994: Kurt Aland, germana teologo kaj profesoro, esploristo de Nova Testamento kaj Historio de Kristanismo (n. 1915)
- 1999: Willi Stoph, orientgermana politikisto, longdaŭra ĉefministro de GDR (n. 1914)
- 2001: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto, literaturhistoriisto (n. 1911)
- 2006: Muriel Spark, skota verkistino, kies romanoj estis filmigataj (n. 1918)
- 2008: John Archibald Wheeler, usona fizikisto doninta nomon al la nigraj truoj (n. 1911)
- 2008: Bob Luitweiler, dana-usona pacisto, fondinto de postmilita Servas kiel paca movado, al kiu aliĝis pluraj esperantistoj (n. 1918)
- 2014: Ekkehard Böhmer, germana televida reĝisoro (n. 1929)
- 2014: Bernd Hartung, germana kuracisto kaj pentristo (n. 1942)
- 2015: Günter Grass, germana Nobelpremiita verkisto, famiĝinta per la romano La lada tambureto, esperantigita de Tomasz Chmielik (n. 1927)
- 2015: Eduardo Galeano, urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto aparte substrekanta Latin-Amerikon (n. 1940)
- 2016: Márton Balázs, rumania hungara matematikisto kaj fakverkisto (n. 1929)
- 2018: Miloš Forman, ĉeĥa-usona filmreĝisoro konata de la filmoj Flugo super la kukola nesto kaj Amadeus (n. 1932)
- 2019: Paul Greengard, usona Nobelpremiita neŭrologo (n. 1925)
- 2020: Kaŭasaki Rjo, japana ĵaza gitaristo, komponisto, soninĝeniero, programisto (n. 1947)
- 2023: Mary Quant, brita modfasonistino (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 13-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|