La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (polePałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la sovetia ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo, kiu tiutempe konstruis socialisman ŝtaton. Ĝi estas novklasikisma giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. La palaco estas 230,68 m alta. Nuntempe ĝi estas unu el la admirata simbolo de Varsovio en la okuloj de eksterlandanoj.
Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (pole Pałac Kultury i Nauki im. Józefa Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon fine de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.
La skulptaĵo ĉe la fasado de la palaco (en la stilo socialisma realismo), kun la vortoj:Marx, Engels, Lenin, estis ankaŭ Stalin sed en la jaro 1956 poloj forĵetis vorton Stalin, krome forĵetita estis la nomo Stalin el ĉiuj lokoj de la palaco