22-a de julio
La 22-a de julio estas la 203-a tago de la jaro (la 204-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 162 tagoj restas.
Je la 22-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -776: Antikva Grekio: kelkaj historiisto opinias, ke en Olimpio komenciĝis unuaj Antikvaj Olimpikaj Ludoj
- 259: Dionozio iĝis papo
- 838: Arab–bizancaj militoj: trupoj de Abasida Kaliflando venkis trupojn de imperiestro de Bizanca Imperio en la batalo de Anzen (Turkio)
- 971: Venko de bizanca armeo super la rusa en batalo de Dorostolon
- 1018: Militiro al Kievo: Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo - pola princo Boleslao la 1-a venkis la rusan princon Jaroslavo la Saĝa (interdinastiaj kunpuŝiĝoj)
- 1099: Gotfredo de Bouillon iĝis unua monarko de la Jerusalema reĝlando
- 1209: Genocido: kadre de kontraŭalbigensa militiro krucmilitistoj masakris 20 mil katarojn kaj katolikojn de Béziers, kiuj rezistis
- 1227: En batalo de Bornhöved dana armeo malvenkis kontraŭ koaliciaj fortoj de germanaj urboj
- 1246: Itala kaj pola franciskanoj Johano de Plano Carpini kaj Benedykt Polak atingis Karakorumon, la ĉefurbon de Mongola Imperio
- 1270: En Ĉeĥio pluvis sen halto de la 22-a de julio ĝis la mezo de septembro, kies konsekvenco estis inundoj, malsukcesaj kaj multekostaj rikoltoj
- 1331: Militantaj trupoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj transiris Vistulon enirante al Kujavio
- 1342: Grandaj inundoj en Mez-Eŭropo komenciĝis
- 1456: Hungara militestro János Hunyadi venkis armeon de Otomana Imperio en batalo de Beogrado
- 1458: Dum Dektrijara milito: kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj pola armeo iranta al Malbork sieĝis kastelon en Papowo Biskupie
- 1499: Svisoj venkis armeon de la Ligo de ŝvaboj en batalo de Dornach
- 1515: Dum Viena kunveno de monarkoj oni subskribis politikan traktaton inter Jogajlidoj (reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a kaj reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido) kaj Habsburgoj (romia-germana imperiestro Maksimiliano la 1-a)
- 1520: Dum prusa milito trupoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj atakis apud Pisz kelkcentpersonan taĉmenton de polaj kaj ĉeĥaj soldistoj
- 1587: Nordameriko: dua grupo de britaj koloniistoj alvenis al la kolonio Roanoke, en Norda Karolino, por restarigi la forlasitan setlejon
- 1598: Kontraŭjudisma verko de William Shakespeare La Venecia Komercisto enregistriĝis kiel kontrolebla publikaĵo
- 1654: Dum pola-rusa milito la rusa armeo sub gvido de Aleksej Trubeckoj masakris loĝantaron de urbo Mścisław (Mahilova regiono) - oni murdis 15 mil personojn (kun virinoj kaj infanoj) krom 700 metiistoj, bezonataj al Granda Duklando de Moskvo
- 1657: Sveda diluvo: en privata nobela urbo Międzybóż (Ĥmelnicka provinco) kapitulacis armeo de György Rákóczi la 2-a batalanta kontraŭ du polaj militistoj
- 1686: Albany, la ĉefurbo de Nov-Jorkio, urbiĝis
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: Sejmo de Grodno, kunsidanta sub kanontuboj de rusa armeo, subskribis traktaton kun Rusia Imperio, en kiu ĝi cedis vojevodiojn de Minsko, Kievo, Bracaław (nun Vinica provinco) kaj Kamieniec Podolski (nun Ĥmelnicka provinco) kaj partojn de la Vilna, de Navahrudak, Bresto kaj de la Volinia
- 1793: Skota komercisto kaj vojaĝisto Alexander Mackenzie, ligita kun Nord-Okcidenta Kompanio, atingis Pacifikon
- 1796: Ohio: Klevlando fondiĝis
- 1802: Gia Long konkeris Hanojon unuigante Vjetnamion, kiu travivis jarcentojn da feŭdaj militoj
- Napoleonaj Militoj
- 1854: Angla astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Uranio
- 1864: Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono malvenkis en batalo de Atlanta
- 1880: Pollando: granda incendio de Żelechów
- 1894: Unua en la historio ralio laŭ la itinero Parizo-Rueno
- 1898: Geedziĝo de Vladimir Lenin kaj Nadeĵda Krupskaja en preĝejo de vilaĝo Ŝuŝenkoje
- 1908: En Detrojto (Miĉigano) fondiĝis entrepreno Fisher Body Company, produktanta kaleŝojn kaj karoseriojn, pliposte enirinta korporacion General Motors
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Armeo: pola generalo Tadeusz Rozwadowski iĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo
- 1921: Rif-milito: en la batalo de Annual en Hispana Maroko la hispana armeo suferis gravan malvenkon flanke de ribelemaj berberoj, kio kaŭzas enlandan politikan krizon en Hispanio
- 1927: Italio: futbalklubo AS Roma fondiĝis
- 1930: Kolĥozo-centro de Sovetunio establis pritakson de kolektivaj farmistoj en labortagoj anstataŭ mono
- 1934: Usona bankorabisto John Dillinger estis pafmortigita de funkciuloj de FBI antaŭ kinejo en Ĉikago
- 1934: Varsovion atingis kulmina ondo de la plej granda inundo en la intermilita periodo
- 1936: Valerij Ĉkalov atingis insulon Udd (Oĥotska Maro) dum la unua seninterrompa flugo de Moskvo al Fora Oriento pere de Tupolev ANT-25
- 1936: Hispana Enlanda Milito: Populara Plenuma Komitato de Valencio transprenis regopovon en Valencia Komunumo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: komandanto de germana 18-a Armeo malpermesis al siaj oficiroj kritiki faratan de germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio ekstermadon kaj diskriminacion de pola kaj juda loĝantaro; grupo de 80-100 judoj provis forlasi Lodzan geton - polico pafmortigis 9 personojn; Libera Francio: administracio de Nov-Hebridoj elektis flankon de generalo Charles de Gaulle; negativa respondo de Britio al t.n. pacaj proponoj de Adolf Hitler; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Estonio revenigis sovetajn regopovojn kaj voĉdonis pri aliĝo al Sovetunio
- 1941: Germanoj komencis detrui sinagogon en Murowana Goślina; dua atako de Luftwaffe al Moskvo; soveta 3-a Aviada Korpuso atakis aerodromojn, i.a. en Vicebsko
- 1942: Holokaŭsto: Granda Kampanjo realigata kadre de Operaco Reinhardt komenciĝis - germanoj komencis likvidi Varsovian geton - ĉi tage Varsovion forlasis 6 250 judoj (kadre de t.n. fina solvo); SS elektis en Koncentrejo Ravensbrück 75 polinojn por medicina eksperimentado; ministro pri komunikado en Tria Regno en letero skribis, ke al ekstermejo en Treblinka venas ĉiutage trajno kun 5 mil judoj kaj al la alia en Bełżec du vagonaroj semajne transportas aparte po 5 mil judoj de Przemyśl
- 1943: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis 43 polojn en vilaĝo Dymitrówka; Pola Enlanda Armeo el Mińsk Mazowiecki likvidis distriktan gestapestron; alfronte de Orlova grupiĝo de sovetaj partizanoj nokte eksplodigis ĉ. 6 km de reloj - unu el la plej grandaj prifervojaj agadoj en la subtera Eŭropo; nokte de la 21-a/22-a de julio soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansk kaj Orlov, kaj stacidomojn en Karaĉev kaj Jenakijeve, RAF atakis Duisburg; Orienta Fronto: laŭvica atako de Leningrada kaj Volĥova Frontoj al Mga (Leningrada provinco) komencita (ĝis la 4-a de aŭgusto, sen terenaj gajnoj); Aliancitaj armeoj konkeris Palermon
- 1944: Pola 27-a Volinia Divizio de Infanterio liberigis Lubartów, Kock, Firlej kaj Kamionka; trupoj de 1-a Belorusa Fronto liberigis Siemiatycze, Kamieniec kaj Chełm; Ruĝa Armeo eniris en Lublin, kie ĵus antaŭe en la Kastelo de Lublin retiriĝantaj germanoj murdis 300 polojn kaj judojn; funkciuloj de SS murdis 450 malliberulojn en Majdanek, kiu estis likvidita; pola bataliono kun Ruĝa Armeo liberigis Tomaszów Lubelski; trupoj de Pola Enlanda Armeo komencis en Lvovo Operacon Tempesto por liberigi ĝin de germanoj; nokte de la 22-a/23-a de julio Gestapo kaj ukraina SS-Galizien preparas likvidon de partizanoj el Iwonicz-Zdrój - sekvan tagon murdos pli ol 70 personojn; Lublinio: taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo atakis retiriĝantajn germanojn en Lublin, Lubartów kaj aliaj urboj (ĝis la 24-a de julio); al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de polaj virinoj el Varsovio; usona 15-a Aviada Armeo atakis aerodromojn en Rumanio kaj poste surgrundiĝis sur la sovetaj - pezaj bombaviadiloj atakis naftokampojn en Ploiești; Litovio: trupoj de Balta Fronto liberigis Panevėžys; laŭ anonco de Moskva radio, en Chełm estis fondita Pola Komitato de Nacia Liberigo (ties Komunista Manifesto, redaktita kaj presita pli frue en Moskvo estis aprobita de Josif Stalin), kies membroj atingis la urbon nur la 27-an de julio; Usono: fine de la ekonomia konferenco en Bretton Woods oni decidis post fino de la milito fondi internacian monan kodon kun kurzoj, Monda Banko kaj Internacia Monunua Fonduso
- 1945: Batalo en la Golfo de Tokio komenciĝis - la lasta marbatalo en Pacifiko, gajnita de Usono
- 1946: Mandata Palestino: cionismaj teroristaj organizaĵoj Irgun kaj Leĥi bombatencis kontraŭ hotelo King David en Jerusalemo, kie troviĝis brita ĉefmilitistejo - 91 personoj mortis, 45 vundiĝis (respondo al brita eniro al la Juda Agentejo por Israelo la 29-an de junio)
- 1947: Flago de Barato estas adoptita
- 1949: Pollando: en Raszyn (distrikto Pruszkowski) ekfunkciis radiostacio de Pola Radio, kies 335-metra elsendomasto estis la plej alta en Eŭropo
- Stalinismo:
- 1955: Premiero de la ĉeĥa historia filmo Jan Žižka de reĝisoro Otakar Vávra surbaze de la verko de Alois Jirásek
- 1969: Federacia Kortumo de Justeco en Karlsruhe decidis, ke la romano Fanny Hill, unue publikigita en 1749, ne estas maldecaĵo laŭ senco de la krima juro
- 1976: Papo Paŭlo la 6-a eksigis la agadon de Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a kaj ties fondinton - Marcel Lefebvre
- 1977: Ĉina reformisma politikisto Deng Xiaoping refoje aperas kiel ĉefgvidanto
- 1983: Abolicio de la milita stato en Pollando fare de Pola Ŝtat-Konsilio kun parta konservo de reprezalia leĝaro - la militjuro dauris 586 tagojn dum kiuj pereis ĉirkaŭ 100 personoj kaj preskaŭ 10 000 estis internigitaj, ĝi profundigis ekonomian kolapson kaj malfortigis Solidarecon
- 1985: Teroristoj de Hizbolaho atencis kontraŭ sinagogo en Kopenhago - unu persono pereis kaj 20 vundiĝis
- 1986: Ĉambro de komunuloj de Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis por forigo de la korpa puno en publikaj lernejoj
- 1987: Palestina kreinto de kontraŭisraelaj satiraj desegnaĵoj Naĝi al-Ali estis pafe vundita je vizaĝo antaŭ londona sidejo de kuvajta gazeto, kun kiu li kunlaboris
- 1989: Vytautas-Magnus-Universitato remalfermita en Litovio
- 1993: Bosnia Milito: dum la sieĝo de Sarajevo, kiu komenciĝis la 5-an de aprilo 1992, la plej alta nombro de registritaj pafoj okazis (3 777)
- 1994: Yahya Jammeh iĝis prezidento de Gambio rezulte de sensanga militista puĉo
- 1994: Lasta dispecaĵo de kometo Kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero
- 1994: Ŝlagro: ĉeĥa premiero de la mondfama muzikalo de Andrew Lloyd Webber kaj Tim Rice Jesus Christ Superstar okazis en Prago - dum kvar jaroj estis 1288 ripetojn
- 1997: Furorlibro: verkita kaj ilustrita de Eiichiro Oda, One Piece, la plej vendata mangao en la historio, debutis en semajna japana "Shōnen Jump"
- 1998: Inundo komenciĝis en orienta Ĉeĥio mortigante 7 homojn
- 1999: Mikrosofto ebligis utiligon de la unua versio de Windows Live Mesenger
- 2003: Irako: usonaj soldatoj atakis domon en Mosulo kaj mortigis la filojn de Saddam Hussein post longa batalo
- 2005: Microsoft anoncis oficialan nomon de la sistemo Vindozo Vista, pli frue konata kiel Longhorn
- 2005: Londona metroa polico erare mortpafis brazilanon Jean Charles de Menezes
- 2005: Rusia atletikistino Jelena Isinbajeva kiel unua virino atingis en Londono 5 metrojn dum stangoaltsaltado
- 2007: Oficanta Partio de Justeco kaj Evoluo de ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan gajnis parlamentan baloton en Turkio akirante 341 lokojn en 550-persona Granda Nacia Asembleo de Turkio
- 2009: La plej longa plena suna eklipso en la 21-a jarcento
- 2011: Atakoj en Norvegio: norvega dekstra ekstremisto Anders Behring Breivik bombis oficejon de la registaro en Oslo - ok homoj pereis, 14 vundiĝis en la eksplodo. Samtage li mortpafis 68 junulojn en la insulo Utøya
- 2013: 95 personoj pereis kaj 2395 vundiĝis en tertremo kun epicentro apud urbo Dingxi en ĉina provinco Gansuo
- 2014: Urbo Severodoneck estis liberigita de teroristoj el Luganska Popola Respubliko
- 2016: 18-jara atencinto pafmortigis en vendejaro de Munkeno 9 personojn, 35 vundis kaj sinmortigis
- 2018: Pola skigrimpisto Andrzej Bargiel descendis de la plej malfacile grimpebla montopinto K2 kiel unua homo en la historio
- 2022: En Varsovio Instituto pri Nacia Memoro enmanigis al 30 familioj notojn pri identigitaj viktimoj de germana kaj komunista teroro en Pollando — ĝis nun post falo de totalismaj imperioj oni memorigis jam 220 personojn batalantajn kontraŭ germana-soveta okupado de la Dua Pola Respubliko
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 149-a tago de rusa agreso: rusoj per 45 grapolbomboj pripafis Nikopol, 11 privataj domoj, gas- kaj akvoduktoj estis damaĝitaj, unu persono pereis kaj unu estis vundita; pasinttage en Donecka provinco pereis 5 personoj, 10 estis vunditaj; Rusio rabis ŝtalon kun valoro de 600 mln da dolaroj el fabrikoj kaj marhavenoj en Ukrainio, destinitan por Britio kaj EU; en ruinoj de pripafita lernejo en Kramatorsk oni trovis 3 korpojn; separistaj Donecko kaj Lugansko blokis serĉilon Google
- Mondreago: EU: en Germanio, Francio, Irlando, Aŭstrio, Belgio kaj Luksemburgo estis frostigitaj 13,9 mld da eŭroj de rusaj aktivoj; Rusio plivastigis liston de "neamikaj ŝtatoj" je Grekio, Danio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio; BBC: dum la lastaj du semajnoj pereis pli ol 80 rusaj oficiroj, 5 mil mortigitajn rusiajn soldatojn sukcesis identigi; novaĵagentejo Reuters: ukrainaj armitaj fortoj detruis 100 gravajn rusajn celojn, en tio komandopunktojn; la plej granda en Eŭropo marhaveno en Roterdamo ĉesis priservi Rusion; akuzistoj el Aŭstrio ricevis konsenton esplori rusajn militkrimojn en Ukrainio; Blanka Domo anoncis novan militistan helpofaskon de 175 mln da dolaroj por Ukrainio; EU anoncis militistan helpon de laŭvicaj 500 mln da eŭroj
- 2023: Laŭ ukraina stabo rusoj de la invadkomenco perdis 241 330 soldatojn, kune kun 640 la pasintan tagon, krome 7 tankojn, 16 batalveturilojn, 19 artileriajn sistemojn, 5 unuojn de specialaj aparataroj; laŭvica ukraina ĵurnalisto, kiu iĝis soldato, pereis batalkampe; Ukrainio konfirmis atakon al magazenoj de brulaĵo kaj municio en okupata Krimeo; rusa militraportisto pereis kaj 3 aliaj estis vunditaj pro pripafo apud frontlinio
- Mondreago: CNN informis, ke pasintjare ŝtelita parto de okcidenta armilaro estis reakirita; mistera morto de rusa entreprenisto 40-jara, koninta sekretojn de Moskva Kremlo; Unesko kondamnis rusan atakon al historia centro de Odeso, kie i.a. kelkaj muzeoj estis damaĝitaj;
Naskiĝoj
- 1478: Filipo la 1-a de Kastilio, reĝo de Hispanio, la unua el dinastio Habsburgoj (m. 1506)
- 1510: Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco, murdita (m. 1537)
- 1559: Laŭrenco de Brindisi, itala sanktulo, teologo kaj doktoro de eklezio (m. 1619)
- 1596: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusio, fondinto de ruslanda dinastio Romanovoj (m. 1645)
- 1597: Virgilio Mazzocchi, itala komponisto de baroko (m. 1646)
- 1713: Jacques-Germain Soufflot, franca arkitekto de la Panteono de Parizo (m. 1780)
- 1745: János Krizosztom Hannulik, hungara pastro, poeto latinlingva (m. 1816)
- 1784: Friedrich Bessel, germana astronomo, geodeziisto kaj matematikisto, konata de la funkcio de Bessel (m. 1846)
- 1799: Pauline-Marie Jaricot, franca servistino de Dio (m. 1862)
- 1800: Jakob Lorber, aŭstra-slovenia verkisto de mistikaĵoj, muzikisto, mistikulo, astrologo kaj teozofo (m. 1864)
- 1806: Ludwig Roß, germana arkeologo kaj klasika filologo (m. 1859)
- 1822: Johann Gregor Mendel, aŭstra-ĉeĥa frua genetikisto okupiĝinta pri heredo (m. 1884)
- 1831: Komei, imperiestro de Japanio forĵetinta la politikon de ŝoguna reĝimo, dum lia regado Japanio devige malfermiĝis al eksterlando (m. 1867)
- 1843: Antal Stašek, ĉeĥa verkisto de romanoj, tradukisto kaj politikisto (m. 1931)
- 1849: Emma Lazarus, usona poetino, aŭtorino de sonetoj, pionirino de cionismo (m. 1887)
- 1849: Géza Zichy, hungara komponisto, pianisto, verkisto, mecenato (m. 1924)
- 1866: Fritz Schullerus, hungara pentristo el Transilvanio (m. 1898)
- 1871: Ákos Buttykay, hungara komponisto (m. 1935)
- 1878: Janusz Korczak, pola-juda kuracisto, pedagogo, aŭtoro de porinfanaj libroj, kunfondinto de la Domo de Orfoj, murdita en Treblinka kun siaj infanoj de Varsovia geto (m. 1942)
- 1880: Rudolf Brandsch, rumanuja politikisto, ano de la malplimulto de transilvaniaj saksoj (m. 1953)
- 1887: Gustav Hertz, germana Nobelpremiita fizikisto, kies eksperimento pruvis energinivelojn (m. 1975)
- 1888: Kirk Bryan, usona geologo kaj geomorfologo (m. 1950)
- 1889: James Whale, usona filmreĝisoro (m. 1957)
- 1892: Arthur Seyß-Inquart, aŭstra juristo kaj nazia politikisto, respondeca pri anekso de Aŭstrio, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
- 1894: Vince Tóth, hungara juristo kaj hungara esperantisto, polickapitano kaj fakdelegito pri polico kaj filatelo en Internacia Esperanto-Ligo, sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo, administracianto de "Literatura Mondo" kaj tradukisto (m. nekonata)
- 1894: Juci Lábass, hungara aktorino kaj operetkantistino (m. 1932)
- 1894: Oskar Maria Graf, germana verkisto kaj anarkiisto, enskribita en la liston de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio (m. 1967)
- 1895: León de Greiff, kolombia poeto, diplomato, muzikologo (m. 1976)
- 1898: Alexander Calder, usona skulptisto, reprezentanto de arta kinetiko (m. 1977)
- 1906: Antal Rónai, rumania hungara dirigento (m. 1996)
- 1912: Kurt Mathias von Leers, germana teologo kaj martiro (m. 1945)
- 1914: Lili Muráti, hungara aktorino (m. 2003)
- 1926: Béla Fazakas, rumania hungara kuracisto kaj pedagogo
- 1928: Éva Sükösd, rumania hungara geologino kaj geografino
- 1934: Louise Fletcher, usona aktorino (m. 2022)
- 1942: Toyohiro Akiyama, japana ĵurnalisto kaj kosmonaŭto
- 1942: Katalin Bartók, rumania hungara botanikistino (m. 2021)
- 1946: Mireille Mathieu, franca kantistino
- 1946: György Markos, hungara aktoro, humuristo, parodisto kaj instruisto
- 1946: Danny Glover, usona aktoro kaj UN-ambasadoro
- 1947: Dénes Molnár, rumania hungara grafikisto (m. 2000)
- 1947: Marcin Wolski, pola verkisto, satiristo, publicisto, vicprezidanto de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj, unu el direktoroj de Pola Radio kaj Telewizja Polska
- 1948: Yves-Thibault de Silguy, franca politikisto kaj diplomato, komitatano de pensfabrikoj kaj prezidanto de la komitato de AgroParisTech
- 1949: Lasse Virén, finna longdistanca kuranto, politikisto
- 1951: György Frunda, rumania hungara advokato, politikisto
- 1951: Barna Holló, rumania hungara grafikisto, tekstilisto
- 1957: Ŭatanabe Takaŝi, japana animea reĝisoro, konata de televida serio Princo de Mallumo de la lasta skribotablo
- 1958: Ahmad Kazemi, irana militestro, generalo-majoro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, unu el la ĉefaj figuroj de la Iraka-Irana milito (m. 2006)
- 1973: Rufus Wainwright, uson-kanada kantisto
- 1974: Franka Potente, germana aktorino
- 1975: Paweł Kowal, pola politologo, historiisto, publicisto, politikisto, kunkreinto de la partio La Pollando Ensemble, eŭrodeputito
- 1976: Kokia, japana kantistino kaj komponistino
- 1978: Tibor Hartel, rumania hungara biologo, instruisto
- 1980: Kate Ryan, flandra kantistino de pop-muziko, konata de muzikalbumoj
- 1980: Botond Polgár, rumania hungara skulptisto
- 1992: Selena Gomez, usona aktorino, kantistino kaj produktoro
- 1997: Fergus Riordan, skota aktoro
- 2013: Princo Georgo de Kembriĝo, brita princo
Mortoj
- 1461: Karlo la 7-a, reĝo de Francio fininta centjaran militon (n. 1403)
- 1540: Johano la 1-a, reĝo de Hungario (n. 1487)
- 1575: Franciscus Maurolycus, itala matematikisto, astronomo kaj historiografo, esplorinta miopecon kaj presbiopecon (n. 1494)
- 1619: Laŭrenco de Brindisi, itala franciskano, sacerdoto, katolika sanktulo (n. 1559)
- 1634: Johann von Aldringen, katolika generalo dum la Tridekjara milito
- 1645: Gaspar de Guzmán y Pimentel, hispana politikisto, favoratulo de Filipo la 4-a (n. 1587)
- 1676: Klemento la 10-a, papo apoginta finance polan reĝon Johano la 3-a Sobieski dum liaj bataloj kun turkoj (m. 1590)
- 1684: Josefa de Óbidos, portugala-hispana pentristino (n. 1630)
- 1765: Carl Alexander Clerck, sveda entomologo kaj araneologo (n. 1709)
- 1800: Christian Heinrich Schmid, germana juristo, literatursciencisto, retorikisto (n. 1771)
- 1802: Marie François Xavier Bichat, franca anatomo kaj fiziologo, patro de la moderna histologio (n. 1771)
- 1813: George Shaw, angla botanikisto kaj zoologo (n. 1751)
- 1826: Giuseppe Piazzi, itala astronomo kaj matematikisto, malkovrinto de la nanplanedo Cereso (n. 1746)
- 1832: Napoleono la 2-a, imperiestro de Francio (n. 1811)
- 1841: János Munkácsy, hungara ĵurnalisto, redaktoro kaj dramverkisto (n. 1802)
- 1850: Vicente López Portaña, hispana pentristo de novklasikismo, konata de portretoj de Francisco de Goya kaj Fernando la 7-a (n. 1772)
- 1853: Christoffer Wilhelm Eckersberg, dana pentristo, fondinto de Ora epoko (n. 1783)
- 1863: Karl Schuberth, germana violonĉelisto (n. 1811)
- 1869: John August Roebling, germana-usona arkitekto kaj pontokonstruisto (n. 1806)
- 1869: Károly Sasku, hungara advokato, inĝeniero, instruisto kaj politikisto, kunlaboranto de István Széchenyi (n. 1806)
- 1870: Josef Strauss, aŭstria komponisto (n. 1827)
- 1897: Elek Jakab, hungara historiisto, arkivisto kaj akademiano (n. 1820)
- 1907: Antal Kerpely, hungara inĝeniero pri forno, profesoro (n. 1837)
- 1909: Detlev von Liliencron, germana verkisto, reprezentanto de impresionismo (n. 1844)
- 1913: Hermann Credner, germana geologo (n. 1841)
- 1916: James Whitcomb Riley, usona poeto, konata kiel la Hoosier-a poeto, ligita kun Indianao (n. 1849)
- 1922: Gustav Compter, germana pedagogo kaj naturscienculo (n. 1831)
- 1925: Sophie Marie-Aline Menu de Ménil, franca baronino, edzino de Félicien Menu de Ménil, prizorgantino de UK 1907, kontribuanta IKUE-kongresojn kaj starigon de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (n. 1870)
- 1932: Errico Malatesta, itala anarkiisto, verkisto kaj teoriulo (n. 1853)
- 1934: John Dillinger, usona bankorabisto (n. 1903)
- 1944: Oleksandr Olesj, ukraina poeto (n. 1878)
- 1955: Paul Hans Albrecht, germana muzeisto kaj historiisto (n. 1894)
- 1958: Miĥail Zoŝĉenko, rusa verkisto (n. 1895)
- 1965: Árpád Kostyala, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (n. 1889)
- 1966: Stasys Tijūnaitis, litova esperantisto, kunlaboranto de Adomas Jakštas, kunlaboranto de "Litova Stelo" kaj Litova Almanako, partoprenanto de UK 1924 (n. 1888)
- 1967: Carl Sandburg, usona-sveda poeto kaj historiisto (n. 1878)
- 1968: Giovannino Guareschi, itala verkisto, ĵurnalisto, humuristo, komence favora al kristana demokratio, kontraŭkomunisto, konata de la fikciulo Don Camillo (n. 1878)
- 1979: Sándor Kocsis, hungara futbalisto, atakanto en Futbala Mondpokalo 1954 (n. 1929)
- 1982: Sonny Stitt, usona saksofonisto de bibopo kaj malmolbopo (n. 1924)
- 1986: Ede Staal, nederlanda kantaŭtoro, kantanta en dialekto de Groningen (n. 1941)
- 1989: Martti Talvela, finna basa operkantisto (n. 1935)
- 1990: Manuel Puig, argentina verkisto (n. 1932)
- 1999: Zdenko Křimský, ĉeĥa esperantisto, sekretario de ĈEA kaj komitatano de UEA, entreprenisto de firmao Interhelpo, akirinta siatempe urbocentran oficejon en Prago, kiun li renovigis kaj ekipis, iniciatinto de broŝuro Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto (n. 1934)
- 2001: Miklós Mészöly, hungara verkisto kaj poeto (n. 1919)
- 2004: Illinois Jacquet, usona ĵazmuzikisto, tenorsaksofonisto (n. 1922)
- 2004: Sacha Distel, franca kanzonisto, komponisto kaj gitaristo (n. 1933)
- 2004: Ferenc K. Kiss, rumania hungara poeto, lokhistoriisto (n. 1913)
- 2007: László Kovács, hungara-usona kameraisto (n. 1933)
- 2019: Marek Rymuszko, pola raportisto, verkisto, publicisto kaj esoterulo (n. 1948)
- 2019: Konrad Marwinski, germana bibliotekisto kaj historiisto
- 2024: John Mayall, angla kantisto kaj gitaristo (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 22-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|