En 1757, 11-jaraĝa, li komencis lernis en la seminario de Como kaj, en 1763, en la jezuita seminario de Brera en Milano.
Li eniris en la ordenon de la Teatinoj je la aĝo de 18 aŭ 19 jaroj.
En 1787 li fariĝis profesoro pri astronomio, kar ricevis permeson iri al Parizo kaj Londono por plibonigi sian praktikon pri astronomio kaj akiri specialajn instrumentojn por observatorio, pri kiu li estis komisiata. Tiam li ekkonis iujn el plej famaj francaj kaj britaj astronomoj. Reveninte en Sicilion en 1789, li entreprenis la konstruon de la observatorio en 1790. La astronoma observatorio de Palermo estas finita en 1791 kaj li estis nomumita ties direktoro ĝis 1817.
La 1-an de januaro1801, Giuseppe Piazzi, (intence precizi la pozicion de unu stelo
de la katalogo de Tobias Mayer) ekvidis objekton, kiu ŝajnis al li kiel stelo.
Ĉar ĝia pozicio ŝanĝiĝis, nokto post nokto, li opiniis, ke ĝi estas kometo.
Kiam la matematikisto Carl Friedrich Gauss estis kalkulinta ĝian orbiton,
evidentiĝis ke temas pri planedo; cetere ĝi situis tie, kie la
Regulo de Titius-Bode postulis ke planedo ekzistu.
Piazzi nomiĝis ĝin "Cerere Ferdinandea" honore al la romia diino
Cereso kaj al la reĝo Ferdinando la 1-a. Pro politika kialo, la omaĝon
al Ferdinando la 1-a oni forgesis, kaj la planedo (pli malfrue klasifikata kiel
nanoplanedo) gardis la nomon Cereso.
Stela katalogo
Piazzi komencis en 1789 establi katalogon de 7646 steloj[2]
kun tiam ankoraŭ neatingita precizio. Li studis la propran movon de la
steloj rilate al Suno por precizigi la mezurojn per paralakso.