26-a de julio
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 657: Senrezulta batalo de Sifin inter armeoj de Ali ibn Abi Talib kaj Muawiya ibn Abi Sufyan dum la islama enlanda milito. Post la batalo ĥariĝanoj iĝis malamikoj de Ali
- 811: Bulgaroj sub gvido de Krum venkis armeon de Bizanca Imperio en batalo de montpasejo Virbica (provinco Ŝumen) - Nikeforo la 1-a mortfalis
- 920: Rekonkero: armeo de Abd ar-Rahman la 3-a el Kaliflando de Kordovo venkis en batalo de Valdejunquera (Eŭskio) armitajn fortojn de Reĝlando de Leono
- 1184: Dum vizito de germana reĝo Henriko la 6-a en Erfurto rompiĝis planko kaŭzante falon kaj morton de 60 personoj en suba kloako - la reĝo sidanta en fenestra niĉo ne damaĝis
- 1309: Henriko la 7-a (Sankta Romia Imperiestro) estis agnoskita reĝo de la romanoj flanke de papo Klemento la 5-a
- 1340: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en batalo de Saint-Omer
- 1400: Pola reĝo Ladislao la 2-a inaŭguris agadon de renovigita Krakova Akademio
- 1417: Koncilio de Konstanco eksigis kontraŭpapon Benedikto la 13-a
- 1437: Ĉeĥio: imperia asembleo kunvokita en Cheb de la romia-germana imperiestro kaj ĉeĥa kaj hungara reĝo Sigismondo de Luksemburgio
- 1527: Venezuelo: urbo Coro fondiĝis
- 1529: Reĝino de Hispanio Izabela de Portugalio nomumis Francisco Pizarro guberniestro de konkeritaj teritorioj en Sudameriko
- 1533: Kaŝamarko: dum konkero de Inkaa imperio, hispana "konkistadoro" Francisco Pizarro ekzekutis lastan reganton de inkaoj - Ataŭalpo
- 1572: Batalo de Molodi (proksime al Moskvo) komenciĝis inter rusa armeo kaj tiu de Krimea Ĥanlando
- 1581: Proklamo de sendependeco de la konfederacio de nordaj provincoj de Malaltaj Landoj (de Hispanio)
- 1648: Tridekjara Milito: fine de de la milito sveda armeo okupis Malgrandan Kvartalon kaj Hradčany komencante dumonatan sieĝon de Prago
- 1755: Giacomo Casanova estis arestita de ŝtata inkvizicio
- 1757: Sepjara milito: venko de francoj kontraŭ armeoj de Hanovro, Hesio-Kaselo kaj Braunschweig-Lüneburg en batalo de Hastenbeck (proksime al Hameln)
- 1775: Benjamin Franklin iĝis unua ĝenerala poŝtisto de Usona Poŝta Servo
- 1788: Nov-Jorkio fariĝis la 11-a ŝtato de Usono per ratifo de Usona Konstitucio
- 1789: Senrezulta marbatalo apud Öland inter rusa kaj sveda ŝiparoj
- 1792: Lublinio: apud Kurów okazis lasta venka batalo de pola princo Józef Poniatowski defende de Konstitucio de la 3-a de Majo
- 1793: Franca revolucio: Nacia Konvencio voĉdonis leĝon kontraŭ spekulaciistoj
- 1816: Kreo de neŭtrala teritorio Moresnet, ekzistanta ĝis 1919 landlime de Belgio, Germanio kaj Nederlando - nun apartenanta al Belgio
- 1822: En ekvadora urbo Guayaquil renkontiĝis Simón Bolívar kaj José de San Martín, rezulte de kio la dua finis sian liberigan agadon kaj retiriĝis de publika vivo
- 1847: Liberio sendependiĝis (de Usono)
- 1882: En la Festivalejo de Bayreuth okazis premiero de la opero Parsifalo de Richard Wagner
- 1882: Sud-Afriko: buroj deklaris sian sendependecon de la Respubliko de Suda Afriko kaj establis Respublikon de Stellaland kun la ĉefurbo Vryburg (la urbo de libereco) en Nordokcidenta Provinco - post tri jaroj aneksita de britoj
- 1885: Reĝlando Prusio ordonis deporti de la ŝtata teritorio ĉiujn polojn kaj judojn kun fremda civitaneco (el la rusa kaj aŭstra aneksaĵoj)
- 1899: Incendio de la Malnova Urbo en Malbork
- 1908: Usona ĝenerala akuzisto rekomendis krei enketadan oficejon, nomatan poste FBI
- 1909: En Barcelono eksplodis laborista ribelo
- 1913: Aŭstra registaro nuligis konstitucion de Bohemio
- Unua Mondmilito
- 1918: Germana matematikistino Emmy Noether en Göttingen pruvis teoremon rilatantan al movokvanto kaj angula movokvanto
- 1919: Supera Konsilio de Triopa Entento difinis polan-litovan landlimon
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de la ukraina 3-a Fera Divizio de Fusilistoj super la sovetaj 41-a Fusilia Divizio kaj 115-a kavaleria regimento en la 10-tagaj bataloj apud Szydłowce kaj Sidorów (nun Ternopila provinco)
- 1922: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis leĝon pri regularo de Nacia Asembleo, kiu estis elektonta prezidanton de Pollando
- 1936: Hispana Revolucio: Akso Berlino-Romo-Tokio decidis interveni en Hispana Enlanda Milito
- Dua Mondmilito
- 1940: Kolektiva Delegitaro de Registaro en ekzilo anoncis sian politikan programon titolitan La moment-ordono koncerne okupadon de Pollando flanke de Germanio kaj Sovetunio; en Britio komencis formiĝi pola bomba skadro "Pomeria Tero"; batalo pri konvojo sur Manika Markolo (21 ŝipoj) - germanaj postkuraj ŝipoj sinkigis 3; en Salzburg Adolf Hitler kaj Joachim von Ribbentrop komencis intertraktadon sinsekve kun la rumanaj kaj bulgaraj ĉefministroj por negoci revenon de Suda Dobruĝo al Bulgario
- 1941: Germana okupado de Pollando: germanoj kreis Bjalistokan geton por 40 mil judoj — plimulto estis murdita en Treblinka kaj dum la ribelo; germanaj regopovoj deportis de la Arbaro de Białowieża laŭvicajn 1200 personojn; en Lvovo, post rifuzo krei kunlaborisman registaron — laŭ persona ordono de Heinrich Himmler — estis mortpafita profesoro Kazimierz Bartel, plurfoja ĉefministro de Pollando kaj rektoro de Politekniko de Lvovo; en Vilno aperis eldonata de germanoj pollingva gazeto "Goniec Codzienny" (Ĉiutaga Kuriero); 35-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: rumanaj trupoj sudfronte atingis Dnepron; sensukcesa atako de 9 italaj motorboatoj kaj 2 vivaj torpedoj kontraŭ Granda Haveno en La-Valeto sur Malto; Kanado malvalidigis komercan pakton kun Japanio kaj Usono blokis ties kapitalojn; helpe de Usono, Brazilo kaj Argentino okazis armistico inter Peruo kaj Ekvadoro; el la pola ekzila registaro de generalo Władysław Sikorski demisiis ministroj August Zaleski kaj Marian Seyda kun generalo Kazimierz Sosnkowski, ne aprobante proponitan polan-sovetan pakton
- 1942: Germana polico pafmortigis en Łomża 46 loĝantojn de Zambrów; germanaj regopovoj limigis frekventon al mesoj por polaj trudlaboristoj en Tria Regno al unu monate; en Jerusalemo en kafejo "Eŭropo" okazis artisma prezentaĵo de unuigitaj polaj soldataj ensembloj; germanoj kaj rumanoj el pontokapoj de suda Don ekatakis Kaŭkazion; nokte RAF atakis Hamburgon
- 1943: Germanaj taĉmentoj de soldataro kaj polico pafmortigis en Krakovo 21 polojn, venĝe pro atako kontraŭ germana suboficiro, kaj en Tarnów 20 polojn; en Provinco Vartlando germanoj konfirmis decidon pri forpreno de polaj dentistoj 30% de ilia salajro favore al Help-Fonduso por Oriento; Pola Rezistomovado: taĉmento de Nacia Militara Organizaĵo kaj Pola Enlanda Armeo atakis vilaĝon Bukowina (distrikto Biłgorajski), bruligante 31 bienojn apartenantaj unue al poloj, sed setligitaj de ukrainoj, mortigante ĉ. 10 kaj serioze vundante 7 (venĝe pro murdo de 12 poloj fare de loka ukraina polica gvardio, kies loko estis ankaŭ bruligita); taĉmento de Kamparanaj Batalionoj barikadis ŝoseon per lignoblokoj organizante embuskon inter Włoszczowa kaj Nagłowice (distrikto Jędrzejów) — oni akiris 2 aŭtomobilojn (kiujn bruligis), 2 maŝinpafilojn, 4 mitraletojn, 16 fusilojn, 8 germanoj pereis, 12 estis vunditaj; Kampa Juĝejo de Pola Armeo en Oriento verdiktis mortpunon, pro perfido de patrio, al generalo Zygmunt Berling kaj du (sub)leŭtenantoj; Orienta Fronto: germanoj kaj rumanoj el suda riverbordo do Don transiris al atako al Kaŭkazio; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Hamburgon
- 1944: Pola Rezistomovado: nokte de la 25-a/26-a apud Parczew konspire alteriĝis alianca aviadilo kun 4 mutobskuruloj (i.a. Jan Nowak-Jeziorański), kiu revene forportis partojn de akirita de la Enlanda Armeo germana raketo V-2; Pola Enlanda Armeo: urbo Ryki estis, post foriro de germanoj, okupita de la taĉmento de majoro Marian Bernaciak kaj alia taĉmento en Nowy Wiśnicz post batalo liberigis germanan malliberejon - antaŭ forveturigo de 128 politikaj malliberuloj al Aŭŝvico; lublina 8-a infanteria regimento konkeris aerodromon en Świdnik; taĉmento de Enlanda Armeo partoprenis en liberigo de Międzyrzec Podlaski, la aliaj en Siemianówka (Distrikto Hajnowski) reĵetis atakon de germana-ukraina taĉmento SS Galizien; taĉmentoj de Enlanda Armeo (sume 38 soldatoj) tute frakasis garnizonon de Wehrmacht en Iwonicz-Zdrój (kreitan de 300-persona krima bataliono SS Galizien) kaj ekregis la urbeton - enklavo de libera Pollando dum 2 monatoj; germanaj soldatoj vivbruligis en Tryczówka (proksime al Bjalistoko) de la 24-a ĝis la 26-a de julio 27 polojn kaj belorusojn, kaj pafmortigis en Lipniczek 12 soldatojn de Kamparanaj Batalionoj, kaj germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon kaj en Tyczyn dekkelkajn personojn, kaj en Pawiak germanoj pafmortigis komunistajn aktivulojn Paweł Finder kaj Małgorzata Fornalska; la Ruĝa Armeo konkeris Dęblin kaj Puławy; sovetaj regopovoj anoncis apartenecon de Bjalistoko al Sovetunio; alvoko "Al Pola Nacio": delegito de la pola ekzila registaro vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski kaj Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo Leopold Okulicki kondamnis KRN (Landa Nacia Konsilio) kaj PKWN kiel uzurpajn kaj komunistajn regopovojn; Pola Komitato de Nacia Liberigo subskribis en Moskvo sekretan interkonsenton pri la pola-soveta landlimo, rezulte Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko eksterleĝe ektroviĝis flanke de Sovetunio — tio praktike signifis amasajn reprezaliojn de la soldatoj kaj aktivuloj de Pola Subtera Ŝtato kun ekstermo kaj forveturigo al sklava laboro en Sovetunion; en Tria Regno la duan fojon estis anoncita totala mobilizo
- 1945: Gvidantoj de Usono, Britio kaj Ĉinio publikigis la Pocdaman Deklaron, en kiu ili postulis senkondiĉan kapitulacon de Japanio sub minaco de ĝia tuta pereo - la ultimato estis malakceptita
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: taĉmento de leŭtenanto Marian Bernaciak liberigis 135 malliberulojn transportatajn de Varsovio al Wronki
- 1945: Nova ĉefministro de Britio iĝis Clement Attlee - post demisio de Winston Churchill
- 1945: En Novjorko komenciĝis kvartaga rekonstrua nacia kunveno de la Komunisma Partio de Usono — kune kun nova statuto William Z. Foster iĝis ĝia prezidanto
- 1947: Prezidento de Usono Harry S. Truman subskribis leĝon pri nacia sekureco vivigante CIA
- 1951: Premiero de la usona filmo Alico en Mirlando, produktita de Disney
- 1951: En Velikij Novgorod estis malkovritaj betulŝelaj dokumentoj el Novgoroda respubliko
- 1953: Movado 26-a de Julio: Fidel Castro gvidis atakon kontraŭ la kazerno Moncada - komenco de kastrisma revolucio en Kubo
- 1956: Egiptio ŝtatigis Suezan Kanalon
- 1957: Germana Federacia Banko fondiĝis
- 1957: Prezidento de Gvatemalo Castillo Armas estis pafmortigita de membro de sia gardistaro
- 1958: Brita tronheredonto Karlo ricevis la titolon princo de Kimrujo
- 1958: Lanĉo de usona scienca kosmoveturilo Explorer 4, apartenanta al DARPA
- 1960: En Salzburg malfermiĝis Nova Festivalejo, konstruita laŭ la planoj de Clemens Holzmeister, kune kun la opero Rozkavaliro de Richard Strauss sub la direkto de Herbert von Karajan
- 1963: En makedonia Skopjo en tertremo 1070 personoj pereis kaj 3330 vundiĝis, kaj la urbo 80% detruiĝis
- 1965: Maldivoj fariĝis sendependaj de Britio - okupitaj de Nederlando en la 17-a jarcento kaj sub brita regado ekde 1796
- 1971: Projekto Apollo: usona misio Apollo 15 komenciĝis, kies kosmonaŭtoj surluniĝis
- 1980: En Lądek-Zdrój komenciĝis Unua Kongreso de la Konfederacio de Sendependa Pollando, kies partoprenantoj estis arestitaj
- 1988: Iraka-Irana milito: la Operaco Mersad komenciĝis — irana kontraŭofensivo, direktita kontraŭ la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo, la lasta operaco de la irana armeo en tiu milito
- 1989: Pollando ratifis Konvencion pri malpermeso de tortur-aplikado
- 1995: Landaj reprezentantoj de Eŭropa Unio subskribis en Bruselo konvencion pri Eŭropa Polica Oficejo Eŭropolo
- 1999: Kaŝmiro: venko de Barato kontraŭ Pakistano en Kargila Milito
- 2000: Nambaryn Enĥbajar iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2000: Esoterismo: en Vatikano post 40 jaroj estis publikigita la tria sekreto de Fátima (probable nur ties parto rilatanta al papo Johano Paŭlo la 2-a)
- 2005: Provizora irlanda respublika armeo rezignis pri armita batalado
- 2005: Misio STS-114 de la kosmopramo Discovery komencita - unua post katastrofo de la kosmopramo Columbia el 2003
- 2008: Terorismo: en farita de islamanaj teroristoj bomba atenco en barata urbo Ahmadabado 45 personoj pereis kaj 160 vundiĝis
- 2009: Barato kiel la 6-a ŝtato surakvigis memstare projektitan kaj konstruitan submarŝipon nuklee pelitan
- 2009: Malam Bacai Sanhá venkis prezidentan balotadon en Gvineo Bisaŭa
- 2009: Ĉirkaŭ 50 personoj pereis en Bauchi en norda Niĝerio dum bataletoj inter sekurecaj servoj kaj islamanaj fundamentistoj
- Terorismo
- 2016: Pollando: Monda Junulara Tago komenciĝis en Krakovo kun partopreno de la papo kaj preskaŭ duonmiliono de pilgrimoj el 187 landoj (parto de ĉina junularo estis de la aviadilejo revenigita de ĉinaj aviadaj servoj)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 153-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukraina armeo en 7 atakoj detruis rusan komandejon, municimagazenon, eliminis 48 rusiajn okupantojn, kaj detruis 4 tankojn T-72, haŭbizon (klibro 152-mm) kun memmova artileria sistemo; matene Rusia armeo per raketoj amase atakis havenan infrastrukturon en Mikolajiva provinco kaj pripafis apudmarajn lokojn en apuda Odesa provinco; al Ukrainio oni interŝanĝe transdonis 25 korpojn de mortfalintaj soldatoj; 3 loĝantoj de t.n. Donecka Popola Respubliko estis kondamnitaj al 15 jaroj da mallibero pro batalo kontraŭ ukrainoj
- Mondreago: unuan duonon de la kuranta jaro 11 112 ukrainoj ricevis malpermeson enveturi al Pollando — preskaŭ ĉiu tria estis agnoskita persono minacanta sekurecon de Pollando aŭ de EU; dum videoceremonio Volodimir Zelenskij ricevis Premion je la nomo de Winston Churchill por Gvidanteco; Viktor Orbán diris en Transilvanio, ke hungaroj ne estas miksa raso kaj ne volas iĝi tia, aldonante, ke landoj en kiuj miksiĝas eŭropanoj kaj ne-eŭropanoj "jam ne estas nacioj" — lia konsilantistino rezignis pri la posteno; Usono transdonas 100 mln da dolaroj por instruado de ukrain aj pilotoj;
- 2023: Pasinttage en Zaporiĵa provinco rusia armeo faris 79 atakojn al 22 loĝitaj areoj, kaj 55-foje pripafis Ĥersonan provincon, oni registris 300 pafaĵojn — 2 personoj pereis,3 estas vunditaj; ĉi-tage Ukraina Aer-Armeo paffaligis 36 rusajn pafaĵojn
- Mondreago: "Washington Post": milito ŝanĝis Ukrainion en grandan laboratorion de novaj teknologioj (senpilotaj aviadiloj); Germanio transdonis al Ukrainio 14 mil municierojn por estigi fumkurtenojn dum daŭranta kontraŭofensio (malminado); rusa armea juĝejo kondamnis civitanon de Rusio kaj Ukrainio al 22 jaroj da mallibero en punkolonio pro flankatako apud landlimo kun Belorusio — ĝis nun 39 personoj estis akuzitaj pro provoj aŭ planoj eksplodigi fervojan infrastrukturon, 636 pro kontraŭmilitaj opinioj; civitano de Ukrainio estis en Pollando arestita pro organizado de eksterleĝa transiro de landlimo; Italio agnoskis holodomoron faritan de Sovetunio kiel genocido de ukraina nacio; Joe Biden ordonis al sia administracio komenci transdonon de pruvoj de rusaj militkrimoj en Ukrainio al Internacia Puna Kortumo; NATO plifortigos observadon de Nigra Maro post kiam Rusio minacis sinki ĉiun ŝipon enirantan al Ukrainio
- 2024: Somera Olimpiko 2024 en Parizo komencas.
Naskiĝoj
- 1502: Christian Egenolff, germana humanisto, libretisto kaj libristo (m. 1555)
- 1612: Murado la 4-a, sultano de Otomana Imperio, militisto konata de krueleco, limiginta potencon de janiĉaroj (m. 1640)
- 1663: Peter Hohmann, germana komercisto (m. 1732)
- 1678: Jozefo la 1-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (m. 1711)
- 1703: Christophe de Beaumont, franca ĉefepiskopo de Parizo (m. 1781)
- 1711: Lorenz Christoph Mizler, germana muzikologo, filozofo, historiisto, matematikisto, kuracisto, tradukisto, eldonisto de la unua pola scienca gazeto "Warschauer Bibliothek" (m. 1778)
- 1721: Samuel von Brukenthal, habsburga guberniestro en Transilvanio (m. 1803)
- 1737: Georg Melchior Kraus, germana pentristo kaj kuprogravuristo (m. 1806)
- 1782: John Field, irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de nokturno (m. 1837)
- 1815: Robert Remak, pola-germana neŭrologo kaj embriologo, kunfondinto de ĉelteorio (m. 1865)
- 1825: Ferenc Sbüll, slovena-hungara pastro kaj poeto (m. 1864)
- 1838: Anna Pustowójtówna, pola elmigrinta aktivulino, ribelantino kontraŭ la Rusia Imperio, sanitaristino dum la Francia-Prusia Milito kaj Pariza Komunumo (m. 1881)
- 1842: Berthold Delbrück, germana filologo (m. 1922)
- 1844: Stefan Drzewiecki, pola inĝeniero kaj inventisto, pioniro de subtera navigado kaj aviado (m. 1938)
- 1856: George Bernard Shaw, irlanda Nobelpremiita verkisto kaj filozofo, esperantigata (m. 1950)
- 1865: Philipp Scheidemann, kanceliero de Germanio en 1919 (m. 1939)
- 1875: Antonio Machado, hispana poeto kaj eseisto, reprezentanto de la Generacio de 1898 (m. 1939)
- 1875: Carl Gustav Jung, svisa psikologo, kreinto de analiza psikologio (parta kritiko de psikanalizo), aŭtoro de la nocioj komplekso, kolektiva nekonscio aŭ arketipo (m. 1961)
- 1878: Frida Mentz-Kessel, germana pentristino kaj grafikistino (m. 1969)
- 1880: Sándor Pataky, hungara pentristo laboranta en Artistkolonio de Baia Mare kaj Baia Sprie (m. 1969)
- 1880: Volodimir Vinniĉenko, ukraina politikisto kaj verkisto (m. 1951)
- 1881: Paul Berthelot, franca anarkiisto, fondinta en Nord-Katalunio asocion por katalunaj esperantistoj vivantaj ambaŭflanke de Pireneoj kaj "Esperanton", iniciatinto de "Internacia Socia Revuo", partoprenanto de la unua Brazila Kongreso de Esperanto, membro de Lingva Komitato (m. 1910)
- 1883: Giles Leigh Browne, angla poeto, poligloto, esperantisto, lingva instruisto kaj tradukisto, dummilita registara cenzuristo por Esperanto (m. 1919)
- 1884: Gáspár Borbás, hungara jura oficisto, futbalisto, olimpiano (m. 1976)
- 1885: André Maurois, franca romanverkisto kaj eseisto (m. 1967)
- 1891: Dezső Losonczy, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1950)
- 1893: George Grosz, german-usona pentristo, grafikisto kaj karikaturisto (m. 1959)
- 1894: Aldous Huxley, angla verkisto, eseisto, poeto, aŭtoro de la romano Mirinda Nova Mondo, populara en la movado Nova Epoko (m. 1963)
- 1895: Cassiano Ricardo, brazila verkisto, ĵurnalisto, kritikisto kaj poeto, fininta kurson de Esperanto ĉe Brazila Esperanto-Ligo (m. 1974)
- 1902: Gracie Allen, usona komediistino (m. 1964)
- 1902: György Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1944)
- 1906: Irena Iłłakowiczowa, pola subleŭtenantino de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, spionagentino, poliglotino, murdita en nekonataj cirkonstancoj (m. 1943)
- 1907: Endre Gertler, hungara-belga violonisto kaj altlernej instruisto (m. 1998)
- 1910: András Kunovits, rumania hungara pentristo, sinmortiginto (m. 1938)
- 1919: James Lovelock, angla sciencisto (m. 2022)
- 1921: Tibor Molnár, hungara aktoro vivanta ankaŭ eksterlande (m. 1982)
- 1921: Lucija Borčić, kroata librotenistino, organizantino de UK 1953, Esperanto-verkisto kaj tradukistino, sekretario de Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio, Honora membro de UEA (m. 2015)
- 1924: Stanisław Komornicki, pola brigada generalo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, aŭtoro de memoraĵoj pri milita historio, kanceliero de la Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 2010)
- 1925: Hans Bergel, germanlingva verkisto, ĵurnalisto kaj sportisto el Rumanio (m. 2022)
- 1925: Ana María Matute, hispana verkistino, membrino de la Reĝa Akademio Hispana (m. 2014)
- 1927: László Sándor, rumania hungara inĝeniero publikiganta en Igazság TETT (m. 2013)
- 1928: Lech Pijanowski, pola filma kritikisto, televida reĝisoro, populariganto de ludoteorio kaj ties praktiko (m. 1974)
- 1928: Stanley Kubrick, usona filmreĝisoro, scenaristo, produktoro, kameraisto kaj filmomuntisto (m. 1999)
- 1928: Francesco Cossiga, prezidento de Italio (m. 2010)
- 1929: Géza Gergely, rumania hungara reĝisoro (m. 1999)
- 1930: Tibor Szervátiusz, hungara skulptisto (m. 2018)
- 1931: Telê Santana, brazila futbalisto kaj trejnisto (m. 2006)
- 1933: Edmund S. Phelps, usona Nobelpremiita ekonomikisto
- 1935: Edward Żebrowski, pola reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2014)
- 1938: Arthur Schwaiger, aŭstra eklezia kaj regiona historiisto pri Pinzgau, germanisto (m. 2023)
- 1941: Árpád Gyéresi, rumania hungara apotekisto
- 1942: Antal K. Jakab, rumania hungara kritikisto, redaktoro (m. 2007)
- 1943: Mick Jagger, brita kantisto, komponisto kaj aktoro, konata kiel rokmuzikisto de Rolling Stones
- 1949: Taksin Ĉinaŭat, ĉefministro de Tajlando
- 1955: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano
- 1956: Andy Goldsworthy, angla artisto reprezentanta naturarton
- 1964: Sandra Bullock, usona aktorino
- 1964: Anne Provoost, flandra verkistino
- 1973: Kate Beckinsale, angla televida aktorino rolinta stelulinon Ava Gardner, loĝanta en Usono
- 1973: Lenka Kotková, ĉeĥa astronomino
- 1975: Liz Truss, ĉefministro de Britio
- 1985: Jeong Gyeong-mi, sudkorea ĵudistino
- 1987: Woo Seung-jae, sudkorea klasik-stila luktisto, bronza medalisto de mondĉampioneco
- 1993: Elizabeth Gillies, usona aktorino, dancistino kaj kantistino
- 1993: Taylor Momsen, usona kantistino, aktorino kaj modelo
Mortoj
- 796: Offa, reĝo de Mercia (Anglio)
- 811: Nikeforo la 1-a, imperiestro de Bizanca Imperio, fondinto de dinastio
- 1471: Paŭlo la 2-a, papo, nevo de Eŭgeno la 4-a (n. 1417)
- 1533: Ataŭalpo, lasta 13-a reganto de Inkaa imperio, filo de Huayna Capac, murdita (n. 1502)
- 1630: Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, princo de Savojo (n. 1562)
- 1680: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (n. 1647)
- 1684: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala filozofino kaj matematikistino, unua virino-doktoro (n. 1646)
- 1741: Vilhelmo Henriko (Saksio-Eisenach), duko de Saksio-Eisenach (n. 1691)
- 1793: Karl Philipp Moritz, germana verkisto de Sturmo kaj impeto (n. 1756)
- 1801: Maksimiliano Francisko de Aŭstrio, aŭstra nobelo, ĉefepiskopo de Kolonjo (n. 1756)
- 1806: Karoline von Günderode, germana verkistino sinmortiginta (n. 1780)
- 1833: Ferdinando Provesi, itala opero-komponisto, komenca instruisto de Giuseppe Verdi (n. 1770)
- 1863: John J. Crittenden, usona politikisto el Kentukio (n. 1786)
- 1863: Sam Houston, usona prezidanto kaj ŝtatestro de Teksaso (n. 1793)
- 1864: András Fáy, hungara poeto kaj politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1786)
- 1867: Otto la 1-a, bavara princo, reĝo de Grekio (n. 1815)
- 1881: George Borrow, angla filologo, verkisto kaj vojaĝanto (n. 1803)
- 1882: Antal Vetter, hungara armea generalo (n. 1803)
- 1892: Hubert Gordon Schauer, ĉeĥa germanlingva literatura kritikisto (n. 1862)
- 1900: József Gábor, hungara frukto- kaj vinberkulturisto (n. 1830)
- 1911: Béla Zilahi Kiss, hungara ĵurnalisto laboranta en la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (n. 1857)
- 1925: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo, fondinto de moderna matematika logiko kaj analitika filozofio, konsiderata la plej granda logikisto post Aristotelo (n. 1848)
- 1925: William Jennings Bryan, usona politikisto, Usona ministro pri eksteraj rilatoj, presbiteriano (n. 1860)
- 1934: Winsor McCay, usona artisto de bildliteraturo, pioniro de animeo (n. 1867)
- 1940: Kurt Kluge, germana verkisto, pedagogo kaj skulptisto, framasono, premiata en Tria Regno (n. 1886)
- 1941: Henri Léon Lebesgue, franca matematikisto, pioniro de mezurteorio, enkondukinto de mezura funkcio kaj integralo, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (n. 1875)
- 1941: Kazimierz Bartel, pola geometro, rektoro de la Universitato de Lvovo, plurfoja ĉefministro de Pollando, murdita de Einsatzgruppen laŭ persona ordono de Heinrich Himmler, lasta viktimo de la masakro de Lvovaj Profesoroj (n. 1882)
- 1942: Titus Brandsma, karmelana pastro, esperantisto kaj IKUE-ano, mortigita en la Koncentrejo Dachau (n. 1881)
- 1942: Roberto Arlt, argentina romanisto, teatristo kaj ĵurnalisto (n. 1900)
- 1944: Reza Ŝaho Pahlavi, ŝaho de Persio, patro de Mohamed Reza Pahlavi (n. 1878)
- 1946: Wolfgang Soergel, germana geologo kaj paleontologo (n. 1887)
- 1952: Eva Perón, edzino de Juan Domingo Perón, kunkreantino de peronismo (n. 1919)
- 1957: Castillo Armas, prezidento de Gvatemalo, murdita (n. 1914)
- 1964: Tibor Petrovay, rumania hungara ekonomikisto (n. 1902)
- 1967: Milán Füst, hungara poeto, verkisto kaj dramisto (n. 1888)
- 1970: Paul Fliedner, germana politikisto, urbestro, entreprenisto (n. 1889)
- 1972: Otto Weinreich, germana klasika filologo (n. 1886)
- 1972: Karel Husárek, ĉeĥa generalo, membro de Ĉeĥoslovakaj legioj (n. 1893)
- 1986: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (n. 1891)
- 1987: Sándor Boros, hungara kuracisto, dentisto kaj patologo (n. 1907)
- 1987: Franz Loidl, aŭstra katolika pastro, historiisto kaj teologo (n. 1905)
- 2001: Josef Klaus, kanceliero de Aŭstrio, membro de Aŭstruja Popola Partio (n. 1910)
- 2002: Jutta Hecker, germana filologino kaj verkistino (n. 1904)
- 2004: József Mészáros, rumania hungara bibliotekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (n. 1928)
- 2006: Vojtech Zamarovský, slovaka historiisto, verkisto kaj tradukisto, populariganto de la antikvaj civilizoj (n. 1919)
- 2013: Jiří Harcuba, ĉeĥa vitristo, skulptisto kaj esperantisto, membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1928)
- 2013: J.J. Cale, usona kantverkisto, gitaristo, komponisto (n. 1938)
- 2013: Sung Jae-gi, sudkorea filozofo, kontraŭfeministo kaj kontraŭkomunisto, sinmortiginto (n. 1967)
- 2020: Olivia de Havilland, brit-usona aktorino (n. 1916)
- 2021: Albert Bandura, kanada-usona psikologo, kreinto de la teorio pri socia lernado (n. 1925)
- 2022: James Lovelock, brita biologo kaj ekologo, sendependa sciencisto kaj esploristo, populariganto de la hipotezo Gaja (n. 1919)
- 2023: Sinéad O'Connor, irlanda kantistino, komponistino, kantaŭtoro kaj kleriko (n. 1966)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|