31-a de julio
La 31-a de julio estas la 212-a tago de la jaro (la 213-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 153 tagoj restas.
Je la 31-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 432: Siksto la 2-a iĝis papo
- 768: Filipo iĝis papo kaj samtage kiel kontraŭpapo malpapiĝis
- 904: Araboj prirabis Tesalonikon, la duan plej grandan urbon de Bizanca Imperio
- 1247: Malsukcesa ribelo de la ĉeĥa nobelaro eksplodis kontraŭ la reĝo Venceslao la 1-a
- 1331: Dum milito inter Unuigita Pola Reĝlando kaj Ordeno de germanaj kavaliroj la kruckavaliroj konkeris kaj bruligis Gniezno, krom la katedralo kaj monaĥejoj
- 1431: Dum konflikto inter Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio ribelinta Švitrigaila bataletis apud Lucko
- 1459: En Brno Georgo de Podebrado ricevis de imperiestro Frederiko la 3-a Reĝlandon Bohemio kiel feŭdo
- 1498: Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon Trinidado
- 1577: Okdekjara milito: hispana armeo venkis nederlandajn ribelantojn en batalo de Gembloux
- 1619: En Prago nekatolikaj terposedantoj de la Landoj de Krono Ĉeĥa fondis Konfederacion, ampleksantan Ĉeĥion, Moravion, Silezion, Supran luzacion kaj Malsupran Luzacion
- 1655: Rus-Pola Milito: rusa armeo por 6 jaroj okupis la ĉefurbon de Grandprinclando Litovio Vilnon
- 1658: Aŭrangzebo iĝis imperiestro de la Mogola Imperio en Barato
- 1667: Traktato de Breda finis la duan anglan-nederlandan militon
- 1689: Irlanda milito: venko de protestantoj super jakobitistoj en batalo de Newtonbutler (en kantono Fermanagh)
- 1703: Angla verkisto Daniel Defoe ekstaris apud punpilorio pro publikigo de broŝuro estanta politika satiro al funkciuloj de anglikanismo - amasiĝinta popolo ĵetis al senmovigita verkisto – anstataŭ kutimaj ŝtonoj, malpuraĵoj kaj aliaj objektoj – florojn
- 1750: Jozefo la 1-a iĝis rego de Portugalio
- 1760: Sepjara milito: venko de brita-hanovra-hesia armeo super la franca en batalo de Warburg
- 1763: Venko de indianaj otavoj super britoj en batalo de Bloody Run (proksime al Detrojto)
- 1853: Pola inventisto kaj entreprenisto Ignacy Łukasiewicz publike lumigis kerosenajn lampojn en urba hospitalo de Lvovo (pro necesa operacio)
- 1856: Christchurch sur la Suda Insulo akiris urborajton kiel unua urbo de Novzelando
- 1872: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidojn Gerdo kaj Brunhildo
- 1893: Dúbhglás de hÍde fondis en Dublin Gaelan Ligon por promocii la irlandan lingvon
- 1909: Hispanaj regopovoj subpremis ĝeneralan strikon organizitan en Barcelono de anarkiistoj kaj socialistoj - pereis ĉirkaŭ 100 personoj
- 1913: Balkana duoninsulo subskribis armisticon en Bukareŝto
- Unua Mondmilito
- 1919: La dua abdiko de la rumana princo Karolo la 2-a
- 1919: Dua Pola Respubliko: Pola Sejmo ratifis Traktaton de Versajlo
- 1919: Novembra Revolucio: germana parlamento proklamis konstitucion de la Vajmara Respubliko
- 1920: Soveta-Pola Milito: Ruĝa Armeo ĉe la Okcidenta Fronto atingis linion: Kowel–Tykocin–Nowogród
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Gdynia oni unuafoje celebris Feston de Maro
- 1932: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis balotadon al Reichstag, akirante 37,7% da voĉoj - germanaj nazioj formigis plejmultnombran parlamentan partion
- 1932: Pola sportisto Janusz Kusociński dum Somera Olimpiko en Los-Anĝeleso gajnis oran medalon dum kuro distance de 10 000 m (30:11,4)
- 1934: Pollando: Stefan Starzyński estis nomumita komisara prezidanto de Varsovio
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj entreprenis ekstermigon de Olkusz torturante kaj ĉikanante kelke da miloj de viroj (de 15-55 jaroj) en la urboplaco - pli frue ili murdis 15 malliberulojn de Mysłowice kun 5 loĝantoj de la urbo; Mediteraneo: de Ĝibraltaro oni transigis 12 ĉasaviadilojn de aviadilŝipo al Malto
- 1941: Holokaŭsto: en la nomo de Adolf Hitler marŝalo de Tria Regno Hermann Göring ordonis al SS-generalo Reinhard Heydrich, ellabori "ĝeneralan planon pri la administraj donitaĵoj kaj financaj kostoj necesaj por la dezirata fina solvo de la juda demando"; germanoj deportis 1619 personojn de 12 vilaĝoj en Arbaro de Białowieża; Usono agnoskis ĉeĥoslovakan ekzilan registaron kaj dum gazetara konferenco deklaris, ke ĝi agnoskos neniun ŝanĝon en statuso de Pollando kiel suverena kaj sendependa ŝtato; germana delegito en Svedio postulis tralason de la dua germana divizio - registara rifuzo tralasi ĝin surtere
- 1942: Germanoj pafmortigis en Navahrudak 63 personojn; Heinrich Himmler malpermesis uzi la vorton partizano kaj ordonis anstataŭigi ĝin per "bandito"; Batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-213 estis sinkigita oriente de Acoroj de britaj unuoj - 50-persona skipo pereis; RAF komencis dutagan aeratakon al Düsseldorf; en Taŝkento sovetaj regopovoj subskribis protokolon pri evakuo de la Pola Armeo en Sovetunio al Irano - la forveturon rifuzis grupo de oficiroj ligita kun kolonelo Zygmunt Berling, kiu restante en Sovetunio kreos la Unuan Armeon de Pola Soldataro
- 1943: Germana kampa ĝendarmaro pafmortigis distrikto Bjalistoko 12 personojn, en tio trion de infanoj de 4 ĝis 12 jaroj; en germana urbo Remscheid rezulte de bomba aeratako kaj kaŭzita de ĝi fajra ŝtormo pli ol mil personoj pereis kaj ĉirkaŭ 6 600 estis vunditaj; RAF komencis dutagan aeratakon de Düsseldorf
- 1944: Kadre de Operaco Tempesto taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo kune kun la Ruĝa Armeo kaj la 1-a Ukraina Partizana Divizio liberigis en Lublin-regiono 25 setlejojn kaj sovetaj soldatoj eniris al Siedlce; sovetaj regopovoj arestis en Lvovo ĉirkaŭ 30 oficirojn de la Enlanda Armeo kaj tiean delegiton de la pola ekzila registaro; Pola Subtera Ŝtato: komandanto de subtera Pola Enlanda Armeo generalo Tadeusz Komorowski kundecidis kun delegito de la pola ekzila registaro Jan Stanisław Jankowski, kaj ordonis al komandanto de varsovia areo Antoni Chruściel la 1-an de aŭgusto 1944 komenci je la Horo "W" la ribelon de Varsovio; alia ordono koncernis membrojn de EA el Orientaj Limregionoj eniri al la Unua Armeo de Pola Soldataro, por eviti soldatigon al la Ruĝa Armeo; okcidente de insuloj Scilly estis sinkigita de britoj germana submarŝipo U-333 kun la tuta skipo, nombranta 45 aŭ 46 personoj; Antoine de Saint-Exupéry, verkinto de La Eta Princo, komencis sur Lockheed F-5 skoltan flugon super suda Francio, de kiu li ne revenis
- 1945: Japanoj perdis sur maroj 111 ŝipojn, en tio 12 de submaraj armiloj
- 1945: Aliancita Kontrolkonsilantaro kreis por la registaro de Italio eblecon de internacia komerco; Pierre Laval, iama kungvidanto de la reĝimo de Vichy fuĝinta al Aliancanoj, estis arestita en Aŭstrio; Ĉeĥoslovakio: Masakro de Ústí — pogromo de la germandevena civila loĝantaro
- 1947: Pola Popola Respubliko: finiĝis kampanjo Vistulo, dum kiu el sud-orienta parto de Pollando dum tri monatoj oni deportis al Regajnitaj Teritorioj pli ol 140 mil ukrainojn, lemkojn kaj bojkojn — fino de la Volinia genocido de poloj
- 1948: Nov-Jorko: malfermo de la Internacia Flughaveno John F. Kennedy
- 1951: En Varsovio komenciĝis t.n. proceso de generaloj, al kiuj akuzistaro riproĉis spionadon kaj komploton kontraŭ la popola regopovo - i.a. al Stanisław Tatar, Stefan Mossor kaj Jerzy Kirchmayer
- 1952: Komunista krimo: Plej Supera Armea Tribunalo en Varsovio verdiktis pri 5 mortpunoj kaj 2 kazoj de ĝismorta malliberigo en la justica murdo de t.n. gvidantaro de konspira grupo en Mararmeo, kies membroj estis akuzitaj pri la provo faligi la popolan regopovon
- 1954: Itala ekspedicio, gvidata de Ardito Desio, unuan fojon surgrimpis K2, la duan laŭ alteco montopinton de la Tero
- 1959: Vegetarismo: Ministerio pri Interna Komerco anoncis lundon senvianda tago en Pola Popola Respubliko
- 1959: Eŭska politika separisma organizaĵo Eŭskio kaj Libereco fondiĝis
- 1969: Paŭlo la 6-a kiel unua papo alvenis al Afriko, komencante sian viziton de Ugando
- 1974: Kanado: franca lingvo estis deklarita unusola oficiala lingvo en Kebekio
- 1976: NASA unuafoje publikigis en gazetaro Sfinksan vizaĝon, faritan de la kosmostacio Viking 1 ses tagojn pli frue
- Pollando
- 1981: Plena suna eklipso videbla super Azio, Japanio kaj Pacifiko
- 1987: Mekko: iranaj pilgrimoj protestis kontraŭ Usono kaŭzinte tumulton dum kiu batalante kun polico 402 personoj mortis (en tio 275 irananoj) kaj 649 vundiĝis
- 1988: En barata Kaŝmiro eksplodis separisma islama ribelo pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro
- 1988: Reĝo de Jordanio formale cedis al palestinanoj rajtojn al okupata de Israelo Cisjordanio
- 1991: Sovetunio: masakro de Medininkai: 7 litovaj neoficialaj doganistoj pereis kaj unu estis grave vundita en atako supozeble farita de OMON kontraŭ kontraŭleĝe instalita litova doganejo ĉe la limo kun Belorusa SSR
- 1992: Kartvelio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Katastrofoj de pasaĝeraj aviadiloj: en ĉina Nankino frakasis Jak-42 (108 viktimoj), kaj apud Katmanduo en Nepalo tajlanda Airbus A310 (113 viktimoj)
- 2000: Moŝe Kacav iĝis prezidento de Israelo
- 2002: Bombatenco en restoracio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo mortigis 5 studentojn, vundis 85
- 2004: Malfermo de Muzeo de la Varsovia Ribelo
- 2006: Kubo: Fidel Castro provizore transdonis regopovon al sia frato Raúl Castro
- 2008: NASA: esplorado de grundo liverita de la usona kosmosondilo Fenikso atestis ekziston de akvo sur Marso
- 2011: Siria enlanda milito: pli ol 100 personoj pereis en masakro de Hamao, farita de registara armeo
- 2011: Komenco de la plej granda de 50 jaroj inundo en Tajlando
- 2012: Usona naĝisto Michael Phelps iĝis rekordulo pri kolektado de olimpikaj medaloj (superis ukrainan gimnastikistinon Larisa Letinina - 18 medaloj)
- 2014: 30 personoj pereis kaj 309 vundiĝis en serio de gaseksplodoj (propileno) en la tajvana urbo Kaoŝiung
- 2016: Pollando: Monda Junulara Tago finiĝis en Krakovo kun partopreno de la papo kaj preskaŭ duonmiliono de pilgrimoj el 187 landoj (parto de ĉina junularo estis de la aviadilejo revenigita de ĉinaj aviadaj servoj)
- 2019: Solena entombigo sur la Tombejo Powązki en Varsovio de la urno kun postrestaĵoj de kapitano Ryszard Białous, revenintaj de Argentino, kiu kiel skolta batalionestro batalis dum la tuta ribelo de Varsovio, de Wola tra kelkaj kvartaloj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2023: Pollando: Konsekrado de milita tombejo en Pomiechówek (Distrikto Nowodworski), memore al 79-a datreveno de la lasta amasa ekzekuto de 281 soldatoj — en la estinta germana torturekzekutejo pereis 15 000 poloj kaj polaj judoj;
Naskiĝoj
- 1391: Ciriako de Ankono, itala humanisto, antikvaĵisto, arkeologo kaj fondinto de la epigrafiko (m. 1455)
- 1396: Filipo la 3-a, duko de Burgonjo, fondinto de Ordeno de la Ora Ŝaffelo (m. 1467)
- 1526: Aŭgusto, germana reganto de Saksio el Dinastio Wettin (m. 1586)
- 1527: Maksimiliano la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio el Habsburga dinastio, reĝo de Bohemio kaj de Reĝlando Hungario (m. 1576)
- 1595: Alessandro Algardi, itala skulptisto de malfrua baroko (m. 1654)
- 1640: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, pola reĝo kaj poligloto, priskribita en la romanoj de Henryk Sienkiewicz kaj Józef Ignacy Kraszewski (m. 1673)
- 1686: Benedetto Marcello, itala verkisto kaj komponisto de baroko (m. 1739)
- 1704: Gabriel Cramer, svisa matematikisto kaj fizikisto, disĉiplo de Johann Bernoulli, profesoro de la Universitato de Ĝenevo (m. 1752)
- 1768: Praskovia Kovaljova, rusa aktorino, grafino Ŝeremeteva (m. 1803)
- 1800: Friedrich Wöhler, germana kemiisto sintezinta organikan kombinaĵon - ureon (m. 1882)
- 1802: Ignacy Domeyko, pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, esploristo de Sudameriko, rektoro de la Ĉilia universitato, memorigata de monto kaj mineralo (m. 1889)
- 1835: Paul Belloni Du Chaillu, franca esplorista, vojaĝisto kaj natursciencisto
- 1841: Fritz Schaper, germana skulptisto kaj medalisto (m. 1919)
- 1841: Ignác Kuncz, hungara juristo, profesoro (m. 1926)
- 1843: Peter Rosegger, aŭstra verkisto, aŭtodidakto (m. 1918)
- 1851: August Trinius, germana migranta verkisto, verkanta pri Turingia Arbaro (m. 1919)
- 1853: Teréza Nováková, ĉeĥa verkistino, poliglotino (m. 1912)
- 1860: János Bársony, hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo, profesoro (m. 1926)
- 1872: Aleksandra Miĥailovna Kolontaj, soveta feministino, unua en la mondo ministrino kaj ambasadorino (m. 1952)
- 1875: Yanagita Kunio, japana etnologo kaj esploristo de folkloro, okupiĝanta pri fantomoj kaj monstroj devenantaj el la japana folkloro (m. 1962)
- 1880: Munshi Premchand, barata verkisto kreanta en la hindia kaj urdua lingvoj (m. 1936)
- 1883: Jenő Karafiáth, hungara ministro, politikisto, urbestro de Budapeŝto, parlamentano (m. 1952)
- 1891: Delfi Dalmau, kataluna verkisto, sociolingvisto, redaktoro de "Kataluna Esperantisto", prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, fondinto de Esperanto-movado en Bahía Blanca (Argentino) (1965)
- 1905: András Kocsis, hungara skulptisto (m. 1976)
- 1907: László Keleti, rumania hungara pentristo (m. nekonata)
- 1909: Erik von Kuehnelt-Leddihn, aŭstra juristo, ekonomikisto kaj konservisma publicisto (m. 1999)
- 1911: László Farkas, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1965)
- 1912: Milton Friedman, usona Nobelpremiita ekonomikisto, konata de la kvanta teorio de mono (m. 2006)
- 1913: Domokos Kosáry, hungara historiisto, prezidanto de Hungara Scienca Akademio (m. 2007)
- 1914: Tibor Andrásofszky, hungara kuracisto, konsultant-profesoro en Universitato pri Medicino kaj Farmacio Târgu Mureş (m. 1978)
- 1914: Louis de Funès, franca aktoro, konata de la rolo de Fantomaso (m. 1983)
- 1918: Hank Jones, usona ĵaz-pianisto ludanta inter svingo kaj bibopo (m. 2010)
- 1919: Primo Levi, itala-juda kemiisto kaj verkisto, malliberulo de koncentrejo en Aŭŝvico (m. 1987)
- 1920: János Selmeczi dr., rumania hungara dirigento
- 1921: Zsuzsa Bánki, hungara aktorino (n. 1998)
- 1923: Zsombor Kádár, rumania hungara inĝeniero pri arbarkulturo (m. 2008)
- 1923: Stephanie Kwolek, usona kemiistino kaj inĝenierino poldevena, posedantino de 28 patentoj, i.a. eltrovinta polimeron kaj kevlaron (m. 2014)
- 1926: Mihály Guttman rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro (m. 2013)
- 1926: Erika Schirmer, germana speciala pedagogino kaj verkistino
- 1930: Olego Popov, sovetia klaŭno, popola artisto de Sovetunio (m. 2016)
- 1931: Ivan Rebroff, germana kantisto (de soprano al baso) (m. 2008)
- 1931: Ágoston Véső, rumania hungara skulptisto, iniciatinto de la Artisttendaro de Baia Mare-Târgu Lăpuș
- 1932: John Searle, usona filozofo kaj lingvosciencisto, profesoro de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kontribuinta al filozofio de lingvo kaj filozofio de menso
- 1933: Cees Nooteboom, nederlanda verkisto
- 1935: Imre Antal, hungara pianisto, aktoro, humuristo, televidprezentisto (m. 2008)
- 1936: István Sigmond, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2014)
- 1936: Edita Pieĥa, soveta kantistino poldevena, popola artisto de Sovetunio
- 1941: András Payer, hungara ŝlagrokomponisto kaj ŝlagrokantisto (n. 2011)
- 1944: Geraldine Chaplin, usona aktorino
- 1944: Cecília Wéber, rumania hungara psikologino, sociologino
- 1945: Sándor Benczédi, rumania hungara/hungara aktoro
- 1946: Katalin Stahl Jencsik, rumania hungara rapiristino (m. 2009)
- 1952: József Simonfi, rumania hungara poeto
- 1955: Edit Lakatos, hungara pentristino, skulptistino
- 1962: Wesley Snipes, usona aktoro rolinta en filmo Blade: Trinity kun ŝildoj en Esperanto
- 1964: C. C. Catch, nederlanda-germana kantistino kaj komponistino de pop-muziko
- 1965: J. K. Rowling, brita verkistino, aŭtorino de fantasta roman-serio Harry Potter, tradukita al pli ol 60 lingvoj kun Esperanto
- 1967: Grzegorz Turnau, pola komponisto, pianisto, poeto kaj kantisto
- 1969: Antonio Conte, itala futbalisto, trejnisto de itala nacia teamo de futbalo
- 1974: Emilia Fox, angla aktorino
- 1978: Will Champion, angla drumisto de la bando Coldplay
- 1986: Zoltán Kelemen, rumania hungara artglitkuristo
- 1989: Viktoria Azarenka, belorusa tenisistino, reprezentantino de Belorusio en la Federacia Pokalo
Mortoj
- 1556: Ignaco Lojola, hispana sanktulo de la katolika eklezio, mistikulo, fondinto de la Ordeno de Jezuitoj, rete legebla en Esperanto (n. 1491)
- 1726: Nicolaus la 2-a Bernoulli, svisa matematikisto el la familio Bernoulli, kontribuinta pri kurboj, diferencialaj ekvacioj kaj probablo (n. 1695)
- 1750: Johano la 5-a, reĝo de Portugalio (n. 1689)
- 1784: Denis Diderot, franca filozofo, verkisto kaj enciklopediisto de klerismo, kunaŭtoro de Enciklopedio (n. 1713)
- 1795: Basílio da Gama, brazila poeto, aŭtoro de la epika poemo O Uraguai, rakontanta pri hispana-portugala ekspedicio al kontrolataj de jezuitoj terenoj loĝataj de indianoj, unu el la plej altaj atingoj de la brazila klasikismo, kies poemoj enestas en esperantlingva Brazila Antologio Poezia (n. 1741)
- 1840: Nachman Krochmal, aŭstra teologo juda kaj filozofo (n. 1785)
- 1849: Sándor Petőfi, hungara poeto slavdevena, nacia heroo, popularigata de esperantlingvaj poemoj Libero kaj Amo (n. 1823)
- 1849: Domokos Zeyk, hungara kapitano, helpoficiro de Jozefo Bem (n. 1916)
- 1862: Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana nobelo kaj verkisto kaj oficiro
- 1864: Louis Hachette, franca eldonisto, amaskomunikila magnato, fondinto de libroeldonejo Hachette kontraktinta kun L. L. Zamenhof (n. 1800)
- 1875: Andrew Johnson, prezidento de Usono strebanta alireblon al la Okcidentaj Indioj (n. 1808)
- 1886: Franz Liszt, hungara komponisto, reprezentanto de la novgermana skolo kaj populariganto de la pola kulturo (n. 1811)
- 1895: Ferdinánd Barna, hungara lingvisto, tradukisto, bibliotekisto (n. 1825)
- 1901: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, ministro por justicafero (n.1840)
- 1907: István Károlyi, hungara politikisto, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (n. 1845)
- 1912: Allan Octavian Hume, brita funkciulo, ornitologo, kunkreinto de Barata Nacia Kongreso (n. 1829)
- 1914: Jean Jaurès, franca politikisto, socialista gvidanto, kunproponinto, ke Esperanto estu uzata en oficialaj dokumentoj de Internacia Socialista Estraro en Bruselo, murdita (n. 1859)
- 1917: Francis Ledwidge, irlanda militpoeto, mortfalinta (n. 1887)
- 1920: Ion Dragumis, greka filozofo kaj diplomato (n. 1878)
- 1926: Alajos Hauszmann, hungara arkitekto, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1847)
- 1937: György Zala, hungara skulptisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1858)
- 1942: Francis Younghusband, brita oficiro, diplomato, aŭtoro de spiritecaj libroj, esploristo de Silka Vojo, prezidanto de Reĝa Geografia Societo, ligita kun Brita ekspedicio al Tibeto (n. 1863)
- 1944: Antoine de Saint-Exupéry, franca verkisto, poeto kaj aviadisto, kies La Eta Princo estis tradukita al pli ol 180 lingvoj inkluzive de Esperanto (n. 1900)
- 1952: Waldemar Bonsels, germana verkisto, kies romano La abelo Maja kaj ŝiaj aventuroj estis tradukita al 40 lingvoj, esperantigata (n. 1880)
- 1953: Kornel Makuszyński, pola poeto, verkisto, briĝisto, aŭtoro de porinfana literaturo, kreinto de fikciulo Koziołek Matołek, esperantigata (n. 1884)
- 1953: Robert Taft, usona politikisto, konata de la leĝo de Taft-Hartley (n. 1889)
- 1958: Eino Kaila, finna filozofo kaj psikologo, okupiĝinta pri malsamecoj inter okcidenta kaj orienta pensadoj (n. 1890)
- 1966: Bud Powell, usona ĵazpianisto, fondinto de la moderna ĵaza pianludo (n. 1924)
- 1971: Gábor Devecseri, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1917)
- 1972: Alfons Gorbach, aŭstra politikisto kaj kanceliero (n. 1898)
- 1972: Benito Losada, venezuela pioniro de la Esperanto-movado, fondinto de unua Esperanto-klubo, poeto kaj tradukisto (n. ĉirkaŭ 1892)
- 1972: Paul-Henri Spaak, belga politikisto (n. 1899)
- 1972: Ernst Fischer, aŭstra politikisto kaj verkisto
- 1979: Béla Issekutz, hungara kuracisto (n. 1886)
- 1980: Pascual Jordan, germana politikisto, teoria fizikisto kaj matematikisto kontribuinta al kvantuma mekaniko kaj kvantuma kampa teorio, nazio (n. 1902)
- 1981: Omar Torrijos, panama politikisto, generalo kaj diktatoro (n. 1929)
- 1986: Chiune Sugihara, japana diplomato helpanta dummilite fuĝi al miloj da judoj el Litovio, justulo inter la popoloj (n. 1900)
- 1986: Teddy Wilson, usona ĵaz-pianisto, virtuoza reprezentanto de svingo (n. 1912)
- 1993: Baldueno, reĝo de la belgoj (n. 1930)
- 2000: Hendrik Christoffel van de Hulst, nederlanda astronomo kaj matematikisto (n. 1918)
- 2001: Poul Anderson, usona verkisto de sciencfikcio kaj fantasto (n. 1926)
- 2002: Charlotte Irwin Kohrs, usona esperantistino, fondinto kaj direktoro de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo, honora membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (n. 1910)
- 2003: Guido Crepax, itala bildliteraturisto erotisma (n. 1933)
- 2005: Wim Duisenberg, nederlanda politikisto, unua prezidanto de Eŭropa Centra Banko (n. 1935)
- 2006: Ferenc Zenthe, hungara aktoro, rolinta en Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo aŭ Nuda diplomato (n. 1920)
- 2012: Gore Vidal, usona verkisto, scenaristo, aktoro kaj politikisto (n. 1925)
- 2014: Heinz Dopsch, aŭstra historiisto (n. 1942)
- 2015: László Sinkó, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro (n. 1940)
- 2016: Seymour Papert, sud-afrika matematikisto, aŭtoro de programlingvo Logo, unu el pioniroj de artefarita intelekto (n. 1928)
- 2016: Fazil Iskander, sovetia verkisto priskribinta vivon en Kaŭkazio (n. 1929)
- 2016: Godo Lieberg, germana-estona klasika filologo (n. 1929)
- 2016: Chiyonofuji Mitsugu, japana sumoisto, venkinto en pli ol 1000 bataloj (n. 1955)
- 2017: Jeanne Moreau, franca filma kaj teatra aktorino, reĝisorino kaj kantistino, konata de la filmoj Sinjoro Klein aŭ Mata Hari (n. 1928)
- 2020: Alan Parker, angla reĝisoro, verkisto, scenaristo kaj film-produktisto, konata de la muzikalo Pink Floyd The Wall (n. 1944)
- 2022: Ajman az-Zaŭahiri, egipta teroristo, ĉefo de Al-Kaida (n. 1951)
- 2022: Fidel Ramos, filipina politikisto, la 12-a prezidento de Filipinoj (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 31-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|