Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas Quo vadis? el la antikva Romo, majstre esperantigita de Lidia Zamenhof, kaj romanoj el la pola historioLa kruckavaliroj kaj trilogio: Per fajro kaj glavo, La diluvo kaj Sinjoro Volodijovski. El la dua ero de tiu ĉi trilogio oni produktis filmon La diluvo reĝisoritan de Jerzy Hoffman.
Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj Tra dezerto kaj praarbaro (dufoje esperantigita).
Leteroj el la vojaĝo al Ameriko – Pri edukado kaj virinoj (tradukis Jozefo Zitinski, Heroldo de Esperanto, 16 okrobro 1977)
Recenzoj
Pri 'Kaptitaj en Nubio
„ Porinfana novelo pri la aventuroj de pola junulo kaj angla knabino en Nordafriko. La rakonto estas interesa kaj ekscitoplena; tamen oni sentas en ĝi ian nerealecon. Ĉu la originalo estas verkita pole aŭ germane, oni ne diras. Ne estas facile sekvi ĉiun aludon al personoj aŭ lokoj, kaj la mapo ne tre helpas tiurilate. Bona papero kaj preso. Multe da piednotoj klarigas vortojn sufiĉe ordinarajn ; tamen pri kelkaj vortoj neoftaj ili mankas. Notinda estas la formo ĵunglo. ”
Kritikistoj emis paroli pri kiĉoj kaj plagiatoj, aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Ĉu prave? Post lia morto ukrainaj naciistoj baldaŭ kaŭzis t.n. Volinian masakron - la kruelan genocidon de poloj.[mankas fonto]
Honora civitaneco de Lvovo kaj Medalo de urbo Lvovo (la 30-an de julio 1902, diplomon oni enmanigis la 18-an de februaro 1904 en Krakovo).
Por voĉdonoj de Pola Senato de la 18-a de decembro 2015 kaj de Pola Sejmo de la 22-a de decembro 2015 jaro 2016 estis proklamita Jaro de Henryk Sienkiewicz.