Li studis juron en Bazelo, poste teologion en Zuriko kaj Heidelberg (Germanio). Duboj pri sia kredo tamen igis lin ĉesigi sian pastran karieron kaj li laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj (ekde 1892) kiel libera verkisto. Li publikigis romanojn, novelojn, teatraĵojn, eseojn kaj poemojn, sed famon li gajnis ĉefe per siaj eposoj. En la jaro 1919 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo, grandparte por sia eposa poemego Olimpika Printempo.