Honora doktoreco, aŭ Doktoreco pro honoro, ofte ankaŭ latine doctoratus honoris causa estas doktoreco, kiun oni atribuas al personoj, kiuj faris eksterordinaran kontribuon al la scienco, ne farinte apartan doktoriĝan disertacion. Ankaŭ eblas ricevi honoran doktorecon pro ne-akademiaj faroj kiel ekzemple en la socio aŭ politiko. Krome povas okazi, ke personoj kiuj akiris doktoran titolon en unu universitato, ricevas krome la honoran doktorecon de alia universitato pro la samaj atingoj. Plej ofte la honora doktoreco estas atribuita dum festa solenaĵo. El ĉi tia honoro, Doktoro Honoris causa (latine, pro honoro) estas la plej alta honora akademia titolo.
Titolo
Persono kiu ricevis tian doktorecon pro honoro povas aldoni al sia nomo la akademian titolon doctor honoris causa (mallongigite dr.h.c.). Kiu rikoltis plurajn tiajn titolojn rajtas aldoni la titolon dr.h.c.mult. (de multiplex, plurobla).
La granda pioniro pri "deca mortado" Elisabeth Kübler-Ross ricevis 19 doktortitolojn pro honoro.
Sciindaĵoj
Elena Ceaușescu, la edzino de Nicolae Ceaușescu, en Rumanio distrumpetis la mensogon, ke ŝi estas granda kemiistino. Ne nur la rumanaj universitatoj senkontrole akceptis tion, sed ankaŭ eksterlandaj institutoj. Regule ŝi ricevis la titolon pri honora doktoreco okaze de siaj eksterlandaj vojaĝoj. Nur post la falo de Ceaușescu oni eksciis, ke lia edzino eĉ ne finis la bazan lernejon.
Ankaŭ la fakto, ke princo Filipo de Belgio en 2002 ricevis honoran doktorecon de la Katolika universitato de Loveno rikoltis protestojn de 225 sciencistoj en Belgio, kiuj tion konsideris humiligo por si mem. La lovena akademia konsilio provis defendi sin per la jena frazo: "La princo aparte atentas la mondon de instruado kaj esplorado, li atentigas pri la rolo de la familio en la socio kaj estas porulo de enlanda kaj eksterlanda solidareco".