Laŭ postuloj de la vidvino kaj la filino lin oni sepultis en la rezidita urbeto Egloffstein, Bavario.
En 1950 li diplomitiĝis en Ŝtata universitato de la cirka arto. Ekde 1951 li laboris en moskvacirko kiel ekvilibristo sur drato. En 1960 lia ĝenro ŝanĝiĝis kaj li iĝis klaŭno.
Al spektantoj tre plaĉis lia nova rolo, kiun li realigis kun sincera bonkoreco kaj lerteco. Lia nova aspekto ankaŭ estis neordinara - multaj personoj en la mondo ĝis nun ekkonas lin laŭ liaj granda kepo kun blanka-nigraj kvadratoj, samkolora stria pantalono kaj ruĝa kravato-papilio. Lia pajlokolora hararanĝo en la rusa stilo ankaŭ estas rimarkinda. Ŝajne pro tio ĉi lin oni karese nomas "La suna klaŭno'.
Lia programo sur la sceno havas diversajn specojn de la cirka arto: li scipovas ekvilibri, ĵongli samtempe per terpomoj, forkoj kaj teleroj, fari multajn trukojn kaj ĝenerale ĝojigi alvenintajn spektantojn.
Popov estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Aleksandra Rislavskaja. La geedzoj kunvivis dum 1952 - 1990 kaj havis filinon Olga naskitan en 1953. Ŝi loĝas kune kun siaj gefamilianoj proksime de Frankfurt am Main, Germanio.
En 1991 li edziĝis al germanino Gabriela Leman laborinta en cirko, kiu estas malpliaĝa ol li je 31 jaroj. Ili rezidis en urbeto Egloffstein, Bavario dum 25 jaroj.