2-a de novembro
La 2-a de novembro estas la 306-a tago de la jaro (la 307-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 59 tagoj restas.
Je la 2-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 676: Vatikano: Dono iĝis papo, devenanta de Romo
- 998: Franca benediktano Odilo, superulo de la Abatejo de Cluny, komencis celebri rememorigon de ĉiuj mortintaj ordenanoj
- 1389: Bonifaco la 9-a iĝis papo
- 1439: Reunuigitaj ekde oktobro en Orleans, Francaj Ĝeneralaj Statoj decidis per la ordono de la 2-a de novembro utiligon de konstanta armeo por definitive elpeli anglojn el Francio
- 1502: Kristoforo Kolumbo malkovris golfon Portobolo, en Kolono (Panamo)
- 1642: Tridekjara milito: venko de sveda armeo en la 2-a batalo de Breitenfeld kun anekso de la tuta Saksio
- 1655: Sveda diluvo: nokte de la 1-a/2-a de novembro sveda armeo bruligis polan urbon Pilica
- 1660: Venko de pola armeo en batalo de Cudnów (Ĵitomira provinco), kadre de pol/litova-rusa milito (1654-1667)
- 1769: Katedralo de Vilno: falo de ties turo mortigis 6 pastrojn
- 1789: Franca revolucio: en Francio oni ŝtatigis eklezian havaĵon (sekularigo)
- 1821: Flago de Meksiko oficialiĝis
- 1848: Printempo de popoloj: post aŭstra bombado de Lvovo sekvis ties kapitulaco
- 1850: Itala astronomo Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Egerio
- 1852: Franklin Pierce gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1875: Franca astronomo Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Atalo kaj la aŭstra Johann Palisa - Hildo
- 1889: Norda Dakoto fariĝis la 39-a subŝtato de Usono kaj Suda Dakoto la 40-a
- 1899: En Ĉinio eksplodis Boksera ribelo
- 1903: Londono: unua numero de skandalema tagĵurnalo "The Daily Mirror" aperis
- 1904: Pola aktivulo de laborista movado Marcin Kasprzak estis kondamnita al mortpuno pro pafmortigo de 4 rusaj ĝendarmoj, malkovrintaj lian presejon
- 1914: Unua Mondmilito: Rusia imperio kaj Serbio deklaris militon kontraŭ la Otomana imperio (Dardaneloj estis fermitaj); Britio anoncis maran blokadon de Germanio
- 1915: Unua Mondmilito: Germana ĉefgeneralo-guberniestro Hans Hartwig von Beseler atribuis provizorajn statutojn al varsoviaj altlernejoj
- 1916: En Lublin estis fondita la Asocio de Pola Skoltismo
- 1917: Cionismo: anonco de t.n. Balfour-deklaro pri estonta kreo de juda ŝtato, prezentita en letero de la brita ministro Arthur James Balfour - oficiala apogo de la Brita imperio por restarigo de la juda registaro en Palestino
- 1918: Provizora konstitucio de Litovio estis adoptita - unua leĝo de litova ŝtato; Radom kiel unua urbo en Pollando reakiris sendependecon - kune kun transpreno de regopovo de la aŭstria okupanto kaj proklamo de la Radoma Respubliko, la 2-an de novembro; en Lublin dum dutaga kunsido de skoltaj organizaĵoj (1-a ĝis 2-a de novembro) fondiĝis Asocio de Polaj Skoltoj
- 1919: Sindikato: Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (CFTC) fondiĝis kadre de la katolika sociala doktrino
- 1920: Warren G. Harding gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1920: Usono: en Pittsburgh (Pensilvanio) komencis disaŭdigi unua en la mondo publika radio
- 1925: Dua Pola Respubliko: en la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio oni metis sennoman postrestaĵon de neidentigita soldato elterigita de la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- 1930: Etopio: Haile Selassie kroniĝis kiel imperiestro
- 1932: En Okcidenta Aŭstralio komenciĝis emumilito; en Pollando Józef Beck iĝis ministro pri eksteraj aferoj, sekvante August Zaleski
- 1936: Kanado: Canadian Broadcasting Corporation ekfunkciis
- 1938: Rezulte de la unua viena arbitracio Hungario ricevis parton de suda Slovakio kaj Karpatan Rutenion
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Fortikaĵo VII de Toruń germanaj armeanoj ekzekutis ĉirkaŭ 200 polojn; al koncentrejo Ravensbrück alvenis unua grupo de polinoj; en Moskvo dum Eksterordinara Sesio Supera Soveto de Sovetunio voĉdonis pri enigo de okupitaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko al Belorusa SSR; Lavrentij Berija ordonis establi en la okupitaj teritorioj filion de NKVD; en Vilno okazis manifestacio kun partopreno de 20 mil personoj; Parizo: prezidento de la pola ekzila registaro Władysław Raczkiewicz malfondis Sejmon kaj Senaton
- 1940: Grekio: en Epiro komenciĝis je la 15:00 granda itala atako - multaj regionoj estis bombataj de 170 italaj aviadiloj
- 1941: Holokaŭsto: germana polico transportis al Lodza geto 1000 judojn de Vieno; Barenca maro-Norvegio: konvojo QP-2 (12 ŝipoj) revenis de Arĥangelsko al Kirkwall (Orkadoj) (2-a ĝis 17-a novembro)
- 1942: Operaco Reinhardt: ĉirkaŭ du mil judoj de Frampol estis kunvenigitaj en foirejon kaj forveturigitaj al ekstermejo Bełżec - dum tio murdiĝis ĉirkaŭ 400 personoj; finlikvidiĝis la geto en Tomaŝovo, ĉiuj loĝantoj estas en ekstermejo Treblinka; germana polico pafmortigis en Knyszyn 180 judojn; Orienta Fronto: germana 1-a Kirasita Armeo atingis de nordo Orĝonikidzon; Nord-Afrika kampanjo: marŝalo Erwin Rommel ordonis retiriĝon el El Alamein; Suda Pacifiko: sur Nov-Gvineo aŭstralia infanteria brigado okupis Kokoda (Provinco Oro) kaj aerodromon; Sovetunio: dekreto pri kreo de Speciala Ŝtata Komisiono pri esploro de militkrimoj de faŝista Operaco Barbaroso kaj iliaj helpantoj
- 1943: Krimeo: trupoj de la 4-a Ukraina Fronto de la Ruĝa Armeo rekonkeris Skadovsk kaj Kahovka en Ĥersona provinco; usona 15-a Aviada Armeo (112 bombaviadiloj) atakis aviadajn entreprenojn en Wiener Neustadt; intensa bombado de Zadar fare de Aliancanoj komencita - oni detruis pli ol duonon de la urbo
- 1944: Germana polico detruis parte Tarnogród kaj murdis ĉirkaŭ 500 personojn; SS transportis 795 judinojn de koncentrejo en Aŭŝvico al Bergen-Belsen; usona 8-a Aviada Armeo atakis Leuna; en Hungario rapidaj unuoj de la 2-a Ukraina Fronto atingis eksteran konturon de la defendo de Budapeŝto; Balkana Fronto: lastaj germanaj taĉmentoj forlasis Grekion retiriĝante al jugoslavia Makedonio - en Grekio restis nur garnizonoj sur kelkaj insuloj (golfo de Suda sur Kreto, Meloso, Rodos); en Makedonio Nacia Liberig-Armeo de Jugoslavio liberigis Prilep
- 1945: Pollando: kadre de Volinia masakro 11 poloj pereis rezulte de atako de taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ la pola vilaĝo Kuźmina (proksime al Przemyśl)
- 1946: Post ordino, Karol Wojtyła celebris sian primicon en la Vavela kripto; en Varsovio aperis semajnrevuo „Stolica” ("ĉefurbo")
- 1948: Usono: oficanta prezidento Harry S. Truman gajnis prezidentan balotadon
- 1949: Stalinismo: en Pollando estis arestita generalo Stanisław Tatar akuzita pri spionado kaj en montra „proceso de generaloj” kondamnita al ĝismorta malliberigo kun perdo de publikaj kaj civitanaj honoraj rajtoj por 5 jaroj, perdo de la tuta havaĵo favore al ŝtata trezoro (liberigita en 1956)
- 1949: Dum konferenco de ronda tablo oni decidis sendependigi Indonezion (de Nederlando)
- 1955: David Ben-Gurion la duan fojon iĝis ĉefministro de Israelo prezentante sian novan registaron al Kneseto; Litova SSR: en Kaŭno dum memorigado de la mortintoj grupo de junaj homoj kantanta naciajn himnojn estis dispelita de milico - unua publika protesto post subpremo de la rezisto
- 1956: Stalinismo: en Litova SSR ĉirkaŭ 100 manifestaciantoj estis arestitaj dum la publika protesto en Kaŭno kaj Vilno post ties subpremo; Hungara revolucio de 1956: En Moskvo János Kádár kaj Ferenc Münnich diskutas la situacion en Hungario kun la ŝtataj kaj partiaj estroj de pluraj komunistaj landoj; peto pri helpo de la hungara ĉefministro Imre Nagy alvenis al la Sekureca Konsilio de UN; interparoloj de Josip Broz Tito kaj Nikita Ĥruŝĉov pri la hungara situacio komenciĝis sur insulo apud la Istria marbordo
- 1957: Proksimume 2 mil homoj kunvenis en Kaunas protestante kontraŭ sovetia arbitreco - 105 homoj estis arestitaj de milico
- 1963: Prezidento de Sud-Vjetnamio Ngô Đình Diệm estis murdita rezulte de puĉo, organizita de CIA
- 1965: En Vaŝingtono en protesto kontraŭ vjetnama milito sinbruliĝis usona kvakero Norman Morrison; albana gvidanto Enver Hoĝa deklaris, ke Albanio rompas proksimajn rilatojn kun Sovetunio kaj ligas aliancajn rilatojn kun Ĉinio
- 1974: Arbaro de Białowieża: ventego faligis la plurjarcentan kverkon de Ladislao la 2-a
- 1975: Libana Interna Milito: siria armeo eniris la teritorion de Libano komencante preskaŭ 30-jaran okupadon
- 1976: Jimmy Carter gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1983: Usona prezidanto Ronald Reagan subskribis leĝon establantan federacian feston okazontan ĉiun trian lundon de januaro por memorigi Martin Luther King
- 1985: Praga metroo: linio B ekfunkciis; pola studento Marcin Antonowicz mortis - batita en Olsztyn de funkciuloj de milico
- 1991: Patriarko Bartolomeo la 1-a iĝis ortodoksa patriarko de Konstantinopolo
- 2000: Korpo de forkaptita kaj murdita ukraina ĵurnalisto Georgij Gongadze estis trovita en arbaro apud Taraŝĉa (Kieva provinco); en la Internacian Kosmostacion alvenis kaj ekloĝis unua teamo, kies tasko estis alligo de nova laboratoria modulo; en retforumo aperis unua mesaĝo de John Titor, ŝajna tempovojaĝisto alveninta de 2036
- 2002: Usona kosmosondilo Stardust preteriris asteroidon Annefrank
- 2003: En Kartvelio okazis falsigita parlamenta balotado, kio kaŭzis eksplodon de la revolucio de la rozoj kaj demision de prezidento Eduard Ŝevardnadze
- 2004: George W. Bush denove iĝis prezidento de Usono venkinte John Kerry; nederlanda filmreĝisoro Theo van Gogh, nerasista kritikanto de islamo, estis murdita en Amsterdamo de fanatikulo
- 2009: Hamid Karzai iĝis prezidento de Afganio; Eŭropa Kosma Agentejo lanĉis sateliton SMOS por esploro de oceanoj
- 2010: Postkomunismo: oni inaŭguris surtomban monumenton de bolŝevikaj soldatoj en Ossów (apud Wołomin), konata de la batalo de Varsovio
- 2013: La kvara misio de Aŭtomatigita Translokiga Veturilo, servanta al provizo de Internacia Kosmostacio, finiĝis
- 2014: 60 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis en atenco de sinmortiginto en pakistana unusola transpasejo Wagah (proksime al Lahore), landlime kun Barato, dum ĉiutaga ceremonio de pornokta fermo; en Rumanio okazis prezidenta voĉdonado - pluan voĉdonon gajnis oficanta ĉefministro Victor Ponta kaj Klaus Iohannis
- 2016: Chicago Cubs venkis Cleveland Indians en la Monda Serio, finante la plej longan ĉampionecon de Grandaj Ligoj de Basbalo dum 108 jaroj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en liberigitaj terenoj de 6 provincoj oni malkovris pluajn 34 torturejojn kaj malliberejojn; Pollando komenis konstrui barilon laŭlonge de pli ol 200 kilometra landlimo kun Kaliningrada provinco; brita armeo transdonis vintran vestaron por 9 mil ukrainaj soldatoj kaj 195 000 vintrajn uniformojn kun sukurkestoj kaj ŝirmaj elementoj, kaj regopovoj de Hispanio transdonis 30 ambulancojn kun elektraj generatoroj por malsanulejoj
Naskiĝoj
- 971: Mahmud de Gazni, sultano de Gaznavida Imperio (m. 1030)
- 1082: Huizong, ĉina imperiestro (m. 1135)
- 1470: Eduardo la 5-a (Anglio), reĝo de Anglio, neniam kronita (m. verŝajne en 1483)
- 1580: Marko Aŭrelio Severino, itala kuracisto, kirurgo, anatomiisto kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio (m. 1656)
- 1604: Johannes Francke, germana teologo kaj animzorganto
- 1699: Jean-Baptiste-Siméon Chardin, franca pentristo de portretoj kaj aĵpentraĵoj (m. 1779)
- 1734: Daniel Boone, usona vojaĝisto kaj ĉasisto, fiksinto de Sovaĝa Vojo por setlado (m. 1820)
- 1739: Karl Ditters von Dittersdorf, aŭstra komponisto kaj violinisto (m. 1799)
- 1755: Marie-Antoinette, reĝino de Francio, ekzekutita (m. 1793)
- 1758: Ryokan, japana majstro de zeno, poeto kaj kaligrafo (m. 1831)
- 1766: Josef Radetzky von Radetz, aŭstra kampa marŝalo (m. 1858)
- 1781: Sebastian Lucius, germana entreprenisto (m. 1857)
- 1786: Carl Poppo Fröbel, germana filologo, pedagogo kaj libropresisto (m. 1824)
- 1795: James K. Polk, prezidento de Usono (m. 1849)
- 1798: Ferenc Hiry, hungara pedagogo, verkisto kaj profesoro (m. 1876)
- 1808: Jules Barbey d'Aurevilly, franca verkisto, poeto kaj literatura kritikisto (m. 1889)
- 1815: George Boole, angla memlernanto, matematikisto kaj filozofo, kreinto de Bulea algebro (m. 1864)
- 1827: Paul de Lagarde, germana orientalisto kaj filozofo (m. 1891)
- 1830: Károly Divald, hungara apotekisto, kemiisto kaj fotisto (m. 1897)
- 1862: Maironis, litova poeto, dramisto, teologo (m. 1932)
- 1865: Warren G. Harding, prezidento de Usono (m. 1923)
- 1865: Dezső Szilágyi, hungara aktoro (m. 1933)
- 1866: Bronisław Piłsudski, pola etnografo (m. 1818)
- 1875: Móric Miklós Pásztory, hungara ĝardenisto, filmreĝisoro (m. 1922)
- 1882: Leo Perutz, ĉeĥa-aŭstra verkisto kaj matematikisto, kontribuinta al t.n. literaturo kafeja, aŭtoro de historiaj romanoj (m. 1957)
- 1885: Harlow Shapley, usona astronomo okupiĝanta pri stelamasoj (m. 1972)
- 1890: Moa Martinson, sveda verkistino (m. 1964)
- 1891: Zenon Klemensiewicz, pola lingvisto, profesoro de Jagelona Universitato, membro de Pola Scienca Akademio, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (m. 1969)
- 1892: Pál Ábrahám, hungara komponisto, dirigento (m. 1960)
- 1894: Tivadar Fekete, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto, tradukisto (m. 1940)
- 1902: Gyula Illyés, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 1983)
- 1905: Franjo Homar, kroata esperantisto, komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo, unua redaktoro "La Suda Stelo", tradukisto, kontribuanto al "Oomoto", sinmortiginto (m. 1933)
- 1906: Daniil Andrejev, rusa poeto, filozofo kaj kristana mistikulo (m. 1959)
- 1906: Luchino Visconti, itala teatra kaj filma reĝisoro (m. 1976)
- 1911: Odysseas Elytis, greka Nobelpremiita verkisto (m. 1996)
- 1913: Burt Lancaster, usona aktoro (m. 1994)
- 1914: Josef Valčík, ĉeĥoslovaka serĝento kontribuinta al atenco kontraŭ Reinhard Heydrich (m. 1942)
- 1916: Imre Pál Erdős, rumania hungara pentristo (m. 1987)
- 1919: Fernando de Diego, hispana tradukisto el la angla, franca kaj hispana al Esperanto, kontribuinta i.a. al "Monda Kulturo", "Fonto", "La Gazeto", Esperanto-vortaristo, Honora Membro de UEA (m. 2005)
- 1921: Wanda Półtawska, pola kuracistino, psikiatro, memoriganta malliberulinojn de koncentrejo Ravensbrück
- 1923: Tibor Horváth, rumania hungara apotekisto, fakverkisto (m. 1993)
- 1930: Václav Erben, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de detektivaj noveloj kaj historiaj romanoj (m. 2003)
- 1930: Miklós Szalay, rumania hungara komponisto (m. 2003)
- 1938: Richard Serra, usona skulptisto (m. 2024)
- 1938: Sofia de Grekio, reĝino de Hispanio
- 1938: Adorján Kovács, rumania hungara inĝeniero pri ĝardenkulturo
- 1941: Lajos Ambrus, rumania hungara instruisto, verkisto, redaktoro
- 1942: Shere Hite, uson-germana seksedukisto (m. 2020)
- 1944: Patrice Chéreau, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2013)
- 1944: Keith Emerson, angla klavaristo, kantoverkisto kaj kinkomponisto (m. 2016)
- 1949: Lois McMaster Bujold, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto
- 1951: Edward Kozyra, pola bestokuracisto, Esperanto-vortaristo, E-vikipediisto, kungvidanto de la pola filio de Eŭropo - Demokratio - Esperanto
- 1954: Andreas Gruber, aŭstra scenaristo kaj filmreĝisoro
- 1960: Andy Borg, aŭstra modkantisto kaj televida moderigisto
- 1963: Borut Pahor, prezidento de Slovenio
- 1965: Shahrukh Khan, barata aktoro de Bollywood
- 1974: István Urák, rumania hungara biologo, lekciisto
- 1976: Márton László, rumania hungara historiisto, arkivisto
- 1976: Domokos Szilágyi, rumania hungara hungarlingva poeto (n. 1938)
Mortoj
- 472: Olibrio, romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 420)
- 1083: Matilda de Flandrio, edzino de Vilhelmo la 1-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1031)
- 1148: Malaĥio el Arnagh, irlanda katolika abato, klarvidanto kaj sanktulo, konata de la profetaĵo de Malaĥio (n. 1094)
- 1327: Jakobo la 2-a, reĝo de Aragono, Valencio, Sicilio (n. 1267)
- 1676: Adam Michna, ĉeĥa komponisto, orgenisto kaj poeto, reprezentanto de la memstara ĉeĥa stilo en la barokmuziko (n. 1600)
- 1704: Johann Jacob Walther, germana violonisto kaj komponisto (n. 1650)
- 1735: Šimon Brixi, ĉeĥa komponisto (n. 1693)
- 1809: Vital Mösl, aŭstra filozofo, benediktano kaj tradukisto
- 1887: Jenny Lind, sveda operkantistino (soprano) (n. 1820)
- 1910: Paul Berthelot, franca anarkiisto, iniciatinto de revuo Esperanto kaj Internacia Socia Revuo, fondinta asocion por katalunaj e-istoj, ano de la unua Brazila Kongreso de Esperanto, membro de Lingva Komitato (n. 1881)
- 1912: Dmitri Mamin-Sibirjak, rusa verkisto (n. 1852)
- 1917: Barnabás Holló, hungara skulptisto (n. 1865)
- 1934: Edmond de Rothschild, franca kolektisto kaj mecenato (n. 1845)
- 1941: Stanisław Kryczyński, pola-tatara historiisto kaj orientalisto (n. 1911)
- 1950: George Bernard Shaw, irlanda Nobelpremiita verkisto (n. 1856)
- 1956: Leo Baeck, germana-juda rabeno, teologo, sciencisto (n. 1873)
- 1963: Ngô Đình Diệm, unua prezidento de Vjetnama respubliko, murdita (n. 1901)
- 1965: Norman Morrison, usona kvakero, kiu sinbruliĝis proteste de usona engaĝigo al vjetnama milito (n. 1933)
- 1966: Peter Debye, nederlanda Nobelpremiita fizika kemiisto okupiĝinta pri premo de radiado (n. 1884)
- 1975: Pier Paolo Pasolini, itala filmreĝisoro kaj verkisto, murdita (n. 1922)
- 1976: Domokos Szilágyi, rumania hungara poeto, eseisto, tradukisto kaj vojaĝtaglibristo (n. 1938)
- 1977: Hans Erich Nossack, germana ekzistadisma verkisto (n. 1901)
- 1983: Toríbio Mejía Xesspe, perua antropologo, kunmalkovrinto de Nazka-linioj (n. 1896)
- 1996: Pierre Grimal, franca filologo, spertulo pri la latina literaturo (n. 1912)
- 1998: Árpád Sós, rumania hungara sportĵurnalisto, redaktoro (n. 1919)
- 1999: Milan Antal, slovaka astronomo (n. 1935)
- 2000: Sue Ryder, brita filantropa aktivulino, helpantino de rezistomovado sub la germana okupado de Eŭropo (n. 1923)
- 2000: Robert Cormier, usona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1925)
- 2002: József Denderle, rumania hungara historiisto, lernolibroverkisto (n. 1911)
- 2002: Mária Váradi, rumania hungara ĵurnalistino (n. 1923)
- 2003: Sándor Karancsi, rumania hungara grafikisto (n. 1932)
- 2004: Zajid bin Sultan al Nahajjan, unua prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (n. 1918)
- 2004: Theo van Gogh, nederlanda publicisto kaj reĝisoro, kritikisto de la islama mondo, murdita (n. 1957)
- 2007: Igor Mojsejev, rusia baleta dancisto kaj koreografo (n. 1906)
- 2010: Rudolf Barŝaj, rusia dirigento kaj vjolisto (n. 1924)
- 2013: Ghislaine Dupont, franca ĵurnalistino specialiĝinta pri Afriko, murdita (n. 1956)
- 2016: Olego Popov, soveta, rusia klaŭno laborinta en la Moskva cirko, popola artisto de Sovetunio (n. 1913)
- 2018: Roy Hargrove, usona ĵaz- kaj funko-trumpetisto (n. 1969)
- 2020: Gigi Proietti, itala aktoro kaj reĝisoro (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 2-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|