Lorenz Christoph Mizler von Kolof (* 26-an de julio 1711 en Heidenheim; † 8-an de majo 1778 en Varsovio) estis germana filozofia instruitulo, verkisto, medicinisto, librokomercisto, libropresisto kaj muziksciencisto. En 1738 li fondis en Lepsiko la „Correspondierende Societät der musicalischen Wissenschaften“ (koresponda societo de la muzikaj sciencoj), mallonge ankaŭ „Mizlersche Societät“, kiu estas laŭ nuna rigardo la unua muzikscienca asocio. Telemann, Bach, Händel kaj Carl Heinrich Graun estis kelkaj el ĝiaj membroj. Ekde 1743 sekvis multnombro da agadoj en lia nova agokampo en Pollando.
Literaturo