8-a de majo
La 8-a de majo estas la 128-a tago de la jaro (la 129-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 237 tagoj restas ĝis la fino de la jaro.
Je la 8-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 413: Imperiestro Flavio Honorio subskribis edikton pri redukto de impostoj por la italaj provincoj Viterbo, Kampanio, Picenum, Samnium, Apulio, Lucania kaj Kalabrio, kiuj estis prirabitaj de visigotoj
- 589: Tria koncilio de Toledo komenciĝis - katolikismo iĝis oficiala religio de Regno Visigota en Hispanio
- 1254: Verŝajna dato de unua plenumo de mezepoka himno Gaude Mater Polonia kiel vespra parto omaĝe al Sankta Stanislavo, pola episkopo-martiro
- 1360: Subskribo de la Traktato de Brétigny inter Francio kaj Reĝlando Anglio - inaŭguro de naŭjara paŭzo en la Centjara milito
- 1429: Centjara milito: angloj rezignis pri la sieĝo de Orléans - unua pli grava venko de Johana de Arko
- 1431: Bohemio: en Cheb (Eger) oni subskribis interkonsenton inter husanoj kaj senditoj de la koncilio de Bazelo pri solvo de disputo - granda sukceso por la husanoj, kiuj ekrajtis defendi libere siajn instruojn antaŭ la plej altaj reprezentantoj de la Katolika Eklezio
- 1541: Hispana esploristo kaj konkistadoro Hernando de Soto malkovris riveron Misisipo
- 1624: Imperiestro Ferdinando la 2-a kaj reĝo de Hungario Gábor Bethlen subskribis pactraktaton en Vieno
- 1654: En Westminster oni subskribis pactraktaton pri fino de la unua angla-nederlanda milito
- 1654: En Regensburg germana sciencisto Otto von Guericke prezentis eksperimenton por pruvi vakuon kaj atmosferan premon
- 1713: Granda Nordia Milito: Helsinko subiĝis al la rusa armeo
- 1721: Inocento la 13-a iĝis papo
- 1740: Traktato inter Francio kaj Turkio pri eterna amikeco subskribiĝis
- 1794: Franca revolucio: fizikisto, kemiisto kaj impost-kolektanto Antoine Lavoisier estis gilotinita
- 1808: Napoleono interkonsentis kun registaro de Varsovia Duklando pagi soldatan salajron al 8 000 polaj soldatoj
- 1821: Greka milito de sendependiĝo: taĉmento de grekaj batalantoj, gvidata de Odiseas Andrucos, en batalo de Gravia (Focido), haltigis marŝon de 8000 turkaj soldatoj al Amfisa
- 1848: Ribelo de Grandpollando: venko de poloj en batalo de Exin (pole Kcynia, 1772-1807 kaj 1815-1920 party de Prusio) kontraŭ la Reĝlando Prusio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de rusa armeo en la 1-a batalo de Ignacevo (proksime al Konin)
- 1886: Atlanta: farmaciisto John Pemberton komencis vendi de li elpensitan trinkaĵon Koka-kolao
- 1889: Nederlanda pentristo Vincent van Gogh komencis kuracadon en psikiatria hospitalo
- 1902: Martiniko: erupcio de la vulkano Monto Pelée detruis la urbon Saint-Pierre - 20 mil personoj pereis
- 1914: Adolph Zukor fondis usonan kinofirmaon Paramount Pictures
- Unua mondmilito
- 1921: Kongreso de la Socialista Partio de Rumanio komenciĝis en Bukareŝto (8-12 majo), kaj decidis transformi ĝin en komunistan partion
- 1924: En Parizo Ligo de Nacioj subskribis konvencion laŭ kiu la grandparte germanlingva Memel-regiono ĉirkaŭ la nuna urbo Klaipėda estis transdonita al Litovio
- 1929: Norvegio aneksis insulon Janmajeno
- 1933: Ignacy Mościcki refoje iĝis prezidanto de pola respubliko; pola oficiro Stanisław Skarżyński finis flugon super Atlantiko per la aviadilo RWD-5 fiksante mondrekordon pri longeco (de Saint-Louis (Senegalo) ĝis Maceió (Brazilo); Mahatmo Gandhi komencis sian 21-tagan fastadon por protesti kontraŭ brita politiko en Barato
- 1937: Ĉeĥoslovaka prezidento Edvard Beneš sendis mesaĝon al Stalin avertante pri puĉo kontraŭ li inter la plej alta gvidantaro de la Ruĝa Armeo; papo Pio la 11-a fondis katolikan metropolitejon en Rigo kune kun diocezo de Liepāja en la grandparte luterana Latvio
- Dua Mondmilito
- 1940: en norvegan havenon Harstad (Troms) alvenis de Francio Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj; Kostariko: Rafael Ángel Calderón Guardia iĝis prezidento
- 1941: nokte de la 8-a/9-a de majo Bomba Korpuso de RAF atakis celojn en Germanio, ĉefe Hamburgo kaj Bremeno; Luftwaffe atakis Nottingham, Hull kaj Sheffield
- 1942: unua batalo en Korala maro inter Japanio kaj Usono finiĝis - unuafoje ambaŭflanke ekrolis aviadilaj ŝipoj; Brita Hindio: japana aviado atakis baratan Ĉitagongon; Orienta Fronto: germana 11-a Armeo (Erich von Manstein) atakis sur la Kerĉa duoninsulo
- 1943: Aliancanoj: en Virginio komenciĝis konferenco prepare al fondo de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo; Ribelo en varsovia geto: sinmortigo de 120 judaj ribelantoj en bunkro, ĉirkaŭitaj de naziaj taĉmentoj kaj venenigataj per gaso; Volinia masakro: ukrainaj ribelantoj murdis en vilaĝoj pole nomataj Katerynówka (Катеринівка, Katerinivka) kaj Koszów (Кошів, Koŝiv) po kelkdekon da lokaj judoj kaj poloj; en Naliboki (Налібакі, Nalibaki, nun Minska regiono) sovetaj kaj judaj partizanoj murdis 128 polojn, kiuj kontraŭstaris al rabado
- 1944: Krimeo: trupoj de la 4-a Ukraina Fronto atingis internan zonon de la defendo de Sebastopolo
- 1945: Fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo komunikita de la usona prezidento Truman per radio; Ruĝa Armeo liberigis en Prusa Silezio plurajn germanajn urbojn; Orienta Fronto: direkte al Prago ukrainaj sovetiaj soldatoj ekregis Dresdenon kaj eniris al Ĉeĥio, polaj soldatoj okupis Bautzen, atingis Elbon apud Bad Schandau kaj apud Sebnitz transpaŝis landlimon kun Ĉeĥoslovakio; Praga ribelo finita; brita 8-a armeo kune kun slovenaj partizanoj kaj jugoslavaj armeanoj, alvenis en Karintion kaj Klagenfurt; Franca Alĝerio: francaj soldatoj murdis kelkcent loĝantojn de la urbo Setif; en Berlino ripetiĝis senkondiĉa kapitulacon de Tria Regno - la milito daŭris ankoraŭ en Fora Oriento per Japanio, sed jam malmobiliziĝis ĉ. 2 milionoj de usonaj soldatoj, ĉ. 400 mil restis en okupataj areoj de Eŭropo, kaj 6 milionoj en foraj frontoj de Pacifiko
- 1947: Pollando: la oficiro W. Pilecki, konata de la raportoj el Aŭŝvico kaj partopreno en la ribelo de Varsovio, estis arestita de funkciuloj de politika polico kaj murdita post torturo
- 1949: Berlino: en Treptower Park estis inaŭgurita monumento al soldatoj de la Ruĝa Armeo, mortfalintaj en la batalo de Berlino
- 1949: En Bonn Parlamenta Konsilio adoptis konstitucion de Federacia Respubliko Germanio
- 1950: Sándor Rónai estis nomumita prezidanto de la Prezidanta Konsilio de Hungara Popola Respubliko
- 1952: Varsovio: antaŭ supera militista tribunalo ses polaj oficiroj de aerarmeo estis akuzitaj pri komploto, post torturoj dum sekreta enketado ili estis pafmortigitaj - kvar el ili batalis en la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1953: Dum konferenco en Krakovo la pola episkoparo proteste kontraŭ provo subigi katolikan eklezion al komunistaj aŭtoritatoj voĉdonis pri memorialo Non possumus (Ni ne povas) al la registaro de Pola Popola Respubliko - responde la 26-an de septembro arestiĝis primaso kardinalo Stefan Wyszyński
- 1954: Filipinoj: Azia Futbal-Konfederacio fondiĝis en Manilo
- 1957: Sudvjetnama prezidanto Ngô Đình Diệm komencis ŝtatan viziton al Usono, la ĉefa sponsoro de lia reĝimo
- 1963: Suda Vjetnamio: en Hue komenciĝis budhana krizo
- 1970: Lasta studia albumo Let It Be ("Preterlasu") de la brita rokgrupo The Beatles aperis antaŭ ilia disiĝo kaj transiro al la legendo
- 1972: Vjetnama milito: prezidento de Usono Richard Nixon anoncis maran blokadon de Nord-Vjetnamio
- 1973: Post 71 tagoj de la okupado de vilaĝo Wounded Knee finiĝis protesto de usonaj indianoj rememoriganta la maskaron de Wounded Knee
- 1980: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis likvidon de variolo
- 1984: Sovetunio anoncis bojkoton de la 23-a Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso — al ĝi aliĝis ĉiuj landoj de la Orienta Bloko krom Rumanio
- 1988: Francio: François Mitterrand refoje gajnis prezidentan balotadon venkante Jacques Chirac
- 1989: Pollingva gazeto "Gazeta Wyborcza" aperis en eldonkvanto de 150 mil ekzempleroj dum la balota kampanjo de solidareca opozicio al Sejmo kaj Senato
- 1995: Prezidento de Usono Bill Clinton subskribis dekreton pri enkonduko de komerca embargo kontraŭ Irano
- 1999: Ismail Omar Guelleh iĝis prezidento de Ĝibutio
- 2007: Pastora predikisto Ian Paisley iĝis ĉefministro de Nord-Irlando
- 2008: Vladimir Putin iĝis ĉefministro de Rusio
- 2009: Jan Fischer iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 2010: Laura Chinchilla kiel unua virino iĝis prezidentino de Kostariko; Józef Kowalczyk estis nomumiĝis ĉefepiskopo de Gniezno kaj primaso de Pollando
- 2012: Dmitrij Medvedev iĝis ĉefministro de Rusio
- 2014: Informo-Centro pri Viktimoj de la Dua Mondmilito malfermiĝis en Varsovio - aganta kadre de la Instituto pri Nacia Memoro
- 2015: En Britio ekfunkciis la dua kabineto de David Cameron, estro de Konservisma Partio
- 2018: Carlos Alvarado Quesada iĝis prezidento de Kostariko; usona prezidanto Donald Trump anoncis retiriĝon de Usono el interkompreno kun Irano
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1492: Andrea Alciato, itala humanisto kaj juristo (m. 1550)
- 1521: Petrus Canisius, nederlanda jezuito, doktoro de eklezio kaj sanktulo (m. 1597)
- 1564: Justin Bertuch, germana pedagogo, lernejestro (m. 1626)
- 1587: Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1637)
- 1639: Giovanni Battista Gaulli, itala artisto, konata de la fresko de volbo (m. 1709)
- 1653: Claude-Louis-Hector de Villars, franca diplomato, militisto kaj marŝalo (m. 1734)
- 1668: Alain René Lesage, franca verkisto, dramaturgo kaj tradukisto (m. 1747)
- 1735: Nathaniel Dance-Holland, angla pentristo de portretoj kaj politikisto, kies pentraĵoj troviĝas en la Nacia Galerio de Viktorio (m. 1811)
- 1737: Edward Gibbon, brita verkisto, konata de la ĉefverko La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio (m. 1794)
- 1770: Johann Bartholomäus Trommsdorff, germana farmaciisto (m. 1837)
- 1786: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (m. 1859)
- 1815: László Lovassy, hungara juristo (m. 1892)
- 1818: Samuel Leonard Tilley, kanada politikisto, unu el la patroj de la Konfederacio (m. 1896)
- 1824: William Walker, usona kuracisto, juristo kaj soldulo provanta kelkfoje konkeri Mezamerikon (Centra Ameriko kun Karibio) (m. 1860)
- 1828: Ŝarbel Maĥluf, libana katolika monaĥo kaj ermito apartenanta al maronita eklezio, konata de postmortaj mirakloj, sanktulo (m. 1898)
- 1828: Henri Dunant, svisa Nobelpremiita humanisto, kunfondinto de Ruĝa Kruco (m. 1910)
- 1835: Bertalan Székely, hungara pentristo pentrinta la batalon de Mohács (m. 1910)
- 1851: Béla Kreith, hungara ĵurnalisto, relikvokolektinto (m. 1916)
- 1851: Stanisław Witkiewicz, pola artisto, pentristo, arkitekturisto, filozofo, teoriisto pri arto (m. 1915)
- 1860: Ferenc Báthori, hungara etnografo kaj lingvosciencisto (m. 1936)
- 1872: Bertrand Russell, kimra Nobelpremiita epistemologo, filozofo, matematikisto, socia aganto kaj eseisto (m. 1970)
- 1873: Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaima kleriko kaj turkologo (m. 1961)
- 1874: Inessa Armand, franca revoluciulino en Rusio, amantino de Lenin (m. 1920)
- 1874: George Markham Hayton, angla inĝeniero, ekzamenisto ĉe Brita Esperanto-Asocio (m. nekonata)
- 1877: Adolf Meschendörfer, transilvania verkisto kaj pedagogo (m. 1963)
- 1884: Harry S. Truman, prezidanto de Usono, dum kies oficperiodo atombomboj falis sur Japanio, konata de la Plano de Marshall helpe al postmilita Eŭropo (m. 1972)
- 1888: Stasys Tijūnaitis, litova esperantisto, kunaganto de Adomas Jakštas, kunlaboranto de "Litova Stelo" kaj "Litova almanako", ano de UK 1924 (m. 1966)
- 1892: S. Sosabowski, pola generalo, ano de paraŝutista brigado de poloj en Britio, mutobskurulo (m. 1967)
- 1892: Arnold Hauser, hungara arthistoriisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1978)
- 1894: István Metz, rumania hungara medicinhistoriisto, verkisto (m. 1983)
- 1899: Friedrich August von Hayek, aŭstria Nobelpremiita ekonomikisto kaj filozofo pri politiko (m. 1992)
- 1900: Árpád L. Bitay, rumania hungara pentristo, invalido de la unua mondmilito (m. 1935)
- 1901: Mihály Székely (kantisto), hungara operkantisto (baso) (m. 1963)
- 1902: István Somló, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (m. 1971)
- 1903: Fernandel, franca aktoro kaj kantisto, konata kiel Don Camillo (m. 1971)
- 1906: Roberto Rossellini, itala kinreĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de la filmo Romo, malferma urbo (m. 1977)
- 1909: László Rajk, hungara komunista politikisto, ministro pri internaj aferoj, kontraŭstalinisma aganto, ekzekutita (m. 1949)
- 1912: Gertrud Fussenegger, aŭstra verkistino loĝanta en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (m. 2009)
- 1919: Lex Barker, usona aktoro partoprenanta la Duan Mondmiliton, konata de la filmo Winnetou I (m. 1973)
- 1921: Ija Lazari-Pawłowska, pola filozofino kaj etikistino, habilitiĝinta surbaze de la disertaĵo "Etiko de Gandhi", disĉiplo de Tadeusz Kotarbiński kaj Maria Ossowska (m. 1994)
- 1925: Ali Hassan Mwinyi, prezidento de Tanzanio 1985-1995 (m. 2024)
- 1926: David Attenborough, angla verkisto, naturalisto, vojaĝisto, dokument-filmisto pri naturo, bestoj kaj antropologio
- 1935: Zdzisław Król, varsovia katolika pastro-mitrulo, pereinta en kraŝo de la pola registara aviadilo super Smolensk (m. 2010)
- 1937: Thomas Pynchon, usona verkisto, ĉefkreinto de la postmoderna literaturo
- 1938: József Csapó I., rumania hungara agronomo
- 1944: Gary Glitter, brita kantisto-komponisto
- 1945: Keith Jarrett, usona ĵazpianisto
- 1947: Brian Moon, brita esperantisto
- 1955: Meles Zenawi, etiopa ĉefministro, prezidanto de la Organizaĵo por Afrika Unueco
- 1961: László Sall, rumania hungara poeto vivanta en Svedio
- 1966: Emese Gyöngyvér Veres, rumania hungara etnografino, ĵurnalistino
- 1969: Akebono Taro, usona sumoisto (m. 2024)
- 1970: Naomi Klein, kanada ĵurnalistino kaj verkistino, kritikantino de novliberalisma tutmondiĝo, kies libro No logo iĝis manifesto de alimondismo
- 1973: Arakawa Hiromu, japana mangaverkisto
- 1975: Enrique Iglesias, hispana kantisto kaj komponisto
- 1978: Lucimar da Silva Ferreira, brazila futbalisto
- 1980: Jevgenij Lebedev, brita ĵurnalisto kaj amaskomunikila entreprenisto, filo de oligarĥo Aleksandr Lebedev
- 1982: Christina Cole, angla aktorino rolinta en sciencfikcia agfilmo Jupiter Ascending
Mortoj
- 535: Johano la 2-a, papo, la unua, kiu post elekto ŝanĝis sian nomon
- 615: Bonifaco la 4-a, papo, ordoninta ordinon por monakoj, sanktulo
- 685: Benedikto la 2-a, papo, kondamninta monotelitismon, sanktulo
- 1501: Giovanni Battista Zeno, itala kardinalo, episkopo de Vicenza, murdita (n. 1439)
- 1529: Andrea Navagero, itala verkisto, politikisto kaj humanisto (n. 1483)
- 1715: Maria Mancini, franca nobelulino, nevino de kardinalo Jules Mazarin (n. 1639)
- 1778: Lorenz Christoph Mizler, germana muziksciencisto, kuracisto, matematikisto (n. 1711)
- 1782: Markizo de Pombal, ĉefministro de Portugalio, malvigliginta Inkvizicion kaj protektinta judojn (n. 1699)
- 1785: Étienne-François de Choiseul, ĉefministro de Ludoviko la 15-a (n. 1719)
- 1788: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (n. 1723)
- 1794: Antoine Lavoisier, franca kemiisto, malkovrinto de oksigeno (n. 1743)
- 1819: Kamehameha la 1-a, unua reĝo de Havajo, fondinto de dinastio (n. ĉirkaŭ 1758)
- 1842: Jules Dumont d'Urville, franca esploristo de Pacifika Oceano, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Antarkto, maroficiro (n. 1790)
- 1844: Johann Adolph Darnstedt, germana pentristo kaj gravuristo (n. 1769)
- 1859: José Madrazo, hispana pentristo kaj gravuristo de baroko kaj novklasikismo (n. 1781)
- 1873: John Stuart Mill, brita filozofo, politikologo, ekonomikisto (n. 1806)
- 1880: Gustave Flaubert, franca verkisto, aŭtoro de Madame Bovary kaj La tentado de sankta Antonio, esperantigata (n. 1821)
- 1891: Helena Blavatskij, rusa verkistino, popularigantino de okultismo, mediumo, fondintino de la Teozofia Societo (n. 1831)
- 1903: Paul Gauguin, franca pentristo post-impresionisma vivanta en Tahitio (n. 1848)
- 1904: Eadweard Muybridge, angla-usona fotisto, unu el pioniroj de kino (n. 1830)
- 1918: Simon Hollósy, hungara pentristo (m. 1857)
- 1934: Miloslav Schmidt, slovaka nacia kaj socia aganto, kreinto de volontulaj fajrobrigadoj, esperantisto, dumviva membro de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (n. 1881)
- 1936: Oswald Spengler, germana filozofo de kulturo kaj historio, aŭtoro de la verko La subiro de la Okcidento (n. 1880)
- 1950: Vital Brazil, brazila kuracisto, imunologo, malkovrinto de kontraŭserpenta serumo (n. 1865)
- 1950: Cezaro Rossetti, skota kuiristo kaj vendisto, frato de Reto Rossetti, konata de esperantlingva romano Kredu min, sinjorino! (n. 1901)
- 1951: Jaromír Borecký, ĉeĥa bibliotekisto, poeto, tradukisto (n. 1869)
- 1952: William Fox, usona produktoro (n. 1879)
- 1959: Éva Ajtay, rumania hungara pentristino, grafikistino (n. 1935)
- 1960: Hugo Alfvén, sveda komponisto, violonisto kaj pentristo (n. 1872)
- 1964: Albert Hochleitner, aŭstra politikisto (n. 1893)
- 1967; László Musnai, hungara pastro, Biblio-esploristo, kulturhistoriisto (n. 1888)
- 1973: Béla Lándor, hungara ĵurnalisto kaj historiisto (n. 1899)
- 1975: Fritz Kühnlenz, germana verkisto kaj juristo
- 1979: Talcott Parsons, usona sociologo, profesoro de la Universitato Harvard (n. 1902)
- 1984: Boris Antonenko-Davidoviĉ, ukraina verkisto, lingvisto, tradukisto, laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio, esperantigata (n. 1899)
- 1988: Domingo Ortega, hispana matadoro (n. 1906)
- 1988: Robert A. Heinlein, usona verkisto de sciencfikcio (n. 1907)
- 1990: Ilona Jakab, rumanuja hungara pentristo (n. 1929)
- 1990: Luigi Nono, itala komponisto (n. 1924)
- 1991: Jean Langlais, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1907)
- 1991: Jakab Molnár, rumania hungara redaktoro, publicisto (n. 1926)
- 2000: István Ferenczi, hungara arkeologo, filo de Sándor Ferenczi (n. 1921)
- 2000: Märtha Andréasson, sveda esperantistino, delegito de UEA, kontribuanta al vinila sondisko "Sven kaj Siv", estrarano de SEF kaj SEI (n. 1927)
- 2006: György Somlyó, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1920)
- 2008: Mieczysław Albert Krąpiec, pola dominikano, filozofo-tomisto, rektoro de Katolika Universitato de Lublin, prezidanto de la scienca komitato de la Universala enciklopedio de filozofio (n. 1921)
- 2008: Luigi Malerba, itala verkisto, noviganto de la itala literaturo (n. 1927)
- 2010: Andor Lilienthal, hungara ŝakisto, grandmajstro (n. 1910)
- 2010: Odd Tangerud, norvega esperantisto kaj Esperanto-verkisto (n. 1919)
- 2011: Erwin Gatz, germana teologo kaj eklezihistoriisto (n. 1933)
- 2011: Miklós Hubay, hungara dramverkisto, tradukisto (n. 1918)
- 2012: Maurice Sendak, usona verkisto kaj ilustristo (n. 1928)
- 2015: Menashe Kadishman, israela skulptisto (n. 1932)
- 2021: Theodoros Katsanevas, greka politikisto kaj ekonomikisto, membro de Tutgrekia Socialista Movado kaj Grekia Parlamento (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 8-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|