20-a de majo
La 20-a de majo estas la 140-a tago de la jaro (la 141-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 225 tagoj restas.
Je la 20-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 325: Malfermo de la Unua koncilio de Niceo (Bitinio), dum kiu oni interalie kondamnis arianismon, redaktis Nicean Kredon kaj solvis konflikton pri datado de Pasko
- 526: Siria Antioĥio ruiniĝis pro tertremo - pereis ĉirkaŭ 250 mil homoj
- 685: Skotlando: venko de piktoj super Northumbria en la batalo de Forfar-regiono
- 794: Laŭ Anglosaksa kroniko reĝo Aethelberht la 2-a estis senkapigita ordone de la reĝo Offa
- 885: Karlo la 3-a la Dika kroniĝis kiel okcidentfranka reĝo
- 1184: Danoj detruis okcidentpomerian ŝiparon, konkeris Wolin detruante marbordon, venkis slavajn vendojn - pola episkopejo en Kamień transiris sub danaj influoj
- 1293: Sanĉo la 4-a fondis Komplutensan Universitaton de Madrido
- 1350: En batalo de Żuków (apud Sochaczew) pola reĝo Kazimiro la Granda venkis litovan armeon reakirante i.a. Breston, Lvovon kaj Volodimiron Volinan
- 1420: Husana armeo gvidata de Jan Žižka invadis Pragon
- 1498: Epoko de Malkovroj: portugala esploristo Vasco da Gama atingis Kozhikode (Calicut) en Keralao malfermante senperan mar-vojon inter Eŭropo kaj Barato
- 1501: Portugaloj malkovris Ĉieliran Insulon
- 1515: Hindia rinocero estis transportita al Lisbono, kaj samjare projektita de Albrecht Dürer kiel rinocero de Dürer
- 1570: Abraham Ortelius eldonis la unuan atlason - Theatrum Orbis Terrarum
- 1595: Bojaroj de Valakio ĵuris fidelecon al Sigmundo Báthori, princo de Transilvanio, nome de sia princo Mikaelo de Valaĥio
- 1631: Tridekjara milito: armeo de la Sankta Romia Imperio masakris 25 mil loĝantojn de Magdeburgo
- 1741: Kolombio: perdinte pli ol 9500 soldatojn, plejparte pro flava febro, britaj fortoj estis devigitaj retiriĝi, finante dumonatan batalon de Kartageno kontraŭ Hispanio
- 1792: Malfermo kaj konsekro de la Tombejo Powązki en Varsovio, nun la plej granda nekropolo en Eŭropo
- 1794: Pollando: la plej granda en historio incendio de Mikołów
- Napoleonaj militoj:
- 1857: Allan Kardec sendis ekzempleron de La libro de la spiritoj kun letero al George Sand, en Parizo
- 1859: Ekkonstruo de la Nova sinagogo de Berlino
- 1862: Fondo de Nacia Muzeo en Varsovio kiel Muzeo de Belartoj
- 1873: Usonaj tajloro Jacob Davis kaj entreprenisto Levi Strauss akiris patenton por ĝinzoj kun plifortigitaj - pere de nitoj - poŝoj
- 1875: Konvencio pri la Metro estas subskribita - dum enkondukado de metra decimala sistemo reprezentantoj de 17 subskribantaj ŝtatoj pri la arĥiva metro kaj kilogramo por krei metron kaj kilogramon
- 1882: Germana Imperiestra Regno, Itala Reĝlando kaj Aŭstrio-Hungario ligis Triopan Aliancon
- 1891: Unua turisma gastejo Krčma ekkonstruiĝis en Radhošť (Moraviasileziaj Beskidoj)
- 1901: Dispartigoj de Pollando: plurmonata Infana striko en Września kontraŭ germanigo komenciĝis (infanoj rifuzis akcepti Biblion en la germana lingvo) - peticion al papo subskribis 175 mil loĝantoj de Grandpolujo
- 1902: Kubo akiris sendependecon de Usono - Tomás Estrada Palma iĝis unua prezidento
- 1905: Funikularo de Kievo ekfunkciis
- 1913: En Vroclavo oni malfermis spektaklan-sportan konstruaĵon Hala Ludowa - objekto de la Monda heredaĵo de Unesko
- Unua mondmilito
- 1921: Usona prezidento Warren G. Harding transdonis al pola sciencistino Maria Skłodowska-Curie ujeton da radiumo valoran 100 milojn da dolaroj
- 1927: Sauda Arabio sendependiĝis (Traktato de Jedda)
- 1929: En Prago fondiĝis internacia organizaĵo de pupteatristoj UNIMA
- 1932: Usona aviadistino Amelia Earhart transflugis Atlantikan Oceanon kiel la unua virino
- 1932: Engelbert Dollfuss iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1933: Engelbert Dollfuss fondis aŭstrofaŝistan Patrujlandan Fronton
- 1935: Dua Pola Respubliko: Universitato de Varsovio akceptis nomon "Józef Piłsudski"
- 1939: Germana kvazaŭarmea taĉmento atakis polan doganejon en Kałdowo apud Malbork
- Dua mondmilito
- 1945: Postmilito
- 1946: Britio ŝtatigis minejojn
- 1949: La restaĵoj de Victor Schœlcher, mortinta en 1893 kiel kontraŭulo de sklaveco en francaj kolonioj, kaj Félix Éboué, guberniestro afrikdevena, mortinta en 1944, estis enterigitaj en Panteono de Parizo
- 1954: Ĉiang Kai-ŝek fariĝis prezidento de la Respubliko Ĉinio en Tajvano
- 1954: Ĝenevo: subskribo de interkonsento pri disdivido de Vjetnamio laŭ la 17-a latitudo
- 1960: Itala filmo La Dolce Vita de Federico Fellini estis premiita per Ora Palmo ĉe Internacia Festivalo de Cannes
- 1961: Ukrainio: Ŝevĉenka ŝtata premio fondiĝis
- 1964: Malkovro de la kosma fona radiado fare de usonaj astronomoj
- 1970: Flago de Sudano oficialiĝis
- 1975: Flago de Kameruno oficialiĝis
- 1982: Unua atomenergia usona submarŝipo USS Nautilus iĝis ŝipo-muzeo
- 1982: Papo Johano Paŭlo la 2-a starigis Papan Konsilion por la Kulturo
- 1983: En la scienca revuo "Science" aperis artikolo de franca virussciencisto Luc Montagnier indikanta, ke pro infekto de aidoso povas respondeci nekonata pli frue retroviruso - oni nomis ĝin poste HIV
- 1985: Miamo: financata de usona registaro Radio Martí komencis disaŭdigi por la loĝantaro de Kubo
- 1986: Arlingtona nacia tombejo: enterigo en unu komuna tombo de 5 el 7 viktimoj de la katastrofo de Kosmopramo Challenger
- 1989: Pekino: enkonduko de krizostato pro la protestoj sur placo Tian An Men
- 1990: Riŝon-Le-Ciono: ĉe bushaltejo israela soldato mortpafis 7 palestinanojn
- 1992: Londono: Futbala Klubo de Barcelono gajnis unuafoje la pokalon de Eŭropo
- 1995: Pola skoria motorciklisto Tomasz Gollob gajnis en Wrocław unuan konkuron por individua mondĉampioneco
- 1995: Litovio: en Vilno estis konsekrita monumento al la Nekonata Partizano
- 1996: Komenco de pli ol unu kaj duonjara periodo de nudokula videbleco de la kometo Hale-Bopp, unu el la plej brilaj
- 2001: Oficanta prezidento de Ĉado Idriss Déby elektiĝis por laŭvica periodo
- 2002: Sendependiĝo kaj UNO-membriĝo de Orienta Timoro
- 2006: Ĉinio: konstruado de la akvoenergia Baraĵo Tri Gorĝoj finiĝis
- 2006: Nuri al-Maliki iĝis ĉefministro de Irako
- 2006: Ateno: finna metalroka grupo Lordi gajnis Eŭrovido-Kantokonkurson
- 2008: Dubajo: nubskrapulo Burĝ Ĥalifa atingis preskaŭ 650 m kaj iĝis la plej alta konstruaĵo (superis radian maston en la ĉirkaŭaĵo de pola urbo Płock)
- 2008: Ma Ying-jeou oficiale iĝis prezidento de Tajvano
- 2009: Premiero de la militfilmo Inglourious Basterds de Quentin Tarantino
- 2009: Ŝaĥtar Doneck venkis Werder Bremen, kadre de Eŭropa Ligo de UEFA, en lasta finalo de UEFA-pokalo, iĝante unua ukraina futbalklubo, kiu gajnis trofeon ekde sendependeco
- 2010: Tanegaŝima-Kosmocentro: lanĉo de la japana kosmosondilo Akacuki direkte al Venuso
- 2012: En prezidenta baloto en Serbio Tomislav Nikolić venkis oficantan prezidenton Boris Tadić
- 2016: Pollando: prezidento de Pollando Andrzej Duda subskribis leĝon pri malpermeso propagandi komunismon kaj aliajn totalismajn reĝimojn
- 2017: Antoni Krauze iĝis laŭreato de la premio je la nomo al prezidento Lech Kaczyński dum la 7-a konferenco kadre de Pollando Granda Projekto
- 2018: STS Dar Młodzieży, pola lerneja trimasta velŝipo kun preskaŭ 1000 junuloj elnavigis ĉirkaŭ la mondo el Gdynia — okaze de la 100-jariĝo de la pola sendependeco
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1364: George-Étienne Cartier, angla kavaliro (m. 1403)
- 1470: Pietro Bembo, itala kardinalo, humanisto, filologo, poeto kaj historiisto (m. 1547)
- 1537: Girolamo Fabrizio, itala anatomo, fiziologo, kirurgo, patro de embriologio (m. 1619)
- 1547: Melchior Bischoff, germana protestantisma animzorganto kaj verkanto de eklezikantaj tekstoj
- 1554: Paolo Bellasio, itala komponisto kaj orgenisto (m. 1594)
- 1743: Toussaint Louverture, heroo de Haitia revolucio dum la franca okupado (m. 1803)
- 1764: Johann Gottfried Schadow, germana skulptisto, pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de klasikismo (m. 1850)
- 1772: William Congreve, brita rakeda pioniro (m. 1828)
- 1780: Bernardino Rivadavia, prezidento de Argentino (m. 1845)
- 1799: Honoré de Balzac, franca verkisto, reprezentanto de realismo, aŭtoro de plurvoluma romano La Homa Komedio (m. 1850)
- 1806: John Stuart Mill, brita filozofo, politikologo kaj ekonomikisto (m. 1873)
- 1830: Iwan von Müller, germana klasika filologo
- 1838: Jules Méline, ĉefministro de Francio, konata de la Méline-tarifo (m. 1925)
- 1849: Georg Bötticher, germana verkisto kaj grafikisto (m. 1918)
- 1851: Emil Berliner, usona inventisto eltrovinta gramofonon (m. 1929)
- 1860: Benedek Bálint, hungara ksilografo, grafikisto, industriartisto (m. 1920)
- 1860: Eduard Buchner, germana kemiisto Nobelpremiita pro malkovro de fermentado (m. 1917)
- 1868: Jonas Staugaitis, litova kuracisto, prezidento de Litovio (m. 1952)
- 1871: György Tóth, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1942)
- 1876: Karl Borchert, germana politikisto kaj kontraŭfaŝisto
- 1880: Cornelis Jacob Baart de la Faille, nederlanda biologo, pioniro de Esperanto, elektita al la Estraro de UEA 1939-1947 (m. 1939)
- 1881: Władysław Sikorski, pola generalo, ĉefministro de Pollando en ekzilo, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, mortfalinta en mistera aviada katastrofo en Ĝibraltaro (m. 1943)
- 1882: Sigrid Undset, norvega katolika Nobelpremiita verkisto, kontraŭfaŝista (m. 1939)
- 1893: Alajos Mécs, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1978)
- 1901: Max Euwe, nederlanda mondĉampiono pri ŝakludo (m. 1981)
- 1902: Jazep Puŝĉa, belorusa sovetia poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto, kunfondinto de la literatura unioj "Junularo" kaj "Altaĵo" (m. 1964)
- 1906: Ellen Auerbach, germana fotistino kaj pedagogino (m. 2004)
- 1907: Franz Jägerstätter, aŭstra kamparano kaj martiro de konscienco, murdita (m. 1943)
- 1908: James Stewart, usona aktoro rolinta en la filmo Filadelfia rakonto (m. 1997)
- 1915: Moŝe Dajan, israela generalo, venkinto en la sestaga milito kontraŭ araboj (m. 1981)
- 1919: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto, malliberulo de Gulago, partoprenanto de la batalo de Monte Cassino (m. 2000)
- 1921: Wolfgang Borchert, germana verkisto, reprezentanto de la postmilita ruino-literaturo, enestanta en "Beletra Almanako" (m. 1947)
- 1921: Karl Dedecius, germana tradukisto de la pola literaturo tradukinta pli ol 300 polajn poetojn kaj verkistojn (m. 2016)
- 1928: Mátyás Furdek, rumania hungara ekonomikisto (m. 2000)
- 1935: José Mujica, prezidento de Urugvajo
- 1940: Ferenc Valkay, hungara baletdancisto kaj koreografo en la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo
- 1941: Csaba Béla Fábián, rumania hungara matematikisto, ekonomikisto
- 1943: Al Bano, itala muzikisto, kantisto kaj aktoro
- 1944: Dietrich Mateschitz, aŭstra entreprenisto
- 1944: Joe Cocker, angla kantisto de rok-muziko kaj pop-muziko (m. 2014)
- 1944: Boudewijn de Groot, nederlanda artisto kaj kantisto
- 1944: Hugó Ágoston, rumania hungara ĵurnalisto
- 1945: István Petrovits, rumania hungara skulptisto
- 1946: Cher, usona kantistino kaj aktorino
- 1948: József Hevesi, rumania hungara kuracisto, poeto, publicisto
- 1950: Wei Jingsheng, ĉina politika disidento, laŭreato de la Saĥarov-Premio
- 1950: Waldemar Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo
- 1954: Esko Aho, finna politikisto, ĉefministro de Finnlando, membro de la Klubo de Madrido
- 1957: Joŝihiko Noda, ĉefministro de Japanio, membro de la Demokrata Partio de Japanio
- 1957: Vladimír Palko, slovaka politikisto kaj matematikisto
- 1961: Maurizio Milani, itala aktoro, humuristo kaj verkisto
- 1970: Omurbek Babanov, kirgiza entreprenisto pri nafto kaj politikisto, fondinto de politika partio Respublika
- 1974: Stanislav Markelov, rusia juristo kaj ĵurnalisto, defendanto de homaj rajtoj, murdita (m. 2009)
- 1981: Iker Casillas, hispana futbalisto
- 1983: Szabolcs Balla, hungara aktoro
Mortoj
- 685: Ecgfrith, reganto de Deira, reĝo de Northumbria
- 794: Aethelberht la 2-a, anglosaksa reĝo de East Anglia
- 1277: Johano la 21-a, papo, kuracisto kaj logikisto (n. ĉirkaŭ 1210)
- 1506: Kristoforo Kolumbo, itala esploristo malkovrinta Amerikon (n. 1451)
- 1527: Michael Sattler, germana monaĥo, kristana reformaciisto (n. ĉirkaŭ 1495)
- 1648: Ladislao la 4-a, reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio (n. 1595)
- 1658: Bartholomäus Holzhauser, germana teologo kaj ordenfondinto (n. 1613)
- 1722: Sébastien Vaillant, franca kuracisto kaj botanikisto (n. 1669)
- 1755: Johann Georg Gmelin, germana vojaĝisto kaj esploristo de Siberio (n. 1709)
- 1812: Hieronymus von Colloredo, lasta salcburga princĉefepiskopo (n. 1732)
- 1820: Karl Ludwig Sand, germana studento kaj atencanto (n. 1795)
- 1832: Johann Michael von Sailer, germana teologo kaj tradukisto (n. 1751)
- 1834: Markizo de la Fayette, franca nobelo kaj revoluciulo dum Franca kaj Usona Revolucioj (n. 1757)
- 1837: Johan Afzelius, sveda profesoro pri kemio kaj esploristo de mineraloj de la Universitato de Upsalo (n. 1753)
- 1841: Blanco White, hispana verkisto, pensisto, teologo, ĵurnalisto (n. 1775)
- 1859: Josip Jelačić, kroata grafo kaj militisto, subpreminto de la hungara revolucio de 1848 (n. 1801)
- 1873: George-Étienne Cartier, kanada franclingva politikisto, unu el la Patroj de la Konfederacio (n. 1814)
- 1876: Ferenc Szilágyi, hungara historiisto kaj ĵurnalisto, filo de klasikfilologo Ferenc Szilágyi (n. 1797)
- 1896: Clara Schumann, germana komponistino (n. 1819)
- 1913: Henry Morrison Flagler, usona industriisto, kunfondinto de la entrepreno Standard Oil (n. 1830)
- 1917: Philippe de Ferrari, franca kaj aŭstra filatelisto
- 1926: Gerhard Maier, germana teologo kaj cistercia abato (n. 1855)
- 1935: Árpád L. Bitay, rumania hungara pentristo, postmilita invalido (n. 1900)
- 1940: Verner von Heidenstam, sveda Nobelpremiita poeto, membro de Sveda Akademio (n. 1859)
- 1947: Philipp Lenard, germana Nobelpremiita fizikisto esplorinta fotoelektran efikon(n. 1862)
- 1952: József Gelei, hungara zoologo, profesoro, disĉiplo de István Apáthy (n. 1885)
- 1958: Árpád Kiss, rumania hungara matematikisto, dekano (n. 1916)
- 1964: Sándor Farkas, hungara bibliotekisto kaj orientalisto (n. 1887)
- 1973: Włodzimierz Antoniewicz, pola arkeologo sintezinta religion de malnovaj slavoj (n. 1893)
- 1976: Irma Brósz, rumania hungara pentristino, ekspoziciantino de Barabás Miklós Céh (n. 1911)
- 1986: József Bene, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en Sfântu Gheorghe (n. 1903)
- 1989: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino ricevinta Kossuth-premion (n. 1930)
- 1989: John Richard Hicks, angla Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1904)
- 1989: Péter Marosi, rumania hungara kritikisto kaj redaktoro, filo de Károly Molter (n. 1920)
- 1991: Michel Gauquelin, franca psikologo kaj statistikisto-astrologo (n. 1928)
- 1998: Gerzson Veress, rumania hungara poeto, filo de Dániel Veress (n. 1956)
- 1999: Kjell Gustavsen, norvega esperantisto, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, delegito de UEA (n. 1915)
- 2012: Robin Gibb, brita muzikisto, membro de la muzika grupo Bee Gees (n. 1949)
- 2013: Mihály Guttman rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro (n. 1926)
- 2013: Ray Manzarek, usona muzikisto, klavarinstrumentisto de rokmuzika grupo The Doors (n. 1939)
- 2019: Niki Lauda, aŭstra entreprenisto, piloto de Formulo 1, triobla mondĉampiono (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 20-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|