Kartaheno situas apud la Kariba Maro,kaj estas unu el la ĉefaj turismejoj de Kolombio.
Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj ĝi suferis diversajn forrabojn fare de piratoj, interalie de Francis Drake en 1580. Ankoraŭ restas pluraj el la konstruaĵoj de defendo: fortreso kaj muregoj. Ankaŭ estas viziteblaj multaj monumentoj de la kolonia epoko.