19-a de majo
La 19-a de majo estas la 139-a tago de la jaro (la 140-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 226 tagoj restas.
Je la 19-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 363: Petra en Jordanio estis detruita de tertremo
- 715: Gregorio la 2-a iĝis papo, kies konflikto kun la bizanca imperiestro Leono la 3-a la Isaŭra kaŭzis starigon de la tera povo de la papoj
- 1051: Reĝo de Francio Henriko la 1-a la trian fojon edziĝis al rusa princino, filino de Jaroslavo la Saĝa, grandprinco de Kieva Regno
- 1364: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1499: Unua el la tri nuptoj okazis inter Arthur Tudor kaj Katerino de Aragono (laŭ prokuro)
- 1536: Ekzekuto de Anne Boleyn - dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio)
- 1521: Pamplono estis konkerita de la trupoj de Reĝlando Francio
- 1568: Reĝino de skotoj Maria Stuart estis arestita en kastelo Carlisle laŭ ordono de reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
- 1571: Filipinoj: urbo Manilo fondiĝis
- 1586: Samara provinco (Rusio): apud enfluo de la rivero Samara komenciĝis konstruo de la fortikaĵo Samara
- Tridekjara milito:
- 1649: Komunumo de Anglio: Anglio proklamis respublikon
- 1698: Itala kardinalo Federico Caccia, ĉefepiskopo de Milano, solene benis statuon Sancarlone en Piemonto
- 1769: Klemento la 14-a iĝis papo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: garnizono de Kontinenta Armeo okcidente de Montrealo kapitulacis al britaj trupoj en la Batalo de Cedars (Montereĝio)
- 1781: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a demisiis ministron pri financoj Jacques Necker
- Francaj revoluciaj militoj
- 1804: Napoleonaj Militoj: Napoleono avancis 18 generalojn al marŝaloj de Francio
- 1845: Kapitano John Franklin kaj lia perdita ekspedicio ekiris de Greenhithe (Kent) al polusa esplorado kun ŝipoj HMS Erebus, HMS Terror kaj proviza HMS Baretto Junior, kiu sola revenis - 129 homoj mortis dum la ekspedicio
- 1848: Meksika-Usona Milito: Meksiko ratifis la Traktaton de Guadalupe Hidalgo tiel finante la militon kaj cedante Kalifornion, Nevadon, Utahon kaj partojn de kvar aliaj tiutempaj usonaj ŝtatoj al Usono por 15 milionoj da usonaj dolaroj
- 1851: John Russell Hind malkovris asteroidon Ireno
- 1861: En Sumio malfermiĝis unua en Ukrainio dimanĉa lernejo
- 1880: En 400-a mortodatreveno postrestaĵoj de pola kronikisto Jan Długosz estis transportitaj al nova Kripto de Merititoj sur Roketo en Vavelo (Krakovo)
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Amicitio kaj Hajdeo
- 1897: Irlanda poeto Oscar Wilde elprizoniĝis
- 1906: Malfermo de la fervoja tunelo de Simplono inter Brigo en Svisujo kaj Domodossola en Italio
- 1909: En pariza teatro okazis premiero de Rusaj Baletoj fare de Sergej Djagilev
- 1911: Meksika revolucio: venko de Emiliano Zapata kaj ties partizanaj kamparanaj taĉmentoj
- 1911: Kiel unua en la mondo servo por nacia parko establiĝis Kanada Parko-Administracio
- Unua mondmilito
- 1919: Londono: en Royal Albert Hall unuaj donacoj estis transdonitaj favore al Save the Children, postmilita help-organizo fondita de socia reformistino Eglantyne Jebb kaj ŝia fratino Dorothy
- 1919: Greka-turka milito: taĉmentoj komandataj de Mustafa Kemal Atatürk albordiĝis en Samsun ĉe la Nigra Maro - Milito por Turka Sendependiĝo komenciĝis
- 1931: Dua Pola Respubliko: en Jaworzno dum sanga tumulto inter ministoj kaj polico 5 personoj pereis
- 1933: Finna kavaleria generalo Carl Gustaf Emil Mannerheim estis nomumita marŝalo de la milito
- 1934: Armea puĉo en Bulgario - rezulte oni enkondukis aŭtoritatismon kun senvalido de la konstitucio, malfondo de parlamento, eksterleĝigo de ĉiuj politikaj partioj kaj sindikatoj
- 1935: Tria Regno: unua parto de la germana aŭtovojo A5, inter Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt, ekfunkciis
- 1939: En Parizo oni subskribis protokolon pri tuja helpo de franca armeo kaze de germana agreso al Pollando
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo kaj ĝendarmaro pafmortigis en vilaĝoj Bielawki kaj Brzoza kelkdekojn da loĝantoj de Bydgoszcz; germanoj daŭrigis deportadon de poloj en Distrikto Gostyniński - dum la tago germanoj forigis 1 169 polojn; Okcidenta Fronto: germanoj atingis bordon de la Manika Markolo kaj separis ĉefajn fortojn de Aliancanoj en Flandrio - okupante Cambrai kaj Saint-Quentin; kelkajn tagojn post kapitulaco de Nederlando, batalo en Zelando finiĝis; Masakro de Katin: NKVD pretigis nom-liston de polaj militkaptitoj en Ostaŝkov por ekstermo de 6 570 oficiroj kaj soldatoj
- 1941: Provinco Vartlando: En Poznań Gestapo arestis 21 polojn suspektitajn pri konspira agado kaj en Bydgoszcz Gestapo pafmortigis 30 polojn; Londono: Komandanto de la pola aerarmeo, brigada generalo piloto Stanisław Ujejski ricevis, en palaco Buckingham de la manoj de reĝo Georgo la 6-a, la Ordenon de Ŝvitbano; lastaj 8 britaj aviadiloj de RAF forlasis Kreton; kadre de Nord-Afrika kampanjo britaj trupoj kaj etiopaj partizanaj taĉmentoj rompis reziston de italoj en la montaro Amba Alagi - 5 mil soldatoj formetis armilojn; Mediteraneo: por plifortigi defendon de Malto de la aviadilŝipo "Ark Royal" alvenis 48 ĉasaviadiloj (ĝis la 22-a de majo)
- 1942: Germana polico pafmortigis polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj en Zamość-regiono (en Janówka - 5 kaj en Kornelówka - 9 personojn) kaj en Strzelce (Chełm-regiono) - 9 judojn; en Poznań oni ekzekutis 10 polojn; Pola Rezistomovado: varsovia konspira organizaĵo de „Polaj Socialistoj” bombatencis kontraŭ estrata de germanoj kazino, sed destinita nur por poloj, en germana polica kvartalo (sen viktimoj); Orienta Fronto: Ruĝa Armeo malformigis Krimean Fronton - estiĝis Nordkaŭkaza Fronto
- 1943: En Poznań germanoj pendumis 13 personojn; germana polico murdis en Grabów Zaleśny (proksime al Kozienice) 10 loĝantojn; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Czeladź; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en stacidomo Celestynów (proksime al Otwock) 49 malliberigitojn, transportatajn de Lublin al koncentrejo en Aŭŝvico; plotono de Kamparanaj Batalionoj el areo Lubartów atakis kalmukan punan ekspedicion kaj retiriĝis al arbaro; Joseph Goebbels anoncis, ke Berlino estas urbo sen judoj - Judenfrei; en Berlino japana ambasadoro proponis al ministro Joachim von Ribbentrop perantecon de la japana registaro pri interkompreno kun Sovetunio por eviti militaran frakason de Tria Regno; ĉefministro de Britio Winston Churchill faris paroladon en la Usona Kongreso
- 1944: Germana polico pafmortigis en Górka Zagórska 20 personojn, kaj en Lublin - 6; Italio: SS mortigis kadre de reprezalioj 59 civilulojn prenitajn el Ĝenova malliberejo; Supera Ĉefkomandanto generalo Kazimierz Sosnkowski okaze de batalo de Monte Cassino eldonis specialan ordonon al "Soldatoj de Polaj Armitaj Fortoj en la Lando kaj Ekzile"; 8-a Aviada Arme atakis Berlinon kaj Brunsvigon; Kampanjo de Italio: brita 13-a Armea Korpuso kaj kanada 1-a Armea Korpuso estis haltigitaj sur la Hitler-linio, Franca Ekspedicia Korpuso okupis Campodimele, kaj usona 2-a Armea Korpuso - Gaeta; Ĉina Fronto: ĉina garnizono en Lŭojango reĵetis japanajn atakojn; ĉeĥa 3-a Brigado de Infanterio komencis formiĝi en Sovetunio; Pacifiko: ferdekaj aviadiloj de usona Task Force komencis ataki insulon Minami-Tori-ŝima kaj Vejkinsulon (ĝis la 23-a de majo)
- 1945: Postmilito: Ruĝa Armeo likvidis lastajn grupojn de germanoj, kiuj provis rezisti sur teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio
- 1947: Malfermo de stadiono de la sportklubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü
- 1954: Pakistano kaj Usono subskribis en Karaĉio pakton pri ambaŭflanka defendo
- 1962: Madison Square Garden: Bondezirojn al vi ekkantis Marilyn Monroe al John F. Kennedy, kio kaŭzis skandalon
- 1969: Helmut Kohl iĝis ĉefministro de Rejnlando-Palatinato
- 1971: Lanĉo de soveta kosmosondilo Mars 2
- 1974: Kubo de Rubik estis inventita de la hungara arkitekto Ernő Rubik
- 1974: Valéry Giscard d’Estaing gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 1977: Lasta ektrafiko de la trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo
- 1979: Pollando: oni anoncis unuan raporton de la Konservatorio "Sperto kaj Estonteco", kies membro estis Klemens Szaniawski, kunlaboranta kun Fluganta Universitato
- 1983: Varsovio: entombiga ceremonio de Grzegorz Przemyk iĝis unua granda manifestacio kontraŭ komunista regopovo ekde la enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1991: Jugoslavaj militoj: civitanoj de Kroatio referendumis favore al liberigo disde Jugoslavio
- 1995: Premiero de la usona filmo La Brava Koro de Mel Gibson
- 1999: Premiero de la sciencfantasta filmo Stelaj Militoj - La Fantoma Minaco (1-a parto) de George Lucas
- 2004: Post cedo de Sonia Gandhi, Manmohan Singh iĝas ĉefministro de Barato
- 2007: Rumanio: referendumo ne kondukas al maldungo de la prezidento Traian Băsescu
- 2009: Lanĉo de la usona televida serio Glee
- 2010: 46 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis rezulte de terglito de deklivo de vulkano Nyiragongo en Demokratia Respubliko Kongo
- 2010: Provizora Registaro rekonis Roza Otunbajeva prezidentino de Kirgizio
- 2010: Politika protestado en Tajlando: tajlanda polico likvidis tendaron de opoziciantoj en la centro de Bangkoko - dum la protestado ekde la 14-a de marto oni mortigis 91 personojn kaj vundis pli ol 2000
- 2011: Turkio: 2 personoj pereis kaj 122 vundiĝis en tertremo en la provinco Kütahya
- 2016: Verĥovna Rada de Ukrainio ŝanĝis nomon de la urbo Dnipropetrovsko al Dnipro kadre de laŭvica senkomunismigo de 290 toponimoj (pli frue ĝi jam ŝanĝis pli ol 600)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1593: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (m. 1678)
- 1611: Inocento la 11-a, papo dekretinta oftan alprenon de komunio, beatigita (m. 1689)
- 1762: Johann Gottlieb Fichte, germana filozofo, reprezentanto de germana ideismo (m. 1814)
- 1773: Arthur Aikin, angla kemiisto kaj mineralogo (m. 1854)
- 1783: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto, nepo de Zdeněk Štěpánek (m. 1844)
- 1827: Zygmunt Sierakowski, pola generalo en rusa armeo, komandanto de Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio en Ĵemajtio, ekzekutita (m. 1863)
- 1834: Carl Müllerhartung, germana kantoro, muzikpedagogo kaj komponisto (m. 1908)
- 1855: Sándor Bihari, hungara pentristo, kunfondinto de Artistkolonio en Szolnok (m. 1906)
- 1856: Max Herz, hungara arkitekto en Egiptio (m. 1919)
- 1866: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo kaj inventisto, stabestro, kunkreinto de la venko en la Soveta-Pola Milito (m. 1928)
- 1870: Reginald Robinson Lee, brita maristo, gvatisto de Titanic (m. 1913)
- 1881: Mustafa Kemal Atatürk, turka politikisto kaj militisto, la unua prezidento de Turkio (m. 1938)
- 1882: Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano demokratie elektita, doktoro pri juro, faligita pro CIA-puĉo (m. 1967)
- 1883: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto (m. 1961)
- 1890: Ho Chi Minh, vjetnama politikisto, ĉefministro kaj prezidento de Nord-Vjetnamio (m. 1969)
- 1894: György Elekes, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1969)
- 1898: Julio Evola, itala filozofo, pentristo, poeto, esploristo de civilizoj kaj spiriteco, esoterulo (m. 1974)
- 1899: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (m. 1983)
- 1907: Jan Pivec, ĉeĥa aktoro, kantisto (m. 1980)
- 1909: Nicholas Winton, brito jud-germandevena, savinto de judaj infanoj de okupata Ĉeĥoslovakio (m. 2015)
- 1913: Sándor Zöld, hungara kuracisto, politikisto, ministro (m. 1951)
- 1918: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (m. 2006)
- 1919: Georgie Auld, usona saksofonisto kaj klarnetisto (m. 1990)
- 1919: Mitja Ribičič, jugoslava politikisto, prezidanto de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, ĉefministro de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, translokiĝinta al Slovenio (m. 2013)
- 1921: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro, ĵazpianisto (m. 2005)
- 1921: Judit Szentimrei, rumania hungara etnografino, tekstilistino (m. 2015)
- 1923: Tadeusz Margul, pola religiosciencisto de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin, poligloto, budhano, disĉiplo de Franciszek Tokarz, scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo (m. 2009)
- 1925: Malcolm X, usona pioniro de civilaj rajtoj, gvidanto de afrik-usona movado, murdita (m. 1965)
- 1928: Pol Pot (Saloth Sar), kamboĝa diktatoro, kreinto de totalisma reĝimo, gvidanto de Ruĝaj Kmeroj respondeca pri morto de milionoj da homoj en la Kamboĝa Genocido (m. 1998)
- 1929: Ferenc Patakfalvi, rumania hungara kameraisto de dokumentaj filmoj
- 1939: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika sciencisto (m. 1989)
- 1941: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino rolinta en la filmo Ferdinando la fluganta
- 1941: Ritt Bjerregaard, dana politikistino, urbestrino de Kopenhago, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2023)
- 1941: János Makkai, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1945: Pete Townshend, angla muzikisto kaj kantverkisto plej konata kiel ĉefgitaristo kaj ĉefa kantverkisto de la rokmuzika bando the Who
- 1945: Zlatko Tišljar, kroata-slovena kibernetikisto kaj esperantisto, sekretario de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO kaj de UEA, fondinto, direktoro aŭ gvidanto de Internacia Kultura Servo en Zagrebo, Interkulturo en Mariboro, la Asocio por Eŭropa Konscio, Pupteatra Internacia Festivalo, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, tradukisto el la kroata kaj slovena al Esperanto, konata de la Zagreba metodo kaj verkoj pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj (m. 2020)
- 1946: Andreo la Gigantulo, franca luktisto kaj aktoro (m. 1993)
- 1947: Manfred Lückert, germana regionhistoriisto kaj arkivisto
- 1950: Sylwester Zych, pola katolika kleriko, aganto de politika opozicio en Pola Popola Respubliko, viktimo de komunista krimo dum la revolucioj de 1989, murdita de nekontoj kune kun pastroj Stefan Niedzielak kaj Stanisław Suchowolec (m. 1989)
- 1952: Miroslav A. Andrič, jugoslava inĝeniero, aŭtoro de originala esperantlingva literaturo
- 1963: Remi Rudaitytė, litova-germana psikologino, aktivulino de Junulara Esperanto-klubo JUNECO en Vilno, Junulara Esperanto-klubo ONDO en Kaŭno kaj de Germana Esperanto-Centro en Bonn, kunredaktorino de "TEJO Tutmonde"
- 1965: Cecilia Bolocco, ĉilia vestfasonistino, Fraŭlino Universo, televida prezentistino
- 1976: László Kovács, rumania hungara violonisto, kunfondinto de Kamerorkestro de Ciuc
- 1976: Åsa Westlund, sveda politikistino, membrino de Eŭropa Parlamento
- 1977: Natalia Oreiro, urugvaja kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 804: Alkvino, anglosaksa monaĥo, filozofo, teologo, teoriisto de muziko (n. ĉirkaŭ 730)
- 988: Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, konsilisto de anglosaksaj reĝoj (n. ĉirkaŭ 909)
- 1102: Stefano la 2-a, grafo, partoprenanto de la unua krucmilito (n. ĉirkaŭ 1045)
- 1218: Otto la 4-a, romia-germana reĝo el dinastio Velfoj (n. ĉirkaŭ 1175)
- 1296: Celesteno la 5-a, papo, benediktano, sanktulo, abdikinto (n. 1215)
- 1303: Ivo Hélory de Kermartin, franca teologo kaj presbitero, katolika sanktulo (n. 1253)
- 1480: Jan Długosz, pola katolika kleriko, historiisto, kronikisto kaj diplomato, aŭtoro de unu el plej gravaj verkoj de mezepoka historiografio (n. 1415)
- 1536: Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. verŝajne en 1507)
- 1637: Isaac Beeckman, nederlanda kuracisto, matematikisto, fizikisto, naturfilozofo, kontribuinta al la moderna atomismo (n. 1588)
- 1634: Ortolph Fomann la Maljuna, germana juristo kaj filozofo
- 1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj instruisto (n. 1584)
- 1728: Andreas Börner, germana orgenisto ĉe la Bach-preĝejo kaj Preĝejo de la Virgulino en Arnstadt (n. 1673)
- 1786: Johann Melchior Goeze, germana pastoro kaj teologo (n. 1717)
- 1795: James Boswell, skota verkisto, aŭtoro de la biografio pri Samuel Johnson, esperantigata (n. 1740)
- 1825: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo, framasono, utopia socialisto (n. 1760)
- 1854: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro (n. 1789)
- 1864: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto de romantikismo (n. 1804)
- 1874: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto, kies poezion eldonis Jaroslav Vrchlický (n. 1851)
- 1876: Adelbert Schenk, germana fotisto (n. 1811)
- 1895: José Martí, kuba politikisto, poeto, verkisto kaj filozofo, kunorganizanto de kontraŭhispana ribelo, nacia heroo (n. 1853)
- 1898: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio, estro de Liberala Partio (n. 1809)
- 1901: Marthinus Pretorius, bura politikisto, unua prezidento de Sud-Afriko kaj de Liberŝtato, fondinto de Pretorio (n. 1819)
- 1910: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (n. 1828)
- 1911: Károly Böhm, hungara filozofo, profesoro, akademiano (n. 1846)
- 1912: Bolesław Prus, pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, aŭtoro de esperantigitaj romanoj La Faraono kaj La pupo (n. 1847)
- 1918: Ferdinand Hodler, svisa pentristo, reprezentanto de secesio, kies filo Hector Hodler fondis UEA (n. 1853)
- 1924: Maria Bernarda Bütler, svisa monaĥino, katolika sanktulino (n. 1848)
- 1928: Max Scheler, germana filozofo, reprezentanto de fenomenologio (n. 1874)
- 1935: Thomas Edward Lawrence, brita arkeologo, orientalisto, vojaĝisto, verkisto, membro de la sekreta servo MI6 (n. 1888)
- 1939: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto, aganto de la Tria Internacio (n. 1885)
- 1949: Paul Schultze-Naumburg, germana arkitekto, pentristo, politikisto, artteoriisto (n. 1869)
- 1954: Charles Ives, usona komponisto, konata de simfonioj (n. 1874)
- 1962: Gabriele Münter, germana pentristino okupiĝanta pri ksilografio (n. 1877)
- 1963: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (n. 1891)
- 1969: Coleman Hawkins, usona ĵazmuzikisto, patro de tenorsaksofon-ludado, klarnetisto (n. 1904)
- 1971: Ogden Nash, usona poeto (n. 1902)
- 1978: Albert Kivikas, estona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1898)
- 1983: Jean Rey, belga politikisto, unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono (n. 1902)
- 1987: Boriska Halász, rumania hungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (n. 1908)
- 1994: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, unua edzino de Ivo Lapenna (n. 1910)
- 1994: Jacques Ellul, franca historiisto, protestanta teologo, sociologo, teoriulo de la kristana anarkiismo (n. 1912)
- 1994: Jacqueline Kennedy Onassis, usona ĵurnalistino, edzino de John F. Kennedy kaj de Aristoteles Onassis (n. 1929)
- 1995: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (n. 1933)
- 2007: Hans Wollschläger, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1935)
- 2011: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (n. 1926)
- 2016: Marco Pannella, itala politikisto, prezidanto de Radikala Partio (n. 1930)
- 2018: Robert Indiana, usona artisto ligita kun poparto (n. 1928)
- 2023: Martin Amis, angla verkisto (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 19-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|