La Skarlata Litero ❦ Little Daffydowndilly, and other stories ❦ The House of the Seven Gables ❦ A Wonder-Book for Girls and Boys ❦ Tales of the White Hills, and sketches ❦ The whole history of grandfather's chair ❦ Biographical stories ❦ The Snow‐Image: A Childish Miracle vd
Hawthorne estas plej konata hodiaŭ pro la multaj noveloj kaj kvar ĉefaj romanoj, kiujn li verkis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj. La romanoj estas: The Scarlet Letter (1850), The House of the Seven Gables (1851), The Blithedale Romance, kiu estis publikigita en 1852, kaj The Marble Faun, kiu estis publikigita en 1860.
Li nomis siajn novelojn "Fabeloj". Hawthorne publikigis multajn rakontojn anonime kaj sub plumnomoj en revuoj kiel The New England Magazine kaj The United States Democratic Review. En lia nomo li subskribis sian verkon nur en 1837 kiam eldoniĝis la rakontolibro Twice-Told Tales (Dufoje rakontitaj rakontoj).
La plej granda parto de la laboro de Hawthorne situas en Nov-Anglio. Multaj el liaj noveloj legeblas kiel moralaj alegorioj influitaj de lia puritana fono. La rakonto Ethan Brand rakontas pri viro, kiu serĉas la nepardoneblan pekon, kaj serĉante, li faras ĝin. Unu el liaj plej famaj rakontoj estas The Birth Mark (La Naskiĝa Marko) temas pri kuracisto, kiu forigas naskomarkon de la vizaĝo de sia edzino per operacio, kaŭzante ŝian morton. La rakonto The Maypole of Merrymount priskribas renkontiĝon inter puritanoj kaj la fortoj de anarkio kaj hedonismo.
"Human nature will not flourish, any more than a potato, if it be planted and re-planted, for too long a series of generations, in the same worn-out soil"
La homa naturo ne prosperos pli ol terpomo, se ĝi estos plantita kaj replantita, dum tro longe kaj dum tro multaj generacioj, en la sama elĉerpita grundo.
La serĉado por la ora ŝaflano. (The Golden Fleece.) Tradukis James Charles O'Connor kaj Charles Frederic Hayes. - London: Stead; [British Esperanto Association], 1906. - 54 paĝoj.
La granda vizaĝo el ŝtono. (The Great Stone Face.) Tradukis Ernest Edward Yelland. - London: B.E.A. Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 23 paĝoj.