24-a de majo
La 24-a de majo estas la 144-a tago de la jaro (la 145-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 221 tagoj restas.
Je la 24-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1013: Nokte de la 24-a/25-a de majo en Merseburg Henriko la 2-a kaj Boleslao la 1-a subskribis pactraktaton finanta longdaŭran germanan-polan militon (de 1007)
- 1086: Viktoro la 3-a iĝis papo
- 1283: Al Prago alvenis nova ĉeĥa reĝo, dekdujara Venceslao la 2-a
- 1337: Reĝo de Francio Filipo la 6-a konfiskante pro krimo al reĝo de Anglio Eduardo la 3-a la feŭdon Duklando Akvitanio kaŭzis la centjaran militon
- 1370: Danio kaj Hansa ligo packontraktis en Stralsund
- 1391: Betlehema Kapelo fondiĝis en Malnova Urbo de Prago
- 1430: Johana de Arko, kaptita de burgonjanoj, estis kontraŭ mono transdonita al angloj
- 1487: Reĝlando Britio: en katedralo de Dublino uzurpa Lambert Simnel kroniĝis kiel reĝo
- 1571: Armeo de Krimea Ĥanlando bruligis Moskvon - de 10 mil ĝis 80 mil loĝantoj pereis
- 1609: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa forlasis Vavelon en Krakovo kun sia familio kaj kortego - tiel okazis neformala translokiĝo de la ĉefurbo al Varsovio
- 1626: Ĝenerala direktoro de Nova Nederlando Peter Minuit aĉetis de Algonkenaj etnoj la insulon Manhatano
- 1667: Milito de Devolucio inter Francio kaj Hispanio komenciĝis - armeo gvidata de reĝo Henriko la 14-a invadis al Hispana Nederlando
- 1670: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a iniciatis per reĝa dekreto kreon de la hotelo de la Invalidoj
- 1681: Malfermo de la Sudfranca Kanalo, kiu kunligas la riveron Garono kaj la urbon Tuluzo kun Mediteraneo
- 1683: Inaŭguro de Muzeo Ashmolean apartenanta al la Universitato de Oksfordo - la plej malnova muzeo en la mondo
- 1689: Toler–Akto certigis protekton al protestantoj sur Britaj Insuloj - en la dokumento oni intence preterlasis katolikojn
- 1738: Kadre de anglikanismo estiĝis metodismo
- 1795: Franca registaro anoncis malpermeson kunveni al virinoj
- 1807: Prusa komandantaro subskribis kapitulacon de Gdańsk kontraŭ armeo de Napoleono
- 1810: Svedio: por eviti doganojn de Sundo komenciĝis konstruado de Göta-kanalo inter Kategato kaj Balta Maro
- 1810: Argentino komencis ribelon kontraŭ Hispanio, kiu finiĝis ses jarojn poste kun la formala sendependeco disde la hispana krono
- 1822: Ribelantoj sub gvido de generalo Antonio José de Sucre venkis batalon de Piĉinĉa, kio kaŭzis ke Ekvadoro sendependiĝis (de Hispanio)
- 1829: En Varsovio imperiestro Nikolao la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1832: Dum londona konferenco oni proklamis Reĝlandon Grekio
- 1844: Morsa kodo ekfunkciis - Samuel Morse sendis de Vaŝingtono ĝis Baltimore unuan mesaĝon per propre konstruita telegrafo
- 1846: Meksika-Usona Milito: generalo Zachary Taylor konkeris Monterejon
- 1859: Hungario: kun malfermo de la unua stacidomo Tiszai, Miskolc aliĝis al la fervoja trafiko
- 1866: Milito de la Trilanda Alianco: veno de kontraŭparagvaja koalicio en batalo de Tuyuti (apud rivero Parano)
- 1883: En Novjorko oni malfermis Broklinan Ponton, projektitan de John August Roebling en novgotika stilo el rustorezista ŝtalo - tiutempe la plej longa pendoponto en la mondo, simbolo de la urbo
- 1900: Rusia militŝipo Avrora surakviĝis
- Unua mondmilito
- 1918: En Budapeŝto okazis premiero de la opero Burgo de la duko Blubarbo de Béla Bartók
- 1920: Tomáš Garrigue Masaryk la duan fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1923: Dua Pola Respubliko: ekfunkciis registaro de Wincenty Witos
- 1927: Tomáš Garrigue Masaryk la trian fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1928: Itala konstruisto de aerŝipoj Umberto Nobile atingis nordan poluson
- 1930: Angla aviadistino Amy Johnson alteriĝis en Darvino, iĝante unua virino fluginta sole de Britio al Aŭstralio
- 1931: Dua Pola Respubliko: en Raszyn (distrikto Pruszkowski), apud Varsovio ekestis elsendomasto, la plej alta kaj forta en Eŭropo
- 1932: Karl Wilhelm Reinmuth malkovris la asteroidon Apolono
- 1933: Kolumbia-perua milito finiĝis
- 1934: Tomáš Garrigue Masaryk la kvaran kaj lastan fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- Dua mondmilito
- 1945: Pollando: Korpuso pri Interna Sekureco estis fondita por kontraŭbatali polan subternan movadon; Lublinio: taĉmento de majoro Marian Bernaciak (200 soldatoj) tuttage batalis en vilaĝo Las Stocki (komunumo Końskowola) kontraŭ 680 soldatoj de la "popola regopovo" kun 5 kirasitaj veturiloj — pereis 16 NKVD-anoj kaj 10 milicanoj kun sekurecoficistoj; ordono de Supera Komandantaro de Pola Soldataro pri ekskludo de la 3-a Divizio de Infanterio el la konsisto de la 1-a Armeo de la Pola Soldataro kaj ĝia forsendo al Pollando
- 1945: En Pollando fondiĝis kvar altlernejoj, i.a. Teknika Universitato de Lodzo; dekreto pri rekonstruo de Varsovio
- 1956: La 6-a budhista koncilio okaze de la 2500-a datreveno de la "vekiĝo" de Sidarto Gotamo finiĝis
- 1956: Svislando: la 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Lugano
- 1961: Kipro iĝis membro de la Konsilio de Eŭropo
- 1964: 318 personoj pereis kaj pli ol 500 vundiĝis en tumulto post futbalmatĉo de Argentina nacia teamo de futbalo kun la perua en Limo
- 1970: En Kola duoninsulo (Sovetunio) oni komencis bori plej profundan truon en la mondo SG-3 kun profundeco de 12 226 m
- 1972: Okcidentgermana Frakcio de Ruĝa Armeo (RAF) atencis en Heidelberg kontraŭ ĉefa sidejo de usona armeo en Eŭropo - 3 soldatoj pereis kaj 5 vundiĝis
- 1977: Malsatstriko de aktivuloj de la Komitato por Defendo de Laboristoj komenciĝis en Varsovia preĝejo, kies intenco estis liberigo de laboristoj kondamnitaj pro partopreno en protestoj en Radom kaj Ursus (nun kvartalo de Varsovio) kune kun membroj kaj kunlaborantoj de KDL, arestitaj post morto de Stanisław Pyjas
- 1981: Malkovro de la luno de Neptuno - Lariso
- 1989: Devigita migrado de Bulgario al Turkio komenciĝis
- 1991: Dum sekreta operaco pri evakuo de etiopaj judoj israela Boeing 747 transportis 1122 judojn (entute dum 36 horoj oni transportis 14 325 personojn)
- 1992: Ibrahim Rugova iĝis prezidento de Kosovo
- 1993: Eritreo fariĝis sendependa de Etiopio; ties prezidento iĝis Isaias Afewerki
- 1994: 4 farintoj de terorisma atenco kontraŭ World Trade Center en Novjorko estis kondamnitaj al puno po 240 jaroj de mallibero
- 1995: Usona filmo Batalema koro de aŭstraliano Mel Gibson aperis
- 1997: Ŝtono markanta geografian mezon de Eŭropo inter la vilaĝoj Purnuškės kaj Bernotai estis inaŭgurita - establita en 1989 de la franca Nacia Instituto pri Geografio
- 2000: Israela retiriĝo kaj kapitulaco de ties aliancitoj en la suda Libano post ofensivo de Hizbulaho
- 2000: Matematika Instituto de Clay en Usono prezentis 7 matematikajn miljarajn problemojn kun anonco de premioj po unu miliono da dolaroj por iliaj solvontoj
- 2001: Pollando: en Katowice oni inaŭguris Monumenton al Viktimoj de Katin
- 2001: Unua artikolo aperis en la ruslingva Vikipedio
- 2002: Monda premiero de la filmo de Roman Polański - La pianisto
- 2003: Prezidanto de litova politika partio Patrolanda Unio iĝis Andrius Kubilius
- 2004: Bingu wa Mutharika iĝis prezidento de Malavio
- 2005: Oskar Lafontaine, eksa ĉefministro de Sarlando kaj prezidanto de SPD, anoncis sian foriron de la partio kaj transiron al WASG (Laboro kaj Socia Justeco - la Balota Alternativo)
- 2006: Parlamento de memproklamita ŝtato Ĉednestrio abolis sian decidon de 1993 pri formo de konfederacio kun Moldavio
- 2008: La 53-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Beogrado
- 2009: Tsakhia Elbegdorj gajnis prezidentan balotadon en Mongolio
- 2010: Bulgarlingva Vikipedio atingis 100 000 artikolojn
- 2014: Papo Francisko komencis viziti la Sanktan Teron - de Jordanio, tra Palestina aŭtonomio ĝis Israelo por renkontiĝi kun patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a
- 2015: Pollando: Andrzej Duda venkis prezidentan baloton
- 2016: Binali Yıldırım iĝis ĉefministro de Turkio
- 2017: Lenín Moreno iĝis prezidanto de Ekvadoro
- 2022: En svisa Davos dum la Monda Ekonomia Forumo dediĉita i.a. al Ukrainio estinta prezidentino de Kroatio Kolinda Grabar-Kitarović ricevis Ordenon de la Blanka Aglo pro la iniciato de Intermaro el 2015, asocianta 12 ŝtatojn de Mez-Orienta Eŭropo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- -15: Germaniko, membro de Juli-Klaŭdia dinastio, elstara generalo de Romia Imperio, konata pro sia kampanjo en Ĝermanio (m. 19)
- 1544: William Gilbert, angla fizikisto kaj inventisto, unu el kreintoj de la terminoj elektro kaj magnetismo (m. 1603)
- 1677: Kristiano Ludoviko, princo de Prusio el la dinastio Hohencolernoj (m. 1734)
- 1686: Gabriel Daniel Fahrenheit, germana fizikisto kaj inĝeniero, aŭtoro de la mezurunuo de temperaturo - grado farenhejta (m. 1736)
- 1687: Johann Gottfried Borlach, germana inĝeniero kaj salekspluatisto (m. 1768)
- 1721: Ferdinand Sterzinger, aŭstra eklezihistoriisto, juristo kanona kaj popolklerigisto (m. 1786)
- 1743: Jean-Paul Marat, franca politikisto dum la franca revolucio de 1789 (m. 1793)
- 1751: Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1819)
- 1759: Wilhelm Friedrich Ernst Bach, germana komponisto el la familio Bach (m. 1845)
- 1763: Pierre-Gaspard Chaumette, membro de la franca revolucio (m. 1794)
- 1770: Ignaz Döllinger, germana anatomo (m. 1841)
- 1803: Charles Lucien Bonaparte, franca naturalisto kaj ornitologo (m. 1857)
- 1819: Viktoria, reĝino de Britio el Hanovra dinastio, kies longa regotempo estas nomata la viktoriana epoko (m. 1901)
- 1824: Gedeon Ladányi, hungara historiisto, profesoro (m. 1886)
- 1830: Aleksio Savrasov, rusa pentristo, instruisto de Isako Levitan, kunkreinto de la artista komunumo Peredviĵniki (m. 1897)
- 1842: Theodor Hagen, germana pentristo (m. 1919)
- 1843: Gyula Pungur, hungara ornitologo kaj entomologo (m. 1907)
- 1850: Rosa Junck, ĉeĥa instruistino de lingvoj, esperantistino, tradukistino kaj deklamistino, partoprenantino de UK 1905, italiginta la Fundamenton de Esperanto (m. 1929)
- 1851: Lajos Bartók, hungara dramisto, redaktoro (m. 1902)
- 1857: Lajos Molnár, hungara financfakulo, ĵurnalisto (m. 1905)
- 1870: Jan Smuts, sudafrika filozofo, militisto kaj ĉefministro (m. 1950)
- 1895: Marcel Janco, rumana-israela artisto kaj arkitekto (m. 1984)
- 1899: Kazi Nazrul Islam, bengala poeto, muzikisto kaj revoluciulo (m. 1976)
- 1900: Eduardo De Filippo, itala filma kaj teatra aktoro, dramaturgo, scenaristo, reĝisoro, verkisto kaj poeto, plej bone konata pro siaj verkoj en Napola lingvo (m. 1984)
- 1905: Miĥail Ŝoloĥov, sovetia Nobelpremiita verkisto (m. 1984)
- 1905: Margit Zánszky, rumania hungara redaktorino (m. 1973)
- 1914: Lilli Palmer, germana aktorino, elmigrinta (m. 1986)
- 1922: Orest Fedorońko, pola soldato de la Asocio de Armita Batalado-Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1929: Gyula Dudás, rumania hungara ceramikisto, pentristo (m. 2015)
- 1931: Michael Lonsdale, brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo (m. 2020)
- 1940: Péter Bokor, rumania hungara reĝisoro, verkisto (m. 2014)
- 1940: Iosif Brodskij, sovetia, usona poeto, tradukisto, eseisto, laŭreato de Nobel-premio pri literaturo (m. 1996)
- 1941: Bob Dylan, usona Nobelpremiita kantisto, komponisto, poeto, verkisto kaj kantaŭtoro
- 1945: Priscilla Presley, usona aktorino
- 1946: Irena Szewińska, pola kurtadistanca atletikistino, sepfoja medalistino de Olimpikaj Ludoj
- 1947: Mihály Sebestyén, rumania hungara historiisto, verkisto
- 1952: Zoltán Szabó, rumania hungara pentristo
- 1957: Áron Antal Tövissi, rumania hungara muzikisto, ĵurnalisto, redaktoro
- 1960: Kristin Scott Thomas, angla aktorino, BAFTA-venkintino
- 1973: Ruslana, ukraina kantistino, komponistino, dancistino
- 1978: Rose, franca kantverkistino, komponistino kaj kantistino
- 1987: Déborah François, belga aktorino franclingva
- 1988: Billy Gilman, usona kontreo-kantisto kaj kantaŭtoro
Mortoj
- 1085: Gregorio la 7-a, papo, konata pro investitura kontroverso (n. ĉirkaŭ 1020)
- 1089: Lanfranc, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1136: Hugo de Payns, franca kruckavaliro, unua grandmajstro de la templanoj (n. ĉirkaŭ 1080)
- 1153: Davido la 1-a, reĝo de Skotlando, kiu setligis cistercianojn, templanojn kaj la Maltan Ordenon (n. 1084)
- 1377: Algirdas, grandduko de Litovio, filo de Gediminas (n. 1296)
- 1543: Koperniko, pola renesanca multfakulo, astronomo, matematikisto, juristo, ekonomikisto, stratego, astrologo, tradukisto, kreinto de la suncentrisma vizio de la universo (n. 1473)
- 1612: Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury, angla politikisto, malkovrinto de pulva konspiro (n. 1563)
- 1627: Luis de Góngora, hispana poeto de la Hispana ora epoko (n. 1561)
- 1725: Jonathan Wild, angla fama krimulo, satire priskribita de Henry Fielding, ekzekutita (n. 1682)
- 1734: Georg Ernst Stahl, germana kemiisto, kuracisto, alkemiisto, metalurgo (n. 1659)
- 1742: Filip Orlik, kozaka hetmano, poligloto (n. 1672)
- 1790: Gelasius Dobner, ĉeĥa historiisto, pianisto kaj piaristo (n. 1719)
- 1792: Jakob Michael Reinhold Lenz, germana poeto el la periodo Sturmo kaj impeto (n. 1751)
- 1817: Juan Meléndez Valdés, hispana politikisto kaj poeto, reprezentanto de klerismo, membro de Reĝa Akademio Hispana (n. 1754)
- 1848: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino, tradukata en Esperanto (n. 1797)
- 1892: Alexander Campbell, kanada juristo kaj politikisto (n. 1822)
- 1898: Benedetto Brin, itala politikisto, plurfoja ministro kaj inĝeniero (n. 1883)
- 1909: Franz Pfanner, aŭstra misiisto (n. 1825)
- 1911: Dezső Bánffy, ĉefministro de Hungario klopodanta pri subpremo de la nacimalplimultaj movadoj (n. 1843)
- 1914: Martin Packness, dana Esperanto-vortaristo kaj eldonisto de esperantaĵoj en Vejle, iom vivanta en Kabprovinco (n. 1839)
- 1916: Czesław Chęciński, pola kuracisto, patologo kaj malariologo aplikinta farbigon per metilenbluo por ekvidi plasmodiojn de malario (n. 1851)
- 1933: Kálmán Palmer, hungara stenografo, verkisto, tradukisto (n. 1860)
- 1939: Aleksander Brückner, pola profesoro, slavisto, historiisto pri pola literaturo kaj historio (n. 1856)
- 1946: Imre Salusinszky, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1883)
- 1951: Judith Andrée-Hanslik, aŭstra klasika filologino
- 1957: Francisko Valdomiro Lorenz, ĉeĥa ĵurnalisto, redaktoro kaj pioniro de Esperanto vivanta ankaŭ en Brazilo, poligloto, mediumo, astrologo, spiritisto, framasono, spertulo pri alternativa medicino, filantropo, esperantiginto de Bhagavad-Gītā, aŭtoro de poezia antologio Diverskolora bukedo, tradukita de li el 40 lingvoj kaj de Voĉoj de poetoj el la spirita mondo (n. 1872)
- 1962: Eino Nieminen, finna lingvisto, slavisto, esploristo de la pola kaj balta lingvaro (n. 1891)
- 1965: David Smith, usona skulptisto faranta skulptaĵojn el metalo (n. 1906)
- 1972: Vilmos Várterész, hungara kuracisto kaj radibiologo (n. 1917)
- 1974: Duke Ellington, usona pianisto, komponisto, ĵaza orkestrestro, kreinto de la moderna svingo (n. 1899)
- 1984: Margaretha Reichardt, germana tekstila artistino de la Bauhaus-movado (n. 1907)
- 1990: András Mózes, rumania hungara eklezihistoriisto (n. 1904)
- 1993: Tibor Cseres, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1915)
- 1995: Harold Wilson, ĉefministro de Britio, kunkreinto de Open University, esperantisto (n. 1916)
- 2012: Ottó Szombati Gille, rumanihungara reĝisoro, poeto, dramisto (n. 1930)
- 2019: Murray Gell-Mann, usona Nobel-premiita fizikisto, membro de Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj NASA (n. 1929)
- 2020: Jimmy Cobb, usona frapinstrumentisto de moderna ĵazo (n. 1929)
- 2020: Victor Sadler, brita-nederlanda esperantisto, direktoro de UEA kaj akademiano (n. 1937)
- 2023: Tina Turner, usona aktorino kaj kantistino de soulo (n. 1939)
- 2024: Walter Kappacher, aŭstra verkisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 24-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|