Bulgarlingva Vikipedio

Bulgarlingva Vikipedio
Retadreso bg.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bulgara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 22-a de decembro 2024
Artikolnombro 301 792
Profundeco 28.8
Paĝoj 680 532
Redaktoj 12 425 159
Uzantoj 353 010
Aktivaj uzantoj 680
Administrantoj 23
Dosieroj 13
vdr

La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 22-an de decembro 2024 ĝi enhavas 301 792 artikolojn.

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

unu el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la bulgara Vikipedio (majo 2010)
modela ekrankopio de bulgara vikipedia paĝo de aŭgusto 2011, alŝutita fare de esperantisto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj