Kazaĥlingva Vikipedio

Kazaĥlingva Vikipedio
Retadreso kk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kazaĥa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 22-a de decembro 2024
Artikolnombro 238 404
Profundeco 15.3
Paĝoj 644 038
Redaktoj 3 408 790
Uzantoj 162 075
Aktivaj uzantoj 332
Administrantoj 15
Dosieroj 11 548
vdr

La kazaĥlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kazaĥa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Қазақша Уикипедия (latinliterigite kazakŝa uikipedija) en cirila alfabeto, Qazaqşa Wïkïpedïya en latina alfabeto kaj قازاقشا ۋىيكىيپەدىييا en araba alfabeto - la tri nomoj jam montras la apartaĵon ke la kazaĥlingva Vikipedio haveblas paralele en tri skribsistemoj, la cirila, latina kaj araba. La projekto fondiĝis en junio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en oktobro 2011. La 22-an de decembro 2024 ĝi enhavas 238 404 artikolojn. Danke al amasa robota aldono de sep mil artikoloj la 26-an/27-an de oktobro 2012 ĝi preterrapidis la esperantlingvan vikipedion kaj interŝanĝis la 27-an respektive 28-an lokon inter ĉiuj vikipediaj branĉoj laŭ absoluta nombro da artikoloj.

emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la kazaĥlingva Vikipedio (aŭtuno 2011)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj