La Minankabaŭlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la minankabaŭa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia baso Minang. La projekto aprobiĝis fare de la vikimedia prilingva komitato la 29-an de januaro 2013, oficiale malfermiĝis kaj praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013. La 24-an de januaro 2025 ĝi enhavas 228 184 artikolojn. Tio okazis ĉar plej verŝajne oni uzis aŭtomatan tradukilon kaj tiele la artikolo apenaŭ valoras. La profundeco de tiu versio estas klasita kiel 0, kvankam nur laŭ artikolnombro estas la 24-an de januaro 2025 en 29a pozicio, tiun profundon oni trovas nur en 63a pozicio. Same la nombro de aktivaj uzantoj estas nur de 29, kontraŭ 341 de la esperanta versio aŭ 25 de la nepala en 57 je sama dato.
Emblemo
Pro la forta parenceco inter la minankabaŭa kaj la indonezia lingvoj, la minankabaŭlingva Vikipedio uzas la saman emblemon kiel tiu en la indonezia lingvo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Diverslingvaj eldonoj de Vikipedio laŭ kvanto da artikoloj (je la 24-a de januaro 2025) |
---|
Pli ol 1 000 000 |
| |
---|
Pli ol 500 000 |
|
---|
Pli ol 200 000 |
|
---|
Pli ol 100 000 |
|
---|
Pli ol 10 000 (elektitaj) |
|
---|
|