26-a de majo
La 26-a de majo estas la 146-a tago de la jaro (la 147-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 219 tagoj restas.
Je la 26-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 17: Germaniko celebris triumfon en Romo pro siaj venkoj super ĥeruskoj, ĥatoj kaj aliaj ĝermanoj oriente de Elbo
- 451: Batalo de Avarajr - plej granda batalo en la historio de Armenio, venko de Sasanida Imperio
- 946: Edred iĝis reĝo de Anglio
- 961: Germana-romia reĝo Oto la 1-a I elektis sian 6-jaran filon Oton la 2-a kiel tronheredanton kaj kunreganton de Orientfranka imperio
- 1328 - Angla franciskano Vilhelmo de Okhamo, kiu popularigis la metodologian principon konatan kiel razilo de Ockham, sekrete lasis Avignon minacita de la papo Johano la 22-a
- 1331: Pollando: tutlanda kunveno vokita en Chęciny de pola reĝo Władysław Łokietek - komenco de la pola parlamenteco
- 1521: Dum hispana konkero de Meksiko komenciĝis batalo de Tenoĉtitlano
- 1538: Franca teologo kaj reformisto Kalvino estis forpelita de Ĝenovo
- 1569: Reĝo Sigismondo la 2-a enkorpigis Volinion kaj vojevodion Bracław (nun en Vinica provinco) al la Krono de la Regno de Pollando
- 1676: Nederlanda fizikisto Antoni van Leeuwenhoek unuafoje per sia mikroskopo ekvidis 'animalculen' (malgrandajn bestetojn)
- 1714: Pollando: dua urbigo de Ostrovo
- 1751: Hungara reĝlando: du pecoj da fajroglobo (Meteorŝtono Hrašćina) eksplodantaj sur la ĉielo en departemento Varaždin falis rande de la kroata vilaĝo
- 1761: Miĥail Lomonosov malkovris atmosferon sur Venuso
- 1799: Rusia Imperio invadis Torinon
- 1800: Francaj revoluciaj militoj: Napoleona armeo konkeris urbon Ivrea en norda Italio
- 1805: Ekspedicio de Lewis kaj Clark unuan fojon ekrigardis Rokan Montaron
- Napoleonaj Militoj
- 1828: Germanio: en Nurenbergo aperis Kaspar Hauser
- Insurekcioj:
- 1867: Delegitaro de ĉeĥaj politikistoj, kiu iris al etnografia ekspozicio en Moskvo, estis akceptita de la imperiestro Aleksandro la 2-a — ĉi tiu vojaĝo, ankaŭ nomata "pilgrimado al Rusio", estis esprimo de malkontento de la ĉeĥa nacio pri realigo de la aŭstra-hungara dualismo
- 1872: Ĉeĥa esploristo Emil Holub komencis sian unuan vojaĝon al Afriko
- 1894: Germana matematikisto kaj filozofo Emanuel Lasker iĝis ŝakmondĉampiono (por 27 jaroj)
- 1896: Moskvo: la lasta imperiestro de Rusio Nikolao la 2-a kroniĝis
- 1897: Romano Drakulo de Bram Stoker ekvendiĝis en Londono
- 1904: Rusa-japana milito: venko de japanoj en la batalo de Nanŝan (sude de Dalian)
- Unua mondmilito
- 1920: Rumana skulptisto Constantin Brâncuși partoprenis en Parizo en la "Dada Festivalo", kune kun André Gide, Paul Valéry, Fernand Léger kaj aliaj
- 1921: Tria Silezia Ribelo: venko de germanoj en bataloj apud Monto Sankta Anna (apud Leśnica)
- 1923: Francio: unua aŭta vetkuro 24 Horoj de Manso okazis
- 1926: Literatura unio "Altaĵo" fondiĝis inter belorusaj verkistoj en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio)
- 1926: En Parizo juda studento Ŝolem Ŝvarcbard murdis ukrainan militiston kaj politikiston Simon Petljura, aliancanon de Dua Pola Respubliko en batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1928: Unuafoje virinoj partoprenis en Olimpiaj Ludoj
- 1931: En Ĥarbino, en okupata de japanoj Manĝukuo, estis fondita de rusa politika elmigrantaro la Rusa Faŝisma Partio (konsistanta de blankaj rusoj en la rusa diasporo)
- 1933: En Germanio fondiĝis kontraŭpola organizo Bund Deutscher Osten
- 1937: Granda teroro en Sovetunio: oni informis pri aresto de marŝalo Miĥail Tuĥaĉevskij, akuzita pri spionado por Germanio
- 1938: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco estis fondita por esplori supozitajn eksterleĝajn agadojn de homoj aŭ organizoj en Usono, suspektataj pri komunismaj aŭ faŝismaj ligoj
- 1938: Adolf Hitler metis fundamenton por unua fabriko de Volkswagen
- 1939: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki ricevis de Pola Sejmo rajton eldoni dekretojn pri defendo de la ŝtato
- Dua mondmilito
- 1955: Delegitaro de Sovetunio, gvidata de Nikita Ĥruŝĉov venis al Beogrado — unua oficiala sovetia vizito al Jugoslavio post la rezolucio de Kominform
- 1958: Malfermo de unua komerca nuklea centralo apud la rivero Ohio en Usono
- 1966: Brita Gujano sendependiĝis de Brita Imperio nomiĝante Gujano
- 1968: Islando enkondukis la dekstra-flankan strat-trafikon ("Tago H")
- 1967: Oka muzikalbumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de The Beatles eldonita - ĉe la supro de furorlistoj dum 88 semajnoj
- 1969: Programo Apollo: skipa misio de Apollo 10 finiĝis
- 1969: Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo subskribis Akordon de Kartageno, konstruante Andan Komunumon laŭ la modelo de Eŭropa Komunumaro
- 1970: Tupolev Tu-144 iĝis unua civila pasaĝera aviadilo, kiu atingis duoblan rapidon de sono (maĥo)
- 1971: Turka poeto Fazıl Hüsnü Dağlarca estis arestita
- 1972: Inaŭguro de Munkena Olimpa Stadiono
- 1978: En Atlantic city oni malfermis unuan laŭleĝan kazinon en Orienta Usono
- 1980: Brita armita interveno sur ribeliĝinta insulo Tanna en la insularo Nov-Hebridoj (nun Vanuatuo)
- 1980: Lanĉo de Sojuz 36 kun unua hungara kosmonaŭto - Bertalan Farkas
- 1984: Rumana gvidanto Nicolae Ceaușescu inaŭguris Kanalon Danubo-Nigra Maro (ĉefa branĉo kaj suda branĉo)
- 1986: Eŭropa Komunumo akceptis flagon de la Eŭropa Unio
- 1991: Zviad Gamsaĥurdja ekprezidentis en Kartvelio.
- 1993: En Turkio gazeto "Aydınlık", kiu komencis eldoni la libron La satanaj versoj de Salman Rushdie, estis konfiskita
- 1998: Metroo de Varsovio: ekfunkciis metrostacio Centrum
- 2001: En Krakovo oni malfermis Monumenton de la hundo Ĝok
- 2008: NASA: kosmosondilo Fenikso descendis Marson proksime al la norda poluso
- 2009: Prezidento Nicolas Sarkozy en Abu Dabio malfermis unuan francan militistejon en regiono de Persa Golfo
- 2010: Norda Kaŭkazio: en Stavropolo (Rusio) eksplodis bombo
- 2011: Serba generalo Ratko Mladić, respondeca pri genocido, estis arestita en Lazarevo, apud la urbo Zrenjanin (Vojvodino)
- 2012: Sidejo de Parlamento de Kartvelio estis translokigita de Tbiliso al Kutaiso
- 2012: Sveda kantistino Loreen gajnis la 57-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Bakuo
- 2014: Narendra Modi iĝis ĉefministro de Barato
- 2014: Ukraina aviado komencis batalon pri Internacia flughaveno Donecko kontraŭ ribeluloj de memdeklarita Popola Respubliko de Donecko
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 92-a tago de la rusa agreso: Jam 95% de la Luhanska provinco estas okupita de rusiaj kaj Donbasaj trupoj — atakata de semajno kaj duono Severodoneck estas 90% detruita; la lastan tagon oni pripafis 41 lokojn kun detruo de 52 domoj; en pripafita Ĥarkivo 9 personoj pereis, 19 estas vunditaj; sur okupataj teritorioj kaj en Mariupolo oni disdonas rusajn pasportojn, ukrainlingvaj libroj estas destinitaj al detruo kaj infanoj al rusigo; en Ukrainio 240 infanoj estis mortigitaj, 436 vunditaj kaj 676 damaĝitaj; prezidento Volodimir Zelenskij avertis pri genocido farata en Donbaso kaj strebo al ĝia transformo en senhoman areon; Sekurec-Servo de Ukrainio: rusaj okupantoj enĵetas grenadojn al keloj, kie kaŝiĝas civiluloj; ĉefministrino de Finnlando Sanna Marin el Kievo post vizito de Buĉa kaj Irpin: Ne estas loko por senpuneco de la krimoj de Rusio; Ukraina Grek-Katolika Eklezio alvokis senigi Cirilon la 1-a de la titolo patriarko pro disvastigado de la "rusa paco"
- Tago de patrinoj: tuttaga aŭkcio "De patrinoj al patrinoj" okazas en Pollando sub aŭspicioj de Pola Radio — komencita dum la ukraina tago la 8-an de majo ĝis la pola tago — favore al la Nacia Infan-Malsanulejo en Kievo; Usona Sekretario de Ŝtato informis, ke Usono, Britio kaj EU establis komunan Konsilan Grupon pri Militkrimoj por helpi al ukraina ĝenerala akuzistino en enketado de rusiaj bestiaĵoj; WHO en rezolucio kondamnis agadon de Rusio en Ukrainio
- 2023: Nokte okazis la 13-a en majo aera atako al Kievo, ĉiuj krozmisiloj estis paffaligitaj, direkte al Ukrainio oni elpafis 17 raketojn kaj sendis 31 senpilotajn aviadilojn-kamikazoj; en rusa raketa atako al medicinejo en Dnipro 2 personoj pereis, kaj 31 estis vunditaj kune kun du knaboj kaj 8 kuracistoj — la sekva tago estos en la urbo tago de nacia funebro; rusoj faris kemian atakon al Avdijivka-segmento — dum 10-hora batalo 30 okupantoj estis likviditaj, detruitaj 2 tankoj, batalveturilo de infanterio kaj kirasita transportilo; kunlaboristo el Kupjansk estis kondamnita al 12 jaroj de mallibero; laŭ ukraina flanko plej taŭgaj por batalo taĉmentoj de Grupo Wagner restos en Baĥmut; en Kievo okazis adiaŭa ceremonio de belorusa volontulo batalanta pri Baĥmut; de la invadkomenco 1 500 infanoj iĝis orfoj
- Mondreago: Japanio ampleksigas sankciojn kontraŭ Rusio: 17 novaj personoj kaj 78 juraj personoj, krome 80 subjektoj kun prieksportaj limigoj; guberniestro de rusa Belgoroda provinco informis pri vespera atako de senpilota aviadilo, kiu damaĝis administrejon, ankaŭ nokte per senpilotaj aviadiloj estis atakita Krasnodar, ĉefurbo de rusia Krasnodara regiono; Kanado transdonos al Ukrainio 43 pafaĵojn aero-aero; Eŭropa Konsilio: impostoj al varoj el Ukrainio estos en EU suspenditaj dum laŭvicaj 12 monatoj; Britio: en Krimeo establiĝas kvazaŭarmeaj unuoj pro timo, ke la regula armeo ne povos ĝin defendi; 25-jarulo el Novosibirsk, fuĝinta el instrua tendaro kaj kondamnita al 5 jaroj, diris, ke volas malliberon ol forveturon al fronto; Francio kondamnis la rusan atakon al malsanulejo en Dnipro kiel militkrimon; en proksimaj semajnoj Kanado finos liveron de miloj da karabenoj al Ukrainio kaj milionon da municio
Naskiĝoj
- 1478: Klemento la 7-a, papo el la familio Mediĉoj (m. 1534)
- 1667: Abraham de Moivre, franca matematikisto konata pro malkovro de la formulo de de Moivre (m. 1754)
- 1700: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, germana luterana teologo, religia reformisto, gvidanto de pietisma movado en Saksio (m. 1760)
- 1722: Washington Shirley, brita oficiro (m. 1778)
- 1759: Johann Kaspar Friedrich Manso, germana pedagogo kaj filologo (m. 1826)
- 1813: Carl Emmerling, germana teologo kaj politikisto (m. 1883)
- 1814: Heinrich Geißler, germana mekanikisto kaj inventisto (m. 1879)
- 1821: Amalie Dietrich, germana botanikistino, kolektistino de flaŭro kaj faŭno de Aŭstralio kune kun aborigenaĵoj (m. 1891)
- 1822: Edmond de Goncourt, franca verkisto, literatura kritikisto kaj eldonisto (m. 1896)
- 1836: Adolf von Kröner, germana eldonisto, honora civitano de Lepsiko (m. 1911)
- 1850: Amélie Helga Lundahl, finna pentristino translokiĝinta en Bretonion (m. 1914)
- 1852: Władysław Michał Zaleski, pola kleriko, patriarko de Antioĥio, apostola nuncio por Barato, konsultanto de la kongregacio por la evangelizado de la popoloj, botanikisto, vojaĝisto, aŭtoro de vojaĝ-etnografiaj verkoj (m. 1925)
- 1871: Edgar Martini, germana klasika filologo
- 1874: Henri Farman, franca pioniro de aviado (m. 1958)
- 1878: Isadora Duncan, usona dancistino, kaj koreografino (m. 1927)
- 1883: Mamie Smith, usona vodevil-kantistino, dancistino, pianistino kaj aktorino (m. 1946)
- 1891: Oskar Halecki, pola historiisto, bizanciisto, fakulo pri mezepokismo, aŭtoro de monografio pri Mez-Orienta Eŭropo, elmigranta aktivulo, kavaliro de Malta Ordeno (m. 1973)
- 1894: János Botos, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1953)
- 1895: Dorothea Lange, usona fotistino, kunfondinto de dokumenta fotado de Granda Depresio (m. 1965)
- 1900: Vítězslav Nezval, ĉeĥa poeto, verkisto kaj tradukisto, kunfondinto de poetismo, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1958)
- 1901: Ferenc Bikfalvy, rumania hungara agronomo (m. nekonata)
- 1907: John Wayne, usona aktoro rolinta en la vakera filmo Diliĝenco (m. 1979)
- 1912: János Kádár, hungara komunisma partiestro, ĝenerala sekretario de Hungara Socialista Laborista Partio, ĉefministro, Heroo de Sovetunio (m. 1989)
- 1914: Fratino Dulce, brazila monaĥino, bonfarantino, sanktulino (m. 1992)
- 1919: Sándor Gálfalvi, rumania hungara pedagogo (m. 1996)
- 1920: Peggy Lee, usona kantistino kaj aktorino (m. 2002)
- 1923: Horst Tappert, germana aktoro (m. 2008)
- 1926: Miles Davis, usona ĵaza trumpetisto kaj komponisto (m. 1991)
- 1930: Jenő Kosztándi, hungara pentristo (m. 2017)
- 1930: Emilio Barbón, hispana socialisto, heroo de Hispana Laborista Socialista Partio (m. 2003)
- 1937: Mengistu Haile Mariam, etiopa militisto kaj politikisto, ŝtatestro de Etiopio
- 1941: József Demian, rumania hungara, aŭstralia reĝisoro, kameraisto
- 1942: Éva Nuridsány, rumania hungara pentristino
- 1943: Volodimir Pacjurko, ukraina instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo, ukraina esperantisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto kaj reviviginto de "Ukraina Stelo", honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio
- 1946: Gil Carlos Rodríguez Iglesias, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 2019)
- 1946: Gyula Székely, rumania hungara inĝeniero pri elektro, universitata profesoro
- 1948: Stevie Nicks, usona kantistino de rok-muziko kaj bluso
- 1949: Jeremy Corbyn, brita politikisto, partiĉefo de la Brita Laborista Partio
- 1949: Ward Cunningham, usona komputikisto, inventisto de la Vikio
- 1951: Sally Ride, usona fizikistino kaj kosmonaŭto (m. 2012)
- 1964: Lenny Kravitz, usona muzikisto, komponisto, kantaŭtoro
- 1971: Matt Stone, usona kreinto de televida komedia animado-serio South Park
- 1973: Magdalena Kožená, ĉeĥa operkantistino (mezosoprano)
- 1977: Luca Toni, itala futbalisto, membro de la itala nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 604: Aŭgusteno de Canterbury, apostolo al la anglosaksoj
- 946: Edmundo la 1-a, reĝo de Anglio, murdita (n. ĉirkaŭ 922)
- 1566: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1510)
- 1595: Filipo Neri, itala kleriko, unu el gvidantoj de kontraŭreformacio, kreinto kaj populariganto de oratorio, katolika sanktulo (n. 1515)
- 1667: Johannes Rudbeckius, la Juna, sveda teologo el Narva (n. 1623)
- 1679: Ferdinando Maria, princo-elektisto de Bavario (n. 1636)
- 1703: Samuel Pepys, angla verkisto, aŭtoro de ĉifrita taglibro (n. 1633)
- 1707: Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart, amatino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1640)
- 1817: John Fryer, ribelanto de la mar-ŝipo Bounty (n. 1753)
- 1845: Jónas Hallgrímsson, islanda verkisto, poeto, sciencisto (n. 1807)
- 1864: Charles Sealsfield, aŭstra-usona verkisto, ĵurnalisto kaj rakontisto de la literatura bidermajro (n. 1793)
- 1874: Hermann von Mallinckrodt, germana katolika politikisto, honora civitano de Erfurto (n. 1821)
- 1876: František Palacký, ĉeĥa verkisto kaj historiisto, kies ĉefverko estas kvinvoluma historio de la ĉeĥa nacio (n. 1798)
- 1883: Abdelkader, araba emiro, gvidanto de lukto kontraŭ la franca koloniigo (m. 1808)
- 1902: Almon Brown Strowger, usona entreprenisto kaj inventisto pri telekomunikado (n. 1839)
- 1908: Mirza Ghulam Ahmad, barata religia reformisto, fondinto de ahmadismo (n. 1835)
- 1909: Jenő Basa, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en Újpest (n. 1879)
- 1909: Gyula Vajda, hungara historiisto, pianisto kaj universitata profesoro (n. 1843)
- 1919: Elek Gozsdu, hungara verkisto, advokato, reĝa ĉefprokuroro (n. 1849)
- 1923: Albert Leo Schlageter, germana soldato, batalanto en liberaj korpusoj (n. 1894)
- 1931: Hermann Grotefend, germana arĥivisto kaj diplomatikisto (n. 1845)
- 1939: Ernő Schiff, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1863)
- 1942: Johano Mario Miĥaelo Kowalski, pola ĉefepiskopo de mariavitismo, teologo, verkisto, liaordone ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton, sanktulo, murdita (n. 1871)
- 1946: Emil Gherasim, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1904)
- 1948: Mirin Daĵo, nederlanda sanigisto, mediumo, viziulo, konata de sia paranormaleco, pluraj gardanĝeloj kaj fakiraj kapabloj, esperantisto (n. 1912)
- 1955: Alberto Ascari, itala aŭtomobilisto, piloto de Formulo 1 (n. 1918)
- 1966: Áron Tamási, hungara verkisto, membro-korespondanto de Hungara Scienca Akademio (n. 1897)
- 1976: Martin Heidegger, germana filozofo okupiĝanta pri ontologio, aŭtoro de la verko Esto kaj tempo (n. 1889)
- 1977: Domokos Izsák, rumania hungara poeto, rakontisto (n. 1895)
- 1979: Mieczysław Sygnarski, pola gimnazia instruisto kaj lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, aŭtoro de pluraj lernolibroj, preskaŭ duonjarcenta aktivulo de Esperanto-Movado, i.a. tradukisto de Tra dezerto kaj praarbaro, honora membro de UEA, distingita per ŝtata ordeno Polonia Restituta (n. 1889)
- 1979: Fidél P. Benedek, rumanihungara franciskano, historiisto (n. 1907)
- 1983: Louise Weiss, franca verkistino, feminisma ĵurnalistino kaj politikistino (n. 1893)
- 1983: Ernst Willner, aŭstra ĵurnalisto (n. 1926)
- 1995: Friz Freleng, usona animaciisto, kartunisto, reĝisoro, produktoro kaj komponisto (n. 1906)
- 1999: Erik von Kuehnelt-Leddihn, aŭstra juristo, konservativisma publikigisto (n. 1909)
- 2004: Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, soveta, rusia astronomo laborinta en Krimea astrofizika observatorio (n. 1931)
- 2008: Sydney Pollack, usono reĝisoro, aktoro kaj produktoro (n. 1934)
- 2013: Jack Vance, usona verkisto pri fantasto kaj sciencfikcio (n. 1916)
- 2014: Manuel Uribe, meksika mekanikisto, unu el la plej pezaj homoj (n. 1965)
- 2014: Nikolaj Leonov, ukraina sportisto, mondĉampiono pri karateo kaj piedbatbokso, pereinta kiel volontula batalanto dum la Donbasa milito (n. 1982)
- 2015: Vicente Aranda, hispana kinreĝisoro en kies filmoj rolis Victoria Abril (n. 1926)
- 2017: Zbigniew Brzezinski, usona politologo, sovetologo, kontraŭkomunisto, geostratego, konsilisto de tri usonaj prezidentoj (n. 1928)
- 2017: Ernő Csiszár, hungara gimnazia instruisto, ĉeforganizanto de la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj, kun sia edzino Zsuzsa Csiszár edukis du filinojn, denaskaj Esperanto-parolantoj (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|