Kutaiso estas la dua laŭ signifo urbo de Kartvelio (loĝantaro en 1989 235 mil), sur la rivero Rioni, kultura kaj industria centro. Ĉi tie troviĝas uzinoj de maŝinkonstruado (kamionoj, traktoroj, elektomekanikaĵoj), teksaĵo, kemiaĵoj, nutrada produktaĵo. En la urbo troviĝas universitato, institutoj, 3 teatroj, artgalerio.
Dokumenta historio de la urbo komenciĝas de III jc a.K. Sed antikvaj aŭtoroj ĝin konsideris ĉefurbon de Kolĥetia reĝlando (8a jc a.K.). Ĝia nomo estis Aia, Kutaia, Kutatisiumi. Dum jarcentoj, de VIII ĝis XIX jarcentoj, Kutaisi estis ĉefurbo de okcidentkartvela (pli malfrue Imeretia) reĝlando (vidu Reĝlando Abĥazio). Dum 1810-1917 en konsisto de Rusia Imperio. De 1846 ĝis 1920 kadre de la Rusia imperio estis ĉefurbo de la Kutaisa gubernio.
En mezepoko nomo de la urbo estas ligita kun la agado de David Agmaŝenebeli, en nova epoko - A.Cereteli, Z.Paliaŝvili kaj K.Marĝaniŝvili. Ĉefaj rimarkindaĵoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj estas: ruinoj de temploBagrati (11 jc), monaĥejoGelati (12 jc), kasteloGeguti (12 jc), kaverna rezervejo Sataplia, balneologia kurorto Ckaltubo.