6-a de majo
La 6-a de majo estas la 126-a tago de la jaro (la 127-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 239 tagoj restas.
Je la 6-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1104: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Akko
- 1191: Tria krucmilito: reĝo de Anglio Rikardo la 1-a alnavigis al haveno Limasol por reakiri oron devenantan de sinkigita ŝipo, kiu estis transprenita de reganto de Kipro
- 1210: Katedralo de Reims en Francio tute bruliĝis - precize unu jaron pli poste oni komencis konstrui la novan
- 1250: Sepa krucmilito: franca reĝo Ludoviko la 9-a post granda reaĉetpago estis liberigita de mamelukoj, post falo de ajubidoj
- 1277: Pollando: Trzebiatów iĝis urbo
- 1312: Koncilio de Vieno finiĝis
- 1434: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutatis eldonis privilegion pri laŭleĝa egaligo de litovaj kaj rusaj bojaroj
- 1439: En batalo de Grotniki (distrikto Buski) polaj husanoj malvenkis
- 1499: Oni subskribis la Union Krakovo-Vilno, kiu konfirmis faktan aliancon de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio post la morto de Kazimiro la 4-a kaj ĉeso de la persona unio
- 1527: Disrabado de Romo: germana-hispana armeo de la imperiestro Karlo la 5-a konkeris Romon kaj komencis ĝin rabi - papa gardistaro defendis la papon Klemento la 7-a
- 1536: Inkaa imperio: armeo de inkaa imperiestro Manku Kapak la 2-a komencis 10-monatan sieĝon de Kusko kontraŭ garnizono de hispanaj konkerantoj kaj inkaaj helpantoj, gvidataj de Hernando Pizarro
- 1615: Princo de Transsilvanio Gábor Bethlen kaj la germana-romia imperiestro Matiaso subskribis pacon de Trnava - la imperiestro certigis sendependecon al Transilvanio
- 1635: Episkopo Imre Lósy el Transilvanio kunvokis en Jasov diocezan sinodon
- 1642: Katolika portugala misiisto Francisco Xavier post 13-monata vojaĝo atingis Goaon en Barato, tiutempa parto de la portugala kolonia imperio
- 1682: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a translokigis sian kortegon al la Kastelo de Versailles
- 1782: Konstruado de la Granda Palaco de Bankoko, loĝejo de la reĝo de Tajlando, komenciĝis
- 1789: Plej granda incendio en la historio de Teŝino
- 1791: Parizo: Luvro oficiale iĝis muzeo
- 1794: Haitio, regata de Toussaint Louverture, ekribelis kontraŭ Francio
- 1801: Francaj revoluciaj militoj: armita HMS Speedy konkeris la 32-pafilan hispanan fregaton El Gamo
- 1829: Aŭstro Cyrill Demian patentigis akordionon
- 1840: Unua poŝtmarko estis enmerkatigita en Britio
- 1861: Arkansaso kaj Tenesio secesiis de Usonon
- 1864: Bulgara revoluciulo Vasil Levski iĝis instruisto en Karlovo
- 1889: En Parizo komenciĝis Internacia ekspozicio kun tiucele konstruita Eiffel-Turo - publike malfermita
- 1890: La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj rezignis pri poligamio
- 1910: Georgo la 5-a iĝis reĝo de Britio
- Unua mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: dum la ofensivo de pola armeo kaj la armeo de Ukraina Popola Respubliko al Kievo bolŝevikoj post mobilizo sendis apud Dnepro 120 mil soldatojn
- 1933: Tria Regno: Germana Studenta Unio atakis Instituton pri Seksologio de Magnus Hirschfeld, poste bruligante multe da libroj
- 1937: Zepelino nomiĝanta Hindenburg ekbrulis kaj eksplodis dum ĝi provis alteriĝi en Lakehurst, Nov-Ĵerzejo, Usono. Pereis 36 homoj
- 1940: Brit-usona verkisto John Steinbeck ricevis premion Pulitzer pro la romano La vinberoj de kolero
- 1941: Usona artisto Bob Hope unuafoje prezentiĝis en United Service Organizations, komencante sian karieron daŭrantan 50 jarojn
- Dua mondmilito
- 1941: Josif Stalin iĝis registarestro de Sovetunio anstataŭante V. Molotov, kiu iĝis lia anstataŭanto kaj popolkomisaro pri eksteraj aferoj; unua flugo de la usona ĉasaviadilo P-47 Thunderbolt; Reĝimo de Vichy: François Darlan ordonas, ke germanaj aviadiloj alteriĝos sur francaj aerodromoj ekzemple en Sirio kaj devos esti provizataj per brulaĵo; popolkomisaro pri mararmeo Nikolaj G. Kuznecov raportis al Stalin, ke Nazia Germanio planas la 14-an de majo ataki Sovetunion, kun pridubiga komento
- 1942: usona garnizono en Filipinoj post batalo kontraŭ japanoj kapitulacis sur la insulo Corregidor - 11 574 soldatoj kaj maristoj iris al mallibero
- 1943: Ribelo en varsovia geto: germanoj detruis en Varsovia geto 47 bunkrojn kaptante 1553 judojn, el kiuj ili pafmortigis 365; taĉmento de Pola Enlanda Armeo masakris ukrainan vilaĝon Mołożów (Моложів, Moloĵiv) en Lublinio, venĝe al murdoj dum la ribelo de Zamość; 3-a kompanio de Kamparanaj Batalionoj el Przemyśl atakis germanan kolonon
- 1944: Taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en la nuna Grodna regiono venkis en batalo kontraŭ Litova Helpa Korpuso, akirante multe da municio kaj nutraĵo; Slovenio: germana armeo malkovris partizanan malsanulejon Triglav mortigante 43 vunditojn, 16 sukcesis eskapi
- 1945: Kapitulaco de Germanio: kapitulaco de Breslaŭo (nun Vroclavo), unu el la lastaj fortikaĵoj de la Tria Regno; unuo de la pola armeo en la ŝipbazo Wilhelmshaven akceptis kapitulacon de la germana mararmeo finante batalojn en norda Francio, Belgio kaj Nederlando, kaj ekregis per grupiĝoj areon en la brita zono ĉirkaŭ tiu urbo; germana Armea Grupo "C" komencis redonon de armilaro; generalo Eisenhower ordonis haltigi pluan marŝon en Ĉeĥio; Praga ofensivo komencita - unuoj de la usona armeo okupis Plzeň; en Brandenburgio apud Elbo unuo de la pola armeo rompis reziston de la germana armeo en Klietz; Balkana Fronto: trupoj de jugoslavia 2-a Armeo ekregis Sisak; Moskvo: novaĵagentejo TASS informis pri enprizonigo de 16 estroj de Pola Subtera Ŝtato.
- 1948: Oni proklamis rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj pri la protekto de Jerusalemo kaj ties loĝantoj
- 1949: Ekstartis unua komputila programo en la usona komputilo EDSAC
- 1950: Sur duoninsulo Jutlando oni malkovris mumiigitan viron de Tollund
- 1962: Perua dominikano kaj mistikulo Martín de Porres estis kanonizita de papo Johano la 23-a
- 1974: Socialdemokratia Partio de Portugalio fondiĝis
- 1974: Kanceliero de Federacia Respubliko Germanio Willy Brandt demisiis pro malkovro en lia oficejo de spiono el orientgermana Ministerium für Staatssicherheit
- 1975: Dum ĉeso de batalado 100 000 armenoj kunvenis en Bejruto por memori la 60-an datrevenon de la Armena genocido
- 1982: Milita stato en Pollando: en Gdańsk oni kreis subteran Regionan Koordinan Komisionon de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"
- 1986: Murmansko kaj Smolensko ricevis la titolon Urbo-Heroo
- 1989: La 34-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Lausanne
- 1991: Usona semajnrevuo "Time" publikigis artikolon tre kritikan pri scientologio, kiu kondukis al plurjara jura konflikto
- 1994: Manika Tunelo ekfunkciis sub la Manika Markolo - liganta Francion kaj Brition - solene inaŭgurita de Elizabeto la 2-a kaj François Mitterrand
- 1997: Banko de Anglio iĝis sendependa de politika kontrolo
- 1999: Unua balotado al Skota Parlamento kaj Nacia Asembleo por Kimrio
- 2001: En Damasko Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo vizitis moskeon - la moskeon de la Umajadoj, kie estas konservata relikvo de Johano la Baptisto, grava profeto por islamanoj
- 2002: Nederlanda politikisto Pim Fortuyn estis murdita de aktivisto pri bestaj rajtoj naŭ tagojn antaŭ la parlamenta voĉdonado
- 2002: Nobelpremiita pordemokratia politikistino Aung San Suu Kyi estis liberigita post 19 monatoj de mallibero en sia hejmo en Mjanmaro (Birmo)
- 2003: Amasa multludista enreta ludo, EVE Online, estis lanĉita
- 2004: Kartvelio reakiris kontrolon super Aĝario post fuĝo de Aslan Abaŝidze al Rusio
- 2004: Lasta epizodo de la usona televida serio kaj situacia komedio Amikoj estis elsendita
- 2007: Prezidanta baloto de 2007 en Francio: Nicolas Sarkozy gajnis
- 2009: Jacob Zuma iĝis prezidento de Sud-Afriko
- 2010: En Berlino oni malfermis muzeon de la Topografio de la teroro
- 2012: En Moskvo okazis amasa politika protesto kontraŭ inaŭguro de la prezidento de Rusio Vladimir Putin, kiun sekvis konfrontiĝoj de manifestantoj kaj polico — poste multaj opoziciuloj estis malliberigitaj
- 2012: Prezidanta baloto de 2012 en Francio: François Hollande gajnis
- 2013: Usono: tri virinoj, forkaptitaj kaj malaperintaj por pli ol 10 jaroj, estis trovitaj vivaj en Klevlando
- 2017: Domo de la Eŭropa Historio estis malfermita en Bruselo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: prezidento V. Zelenskij subskribis leĝon pri malsovetiigo de ukraina juro; ĉefministro de Japanio anoncis novajn sankciojn kontraŭ Rusio; Joe Biden transdonos al Ukrainio kroman artilerian municion, radarojn kaj alian aparataron kun suma valoro de 150 mln da dolaroj
Naskiĝoj
- 973: Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj sanktulo (m. 1024)
- 1397: Seĝong, reĝo de Koreio, enkondukinto de la korea alfabeto (m. 1450)
- 1405: Gjergj Kastrioti Skanderbeg, albana heroo batalanta kontraŭ Otomana Imperio (m. 1468)
- 1501: Marcelo la 2-a, papo kontraŭnepotisma (m. 1555)
- 1574: Inocento la 10-a, papo, prapranepo de la papo Aleksandro la 6-a, plifortiginta potencon de Vatikano (m. 1655)
- 1635: Johann Joachim Becher, germana alkemiisto, kemiisto, kuracisto (m. 1682)
- 1668: Alain René Lesage, franca verkisto, tradukanta el la hispana lingvo (m. 1747)
- 1758: Robespiero, franca advokato, unu el ĉefaj gvidantoj de la franca revolucio (m. 1794)
- 1758: André Masséna, franca princo, militisto kaj marŝalo de Francio (m. 1817)
- 1781: Karl Christian Friedrich Krause, germana verkisto kaj filozofo, kreinto de panenteismo (m. 1831)
- 1786: Ludwig Börne, germana verkisto kaj ĵurnalisto de Antaŭmarto (m. 1837)
- 1809: Juan Donoso Cortés, hispana verkisto kaj diplomato, konservisto (m. 1853)
- 1815: Eugène Labiche, franca dramaturgo, membro de Franca Akademio (m. 1888)
- 1824: Tokugawa Iesada, japana ŝoguno de la klano Tokugawa (m. 1858)
- 1842: Miksa Mayer, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj pedagogo (m. 1886)
- 1844: Albert von Bamberg, germana klasika filologo kaj gimnaziestro (m. 1910)
- 1856: Sigmund Freud, germana psikiatro, fondinto de psikoanalizo (m. 1939)
- 1861: Motilal Nehru, barata pandito, estro de Barata Nacia Kongreso, fondinto de la Familio Nehru-Gandhi (m. 1931)
- 1861: Rabindranath Tagore, bengala Nobelpremiita verkisto, poeto, filozofo, muzikisto, pentristo, barata tutfakulo, kies kanto Ĝana Gana Mana iĝis nacia himno (m. 1941)
- 1862: Adolf Lendl, hungara zoologo, akademiano (m. 1943)
- 1867: Béla Iványi-Grünwald, hungara pentristo, membro de artista Societo Szinyei Merse Pál (m. 1940)
- 1868: Imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio el dinastio Romanovoj (m. 1918)
- 1871: Christian Morgenstern, germana verkisto esperantigata de Richard Schulz (m. 1914)
- 1871: Francois Auguste Victor Grignard, franca Nobelpremiita kemiisto (m. 1935)
- 1878: Erika von Watzdorf-Bachoff, germana verkistino (m. 1963)
- 1879: Bedřich Hrozný, ĉeĥa orientalisto kaj lingvisto, kiu dediĉis sin precipe al la asiria, aramea, etiopa, sanskrito kaj sumera, spertulo pri kojnoskribo deĉifrinta la hititan lingvon (m. 1952)
- 1880: Ernst Ludwig Kirchner, germana pentristo, kunfondinto de la artista societo Die Brücke (m. 1938)
- 1882: Vilhelmo de Prusio, heredonto de imperiestro Vilhelmo la 2-a (m. 1951)
- 1882: Jan Stanisław Jankowski, pola inĝeniero-kemiisto, kungvidanto de Pola Subtera Ŝtato, ministro, arestita de NKVD, malliberigita en Lubjanka kaj tie murdita post montra proceso (m. 1953)
- 1883: William Francis Lawrence, angla fervojisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1888: Arie Leopold Moreau, nederlanda instruisto kaj mastro de Esperanto-Domo en Arnhem (m. nekonata)
- 1891: Károly Berde, hungara kuracisto, dermatologo (m. 1971)
- 1893: Oszkár Bárd, rumania hungara kuracisto, verkisto, tradukisto (m. 1942)
- 1894: Léon Courtinat, franca juristo, poŝtisto, ĝenerala sekretario de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (m. 1973)
- 1895: Rudolph Valentino, usona aktoro de muta filmo, dancisto, ĝigolo, filmstelulo (m. 1926)
- 1895: Malba Tahan, brazila verkisto kaj matematikisto, kies frato J. B. de Mello e Souza estis pioniro de Esperanto, plurfoje rilatanta al esperanto, aŭtoro de rakonto pri la litero Ĥ (m. 1974)
- 1897: Karl Lechner, aŭstra historiisto kaj arkivisto (m. 1975)
- 1898: Konrad Henlein, germana aktivisto en Ĉeĥoslovakio, funkciulo en Imperia regiono Sudetio kiel nazia kunlaborisma politikisto, sinmortiginto (m. 1945)
- 1900: Zheng Ji, ĉina biokemiisto specialiĝanta pri manĝado (m. 2010)
- 1902: Max Ophüls, germana reĝisoro laboranta en Germanio, Francio kaj Usono (m. 1957)
- 1904: Harry Martinson, sveda Nobelpremiita verkisto, kies Aniaron surscenigis esperantlingve Jerzy Fornal (m. 1978)
- 1910: Sándor Tatay, hungara verkisto, kies verkoj estis tradukitaj al 9 lingvoj (m. 1991)
- 1911: Margit Váczy, rumania hungara pentristino, restarigistino (m. 1994)
- 1915: Orson Welles, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro, konata de la filmoj Civitano Kejn aŭ Ĉu Parizo brulas?, kies radiodramo pri invado de marsanoj kaŭzis panikon (m. 1985)
- 1918: Zajid bin Sultan Al Nahajan, araba emiro, ŝejĥo de Abudabio, unua prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (m. 2004)
- 1921: Jan Bytnar, pola skoltestro, soldato de la Servo al Venko de Pollando, konspira aganto, torturita ĝismorte de Gestapo fare de Schultz kaj Lange, kiuj estis likviditaj de Pola Subtera Ŝtato (m. 1943)
- 1921: Erich Fried, aŭstra verkisto kaj tradukisto, dediĉinta sin al Ŝekspiro (m. 1988)
- 1929: Paul Lauterbur, usona kemiisto Nobelpremiita pro la magneta resonanca bildigo (m. 2007)
- 1940: Stanisław Rynduch, pola-germana esperantisto, kunfondinto kaj sekretario de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, dumviva membro de Pola Esperanto-Asocio
- 1943: Andreas Baader, germana teroristo, gvidanto de Frakcio Ruĝa Armeo, sinmortiginto (m. 1977)
- 1945: Sándor Köpeczi, rumania hungara operkantisto, edzo de Júlia Kirkósa
- 1953: Tony Blair, ĉefministro de Britio, gvidanto de Brita Laborista Partio
- 1955: Régis Labeaume, kanada politikisto kaj negocisto, urbestro de Kebeko
- 1958: Sándor Csíki, rumania hungara instruisto, publicisto (m. 2014)
- 1960: Barnabás Bara, rumania hungara skulptisto laboranta en Simeria kaj Miercurea Ciuc
- 1961: George Clooney, usona aktoro, scenaristo, produktoro kaj reĝisoro
- 1969: Vlad Filat, ĉefministro de Moldavio, gvidanto de Partio Liberal-Demokrata de Moldavio
- 1975: Gábor Egri, hungara historiisto, redaktoro
- 1987: Moon Geun young, sudkorea aktorino
- 1989: Dominika Cibulková, slovaka tenisistino gajninta Hopman-Pokalon
Mortoj
- 680: Muawiya ibn Abi Sufyan, araba kalifo, fondinto de la Umajada dinastio (n. 602)
- 1236: Roĝero de Wendover, angla kronikisto, monaĥo (n. nekonata)
- 1478: Andrea Vendramino, itala doĝo (n. 1393)
- 1540: Juan Luis Vives, hispana humanisto, pedagogo kaj poligloto (n. 1492)
- 1593: György Váradi Lencsés, hungara kuracisto verkinta la unuan hungarlingvan libron pri medicino (n. 1530)
- 1638: Cornelius Jansenius, nederlanda profesoro pri teologio en Universitato de Loveno, episkopo kaj kreinto de jansenismo (n. 1585)
- 1666: Paul Siefert, germana orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo (n. 1586)
- 1709: Alvise la 2-a Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1628)
- 1718: Johann Paul Hebenstreit, germana teologo (n. 1660)
- 1729: Zacharias Götze, germana teologo kaj lernejestro (n. 1662)
- 1782: Wilhelm Bernhard Trommsdorff, germana kuracisto kaj farmaciisto (n. 1738)
- 1796: Adolph Knigge, germana verkisto kaj propagandisto de iluminismo (n. 1752)
- 1840: Francisco de Paula Santander, kolombia militisto kaj politikisto (n. 1792)
- 1859: Alexander von Humboldt, germana sciencisto, fondinto de la moderna geografio (n. 1769)
- 1862: Henry David Thoreau, usona poeto kaj filozofo, konata pro sia eseo Civila malobeo (n. 1817)
- 1877: Johan Ludvig Runeberg, finna poeto, svedlingva finnlandano (n. 1804)
- 1889: Heinrich Gustav Reichenbach, germana botanikisto kaj orkideologo (n. 1823)
- 1904: Alexander William Williamson, angla kemiisto, fizikisto, esploristo de alkoholoj kaj eteroj (n. 1824)
- 1904: Franz von Lenbach, germana pentristo, konata de portretoj (n. 1836)
- 1908: Albrecht Dieterich, germana klasika filologo kaj religiosciencisto (n. 1866)
- 1910: Eduardo la 7-a, reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj dominio, imperiestro de Hindujo (n. 1841)
- 1910: Boris Hrinĉenko, ukraina verkisto, leksikografo, etnografo, historiisto, tradukisto, politika aganto, kompilinto de vortaro de la ukraina, kies rakonton esperantigis Viktor Pajuk (n. 1863)
- 1910: Géza Hollósy, hungara oficisto kaj ĵurnalisto kontribuinta pri fondo de la malsankaso por ĵurnalistoj (n. 1866)
- 1919: L. Frank Baum, usona verkisto, kies porinfanan libron La mirinda sorĉisto de Oz esperantigis Donald Broadribb (n. 1856)
- 1924: Virgil Groder, aŭstra pentristo (n. 1856)
- 1935: Walther Kabel, germana distra furorverkisto (n. 1878)
- 1942: Du polaj katolikaj pastroj murditaj en germanaj ekstermejoj: Kazimierz Gostyński, pola kleriko, pedagogo (n. 1884) kaj Euzebiusz Huchracki, pola franciskano, martiro, beatigota inter 122 servistoj de Dio el la dua mondmilito (n. 1885)
- 1948: Vital Lehodey, franca mistikulo kaj abato (n. 1857)
- 1949: Maurice Maeterlinck, belga verkisto, filozofia eseisto pri la naturo, laŭreato de Nobel-premio pri literaturo, enestanta en Belga Antologio (n. 1862)
- 1952: Maria Montessori, itala kuracistino kaj pedagogino, konata de la Montesoria pedagogio (n. 1870)
- 1960: Pál Ábrahám, hungara komponisto kaj dirigento (n. 1892)
- 1961: Lucian Blaga, rumana poeto, dramisto, filozofo, sciencisto kaj diplomato, membro de Rumana Akademio (n. 1895)
- 1963: Theodore von Kármán, hungara-usona pioniro de aerodinamiko (n. 1881)
- 1964: Yagi Hideo, japana ginekologo, profesoro kaj estro de kancerkliniko, preleganto en Internacia Somera Universitato dum UK 1954 kaj UK 1958, iniciatinto de UK 1965 en Tokio (n. 1899)
- 1967: Zhou Zuoren, ĉina verkisto, eseisto kaj tradukisto, kontribuanta al "Nova Junularo", esperantisto, frato de Lu Xun (n. 1885)
- 1971: Helene Weigel, aŭstra aktorino, edzino de Bertolt Brecht (n. 1900)
- 1975: József Mindszenty, hungara primaso, malliberigita de Gestapo, pro komunistaj reprezalioj loĝinta en usona ambasado dum 15 jaroj, servisto de Dio (n. 1892)
- 1983: Kai Winding, usona ĵaztrombonisto (n. 1922)
- 1986: Etelka Szabó Adorján, rumania hungara kuracistino, edzino de István Szabó (n. 1924)
- 1990: Irmtraud Morgner, germana verkistino pri rolo de virinoj en Germana Demokratia Respubliko (n. 1933)
- 1992: Marlene Dietrich, germana aktorino kaj kantistino, seksosimbolo, konata de la filmo Der Blaue Engel (n. 1901)
- 1996: János Gabányi, hungara ĵurnalisto, loka historiisto pri Gherla (m. 1910)
- 2004: Barney Kessel, usona ĵaz-gitaristo (n. 1923)
- 2006: Kayano Shigeru, ajnua-japana parlamenta aganto (n. 1926)
- 2012: Georgi Lozanov, bulgara pedagogo, aŭtoro de sugestopedio, instrumetodo pri fremdlingvolernado, okupiĝanta ankaŭ pri parapsikologia esplorado, precipe pri klarvidkapablo, tenita en "hejma malliberejo" en Sofio, granda parto de liaj esploroj restas nepublikigita (n. 1926)
- 2013: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio, reprezentanto de la Itala kristan-demokrata partio (n. 1919)
- 2016: Margot Honecker, orientgermana politikistino, edzino de Erich Honecker (n. 1927)
- 2020: Barry Farber, usona ĵurnalisto, radio-parola gastiganto, publikiganta en "New York Times", "Reader's Digest", "Washington Post" (n. 1930)
- 2023: Petruška Šustrová, ĉeĥa disidentino, tradukistino el la angla kaj pola, publicistino kaj politikistino (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 6-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|