25-a de majo
La 25-a de majo estas la 145-a tago de la jaro (la 146-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 220 tagoj restas.
Je la 25-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- -585: Suneklipso antaŭkalkulita de Taleso de Mileto
- -240: Unua registrita apsido de Haleja kometo
- 451: Sasanidoj venkis ribeliĝintajn armenojn en la batalo de Avarajr
- 1085: Reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio liberigis Toledon de la maŭra regado
- 1223: Pollando: Ujazd iĝis urbo de Opola provinco
- 1420: Infanto Henriko la Navigisto, kreinto de la portugala kolonia imperio, estis nomumita Granda Superulo de la Ordeno de Kristo
- 1455: Venko de pola armeo kontraŭ la prusa en batalo de Iława Pruska
- 1477: La Nuremberga artisto Veit Stoß komencis laboron pri la retablo de Krakovo por Mariapreĝejo, mendita de la Krakova Urba Konsilio
- 1521: Marteno Lutero estis deklarita eksterleĝulo kaj herezulo de la imperia dieto
- 1579: Ivano la Terura sendis leteron al Donaj kozakoj - la tago konsiderata kiel fonda por la kozakoj
- 1632: Tridekjara milito: Albrecht von Wallenstein rekonkeris Pragon de saksianoj
- 1659: Richard Cromwell rezignis pri posteno lordo-protektanto de Anglio kaj Skotlando
- 1676: Skania Milito: senrezulta marbatalo apud Rügen
- 1720: Al haveno en Marsejlo alnavigis de Proksima Oriento ŝipo, kies malsaniĝinta ŝipanaro kaŭzis dujaran pesto-epidemion kun pli ol 40 mil mortintaj viktimoj
- 1787: En Filadelfio kunsidis Usona Kongreso, kiu pretigis projekton de Usona Konstitucio kun intenco revizii la Artikolojn de Konfederacio
- 1810: Revolucio de Majo: en Argentino formiĝis unua registaro sendependa de hispanaj regantoj, establita dum cabildo abierto
- 1821: Klemens von Metternich iĝis kanceliero de Aŭstra imperio
- 1842: Prago: aŭstro Christian Doppler priskribis fenomenon konatan poste kiel efiko de Doppler
- 1846: Napoleono la 3-a fuĝis de la fortikaĵo Ham, kie li estis enprizonigita pro provo de puĉo, kaj iris al Anglio
- 1850: Al Zoo de Londono alvenis Nila hipopotamo
- 1869: Viena Ŝtata Operejo ĉe la Viena Ringstrato malfermiĝis per prezento de Don Giovanni de Mozart
- 1872: En Bohemio post pluvego sekvis inundo kaj rompiĝis digo de lageto en la regiono de Plzeň - 337 homoj mortis dum la inundo
- 1881: Nacia himno de Venezuelo Gloria al Bravo Pueblo oficialiĝis
- 1895: Irlanda literaturisto Oscar Wilde estis kondamnita al dujara peza punlaboro pro samseksemo
- 1901: Argentino: Atleta Klubo Rivero Plata fondiĝis en Bonaero
- 1911: Plurjara diktatoro de Meksiko Porfirio Díaz estis faligita
- 1913: Aŭstra-hungara oficiro de kontraŭspionejo kaj samtempe spiono de la Rusia Imperio Alfred Redl sinmortigis pro malkaŝiĝo unu tagon pli frue — praga ĵurnalisto Egon Erwin Kisch ne permesis silentigi la aferon
- Unua Mondmilito
- 1922: Lenin travivis unuan el la serio de apopleksioj, kiuj igis lin malkapabla por regi
- 1924: Litova Olimpika Komitato fondiĝis
- 1926: En Parizo estis pafmortigita de juda studento prezidento de Ukraina Popola Respubliko en ekzilo Simon Petljura
- 1931: Dua Pola Respubliko: Asocio de Sindikatoj fondiĝis
- 1935: Afrik-usonano Jesse Owens akiris 4 mondrekordojn dum 45 minutoj en An-Arbaro
- 1938: Hispana Enlanda Milito: 313 personoj pereis en aeratako al Alakanto
- Dua mondmilito
- 1946: Jordanio fariĝis sendependa de Britio - per akcepto de la reĝ-titolo definitive (la kontrakto estis jam je la 22-a de marto)
- 1948: Pollando: en Varsovia prizono estis ekzekutita Witold Pilecki, aŭtoro de la raportoj de Pilecki pri holokaŭsto el la koncentrejo Aŭŝvico, kondamnita pro spionado
- 1954: En Vjetnamio pereis hungara foto-raportisto Robert Capa, aŭtoro de fotoj pri 5 militoj (Hispana Enlanda Milito, Dua japana-ĉina milito, Dua mondmilito, la unua araba-israela milito kaj la Unua Hindoĉina Milito) kaj de aliaj eventoj
- 1955: Brita ekspedicio grimpis Kangchenjungan, la trian laŭ alteco montopinton de la mondo
- 1960: Muzeo Tikotin de Japana Arto malfermiĝis en israela Hajfo - unusola en Mezoriento
- 1961: Projekto Apollo: usona prezidento John F. Kennedy dum parolado al Kongreso prezentis projekton sendi sur la Lunon ĝis fino de la 1960-aj jaroj homon kun ties sekura reveno Teren
- 1961: Prezidento John F. Kennedy fondis specialan unuon de la usona mararmeo - SEAL
- 1963: Organizaĵo por Afrika Unueco fondiĝis en Adis-Abebo
- 1965: Usona bluso-muzikisto Sonny Boy Williamson II trovita morta
- 1969: Premiero de la usona filmo Meznokta vakero
- 1973: Al usona kosmostacio Skylab alvenis ĝia unua skipo
- 1977: Premiero de la sciencfikcia fantazia filmo Stelaj Militoj - Nova Espero, reĝisorita de George Lucas - la unua el 9 Stelaj Militoj
- 1979: Malaperigo: usona knabo Etan Patz malaperis en Nov-Jorko
- 1981: Ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlaboran Konsilion de la Golfo - Golfa Koopera Konsilo fondiĝis
- 1993: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kreiĝis per rezolucio n-ro 827 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1997: En Pollando referendumo decidis pri akcepto de la Konstitucio de Pola Respubliko
- 2000: Israelo finis 22-jaran okupon de suda Libano
- 2002: Estonio: la 47-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Talino
- 2003: Néstor Kirchner iĝis prezidento de Argentino
- 2006: Pilgrimado de papo Benedikto la 16-a al Pollando komenciĝis
- 2008: Michel Sulaiman iĝis prezidento de Libano
- 2009: Pollando: en Varsovio kreiĝis Radio Wnet kiel interkona retejo kaj interreta radio
- 2009: Sekureca Servo de Ukrainio komencis oficialan enketadon pri Holodomoro en la jaroj 1932-1933 kiel genocido farita de Sovetunio
- 2009: Nord-Koreio sukcese faris duan nuklean teston, estigante streĉojn en internacia komunumo
- 2010: Prezidento de Egiptio Hosni Mubarak malfermis aerhavenon en provinco Saŭhaĝ
- 2010: Ducentjariĝo de Argentino celebrata
- 2012: Kadre de la dua testa flugo de la usona Kosmoŝipo Dragon unuafoje en historio komerca kosmoŝipo ligiĝis kun la Internacia Kosmostacio
- 2012: Siria enlanda milito: 108 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis en la masakro de Hula farita de siria armeo kaj porregistara milico ŝahiba kontraŭ civiluloj en Hula apud Homs
- 2014: Petro Poroŝenko gajnis antaŭtempan prezidentan baloton en Ukrainio
- 2014: Balotoj por la Eŭropa Parlamento finiĝis
- 2016: Post dujara enprizonigo en Rusio pilotino Nadija Savĉenko, akuzita pri pafmortigo de rusiaj ĵurnalistoj, revenis en Ukrainion, interŝanĝita kontraŭ du rusiaj militkaptitaj oficiroj
- 2018: En Eŭropa Unio ekvalidis la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: Kievo forprenis la titolon de honora civitano al Leonid Breĵnev; Rusio elpelas 5 diplomatojn de Svedio kaj fermas diplomatiejon; Finnlando promesis sendi al Ukrainio militistan armilaron valoran 109 milionojn da eŭroj; Brita parlamento agnoskis Holodomoron genocido de ukraina nacio
Naskiĝoj
- 1572: Morico, landgrafo de Hesio-Kaselo (m. 1632)
- 1692: Georg Raphael Donner, aŭstra skulptisto (m. 1741)
- 1713: John Stuart, 3a Grafo de Bute, skota nobelo, ĉefministro de Granda Britio (m. 1792)
- 1802: Johann Friedrich von Brandt, germana natursciencisto, bestosciencisto kaj kuracisto (m. 1879)
- 1803: Edward George Bulwer-Lytton, angla verkisto kaj politikisto, inspirinta teozofojn (m. 1873)
- 1803: Ralph Waldo Emerson, usona eseisto, oratoro kaj transcendisto (m. 1882)
- 1818: Jacob Burckhardt, svisa historiisto pri arto, literaturo kaj kulturo (m. 1897)
- 1822: Károly Bisztray, hungara juĝisto kaj verkisto (m. 1911)
- 1822: Heinrich Keil, germana klasika filologo kaj pedagogo (m. 1894)
- 1838: Domokos Szász, hungara reformita episkopo (m. 1899)
- 1849: František Ženíšek, ĉeĥa akademia pentristo kaj desegnisto (m. 1916)
- 1854: Otakar Mokrý, ĉeĥa poeto kaj tradukisto, ĉefe de Juliusz Słowacki (m. 1899)
- 1856: Louis Félix Marie Franchet d'Esperey, franca generalo kaj marŝalo (m. 1942)
- 1864: Franz Langheinrich, germana poeto
- 1865: Pieter Zeeman, nederlanda Nobelpremiita fizikisto esplorinta influon de elektromagneta kampo sur elektromagnetan ondon (m. 1943)
- 1865: Frederiko Aŭgusto la 3-a (Saksio), reĝo (m. 1932)
- 1877: Ágoston Stefán, rutena-hungara politikisto, komisaro, advokato, ĵurnalisto (m. 1945)
- 1879: Max Aitken, brita politikisto, ankaŭ konata kiel Lordo Beaverbrook - eldonisto de ĵurnaloj (m. 1964)
- 1887: Pio el Pietrelcina, itala kapuceno, stigmatulo, miraklo-farinto, katolika sanktulo, kies biografio legeblas en esperanto (m. 1968)
- 1889: Igor Sikorski, rusia, usona pioniro de aviado (m. 1972)
- 1890: Zseni Várnai, hungara poetino, enestanta en Hungara Antologio (m. 1981)
- 1905: Mieczysław Bekker, pola inĝeniero kaj inventisto, profesoro de la Universitato de Miĉigano, konstruinta kadre de la Projekto Apollo lunan veturilon LRV en konzerno General Motors kunlabore kun Boeing (m. 1989)
- 1908: Béla Blédy, rumania hungara lingvisto kaj leksikografo (m. 1962)
- 1921: Mieczysław Albert Krąpiec, pola filozofo-tomisto, dominikano, humanisto, plurjara rektoro de Katolika Universitato en Lublin (m. 2008)
- 1922: Enrico Berlinguer, itala politikisto, ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio (m. 1984)
- 1922: Bogodar Winid, pola spertulo pri geografio kaj kartografio, spertulo pri Adis-Abebo, Bangladeŝo kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno (m. 1996)
- 1923: Mária Bisztrai, hungara aktorino kaj teatrestrino (m. 2020)
- 1926: Miles Davis, usona ĵaztrumpetisto, bandestro kaj komponisto, kuninventisto de modala ĵazo kaj kunevoluiganto de ĵazroko (m. 1991)
- 1928: Frigyes Hidas, hungara komponisto (m. 2007)
- 1931: Krystyna Kersten, pola historiistino, profesoro de Historia Instituto ĉe Pola Scienca Akademio, aŭtorino de la libro Poloj-Judoj-Komunismo. Anatomio de duonveroj 1939-1968 (m. 2008)
- 1934: Rudolf Szigethy, rumania hungara bibliografo, kunlaboranto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo
- 1935: Ferenc Pap, rumania hungara historiisto esploranta historion de Transilvanio kaj tradukisto (m. 2016)
- 1937: Irén Hantz-Lám, rumania hungara geografia fakverkistino (m. 2019)
- 1937: László Szentgyörgyi, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1939: Ian McKellen, brita aktoro, konata kiel rolulo Gandalf
- 1941: Vladimir Voronin, prezidento de Moldavio
- 1944: Csaba Kegyes, rumania hungara inĝeniero pri konstruado
- 1951: François Bayrou, franca politikisto, kunfondinto de Eŭropa Demokratia Partio
- 1951: Vladislav Hasala, ĉeĥa esperantisto (m. 2020)
- 1952: Petar Stojanov, prezidento de Bulgario kaj prezidanto de la Unio de Demokratiaj Fortoj
- 1954: Vilmos Nagy, rumania hungara informatikisto
- 1956: János Jenő Székely, hungara skulptisto, filo de János Székely
- 1963: Yann Martel, kanada verkisto kaj vojaĝisto, aŭtoro de la romano Vivo de Pi
- 1964: Ivan Bella, slovaka inĝeniero, kolonelo, kosmonaŭto
- 1965: Yahya Jammeh, prezidento de Gambio ĝis armita interveno de CEDEAO
- 1978: Florian Schaffenrath, aŭstra filologo
- 1984: Marion Raven, norvega popmuzika kantistino
- 1987: Kamil Stoch, pola skisaltisto, plurfoja olimpika majstro
Mortoj
- 615: Bonifacio la 4-a, papo enkondukinta devigan ordinon por monaĥoj, sanktulo (n. nekonata)
- 709: Aldhelm, anglosaksa sanktulo kaj latinlingva verkisto
- 735: Bede, anglosaksa historiisto, monaĥo, teologo, sanktulo de anglikanismo, katolikismo kaj ortodoksismo, aŭtoro de la Eklezia historio de la angla popolo
- 992: Mjeŝko la 1-a, la unua princo de Pollando, kiu en 966 aligis kreitan de si ŝtaton al la okcidenta kristanismo
- 1085: Gregorio la 7-a, papo, sanktulo, konata de investitura kontroverso (n. ĉirkaŭ 1015)
- 1261: Aleksandro la 4-a, papo plifortiginta inkvizicion kontraŭ herezo (n. ĉirkaŭ 1185)
- 1555: Gemma Frisius, germana fizikisto, matematikisto, kartografo, filozofo kaj fabrikanto de tergloboj (n. 1508)
- 1681: Pedro Calderón de la Barca, hispana poeto kaj dramisto, unu el ĉefreprezentantoj de la Hispana ora epoko en beletro (n. 1600)
- 1782: Johann Caspar Goethe, germana juristo (n. 1710)
- 1786: Petro la 3-a, reĝo de Portugalio (n. 1717)
- 1789: Anders Dahl, sveda botanikisto kaj kuracisto (n. 1751)
- 1810: Johann Damascen von Kleimayrn, germana juristo kaj teologo (n. 1735)
- 1838: János Pergel, hungara historiisto, jursciencisto (n. 1791)
- 1848: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino, esperantigata de Reinhard Haupenthal (n. 1797)
- 1862: István Zajzoni Rab, hungara poeto kaj ĵurnalisto (n. 1832)
- 1875: Ferdinande von Schmettau, prusa patriotino kontraŭnapoleona (n. 1798)
- 1899: Rosa Bonheur, franca pentristino kaj skulptistino, unua virino premiita per la honora legio (n. 1822)
- 1907: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo, lingvisto, slavisto (n. 1838)
- 1913: Gábor Bálint, hungara lingvisto, poligloto, la unua hungara pioniro de Esperanto (n. 1844)
- 1913: Alfred Redl, aŭstra-hungaria spiono, sinmortiginto (n. 1864)
- 1917: Maksim Bahdanoviĉ, belorusa poeto, kunkreinto de la moderna belorusa lingvo (n. 1891)
- 1926: Simon Petljura, ukraina verkisto kaj ĵurnalisto, prezidento de Ukraina Popola Respubliko, murdita (n. 1879)
- 1931: Hans von Arnim, germana klasika filologo (n. 1859)
- 1934: Gustav Holst, angla komponisto (n. 1874)
- 1943: František Xaver Svoboda, ĉeĥa verkisto (n. 1860)
- 1945: Ishii Kikujiro, japana ŝtatviro kaj diplomato (n. 1866)
- 1948: Witold Pilecki, pola rotestro, organizanto de rezistomovado en la koncentrejo Aŭŝvico, aŭtoro de la unuaj raportoj pri holokaŭsto, torturata kaj ekzekutita de komunista reĝimo, sekrete enterigita (n. 1901)
- 1951: Paula von Preradović, kroata verkistino kaj rakontistino (n. 1887)
- 1954: Robert Capa, hungara militfotisto de 5 militoj kaj aliaj eventoj (n. 1913)
- 1971: Gustav-Adolf Mossa, franca pentristo de simbolisma movado (n. 1883)
- 1972: Asta Nielsen, dana aktorino de la muta filmo (n. 1881)
- 1981: Ruby Violet Payne-Scott, aŭstralia radioastronomino (n. 1912)
- 1983: Sándor Koch, hungara mineralogo (n. 1896)
- 1985: Marin Ljubin, bulgara oficisto, dekomenca membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto" (n. 1903)
- 1983: Idris, reĝo de la Reĝlando Libio (n. 1890)
- 1986: Margit Dajka, hungara aktorino rolinta en la filmo Liliulo (n. 1907)
- 1992: Magda Papp, rumania hungara aktorino, kantistino (n. 1917)
- 1999: Hans-Georg Beck, germana filologo, teologo kaj fakulo pri bizanciaj studoj (n. 1910)
- 2006: Desmond Dekker, jamajka skaa kaj regea kantisto kaj komponisto (n. 1941)
- 2010: Gabriel Vargas, meksika verkisto kaj bildstriisto (n. 1918)
- 2010: Dónát Bíró, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (n. 1930)
- 2014: Herb Jeffries, usona aktoro, ĵaza kantisto kaj de kontreo (n. 1913)
- 2014: Wojciech Jaruzelski, pola generalo, respondeca pri la invado en Ĉeĥoslovakion, decembra masakro kaj milita stato en Pollando (n. 1923)
- 2020: Oswaldo Fumeiro Alvarez, brazila futbalisto kaj trejnisto (n. 1956)
- 2020: George Floyd, afrik-usonano, rabisto, kies morto dum manifestacio kaŭzis tumultojn (n. 1973)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|