22-a de marto
La 22-a de marto estas la 81-a tago de la jaro (la 82-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 284 tagoj restas.
Je la 22-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio:
- 752: Stefano la 2-a iĝis papo - mankanta en Pontifika Jarlibro
- 1144: Kontraŭjudismo: kun morto de la pelta metilernanto Vilhelmo de Norwich komenciĝas legendo de mezepoka Eŭropo pri la akuzo pri sango (rita mortigo)
- 1312: Papo Klemento la 5-a malfondis per buleo, dum koncilio de Vieno, la Ordenon de Templanoj
- 1349: En germana urbo Fulda okazis masakro de judoj, akuzitaj pri estigo de la epidemio de nigra morto
- 1421: En batalo de Baugé, dum la centjara milito, anglan armeon venkis francaj-skotaj alianculoj. Mortis tiam inter aliaj Tomaso de Lancaster, unua duko de Clarence, frato de la angla reĝo Henriko la 5-a
- 1450: Francisko Sforza setliĝis en Milano, ricevante Arengo-sceptron, standardon kun Visconti-vipuro kaj imperiestra aglo, stampilon kun urbo-ŝlosiloj
- 1499: En aŭstra-svisa milito okazis unua granda batalo, la batalo ĉe Bruderholz apud Bazelo en Svislando - ŝvaboj malvenkegis
- 1508: Fernando la 2-a nomumis Amerigo Vespucci al la posteno de Ĉefa Navigisto de Hispanio
- 1594: Post konverto al katolikismo kaj akcepto de lia regado fare de ĉefepiskopoj kaj episkopoj reĝo Henriko la 4-a alvenis al Parizo
- 1595: Sir Walter Raleigh malkovras kiel unua eŭropano la Asfaltan lagon sur la insulo Trinidado kaj tuj uzas la naturan asfalton por protekti siajn ŝipojn
- 1599: Laŭ ordono de Frederiko la 1-a estas fondita la ideala planita urbo Freudenstadt. Ĝi estu dukejo. La planadon kaj konstruon supervizis Heinrich Schickhardt
- 1622: Masakro de Jamestown: indianoj likvidis Jamestown, unuan centron de brita koloniigo en Nordameriko
- 1623: Sigismondo la 3-a Vasa atribuis al Siebież magdeburgan juron kune kun blazono
- 1634: Nederlanda pentristo Rembrandt nuptis Saskia van Uylenburgh
- 1638: Setlejo ĉe la Golfo de Masaĉuseco forpelis Anne Hutchinson el siaj vicoj pro forigo de puritanismo
- 1675: Granda incendio de pola urbo Korfantów eksplodis
- 1765: Brita parlamento voĉdonis pri imposto de Dek tri Kolonioj en Nord-Ameriko
- 1809: Marŝalo de Francio Louis-Nicolas Davout estis distingita per Granda Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari
- 1822: En dispartigita Pollando Aleksandrów Łódzki ricevis urborajton
- 1833: Germana Doganunio estis subskribita en Berlino inter Reĝlando Bavario kaj Wurtemberg unuflanke, kaj Reĝlando Prusio kaj Hesse-Darmstadt aliflanke
- 1837: Urbo Jyväskylä fondiĝis en Meza Finnlando
- 1841: En Francio oni voĉdonis leĝon malpermesantan laboron de infanoj malpli ol 8 jaraj
- 1841: Sur kampoj de hodiaŭa vilaĝo Wilkanowo en pola distrikto Zielona Góra falis meteorŝtono, kies partoj estis aĉetitaj de la muzeoj en Berlino, Londono, Vatikano, Novjorko, Kolkato kaj Vroclavo
- 1842: Per ukazo de caro Nikolao la 1-a la parto de la diocezo de Krakovo troviĝanta sur tereno de Kongresa Pollando ricevis la nomon diocezo de Kielce-Krakova
- 1848: En Poznań aperis unua eldono de la ĵurnalo "Gazeta Polska" (Pola Gazeto)
- 1848: Venecio iĝis Venecia respubliko
- 1848: Printempo de la Popoloj: ribelo de Milano finiĝis
- 1849: Hungara revolucio: armeo de Transilvanio sub komando de pola generalo Jozefo Bem konkeris Brașov, defendata de aŭstriaj taĉmentoj
- 1849: Kadre de la milito inter Aŭstra imperio kaj Regno de Sardio komenciĝis la batalo de Novaro - gajnita de aŭstra marŝalo Josef Radetzky von Radetz
- 1860: Toskanio eniris unuigitan Italion
- 1863: Januara ribelo: malveno de insurekcianoj en la batalo apud alna muelejo (nun kvartalo de Konin)
- 1864: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: rusoj en Vilno pendumis kaj sekrete enterigis Kastus Kalinoŭski, nacian heroon de Belorusio, Litovio kaj Pollando
- 1882: Usona kongreso malpermesis poliginion
- 1887: Józef Piłsudski estis arestita sub akuzo pri partopreno en komploto kontraŭ la vivo de la rusia imperiestro Aleksandro la 3-a
- 1888: La Futballigo kreiĝis en Anglio
- 1895: Fratoj Lumière prezentis sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière".
- 1897: Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski kaj Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko interkompreniĝis pri fondo de Moskva Arta Teatro
- 1903: Pro trosekeco ekmankis akvo en Niagara Akvofaloj
- 1909: Rusia imperio agnoskis anekson de Bosnio kaj Hercegovino fare de Aŭstrio-Hungario
- Unua mondmilito:
- 1919: Japanio agnoskis sendependecon de Pollando
- 1919: Unua en la mondo regula internacia aviada fluglinio inter Parizo kaj Bruselo ekfunkciis
- 1924: Jón Magnússon la trian fojon iĝis ĉefministro de Islando
- 1925: Malfermo de la Tombo de Nekonata Soldato en Lodzo - unua en Pollando simbola tombo memoriganta soldatojn mortfalintajn en militoj
- 1928: Ŝtata entrepreno Pola Poŝto, Telegrafo kaj Telefono fondiĝis
- 1933: En Dachau fondiĝis unua koncentrejo en Tria Regno - dum 12 jaroj trapasis ĝin 253 mil malliberuloj el la tuta okupata Eŭropo, 41 500 personoj mortis
- 1935: Dua Pola Respubliko: Ustka iĝis urbo
- 1939: Ultimato: Tria Regno aneksis la Memel-regionon devigante litovan registaron cedi ĝin
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Intelektul-kampanjo en koncentrejo Stutthof, establita sur teritorio de Libera Urbo Dancigo, oni pafmortigis 67 polojn surbaze de la policaj "verdiktoj", inter viktimoj de la unua koncentrejo sur la polaj teritorioj estis 3 beatigitaj pastroj kaj kapitano de komerca ŝiparo — en la arbaroj de Pomerio troviĝas 10 lokoj, kie germanoj murdis pli ol 1000 polojn, plejparte po kelkaj mil, kaj 14 mil en la masakro de Piaśnica; germanaj regopovoj inspiris en Krakovo kaj Varsovio atakojn kontraŭ judaj magazenoj — kun helpo al prirabataj judoj intervenis parto de trapasantoj; Manika markolo: polaj destrojeroj konvojis francan 10-an ŝiparon de submarŝipoj sur la itinero Brest-Harwich
- 1941: Pola Kuracista Fakultato komencis funkcii en Universitato de Edinburgo, kies rektoro substrekis kontribuon de Pollando al la monda civilizo kaj donis honoran doktorecon al Władysław Raczkiewicz, prezidento de Pollando en ekzilo
- 1942: Militkrimo: SS-anoj pafekzekutis en Wąwolnica (distrikto Puławski) kelkdek judojn (40, 72 aŭ 120, nur virojn), ankaŭ de Nałęczów; taktika venko de brita ŝiparo super la itala en batalo apud Sirto, post kiu ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio rezignis invadi Malton
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis en Bodzechów (distrikto Ostrowiecki) 130 judojn kaj en 2 aliaj lokoj 34 personojn; Kontraŭpolismo: en Mszana Dolna "etna germano" Gelb pendumis kap-al-tere kaj ĝismorte suferigis polan kamparanon, kiu vendis terpomojn al judo; Orienta Fronto: trupoj de Kalinina Fronto kaj Okcidenta Fronto atakantaj retiriĝantan malamikon atingis linion de Safonovo transirante al defendo; 149 personoj estis masakritaj rezulte de germana venĝo pro mortigo de polic-kapitano en belorusa vilaĝo Ĥatinj, inkluzive de 75 infanoj malpli ol 16 jarojn aĝaj; Operaco Reinhardt: ĉiuj judoj el Makedonio, kolektitaj de Bulgario en Skopjo, estis transportitaj al koncentrejo Treblinka, kie ili pereis
- 1944: Nokte de la 21-a/22-a de marto Luftwaffe atakis Londonon (144 aviadiloj); Gestapo alveturigis al koncentrejo Ravensbrück 27 polinojn de Radom; Hungara reĝlando: regento Miklós Horthy kreis novan registaron: ĉefministro iĝis ĝisnuna ambasadoro en Berlino generalo Döme Sztójay, kiu ankaŭ plenumis rolon de la ministro pri eksteraj aferoj; 8-a Aviada Armeo atakis Berlinon; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis kvar setlejojn en Vinica provinco
- 1945: En "Głos Wielkopolski" (Voĉo de Grandpolujo) aperis artikolo de eminenta pola arkeologo Józef Kostrzewski prezentanta historiajn argumentojn por revenigo al Pollando de okcidentaj kaj nordaj teritorioj, troviĝantaj ĝis 1945 sub germana okupado; generalo Gotthard Heinrici post Heinrich Himmler iĝis komandanto de Armegrupo Vistula; Okcidenta Fronto: usonaj 7-a kaj 3-a Armeoj finpurigis de malamiko Palatinaton, 20-a Armea Korpuso aliris apud Ludwigshafen komencante sturmi Speyer, 12-a Armea Korpuso apud Oppenheim transiris riveron Rejno; nokte soveta aviado atakis Gdańsk kaj Moravia Ostrava, kaj Bomba Korpuso de RAF atakis Frankfurton ĉe Majno
- 1945: Ligo de Arabaj Ŝtatoj fondiĝis en Kairo - 6 kunvenintaj landoj agnoskis arabajn rajtojn al Palestino
- 1946: Eksa hungara ĉefministro Döme Sztójay estis mortkondamnita de Popola Juĝejo
- 1946: Britio garantias la sendependecon de Jordanio, kiu sin realigas la 25-an de majo
- 1957: En Barato ekvalidis Barata nacia kalendaro, krom la gregoria kalendaro
- 1957: Pola Popola Respubliko: Sejmo dekretis pri reveno al la nomo de la urbo Katowice kaj ties vojevodio (post la morto de Stalin ĝi estis nomita Stalinogrado)
- 1960: Vivanta komence de la 16-a jarcento lasta reganto kaj reĝo de kiĉeoj Tecún Umán estis anoncita nacia heroo de Gvatemalo
- 1963: The Beatles eldonis sian unuan albumon Bonvole plaĉu min
- 1965: Nicolae Ceaușescu iĝis ĝenerala sekretario de la Rumana Komunista Partio
- 1966: Dum unua oficiala vizito de Ĉefepiskopo de Canterbury en Vatikano oni ligis reciprokan rilaton inter Romkatolika Eklezio kaj anglikanismo
- 1967: Konzerno Daewoo fondiĝis en Sud-Koreio
- 1974: Reprezentantoj de sep apudbaltaj ŝtatoj subskribis en Helsinko konvencion pri protekto de medio en la regiono de Balta Maro
- 1975: La 20-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Stokholmo
- 1981: Lanĉo de kosmoŝipo Sojuz 39 kun unua mongola kosmonaŭto
- 1982: Leĝo pri civila geedzeco estis aprobita en la grekia parlamento
- 1989: Soveta transporta aviadilo Antonov An-225 dum 3-hora flugo starigis 106 mondrekordojn
- 1991: Unua registaro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo formiĝis
- 1992: Falo de komunismo en Albanio - Demokratia Partio de Albanio venkis en parlamenta baloto
- 1993: Oficiala debuto de mikroprocesoro Pentium de la firmao Intel
- 1995: Soveta kosmonaŭto Valerij Poljakov revenis de la kosmostacio Mir post 438 tagoj pasigitaj en la kosmo
- 1996: Göran Persson iĝis ĉefministro de Svedio
- 1997: Kometo Hale-Bopp ektroviĝis plej proksime al la Tero
- 1998: Kosovo: oficanta prezidento Ibrahim Rugova gajnis prezidentan baloton kaj lia Partio Demokratia de Kosovo balotadon al parlamento
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en Bet-Leĥem kaj preĝis en la Groto de Naskiĝo
- 2002: Proklamo de la konstitucio de Orienta Timoro
- 2004: En raketa atako de israelaj helikopteroj en Gaza Sektoro pereis Aĥmed Jasin, kunkreinto kaj spirita gvidanto de Hamas, kun li pereis gardistoj kaj 6-7 hazarde troviĝantaj homoj
- 2005: Tulipa revolucio komenciĝis en Kirgizio - en kelkaj urboj okazis unuaj protestoj kontraŭ falsigitaj balotoj al Supera Konsilio de Kirgizio
- 2006: Eŭska ETA proklamis malprovizoran armisticon
- 2006: Papo Benedikto la 16-a ĉesis uzi la titolon Patriarko de Okcidento, kiu estis uzata ekde 450
- 2008: Ma Ying-jeou gajnis prezidentan baloton en Tajvano
- 2011: Estinta prezidento de Israelo Moŝe Kacav estis kondamnita de juĝejo en Tel-Avivo je sep jaroj de malliberejo pro seksatenco
- 2016: Bruselo: Bruselaj eksplodoj faritaj de Islama Ŝtato - 32 personoj pereis, en tio 3 atencintoj, kaj 316 vundiĝis
- 2016: Juĝistaro en urbo Donecko (Rusio) kondamnis ukrainan pilotinon Nadija Savĉenko al 22 jaroj de malliberigo, konsiderinte ŝin kulpa pri mortigo de rusiaj ĵurnalistoj dum la Donbasa milito (pardonita de la prezidanto de Rusio en 2016)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 27-a tago de la rusa agreso: pasinttage per humanitaraj koridoroj 8 057 personoj estis evakuitaj, inkluzive de 3 007 el Mariupolo, kaj ukraina armeo paffaligis unu rusan aviadilon, 2 helikopterojn kaj 6 senpilotajn aviadilojn; ukrainoj rebatis 13 atakojn kaj detruis 14 tankojn, 8 atakveturilojn de infanterio, 3 artileriajn sistemojn kaj 4 aliajn armeajn veturilojn; ĉ. 300 rusiaj soldatoj pereis; ukraina armeo rekonkeris Makariv en Kieva provinco; Verĥovna Rada: rezulte de la agado de "ŝtato-teroristo" en Ukrainio pereis 117 infanoj, 155 estis vunditaj; ĝis nun rusoj damaĝis en Ukrainio ĉ. 3 780 loĝkonstruaĵojn, 651 estis tute detruitaj;
- Mondreago: Rusio rezignis interparoli pri pactraktato kun Japanio pro atribuitaj sankcioj flanke de Japanio kontraŭ 76 civitanoj de Rusio, 7 bankoj kaj 12 juraj personoj; FIDE forigis el turniroj por duonjaro ŝakiston Sergej Karjakin pro lia apogo de la rusaj militagoj; laŭ legantoj de usona retrevuo "Politico" Volodimir Zelenskij estas "la plej potenca eŭropano"
- 2023: 392-a tago de la rusa agreso: Pasinttage al Ĥersona provinco falis 248 pafaĵojn el peza artilerio kaj raket-elpafiloj Grad — Ĥersono pripafata 8 fojojn per 51 pafaĵoj, ĉefe loĝkvartalojn; nokte el 22 rusaj diverstipaj senpilotaj aviadiloj ukraina aerdefendo paffaligis 16 — en Kievo 4 personoj estis mortigitaj kaj 7 vunditaj; Terorismo: rusaj raketoj trafis du kolektivajn loĝejojn en Zaporiĵo, 2 personoj pereis, 33 estis vunditaj — en la okupata provinco rusoj malfermas novajn malsanulejojn (la 19-a ne marto ukrainoj detruis komandejon, troviĝantan en kelo); prezidanto de Ukrainio en Donecka provinco renkontiĝis apud frontlinio kun soldatoj, kie enmanigis distingojn i.a. al defendantoj de Baĥmut;
- Mondreago: Usono ofertis al Slovakio modernajn armilojn kiel "rekompencon" pro 13 ĉasaviadiloj MiG-29, transdonotaj al Ukrainio; Kronprinco de Britio William Mountbatten-Windsor vizitas polajn kaj britajn soldatojn en Rzeszów; en rusia armeo aperis problemoj kun pripago de soldatoj; "Le Figaro": Franca armeo instruas la ukrainan flugi en ĉasaviadiloj Mirage 2000; raporto de Monda Banko pritaksis koston de rekonstruo de Ukrainio ĝis 411 miliardoj de dolaroj (forigo de rubaĵoj - 5)
Naskiĝoj
- 1394: Ulugbek, centrazia sultano, matematikisto kaj astronomo, murdita (m. 1449)
- 1459: Maksimiliano la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kreinto de la familia potenco de Habsburgoj (m. 1519)
- 1517: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto, kiu priskribis kaj matematike pruvis konstruon de trisono (m. 1590)
- 1523: Daniel Brendel von Homburg, germana teologo kaj episkopo (m. 1582)
- 1599: Antoon van Dyck, flandra pentristo kaj portretisto de baroko (m. 1641)
- 1609: Johano la 2-a Kazimiro, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio, reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj el dinastio Vasa (m. 1672)
- 1663: August Hermann Francke, germana teologo kaj pedagogo (m. 1727)
- 1731: Jakob Friedrich von Fritsch, germana polistikisto (m. 1814)
- 1771: Heinrich Zschokke, germana-svisa verkisto kaj politikisto (m. 1848)
- 1786: Joachim Lelewel, pola historiisto, numismatikisto, heraldikisto, poligloto kaj politika aganto (m. 1861)
- 1797: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Prusio kaj imperiestro de Germanio (m. 1888)
- 1814: Thomas Crawford, usona skulptisto, aŭtoro de la Statuo de Armita Libereco (m. 1857)
- 1841: Catulle Mendès, franca poeto kaj verkisto (m. 1909)
- 1852: Otakar Ševčík, ĉeĥa violonisto, unu el la plej grandaj violonpedagogoj en la tutmonda muzikhistorio (m. 1934)
- 1868: Robert Andrews Millikan, usona Nobelpremiita fizikisto pro esploroj pri elementa elektra ŝargo kaj fotoelektra efiko (m. 1953)
- 1875: Anton Hanak, aŭstra skulptisto (m. 1934)
- 1882: Béla Felszeghy, hungara juristo publikiginta en "Erdélyi Múzeum" (m. 1951)
- 1889: Amalia Núñez Dubús, hispana telegrafistino, kontribuanta al Literatura Mondo kaj poemantologio Dekdu Poetoj (m. nekonata)
- 1889: János Ferenczi, hungara pastro kaj etnografo (m. 1968)
- 1890: Carl Johan Johansson, sveda ĵurnalisto, socialdemokrato, sekretario de Sveda Laborista Esperanto-Asocio, estrarano de Sveda Esperanto-Instituto (m. nekonata)
- 1900: Rudolf Palocsay, rumanihungara biologo, ĝardenisto (m. 1978)
- 1906: Sándor Keleti, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro, publicisto (m. 1975)
- 1907: Lucia Santos, portugala monaĥino, atestantino de revelacioj en Fátima, viziulino (m. 2005)
- 1912: François Gall, rumania hungara-franca pentristo (m. 1987)
- 1912: Karl Malden, usona aktoro rolinta en la filmoj A Streetcar Named Desire kaj On the Waterfront, gajninto de Akademia Premio (m. 2009)
- 1913: Sabiha Gökçen, turka batalpilotino, ununura en la mondo (m. 2001)
- 1914: Lászlóné Boér, rumania hungara matematikistino (m. 2000)
- 1915: Georgij Ĵĵonov, soveta kaj rusia aktoro kaj verkisto (m. 2005)
- 1920: Antoine de La Garanderie, franca pedagogo kaj filozofo (m. 2010)
- 1923: Marcel Marceau, franca aktoro kaj mimo (m. 2007)
- 1925: Wojciech Ziembiński, pola socia kaj katolika aganto, soldato de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, kunkreinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj kaj kuniniciatinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj (m. 2001)
- 1928: Dmitrij Volkogonov, soveta, rusia historiisto, sovetologo, doktoro pri filozofio, generalo-kolonelo, spertulo pri militistiko, aŭtoro de la fama trilogio pri Lenin, Stalin kaj Trockij (m. 1995)
- 1929: P. Ramlee, malajzia aktoro (m. 1973)
- 1930: Stephen Sondheim, usona komponisto kaj tekstverkisto (m. 2021)
- 1931: Maria Trzcińska, pola juĝistino de Instituto pri Nacia Memoro esploranta germanajn krimojn dum la okupado de Pollando, aŭtorino de monografio pri KL Warschau (m. 2011)
- 1931: Burton Richter, usona Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de mezono J/Ψ (m. 2018)
- 1931: William Shatner, kanada produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro
- 1933: Abolhasan Banisadr, unua prezidento de Irano post la Irana revolucio (m. 2021)
- 1934: Bernhard Eichkorn, germana katolika pastro, kunorganizanto de Bibliaj Semajnoj, Ekumenaj Esperanto-Kongresoj kaj Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj, distingita per Alena Esperanto-Kulturpremio kaj Federacia Meritkruco
- 1936: Roger Whittaker, angla muzikisto (m. 2023)
- 1937: Angelo Badalamenti, usona komponisto de filmmuziko (m. 2022)
- 1941: Cassam Uteem, prezidento de Maŭricio
- 1942: Jorge Ben, brazila muzikisto, reprezentanto de la populara muziko brazila
- 1948: Béla Borsi-Kálmán, hungara historiisto kaj redaktoro, kies esplorkampo estas politikaj kaj kulturaj rilatoj inter hungaroj kaj rumanoj
- 1948: Andrew Lloyd Webber, brita komponisto de muzikteatro
- 1950: Goran Bregović, jugoslava (bosnia) muzikisto kaj komponisto
- 1950: Bogusław Wołoszański, pola ĵurnalisto, juristo, historiisto pri militistiko, aŭtoro de furorlibroj kaj televid-radiaj disaŭdigaĵoj, konata de la dokumenta televidkanalo TVP Historia
- 1953: Dagmar Havlová, ĉeĥa aktorino
- 1955: Valdis Zatlers, latva kuracisto prizorganta viktimojn de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo, prezidento de Latvio
- 1957: Jacek Kaczmarski, pola poeto, kantisto kaj kantaŭtoro, bardo de Solidareco, kies kanto Muroj iĝis furorkanto, la himno de kontraŭkomunista opozicio dum la milita stato en Pollando kaj de Solidareco (m. 2004)
- 1958: Adrienne Darvay Nagy, hungara teatrohistoriistino
- 1958: Janez Potočnik, slovena politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1964: Michael Hesemann, germana historiisto, kultura antropologo, ĵurnalisto kaj aŭtoro de furorlibroj specialiĝinta pri la Historio de kristanismo
- 1970: Anja Kling, germana aktorino kaj verkistino, rolinta i.a. en Sorĉistino Lili - la drako kaj la magia libro kaj Sorĉistino Lili - la vojaĝo al Mandolan
- 1975: Sándor Kristály, rumania hungara matematikisto laboranta en Pollando kaj Italio
- 1976: Reese Witherspoon, usona aktorino kaj Oscar-premiitino
- 1982: Ágnes Judit Felházi, hungara pentristino
- 1984: Zhang Zilin, ĉina belulino
Mortoj
- 1322: Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster), potenca angla nobelo kiu ribelis kontraŭ Eduardo la 2-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1278)
- 1471: Georgo el Poděbrady, reĝo de Bohemio aliĝinta al Husmovado (n. 1420)
- 1582: Daniel Brendel von Homburg, germana teologo kaj episkopo (n. 1523)
- 1602: Agostino Carracci, itala pentristo kaj gravuristo, aŭtoro de ĉ. 350 kuprogravuradoj (n. 1557)
- 1685: Go-Sai, imperiestro de Japanio, filo de Go-Mizunoo (n. 1638)
- 1687: Jean-Baptiste Lully, franca komponisto laboranta en la kortego de Ludoviko la 14-a (n. 1632)
- 1727: Francesco Gasparini, itala komponisto, aŭtoro de pli ol 60 operoj (n. 1661)
- 1808: Václav Matěj Kramerius, ĉeĥa verkisto, fondinto de eldonejo kaj unua eldonanto de ĉeĥlingvaj libroj kaj gazeto (n. 1753)
- 1819: Christian Gottlob von Voigt, germana politikisto kaj juristo (n. 1743)
- 1832: Johann Wolfgang von Goethe, germana poeto, dramaturgo, natursciencisto, ŝtatministro, juristo, filozofo, framasono, aŭtoro de esperantigita ĉefverko Faŭsto kaj La gefratoj, Ifigenio en Taŭrido, Hermano kaj Doroteo, Romaj Elegioj, Nokto de l' migranto (n. 1749)
- 1864: Konstanty Kalinowski, nacia heroo de Belorusio, Litovio kaj Pollando, unu el estroj de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, ekzekutita (n. 1838)
- 1866: Christoffer Jacob Boström, sveda filozofo, profesoro (n. 1797)
- 1910: Leon Barszczewski, pola topografo, geologo, etnografo, arkeologo, naturisto, glaciologo, esploristo de Centra Azio, kolonelo en armeo de la Rusia Imperio (n. 1849)
- 1911: Reinhard Kekulé von Stradonitz, germana arĥeologo (n. 1839)
- 1925: Julian Marchlewski, pola kaj soveta komunisto, kunkreinto de la Tria Internacio (n. 1866)
- 1925: Aleksandr Mjasnikjan, armena bolŝevika revoluciulo (m. 1886)
- 1935: Alexander Moissi, aŭstra aktoro (n. 1880)
- 1939: Paul Koetschau, germana pedagogo kaj filologo (n. 1857)
- 1941: Edward Alfred Millidge, angla komercisto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, partoprenanto de la unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunredaktoro de "The British Esperantist" kaj de la unua Ĉefeĉ-ŝlosilo, kompilinto de The Esperanto-English Dictionary (n. 1865)
- 1944: Pierre Brossolette, franca ĵurnalisto, membro de la rezista movado (n. 1903)
- 1945: Karl Krumpl, aŭstra tipografo, politikisto kaj kontraŭfaŝisma aktivulo (n. 1909)
- 1946: Clemens August von Galen, germana beatigita kardinalo, kontraŭnazia (n. 1878)
- 1946: Karl Minor, angla reklamisto kaj eldonisto, esperantisto, ekloĝinta en Hamburgo, redaktoro de "La Gajulo", tradukisto de la dramo Natan la Saĝulo (n. 1891)
- 1951: Henryk Floyar-Rajchman, pola politikisto, diplomato kaj majoro evakuinta kune kun Ignacy Matuszewski polan oron post la germana invado en Pollandon, kunorganizanto de la Nacia Komitato de Poldevenaj Usonanoj kaj de la Instituto al Józef Piłsudski en Ameriko (n. 1893)
- 1960: José Antonio Aguirre, hispana politikisto, membro de la Eŭska Naciisma Partio, unua lehendakari de la Eŭskia Registaro, kontraŭkomunisto (n. 1904)
- 1963: Mihály Székely, hungara operkantisto (baso) (n. 1901)
- 1969: Sándor Pataky, hungara pentristo de portretoj (n. 1880)
- 1969: Gerhard Fritsch, aŭstra verkisto, aŭtoro de romanoj kaj eseoj (n. 1924)
- 1971: Géza Deutsek-Pásztai, hungara juristo, ĵurnalisto, kontraŭfaŝisto, kies poemoj estis publikigataj en "Malmilda Tempo" (n. 1892)
- 1979: Gerő Daday, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1890)
- 1990: Gerald Bull, kanada inĝeniero, spertulo pri balistiko (n. 1928)
- 1991: László Ipó, rumania hungara pentristo (n. 1911)
- 2001: William Hanna, usona animaciisto, reĝisoro, produktoro, voĉ-aktoro, kaj kartunisto (n. 1910)
- 2001: Sabiha Gökçen, turka pilotino kaj la unua batalaviadistino en la mondo (n. 1913)
- 2004: Aĥmed Jasin, palestina spirita gvidanto, kunfondinto de Hamas, murdita (n. 1936)
- 2010: Valentina Tolkunova, sovetunia kaj rusia kantistino, ricevinta titolojn de honora kaj popola artistino (n. 1946)
- 2012: Antal Bege, hungara matematikisto, docento en Transilvania Hungara Universitato Sapientia (n. 1962)
- 2012: Lajos Kozma, rumania hungara aktoro, kunfondinto de teatro en Baia Mare (n. 1925)
- 2013: Bebo Valdés, kuba ĵazmuzikisto, pianisto kaj komponisto, patro de Chucho Valdés (n. 1918)
- 2017: Tomás Milián, kuba-usona aktoro, filma kaj televida scenaristo (n. 1933)
- 2018: Johan van Hulst, nederlanda politikisto kaj parlamentano, justulo inter la popoloj (n. 1911)
- 2018: Winfried Engler, germana literaturhistoriisto, romanistikisto (n. 1935)
- 2019: Frans Andriessen, nederlanda politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 22-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|