16-a de marto
La 16-a de marto estas la 75-a tago de la jaro (la 76-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 290 tagoj restas.
Je la 16-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -597: La reĝo de Babilonio Nebukadnecar la 2-a konkeris Jerusalemon
- 455: Imperiestro Valentiniano la 3-a pereis per glavobato flanke de soldato dum trarigardo de militistoj sur la Marsa Kampo
- 870: Bulgara Ortodoksa Eklezio fondiĝis
- 1190: En angla urbo York okazis pogromo de judoj - pereis ĝis 500 homoj, ĉ. 150 mortfalis per sinmortigo por ne esti mortigita de homamaso
- 1244: Albigensismo: post 10-monata sieĝo de Montségur (Karkasuno) en Pireneoj kruckavaliroj konkeris lastan fortikaĵon de kataroj - 200 defendintoj pereis sur brulŝtiparoj
- 1330: Pollando: reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio revendis al la ordeno de germanaj kavaliroj la regionon Dobrzyń nad Wisłą, kiun li helpe de la ordeno konkeris jaron pli frue
- 1413: Piastoj: princo Vaclavo la 2-a transdonis regopovon super Legnica al Ludoviko la 2-a el Brzeg
- 1452: Imperiestro de Germanio Frederiko la 3-a nuptiĝis kun la portugala princino Eleonora de Portugalio kaj Aragono
- 1464: Episkopo Paweł Legendorf forlasis la Ordenon de germanaj kavaliroj transirante al Prusa Konfederacio - la tuta Varmio agnoskis superecon de la pola reĝo
- 1517: Kvina Laterana Koncilio finiĝis
- 1521: Portugala navigisto Fernão de Magalhães malkovris Filipinojn kaj konvertis al katolikismo reĝon de unu el insuloj
- 1534: Angla Reformacio: Anglio rompis rilatojn kun la Romkatolika Eklezio
- 1569: Reĝo Sigismondo la 2-a dekretis pri enkorpigo de Reĝa Prusio al Krono de la Regno de Pollando
- 1578: Reĝo de Francio Henriko la 3-a eldonis patenton por konstruo de Ponto Neuf, nun la plej malnova ponto en Parizo
- 1657: Sveda diluvo: loĝantaro de Krosno helpe de kamparanaj taĉmentoj rebatis atakon de aliancitaj kun svedoj trupoj de transilvania princo György Rákóczi la 2-a
- 1660: En Kasteldistrikto (distrikto Nowy Sącz) de Jan Wielopolski finiĝis kelktaga publika teologia disputo inter reprezentantoj de polaj fratoj kaj katolikaj klerikoj
- 1713: Proceso de slovaka nacia heroo Juraj Jánošík komenciĝis en Liptovský Mikuláš
- 1717: Pollando: en juda kvartalo de Poznań eksplodis incendio, kiu ampleksis preskaŭ la tutan urbon
- 1742: En la unua silezia milito en la kastelo Špilberk en sieĝita de prusa armeo Brno okazis incendio kun eksplodo de municio - 29 defendantoj pereis
- 1769: Franca navigisto Louis Antoine de Bougainville finis sian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo en la haveno de Saint-Malo
- 1792: Stokholmo: en maskobalo oni mortvundis la svedan reĝon Gustavo la 3-a
- 1792: Kristiano la 7-a eldonis "Disponon pri Negra Komerco", kiu malpermesis la sklavkomercon kaj la transporton de sklavoj al Danaj Karibaj Insuloj - la regularo ne ekvalidis ĝis 1803
- 1802: West Point: Usona Militistara Akademio fondiĝis, kreita de la 3-a usona prezidento Thomas Jefferson
- 1812: Napoleonaj Militoj: brita-portugla armeo komencis sieĝon de franca garnizono en hispana Badaĥozo
- 1813: Reĝlando Prusio deklaris militon al Francio
- 1843: Brazilo: urbo Petrópolis fondiĝis en Rio-de-Ĵanejrio[1]
- 1848: Slovenio: komenco de marta revolucio en Ljubljano
- 1851: Konkordato inter Hispanio kaj Papa Ŝtato subskribiĝis
- 1895: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Otilio
- 1900: Brita arkeologo Arthur Evans komencis elfosadon ĉe la ruinoj de Knossos sur Kreto trovante atestaĵojn de la Minoa civilizo
- 1901: En Krakovo okazis premiero de la dramo La nupto de Stanisław Wyspiański, pola poeto-profeto, kiun dum du semajnoj ekvidis duono de la urba loĝantaro
- 1901: Elektra tramtransporto en Krakovo ekfunkciis
- 1904: Berlino: laŭ postulo de akuzisto oni malpermesis eldonon de la dramo Rondodanco de Arthur Schnitzler
- 1906: Japana Imperio ŝtatigis fervojan transporton
- 1906: Absinttrinkaĵo estis malpermesita en Francio
- 1911: Nevado: Lasvegaso iĝis urbo
- 1914: Henriette Caillaux, edzino de la franca ministro Joseph Caillaux, pafmortigis eldoniston de la gazeto "Le Figaro", kiu minacis per publikigo de ŝiaj amleteroj
- Unua mondmilito:
- 1919: Germana arkitekto Walter Gropius fondis per unuigo metiartan lernejon Bauhaus en Vajmaro
- 1921: Regopovoj de faligita de bolŝevikoj Kartvela Demokratia Respubliko iris ekzilen al Turkio
- 1921: Brita-sovetia komerca interkonsento okazis
- 1921: En Moskvo oni subskribis sovetan-turkan landliman traktaton
- 1921: Dua Pola Respubliko: premiero de muta filmo Miraklo apud Vistulo
- 1924: Italio aneksis Rijekon
- 1926: Robert Goddard lanĉis la unuan raketon pelitan de miksaĵo de benzino kaj likva oksigeno
- 1928: Germana astronomo Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Lutero
- 1930: Dua Pola Respubliko: en katolikaj preĝejoj okazis preĝoj favore al personoj persekutataj en la bolŝevisma Sovetunio
- 1935: Nazia Germanio: enkonduko de deviga militservo, kio estis rompo de la Traktato de Versajlo - Reichswehr alinomiĝis al Wehrmacht
- 1936: Sovetunio: la Gorkija Aŭtomobila Uzino komencis produkti pasaĝeran aŭton "GAZ М-1"
- 1937: Davao sur filipina insulo Mindanao iĝis urbo
- 1939: Laŭ dekreto de Hitler Protektorato Bohemio kaj Moravio establiĝis - lia plenrajtigito iĝis Konstantin von Neurath
- 1939: Sur Verecka montpasejo okazis solena renkonto de la pola kaj hungara armeoj okaze de fikso de la komuna landlimo, kreita pro anekso de Karpata Ukrainio fare de Hungara reĝlando
- Dua mondmilito:
- 1958: Oni produktis 50-milionan aŭtomobilon de Ford Motor Company
- 1962: Nikita Ĥruŝĉov anoncis, ke Sovetunio posedas interkontinentan balistikan misilon
- 1968: Vjetnama milito: Usona Terarmeo faris masakron de My Lai - la militkrimon respondecis William Calley
- 1976: Ĉefministro de Britio Harold Wilson demisiis
- 1977: Indira Gandhi signife malsukcesis dum voĉdonado en Barato
- 1978: En centro de Romo teroristoj de la Ruĝaj Brigadoj forkaptis estintan ĉefministron de Italio Aldo Moro, kiun ili poste murdis
- 1978: Petrolŝipo Amoco-Cádiz sinkis apud Finistère, liberigante 228.000 tunojn da nafto kaj kaŭzante la plej grandan naftoverŝon en la historio de Bretonio
- 1979: Ĉina-Vjetnama Milito finiĝis senrezulte
- 1981: Sensukcesa puĉo okazis en Maŭritanio
- 1985: Batal-Muzeo pri Pomeria Remparo estis malfermita en Mirosławiec
- 1987: Hispana Goja-premio pri kino estis unuafoje atribuita
- 1988: Iraka-irana milito: laŭ ordono de Ali Hasan al-Maĝid Armeo de Irako faris kemian atakon kontraŭ Ĥalabĝo - pereis ĉirkaŭ 5 mil kurdoj, kelkaj miloj vundiĝis
- 1989: En Egiptio oni trovis apud la Piramido de Keopso 4400-jaran mumion
- 1990: En Lvivo rekomencis sian agadon Ŝevĉenka Scienca Societo (unua sesio)
- 2000: Ruslingva soci-politika gazeto "Vremja novostej" aperis
- 2005: Israelo redonis Jeriĥon al Palestina Aŭtonomio
- 2006: Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ekfunkciis
- 2007: En Pollando ekfunkciis movtelefonio Play
- 2009: Rezulte de puĉo prezidento de Madagaskaro Marc Ravalomanana estis faligita
- 2010: Ugando: pro incendio bruliĝis la tomboj de reĝoj de Bugando en Kasubio
- 2013: 94,49% inter voĉdonintoj referendumis en Zimbabvo por la nova konstitucio
- 2014: En Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj Sebastopolo okazis referendumo, neagnoskita de UN kaj Ukrainio, kiu estis preteksto por anekso de Krimeo fare de Rusio
- 2016: Pakistano: bombo eksplodinta en aŭtobuso veturiganta laborantojn de registaro mortigis en Peŝavaro 15 personojn kaj vundis ne malpli ol 54
Naskiĝoj
- 1339: Ŝuande, ĉina imperiestro el dinastio Ming (m. 1435)
- 1445: Johann Geiler von Kaysersberg, franca teologo kaj predikisto (m. 1510)
- 1581: Pieter Corneliszoon Hooft, nederlanda verkisto, politikisto, poeto kaj historiisto (m. 1647)
- 1745: Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw, germana orgenisto kaj komponisto de klasika muziko (m. 1833)
- 1750: Caroline Herschel, brita-germana astronomino, fratino de William Herschel (m. 1848)
- 1751: James Madison, prezidento de Usono, subskribinto de Usona Konstitucio (m. 1836)
- 1754: Joseph Bellomo, aŭstra aktoro kaj teatrejestro (m. 1833)
- 1760: Heinrich Meyer, svisa pentristo kaj kulturhistoriisto, amiko de Goeto (m. 1832)
- 1771: Antoine-Jean Gros, franca pentristo kreinta faman pentraĵon pri la batalo de Eylau (m. 1835)
- 1774: Matthew Flinders, angla esploristo kaj navigisto ĉirkaŭinta Aŭstralion (m. 1814)
- 1776: Christian Traugott Fleischmann, germana orgenisto (m. 1813)
- 1789: Georg Ohm, germana natur-sciencisto, konata de la leĝo de Omo (interligo de elektra tensio, elektra kurento kaj elektra rezistanco) (m. 1854)
- 1799: Anna Atkins, angla botanikistino kaj ilustristino (m. 1871)
- 1800: Ninko, imperiestro de Japanio, filo de Kokaku (m. 1846)
- 1805: Ernst von Lasaulx, germana klasika filologo, filozofo kaj politikisto, okupiĝanta pri Majstro Eckhart (m. 1861)
- 1819: José Maria da Silva Paranhos, brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto (m. 1880)
- 1822: Rosa Bonheur, franca pentristino kaj skulptistino, bestartistino (m. 1899)
- 1825: Camilo Castelo Branco, portugala verkisto, reprezentanto de romantikismo, majstro de la portugala lingvo (m. 1890)
- 1834: James Hector, skota geologo, naturalisto kaj kirurgo (m. 1907)
- 1834: Sándor Nikolits, hungara komponisto, dirigento kaj instruisto (m. 1895)
- 1837: Hermann Goethe, germana vinsciencisto kaj fruktosciencisto (m. 1911)
- 1839: Sully Prudhomme, franca Nobelpremiita poeto, kreinto de filozofia poezio (m. 1907)
- 1846: Gösta Mittag-Leffler, sveda matematikisto fondinta la revuon Acta Mathematica (m. 1927)
- 1859: Aleksander Stepanoviĉ Popov, rusa fizikisto, pioniro de radio (m. 1906)
- 1865: Sándor S. Kováts, hungara, rumania hungara literaturhistoriisto (m. nekonata)
- 1865: Ferenc Vajda, hungara eklezia historiisto kaj folkloristo (m. 1938)
- 1879: Paul Abert, germana teologo kaj verkisto (m. 1947)
- 1880: Mihály Zöld, hungara reformita pastro, poeto (m. 1931)
- 1888: Emil Brázay, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1968)
- 1892: César Vallejo, perua poeto, reprezentanto de la postmoderna literaturo (m. 1938)
- 1898: Maria Stromberger, aŭstra flegistino kaj kontraŭfaŝistino (m. 1957)
- 1905: Franz Loidl, aŭstra historiisto kaj teologo (m. 1987)
- 1906: Francisco Ayala, hispana verkisto, kritikisto, sociologo kaj tradukisto, laŭreato de Premio Cervantes (m. 2009)
- 1910: Ferenc Földes, hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto (m. 1943)
- 1910: Albert Klein, episkopo luteranisma de transilvaniaj saksoj (m. 1990)
- 1911: József Csapó, rumania hungara agronomo (m. 1979)
- 1911: Josef Mengele, germana SS-kuracisto en Aŭŝvico, militkrimulo respondeca i.a. pri gasumo de 1042 ciganoj (m. 1979)
- 1917: Samael Aun Weor, kolombia gnostikulo, kreinto de filozofia fondaĵo pri esoterismo (m. 1977)
- 1920: Traudl Junge, sekretariino de Adolf Hitler (m. 2002)
- 1923: Zbigniew Gołąb, pola lingvosciencisto kaj slavisto, spertulo pri etnogenezo de slavoj, slavaj etimologio kaj vortaroj (m. 1994)
- 1926: István Stössel, rumania hungara kuracisto (m. 2003)
- 1926: Jerry Lewis, usono aktoro, komikisto kaj reĝisoro (m. 2017)
- 1927: Witold Tyloch, pola religiosciencisto, orientalisto, esploristo de judismo, bibliisto kaj kumranologo (m. 1990)
- 1930: Tommy Flanagan, usona ĵaz-pianisto de svingo (m. 2001)
- 1931: Augusto Boal, brazila reĝisoro, aŭtoro de teatraĵoj kaj teoriisto de la teatro (m. 2009)
- 1935: Sergej Jurskij, soveta kaj rusia filma kaj teatra aktoro (m. 2019)
- 1941: Bernardo Bertolucci, itala reĝisoro kaj scenaristo (m. 2018)
- 1944: Andrew S. Tanenbaum, usona-nederlanda komputikisto, ĉefaŭtoro de la sistemo Minix, utiligita por Linukso
- 1944: William O'Ryan, usona lingvisto, esperantisto kaj vikipediisto, spertulo pri la tigraja lingvo (m. 2008)
- 1953: Richard Stallman, usona komputikisto, aktivulo de libera programaro
- 1954: Anna Grodzka, pola socia aktivulino pri rajtoj de transseksuloj
- 1957: Ágnes Saszet, rumania hungara tradukistino, eseistino
- 1959: Jens Stoltenberg, ĉefministro de Norvegio, diplomito pri ekonomiko de la Universitato de Oslo, ĝenerala sekretario de NATO
- 1963: Saša Pilipović serba aktoro de la Teatro Joakim Vujić, membro de Drama grupo de la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo, anoncisto de Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo
- 1967: Lauren Graham, usona aktorino, filma produktistino
- 1967: Oleg Iljin, rusia militisto, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1968: Dmitrij Razumovskij, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1968: Roland Weißmann, aŭstra historiisto kaj amaskomunikila manaĝero
- 1969: Markus Lanz, sudtirola kaj germana ĵurnalisto kaj televida moderigisto
- 1978: Eszter Márkó, hungara aktorino, filino de Szidónia Krizsovánszky
- 1979: Leena Peisa, finna rok-muzikistino
- 1990: James Bulger, angla knabo, murdita (m. 1993)
- 1993: Marine Lorphelin, franca manekeno, Miss Francio
Mortoj
- 37: Tiberio, romia imperiestro, posteulo de Aŭgusto Cezaro (n. -42)
- 455: Valentiniano la 3-a, okcident-romia imperiestro (n. 419)
- 1185: Baldueno la 4-a, reĝo de Jerusalemo el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1161)
- 1425: Leonardo Dati, itala humanisto, ambasadoro, teologo, poeto, kardinalo, predikisto, matematikisto (n. 1360)
- 1457: Ladislao Hunyadi, hungara nobelo kaj militisto, ekzekutita (n. 1433)
- 1485: Anne Neville, edzino de Rikardo la 3-a (Anglio) (n. 1456)
- 1520: Martin Waldseemüller, germana geografo kaj kartografo, sur kies mondmapo el 1507 unuafoje troveblas la nomo "Ameriko" (n. 1470)
- 1670: Johann Rudolph Glauber, germana apotekisto, alkemiisto kaj teknologo, malkovrinto de natria sulfato, kalia permanganato kaj aliaĵoj (n. 1604)
- 1732: Joachim Justus Breithaupt, germana teologo kaj pietisto (n. 1658)
- 1734: Andreas Silbermann, germana orgenkonstruisto (n. 1678)
- 1736: Giovanni Battista Pergolesi, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto, kunkreinto de la itala komika opero (n. 1710)
- 1782: Johann Friedrich Schönemann, germana aktoro kaj teatra pioniro (n. 1701)
- 1826: Friedrich August Ludwig Nietzsche, germana teologo, avo de Friedrich Nietzsche (n. 1756)
- 1841: Félix Savart, franca fizikisto, kunaŭtoro de la leĝo de Biot-Savart priskribanta magnetan kampon (n. 1791)
- 1842: Maurits Hansen, norvega verkisto, poeto, pedagogo (n. 1794)
- 1858: Józef Sękowski, pola orientalisto, poeto, profesoro (n. 1800)
- 1889: Ernst Wilhelm Leberecht Tempel, germana astronomo kaj litografisto (n. 1821)
- 1892: Karl Aberle, aŭstra kuracisto kaj historiisto (n. 1818)
- 1893: Tivadar Puskás, hungara inventisto patentinta telefonradion (n. 1844)
- 1908: Johannes Fastenrath, germana juristo kaj verkisto (n. 1839)
- 1914: John Murray, skot-kanada oceanografo kaj marbiologo (n. 1841)
- 1915: Vince Bunyitai, hungara eklezia historiisto, bibliotekisto kaj redaktoro (n. 1837)
- 1930: Miguel Primo de Rivera, hispana nobelulo, generalo, diktatoro de Hispanio (n. 1870)
- 1933: Alfréd Haar, hungara matematikisto okupiĝinta pri mezura funkcio (n. 1885)
- 1936: Marguerite Durand, franca aktorino kaj feminisma ĵurnalistino (n. 1864)
- 1938: Emil Fey, aŭstra politikisto kaj favoranto de Esperanto (n. 1886)
- 1940: Selma Lagerlöf, sveda verkistino, kiel la unua virino ricevis Nobel-premion pri literaturo, konata de La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (n. 1858)
- 1940: Zoltán Szász, hungara ĵurnalisto, verkisto, teatrokritikisto (n. 1887)
- 1945: Pierre Drieu La Rochelle, franca verkisto, sinmortiginto (n. 1893)
- 1945: Börries von Münchhausen, germana verkisto kaj juristo kontraŭjudisma (n. 1874)
- 1947: Gusztáv Pécsi, hungara pastro kaj filozofo, paroĥestro en Nagyölved (n. 1874)
- 1953: Fortunát Domokos Boros, rumanihungara franciskano, verkisto (n. 1885)
- 1957: Constantin Brâncuși, rumana skulptisto, reprezentanto de abstraktismo vivanta en Francio, kies aforismoj estis esperantigitaj (n. 1876)
- 1961: Václav Talich, ĉeĥa muzikisto kaj dirigento ligita kun la ĉeĥa filharmonio (n. 1883)
- 1969: Gyula Halász, hungara redaktoro kaj publicisto (n. 1871)
- 1971: Lajos Pánczél, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj filmhistoriisto (n. 1897)
- 1971: Thomas E. Dewey, usona politikisto, membro de Respublikana Partio (n. 1902)
- 1972: József Venczel, rumania hungara sociologo, profesoro (n. 1913)
- 1973: Albert Paris Gütersloh, aŭstra verkisto kaj pentristo, disĉiplo de Gustav Klimt (n. 1887)
- 1975: T-Bone Walker, afrik-usona kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo de bluso, reprezentanto de teksasa bluso (n. 1910)
- 1979: Jean Monnet, franca ekonomikisto kaj ŝtatulo, kunarkitekto de la eŭropa unuigo (n. 1888)
- 1983: Ernie Royal, usona ĵaztrumpetisto, muzikisto de ĵazbandego (n. 1921)
- 1986: Ludwik Krzyżanowski, pola anglisto, tradukisto, universitata lekciisto de la pola literaturo kaj la pola lingvo en Usono, redaktoro de la revuo "The Polish Review" (n. 1906)
- 1997: Kustaa Aadolf Inkeri, finna astronomo kaj matematikisto, esploristo de la lasta teoremo de Fermat (n. 1908)
- 2001: Mária Tasnádi Fekete, hungara aktorino, belecreĝino (n. 1911)
- 2003: Rachel Corrie, usona aktivulino pri senperforto, kies vivon kaj mortfalon en Gaza Sektoro memorigis spektakle Alan Rickman (n. 1979)
- 2007: János Szántay, rumania hungara biokemiisto kaj plurfoja landĉampiono pri skermo (n. 1922)
- 2016: Aleksandr Jesenin-Volpin, rusa-usona matematikisto, filozofo kaj poeto, unu el ĉefideologoj de la disidenta movado en Sovetunio, filo de Sergej Jesenin (n. 1924)
- 2017: Torgny Lindgren, sveda verkisto, membro de Sveda Akademio, konata kiel aŭtoro de la romano La vojo de serpento sur roko, filmigita kaj tradukita al pli ol 30 lingvoj kun esperanto (n. 1938)
- 2018: Buell Neidlinger, usona kontrabasisto, violonĉelisto kaj altlerneja instruisto (n. 1936)
- 2019: Egon Balas, hungara-rumana-usona matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (n. 1922)
- 2024: Thaddäus Podgorski, aŭstra ĵurnalisto kaj TV-moderigisto
Specialaj tagoj kaj festoj
La 16-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Referencoj
|
|