Jean Omer Marie Gabriel MONNET (naskiĝis la 9-an de novembro 1888, mortis la 16-an de marto 1979) estis franca ŝtatulo.
Li naskiĝis en Cognac, Francujo; lia familio estis likvoraj komercantoj kaj li eklaboris en la familia firmao. Poste, li iĝis alta ŝtatoficisto, kaj kunlaboris la kreaĵon de la Ligo de nacioj. Post la Dua Mondmilito, li iĝis la patro de la "franca planigado", kaj unu el patroj de la eŭropa unuigo.