7-a de marto
La 7-a de marto estas la 66-a tago de la jaro (la 67-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 299 tagoj restas. Je la 7-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio:
- 1000: Kunveno de monarkoj komenciĝis en Gniezno, la unua ĉefurbo de Pollando - alvenis imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 3-a kiel pilgrimo al la tombo de Sankta Adalberto renkontiĝante kun la pola duko Boleslao la 1-a
- 1162: Germana imperiestro Frederiko la 1-a konkeris kaj detruis Milanon
- 1330: Pollando: Tarnów ricevis urborajton atribuitan de Władysław Łokietek
- 1524: Itala esploristo Giovanni da Verrazzano metis piedon en Nordameriko
- 1573: Konstantinopolo: Venecia respubliko packontraktis kun Otomana Imperio cedante Kipron sub la turkan regadon; Ivan Fedoroviĉ, bakalaŭro de Krakova Akademio, fondis unuan presejon en Lvovo
- 1608: Gabrielo Báthori kun helpo de hajdukoj supreniris la transilvanan princan tronon, ne respektante la princon de Transilvanio Sigmundo Rákóczi
- 1671: Robert Roy MacGregor estis baptita, estonta skota rabisto kaj elpelito, heroo de la romano de Walter Scott
- 1714: Aŭstro-franca Traktato de Rastatt ĉesigis la militon de hispana sukcedo
- 1785: Svedio ekposedis la kariban kolonion Saint-Barthélemy post kiam Gustavo la 3-a aĉetis la insulon de Francio antaŭan jaron - ĝi restis sveda ĝis 1878
- 1793: Francio: unuafoja uzo de gilotino en Rueno
- 1799: Franca militiro al Egiptio: Napoleona armeo konkeris post kvartaga sieĝo Jafon en Palestino
- 1814: Venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Craonne (regiono de Pikardio)
- 1817: En Pernambuko, subŝtato de Brazilo, eksplodis kontraŭportugala ribelo
- 1837: Laŭ ukazo de caro Nikolao la 1-a en Kongresa Pollando vojevodioj estis anstataŭitaj de gubernioj
- 1871: José Maria da Silva Paranhos iĝis ĉefministro de Brazila Imperio
- 1876: Alexander Graham Bell patentigis telefonon
- 1878: Universitato de Okcidenta Ontario fondiĝis kun sidejo en Londono
- 1887: Albanio: en la urbo Korçë malfermiĝis unua albanlingva lernejo
- 1900: Germana pasaĝera atlantika liniŝipo SS Kaiser Wilhelm der Grosse fariĝis unua ŝipo sendanta sendratan telegrafan mesaĝon al alia ricevilo
- 1906: Grandprinclando Finnlando donis balotrajtojn al virinoj
- 1912: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen anoncis atingon de suda poluso
- 1913: Port Coquitlam en provinco Brita Kolumbio iĝis urbo
- 1914: Albana Princlando: princo Wilhelmo Wied akceptis oferton okupi la albanan tronon
- 1916: Munkeno: motora firmao BMW fondiĝis
- 1918: Unua mondmilito: La Germana Regno kaj Finnlando subskribis traktatojn pri paco kaj amikeco
- 1924: Kadre de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko oni apartigis Moldavan Aŭtonomecan Regionon
- 1927: Tertremo en Japanio postulis pli ol 3 000 viktimojn
- 1934: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis subskribita protokolo pri normaligo de ekonomiaj rilatoj kun Germanio
- 1936: Wehrmacht, rompinte la Traktaton de Versajlo kaj Traktatojn de Locarno eniris per bicikloj al malarmigita Rejnlando
- 1940: Dua mondmilito: Moskvo: Lavrentij Berija subskribis ordonon Pri organizado de la operacaj trioj de lokaj estraroj de NKVD en Okcidentaj Ukrainio kaj Belorusio por pretigi deportadon de la familioj de jam ekzilitaj polaj oficiroj, policanoj kaj ĝendarmoj
- 1941: Pollando: akuzita pri kunlaborismo kun germanaj nazioj juda aktoro Igo Sym estis pafmortigita en sia loĝejo en Varsovio de R. Rozmiłowski laŭ verdikto de la Asocio de Armita Batalado - venĝe Gestapo prenis 118 ostaĝojn, de kiuj ĝi pafmortigis 21 personojn; Kairo: konferenco kun partopreno de Anthony Eden, John Dill, Archibald Wavell kaj Jan Smuts; Grekio: unua alveno de Brita Ekspedicia Korpuso al havenoj de Pireo kaj Volos; Beogrado: transdono al germana delegito de la kondiĉoj pri aliro de Jugoslavio al la pakto de trio; plua validigo sine die de la franca-siama armistico; Greka-itala milito: por subteni grekan armeon en bataloj kontraŭ Italio, la brita ĉefministro Churchill sendis al Grekio 58 mil britajn kaj aŭstraliajn soldatojn, antaŭe lokitajn en Egiptio; Atlantiko: senspure malaperis germana submarŝipo U-47, kiu sinkigis 30 komercajn ŝipojn kaj kirasŝipo; apud Islando estis sinkigita de britaj korvetoj U-70.
- 1942: Birma Fronto: britoj evakuiĝis suden de Jangono; Indonezia Fronto: sur Javo japanoj okupis Surabajon; Winston Churchill decidis agnoski okcidentan landlimon de Sovetunio laŭ Curzon-linio
- 1943: Volinia masakro: ĉ. 130 personoj pereis dum masakro de pola vilaĝo Kaszyce (proksime al Przemyśl) fare de germanaj-ukrainaj taĉmentoj; Operaco Reinhardt: al koncentrejo Aŭŝvico estis alveturigitaj 690 judoj de Berlino, el kiuj 447 oni tuj mortigis per gaso; Ekvadoro: sensukcesa armea puĉo
- 1944: Decidiĝis unuiĝo de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando; Orienta Fronto: Podolio: trupoj de la sovetunia 1-a kaj 2-a Ukraina Fronto atingis Ternopilon kaj Braclavon; Churchill en telegramo sendita al Stalin aprobis Curzon-linion kiel estontan polan-sovetan landlimon, do Pollando ne rehavos Vilnon kaj Lvovon; Ĉeĉeno-Inguŝan ASSR estas malfondita, ĝia teritorio eniris Stavropolan regionon; itala registaro kun marŝalo Pietro Badoglio turnis sin al registaro de Sovetunio pri ligo de senperaj diplomatiaj rilatoj
- 1945: NKVD hazarde arestis polan generalon A. Fieldorf — nerekonita, li estis sendita al Gulago en Uralo; la sovetunia 2-a Belorusa Fronto konkeris vilaĝojn en Pomerio; sovetaj kaj polaj soldatoj konkeris Starogard; apud Schivelbein (nun Świdwin) pola kaj soveta armeoj likvidis armean korpuson de SS; usona aerarmeo atakis Dortmund, Bielefeld kaj Soest; Slovakio: trupoj de la sovetunia 2-a Ukraina Fronto konkeris Banská Bystrica; Okcidenta Fronto: en Vestfalio usona armeo atingis linion Schweich-Daun en montaro Ejfelo, atingis la riveron Ahr kaj konkeris Kolonjon; marŝalo J. Tito kreis portempan kabineton de socialisma Jugoslavio
- 1946: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio estis fondita la komunisma junulara organizaĵo Freie Deutsche Jugend
- 1947: En Paragvajo eksplodis enlanda milito
- 1948: Insularo Dodekanesoj revenis al Grekio
- 1950: Komunisma Pollando: Leĝdona Sejmo, organizata dum la dua soveta okupado rezulte de eksterleĝa kaj falsigita voĉdonado, akceptis leĝon pri labordevo; Islando aliĝis al Konsilio de Eŭropo; Malvarma milito: Sovetunio publike neis ke Klaus Fuchs estis sovetia spiono
- 1953: Stalinismo: Ŝtat-Konsilio de Pola Popola Respubliko ŝanĝis nomon de la urbo Katowice, kies loĝantoj vekiĝis en Stalingrad, samtempe Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco, ankoraŭ konstruata, ricevis la nomon de Stalin (du tagojn post lia morto), oni ankaŭ ekplanis antaŭ la palaco monumenton al Stalin
- 1965: Afrikusona Civilrajta Movado: marŝado el Selma al Montgomery de senperfortaj aktivuloj komencita en Alabamo
- 1966: Prezidanto de la Respubliko Charles de Gaulle anoncis forlason de NATO fare de Francio
- 1967: Sovetunio enkondukis 5-labortagan semajnon kun dutaga ripozo
- 1969: Golda Meir iĝis unua virina ĉefministro de Israelo; Muzikalbumo de brita art-roka grupo Genesis From Genesis To Revelation aperis
- 1973: Malkovro de la kometo Kohoutek
- 1980: Petrolŝipo Tanio rompiĝis apud Portsall (Bretonio) - 8 maristoj mortis, dum 8000 tunoj da peza brulaĵo disvastiĝis sur maro kaj poluis marbordojn de Finistère kaj Côtes-du-Nord
- 1981: Metroo de Erevano ekfunkciis en Armenio
- 1984: Pola Popola Respubliko: okupacia striko komencita en agrikultura lernejo apud Garwolin - kelkcent lernantoj ĝis aprilo protestis kontraŭ forigo de krucoj
- 1986: Sur fundo de Atlantika Oceano oni trovis Kosmopramon Challenger kun kadavroj de 7 kosmonaŭtoj
- 1987: Masakro de Lieyuo per tajvana armeo kontraŭ vjetnamaj rifuĝintoj kaj ĉinaj fiŝkaptistoj.
- 1989: Post publikigo de la romano La satanaj versoj de Salman Rushdie, Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio; Pro protestado en Tibeto ĉinoj enkondukis militjuron
- 1991: Ŝtatestro de Litovio Vytautas Landsbergis ricevis norvegan popolan pacpremion - 2.850.000 norvegajn kronojn, surbaze de kiu estis fondita lianoma fondaĵo
- 1996: Unua demokratie elektita parlamento formiĝis en Palestino
- 2001: Generalo Ariel Ŝaron iĝis ĉefministro de Israelo
- 2003: Václav Klaus iĝis prezidento de Ĉeĥio; Malkovro de la nanoplanedo Haŭmeo
- 2004: Konservativa Nea Dimokratia gajnis parlamentan baloton en Grekio
- 2006: Barato: ne malpli ol 20 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en serio de bombatencoj en Varanasio
- 2007: Karpatoj: Transkarpata Regiona Konsilio decidis agnoski rutenojn kiel denaskan naciecon de Transkarpatio
- 2009: Kosma observatorio Kepler komencis serĉi ekstersunsistemajn planedojn, kiuj similus al la tera planedsistemo (sunsistemo)
- 2010: Niĝerio: kelkcent homoj pereis en religia tumulto apud urbo Jos
- 2011: Komenciĝis proceso de estinta prezidento de Francio Jacques Chirac, akuzita pri korupto kiam li estis urbestro de Parizo; Libia enlanda milito: registaraj fortoj komencis sieĝon de Misrata
- 2013: Siria enlanda milito: venko de ribelantoj en la batalo de Ar-Raka; Respublikana senatano Rand Paul en Usona Senato en la tagoj 6–7 marto dum pli ol 12 horoj alparoladis por bloki voĉdonadon al posteno de CIA
- 2021: Papo Francisko dum sia pilgrimado al Irako vizitis gubernion Ninivo (i.a. rekonstruatan Mosulon), kie kurdoj provizore akceptis kristanojn post ilia persekutado kune kun jezidoj fare de ISIS - oficiale postrestis 250 mil kristanoj, el 1 500 000 personoj. Meso en Arbil finis la viziton, kiu estos memorigata per la tago de toleremo kaj paca kunekzisto - la papo alvokis al reveno de kristanoj, kie komencis sian mision apostolo Sankta Tomaso
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: dum la nokto estis amase pripafataj Kievo, Ĥarkivo, Ĉernihivo kaj Mikolajivo; Ĉuhujivo rekonkerita de ukraina armeo
- 2023: ukraina registro aprobis devigan evakuadon de infanoj el militaj zonoj; Usono sankciigis du elektronikajn firmaojn el Kanado pro apogo de militagoj en Ukrainio
Naskiĝoj
- 189: Publius Septimius Geta, romia imperiestro, filo de Septimo Severo (m. 211)
- 1481: Baldassare Peruzzi, itala arkitekto kaj pentristo de renesanco (m. 1536)
- 1543: Johann Kasimir von Pfalz-Simmern, germana princo de Palatinato (m. 1592)
- 1671: Robert Roy MacGregor ("Rob Roy"), skota popola heroo (m. 1734)
- 1678: Filippo Juvarra, itala baroka arkitekto, konstruinto de la Baziliko de Superga (m. 1736)
- 1693: Klemento la 13-a, papo okupiĝanta pri jezuitoj (m. 1769)
- 1715: Ewald Christian von Kleist, germana verkisto kaj oficiro de prusa armeo (m. 1759)
- 1752: Carl Friedrich Cramer, germana eldonisto kaj filologo, filo de Johann Andreas Cramer (m. 1807)
- 1765: Joseph Nicéphore Niépce, franca fizikisto kaj inventisto, elstara pro pionireco en fotarto (dagerotipio) (m. 1833)
- 1785: Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto, konata de la romano La gefianĉoj (m. 1873)
- 1792: John Herschel, angla astronomo, fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de Urano (m. 1871)
- 1792: Karl August Büttner, germana juristo
- 1799: František Ladislav Čelakovský, ĉeĥa poeto, verkisto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1852)
- 1835: Daniel Giraud Elliot, usona zoologo, kunfondinto de la Usona Muzeo de Natura Historio, la Usona Asocio de Ornitologoj kaj la Zoologia Societo de Francio (m. 1915)
- 1850: Tomáš Garrigue Masaryk, ĉeĥa filozofo, unua prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1937)
- 1862: Károly Ratkovszky, hungara arbarkulturisto kaj zoologo (m. nekonata)
- 1870: Zoltán Thury, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de "La Tago" (m. 1906)
- 1872: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (m. 1944)
- 1875: Tony Jules Gueritte, franca konstrua inĝeniero kaj esperantisto konata de paroladoj kaj artikoloj, vivanta en Anglio (m. nekonata)
- 1875: Maurice Ravel, franca komponisto, reprezentanto de impresionismo (m. 1937)
- 1881: Ferenc Kolozsvári-Szeszák, hungara skulptisto (m. 1919)
- 1886: Fernand Blangarin, franca suboficiro, partoprenanto de ruĝulaj kongresetoj en Ĝenevo kaj Kembriĝo, gvidanto de laboristaj asocioj Paco Libereco, Liberiga Stelo kaj de Laborista Esperanto-movado, redaktanto de "Internacia Socia Revuo", kaj kunlaboranto de "Le Travailleur Espérantiste" (m. 1914)
- 1886: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (m. 1970)
- 1890: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1970)
- 1894: Ferenc Máthé, rumania hungara franciskano, redaktoro (m. 1970)
- 1895: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (m. 1961)
- 1898: Pál Bodó, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto vivanta en Montevideo (m. 1975)
- 1902: Heinz Rühmann, germana aktoro kaj reĝisoro (m. 1994)
- 1904: Reinhard Heydrich, germana-nazia ĉefo de sekreta polico kaj de politika polico, SS-altrangulo, militkrimulo, unu el ĉefaj arkitektoj de holokaŭsto (m. 1942)
- 1906: László Somlai, hungara pentraĵ-agento, prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (m. 1971)
- 1908: Anna Magnani, itala aktorino, laŭreatino de la Oskar-premio (m. 1973)
- 1909: Ryszard Siwiec, soldato de Pola Enlanda Armeo, filozofo, sinbruliginta proteste de la invado en Ĉeĥoslovakion fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio (m. 1968)
- 1911: Lajos Dánér, hungara poeto, redaktoro kaj tradukisto el la rumana, germana, franca, angla kaj rusa lingvoj (m. 1964)
- 1911: Sachchidananda Vatsyayan 'Ajneya', barata verkisto kaj tradukisto, pioniro de pluraj ĝenroj en la hindia literaturo, lekciisto en la Universitatoj Berkeley, Hajdelbergo kaj Jodhpur, gajninto de la premio Gjanpith (m. 1987)
- 1912: Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa Teru), japan-devena ĉina esperantistino, konata de la Verkoj de Verda Majo (m. 1947)
- 1914: Lee Young, usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj sondisko-produktanto (m. 2008)
- 1919: Sándor Kicsi, hungara historiisto kaj redaktoro (m. 2004)
- 1923: Jan Rodowicz, pola skolto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo partopreninta la ribelon de Varsovio, murdita (m. 1949)
- 1923: Thomas Keating, usona trapisto kaj pastro (m. 2018)
- 1924: Antal Forró, rumania hungara pentristo (m. 1982)
- 1924: Abe Kobo, japana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo, esperantigata de Konisi Gaku (m. 1993)
- 1929: János Székely, rumania hungara poeto, dramisto, eseisto (m. 1992)
- 1931: Miklós Mitruly, rumania hungara folkloristo (m. 2019)
- 1931: Wolfgang Tittelbach-Helmrich, germana teologo kaj superintendanto evangelia (m. 2000)
- 1936: Georges Perec, franca verkisto (m. 1982)
- 1938: Albert Fert, franca Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al malgrandigo de diskaparatoj
- 1940: Rudi Dutschke, germana studenta aktivulo, marksista sociologo kaj politikisto (m. 1979)
- 1944: Serge Sire, franca desegnisto de bildstrioj, kunlaboranta en La KancerKliniko kaj en kabaredo La ruza kruĉo
- 1946: Zsuzsa Koncz, hungara kantistino, laŭreatino de la premio Kossuth
- 1948: Juan Eslava Galán, hispana verkisto kaj publicisto, aŭtoro de la historia romano Serĉante la Unukornulon
- 1948: Wim Jansen, nederlanda esperantisto (m. 2024)
- 1956: Bryan Cranston, usona aktoro, reĝisoro kaj scenaristo
- 1960: Ivan Lendl, usona tenisisto el Ĉeĥoslovakio
- 1961: Nicolas Dupont-Aignan, franca politikisto, kunkreinto de la partio Ekstaru La Respubliko
- 1968: Zsolt Erőss, hungara montgrimpanto (m. 2013)
- 1968: Przemysław Saleta, pola boksisto, mondĉampiono pri piedbato-bokso, aktoro
- 1973: Işın Karaca, turka popkantistino kaj aktorino
- 1974: Imola Ábrahám, hungara artistino, filino de Jakab Ábrahám
- 1980: Laura Prepon, usona teatra kaj filma aktorino
- 1982: Ágnes Szakács, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino
- 1998: Amanda Gorman, usona poetino
Mortoj
- 322 a.K.: Aristotelo, greka filozofo, kreinto de la filozofia sistemo aristotelismo, metinta fundamenton por la okcidenta filozofio (krom Platono) (n. 384 a.K.)
- 161: Antonino Pia, romia imperiestro, reganta dum la Pax Romana (n. 86)
- 851: Nevenoeo, unua duko de Bretonio (n. nekonata)
- 974: Johano de Gorzo, abato, diplomato, sanktulo de Loreno (n. ĉirkaŭ 905)
- 1111: Bohemundo de Tarent, normana kavaliro, princo de Antioĥio, unu el gvidantoj de la unua krucmilito (n. 1058)
- 1274: Tomaso de Akvino, itala filozofo kaj teologo, Doktoro de la Eklezio provanta unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion, fondinto de tomismo, konata de Sumo Teologia, sanktulo (n. 1225)
- 1517: Maria de Hispanio, princino de Aragono, reĝino de Portugalio (n. 1482)
- 1623: Nicolaus de Smit, belga tukfaristo (n. 1541)
- 1625: Johann Bayer, germana juristo kaj astronomo (n. 1572)
- 1657: Hayashi Razan, japana filozofo, instruisto de ŝogunoj (n. 1583)
- 1724: Inocento la 13-a, papo kondamninta jansenismon (n. 1655)
- 1750: François Roux, germana filologo, gramatikisto, leksikografo kaj pedagogo (n. 1674)
- 1809: Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikinstruisto (n. 1736)
- 1875: John Edward Gray, brita zoologo kaj ornitologo (n. 1800)
- 1884: József Lugossy, hungara lingvisto kaj orientalisto (n. 1812)
- 1889: José Olallo Valdés, kuba pastro, flegisto, beatigito (n. 1820)
- 1891: Franc Miklošič, aŭstra slavisto kaj juristo (n. 1813)
- 1931: Pál Robicsek, hungara oficisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de "La Verda Standardo", prezidanto de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (n. 1892)
- 1932: Aristide Briand, franca Nobelpremiita plurfoja ĉefministro (n. 1862)
- 1933: John Mabon Warden, skota aktuaro kolektinta 5000 librojn pri stenografio, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1856)
- 1941: Günther Prien, germana oficiro, komandanto de U-boato sinkiginta 31 ŝipojn en la batalo de Atlantiko (n. 1908)
- 1942: Konstantyn Dominik, pola episkopo, profesoro de Supera Porpastra Seminario en Pelplin, kie li fondis Esperanto-rondon, partoprenanto de UK 1912 (n. 1870)
- 1945: Adolf Bartels, germana literaturhistoriisto kaj ĵurnalisto, kontraŭjudisto (n. 1862)
- 1946: Hendrik Adamson, estona instruisto, Esperanto-verkisto publikiganta en "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "Norda Prismo" kaj enestanta en poem-antologio Dekdu Poetoj (n. 1891)
- 1949: Hieronim Dekutowski, pola komandanto de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, de partizanaj taĉmentoj kaj de Libero kaj Sendependo, mutobskurulo, anatemita soldato, torturata kaj murdita (n. 1918)
- 1952: Jogananda, barata jogano kaj guruo, disĉiplo de Juktesvar Giri, populariganto de krijajogo en okcidento, vegetarano (n. 1893)
- 1969: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1908)
- 1975: Miĥail Baĥtin, rusa, soveta filozofo, literatursciencisto, lingvisto (n. 1895)
- 1983: Larisa Henijuŝ, belorusa proza verkistino kaj poetino (n. 1910)
- 1985: Arkady Fiedler, pola prozisto, natursciencisto, vojaĝisto kaj raportisto partopreninta 30 ekspediciojn, aŭtoro de 32 libroj aperintaj en 23 lingvoj, i.a. pri la batalo de Anglio (n. 1894)
- 1988: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (n. 1912)
- 1984: Mihály Gündisch, rumania hungara kuracisto (m. 1906)
- 1997: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto (n. 1912)
- 1999: Stanley Kubrick, usona reĝisoro, konata de 2001: Kosma odiseado kaj A Clockwork Orange (n. 1928)
- 1999: Georgi Dimov, bulgara esperantisto, instruinta Esperanton en la tuta Bulgario, Islando, Finnlando, Pollando kaj Afriko, Esperanto-vortaristo, tradukisto, fakdelegito de UEA pri Ĉe-metodo kaj turismo (n. 1906)
- 1999: Dezső Palotás, rumania hungara poeto, verkisto, grafikisto (n. 1951)
- 2002: Adalberto Huleŝ, hungara verkisto, poeto, filozofo, tradukisto, profesoro kaj Esperanto-verkisto, laboranto de Hungaria Esperanto-Asocio (n. 1926)
- 2001: Frankie Carle, usona ĵaza pianisto (n. 1903)
- 2006: Ali Farka Touré, malia muzikisto, kantisto, gitaristo kaj mult-instrumentisto (n. 1939)
- 2007: Frigyes Hidas, hungara komponisto (m. 1928)
- 2012: Félicien Marceau, franca verkisto (n. 1913)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 7-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|