17-a de marto
La 17-a de marto estas la 76-a tago de la jaro (la 77-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 289 tagoj restas.
Je la 17-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 180: Komodo iĝis romia imperiestro
- 624: Venko de la armeo de Mohamedo super kurajŝoj en la batalo de Badro
- 1337: Eduardo de Woodstock iĝis unua duko de Kornvalo
- 1420: Dum kunsido de Imperia dieto en Vroclavo oni anoncis buleon de Marteno la 5-a, ordonanta al katolikoj militiron kontraŭ husanoj
- 1560: En Francio sensukcesis protestantisma puĉo
- 1597: Pollando: Vicebsko ricevis magdeburgan juron
- 1677: Franca-nederlanda milito: Francio konkeris la urbon Valenciennes en la Hispana Nederlando
- 1750: Ägidius Jais, germana teologo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: evakuo de brita armeo post 11 monatoj de sieĝita Bostono ĝis Halifakso en Nov-Skotio
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: Jasna Góra kapitulacis antaŭ prusa armeo
- 1798: Post preskaŭ 200 jaroj estis ŝtatigita kaj malfondita Nederlanda Orient-hinda Kompanio (la unua anonima kompanio kun libere interŝanĝeblaj akcioj kaj iam la plej granda komerca kompanio en la mondo)
- 1800: Itala sciencisto Alessandro Volta sukcese testis unuan elektran pilon
- 1805: Napoleono Bonaparte iĝis reĝo de Italio
- 1809: Prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a ordonis rompi kaj fandi polajn kronadajn juvelojn, ŝtelitajn de la trezorejo en Vavelo - en 1811 ili estis komisie detruitaj en Królewiec
- 1830: En Granda Teatro de Varsovio okazis unua pagata koncerto de Chopin
- 1848: Reĝo Ferdinando la 1-a nomumis Lajos Batthyány ĉefministro - sendependa hungara registaro estis establita
- 1852: Itala astronomo Annibale de Gasparis malkovris Psiĥon, unu el la plej grandaj asteroidoj kun 250 kilometroj de diametro
- 1861: Itala reĝlando proklamita en Torino sub la reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a.
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: pola generalo Marian Langiewicz venkis en batalo de Chroberz (proksime al Pińczów)
- 1888: Britoj kreis protektoraton Saravako en Borneo
- 1891: Golfo de Algeciras: pasaĝera vaporŝipo SS Utopia sinkis post kolizio kun batalŝipo HMS Anson - 564 homoj pereis
- 1898: En Usono surakviĝis unua moderna submarŝipo "Hollanada"
- 1899: William Henry Pickering malkovris lunon de Saturno - Febon
- 1901: Unua granda ekspozicio de la pentraĵoj de Vincent van Gogh kaŭzis sensacion - 11 jaroj post morto de la pentristo
- 1906: Litovio: Lingva Instrua Komitato fondiĝis por enkonduki instruadon de la litova lingvo en urbaj kaj distriktaj lernejoj
- Unua mondmilito:
- 1920: Ruĝa Armeo likvidis Kubanian Popolan Respublikon
- 1920: Puĉo de Kapp rompiĝis - provo por transpreni potencon en Vajmara Respubliko, efektivigita parte de aktiva militistaro kaj parte de iamaj soldatoj organizitaj en Liberaj korpusoj
- 1921: Dua Pola Respubliko: Leĝdona Sejmo proklamis t.n. martan konstitucion laŭ modelo de Tria Franca Respubliko - respublikismo kun forta parlamento kaj supera regopovo de la nacio (sendepende de naciecoj)
- 1922: En Varsovio estis subskribita interkonsento inter Pollando, Latvio, Estonio kaj Finnlando pri kreo de Balta Asocio (kio ne okazis pro rifuzo de ties ratifiko flanke de la finna parlamento, sub germanaj premoj). En la konferenco Litovio rifuzis partoprenon pro la disputo kun Pollando pri Vilno.
- 1922: En Varsovio okazis 1-a Kunsido de Komunista Asocio de Pola Junularo
- 1926: Brazilo, Pollando kaj Hispanio malebligas al Germanio aliĝi al la Ligo de Nacioj
- 1930: La kvina pola registaro de Kazimierz Bartel falis
- 1932: Dua Pola Respubliko: dum striko en Pabianice en bataloj kontraŭ polico 5 personoj pereis
- 1931: Nevado: oni leĝigis hazardludon
- 1938: Rezulte de landlimaj incidentoj kaj morto de pola soldato de la Korpuso de Lim-Protekto Pollando ultimatis al Litovio pri tuja ligo de diplomatiaj rilatoj
- Dua mondmilito:
- 1947: Unua kirurgia kliniko en Makedonio establiĝis en Skopjo
- 1948: Okcident-Eŭropa Unio: Francio, Britio kaj Benelukso subskribas la Traktaton de Bruselo - antaŭulo de NATO
- 1950: Malkovro de la kemia elemento kaliforniumo - el radioaktivaj transuraniaj elementoj, ricevita i.a. de Glenn Theodore Seaborg
- 1951: Ukraina Ribela Armeo alvokis Usonon helpi en la batalo kontraŭ Sovetunio
- 1954: Sverdlovska provinco: Novouralsk iĝis urbo
- 1957: Dua Pola Respubliko: en urbo sen Dio Nowa Huta - konstruita apud Krakovo dum la periodo de industriiĝo kaj fone de stalinismo - oni starigis lignan krucon kie estis starigota preĝejo (vojkruce de tiutempaj stratoj al Markso kaj Majakovski), kio kaŭzis postajn tumultojn kontraŭ komunistaj regopovoj
- 1959: Unu semajnon post eksplodo de kontraŭĉina ribelo spirita gvidanto de tibetanoj Tenzin Gyatso forlasis sian palacon en Lasao kaj iris en ekzilon al Barato
- 1960: En katastrofo de aviadilo Lockheed Electra en la usona subŝtato Indianao 63 personoj pereis
- 1960: Germana Bundestag decidis privatigi Volkswagen AG
- 1963: Erupcio de vulkano Agung sur indonezia insulo Balio mortigis ne malpli ol 1100 homojn
- 1963: Pola Popola Respubliko: en Instituto pri Nukleaj Esploroj en Świerk apud Otwock ekfunkciis nuklea reakciujo "Anna"
- 1969: Golda Meir iĝis ĉefministrino de Israelo - 19 tagojn post morto de ĉefministro Levi Eŝkol
- 1981: Grandaj militekzercoj de Varsovia Traktato komenciĝis en Pollando
- 1983: Kopio de la ordono de Horatio Nelson por la antaŭbatalo de Trafalgar-floto estis vendita por 6000 £
- 1983: Juĝejo de Varsovia Armea Areo kondamnis Zbigniew Romaszewski al 4,5 kaj lian edzinon Zofia al 3 jaroj de mallibero pro disvastigo de informoj pri situacio en Pollando pere de eksterleĝa Radio Solidareco — establita de ili radio komencis disaŭdigi dum la milita stato en Pollando la 12-an de aprilo 1982.
- 1985: En preĝejo de Podkowa Leśna membroj de la Sendependa Asocio de Studentoj komencis malsatstrikon intence de liberigo de Marek Adamkiewicz, kondamnita al 2,5 jaroj da mallibero pro rifuzo de armea ĵuro kun deklaracio de fideleco al socialismo kaj alianco kun la soveta armeo
- Revolucioj de 1989:
- 1991: Diego Armando Maradona estis arestita en Napolo pro uzo de kokaino post matĉo Napolo-Bari - punita de FIFA per 15-monata malpermeso
- 1992: En Sud-Afriko 69% blankaj balotantoj apogis politikon de reformoj celantan al likvido de apartismo
- 1992: En atenco kontraŭ israela ambasadejo en Bonaero pereis 29 personoj kaj 242 vundiĝis
- 1992: Ukraina Aer-Armeo formiĝis
- 1993: 60 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en bombaj atencoj kontraŭ 2 loĝataj domoj en Kolkato
- 1999: En Varsovio estis registrita Asocio de Polaj Distriktoj
- 2000: Papaj dokumentoj: papo Johano Paŭlo la 2-a finis verki sian testamenton
- 2000: Jens Stoltenberg iĝis ĉefministro de Norvegio
- 2004: KFOR: Kosovaj albanoj en pluraj urboj mortigis 22 personojn, 900 estis vunditaj, krome oni detruis 35 preĝejojn kaj monaĥejojn de Serba Ortodoksa Eklezio
- 2004: Burundo: Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo estas registrita
- 2005: Madrido: nokte oni forigis lastan monumenton al Francisco Franco
- 2006: Irano: 22 personoj pereis en embusko de sunaismaj ribelantoj kontraŭ militista eskorto en sud-orienta Provinco Sistano kaj Baluĉistano
- 2008: Ne malpli ol 43 personoj pereis en sinmortiga bomba atenco apud ŝijaisma templo en iraka Karbalo
- 2009: Madagaskaro: Andry Rajoelina rezulte de puĉo iĝis prezidento
- 2010: Ĉefo de financa kaj planada fakultato de reganta Korea Laborista Partio Pak Nam Gi estis pafmortigita pro sensukcesa ŝanĝo de nordkoreia ŭono kaj ekonomia ruinigo de la lando
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando manifestaciantoj elverŝis homan sangon antaŭ reganta Demokratia Partio kaj rezidejo de ĉefministro Abhisit Vejjajiva
- 2012: Siria enlanda milito: 27 personoj pereis kaj 140 vundiĝis rezulte de eksplodo de du aŭtomobilaj kaptiloj proksime al spionejo kaj ĉefa policejo en Damasko
- 2012: Baza misio de usona kosmosondilo MESSENGER esploranta Merkuron finiĝis
- 2014: Politika krizo en Krimeo: Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo proklamis sendependecon, samtage agnoskitan de Rusio
- 2015: Politika partio Likud de ĉefministro Benjamin Netanjahu gajnis antaŭtempan baloton al israela parlamento Kneset
- 2016: Inaŭguro de la Muzeo al poloj savintaj judojn je la nomo de Familio Ulma en Antaŭkarpatio - unua en la mondo iniciato por eksponi savon kaj ne holokaŭston (dum la dua mondmilito pro germana mortpuno kontraŭ savado de judoj pereis pli ol mil poloj)
- 2018: Pollando: solena prezentado de la plena eldono de t.n. Ekumenisma Biblio - du versioj sen kaj kun Dua-kanonaj libroj (ĉi-kaze ankaŭ bitlibre en la formato EPUB)
- 2020: En Francio oni fermis posttagmeze la groton apud Lourdes, konatan kiel pilgrimlokon al Dipatrino por 6 milionoj de kredantoj ĉiujare, kie mirakle resaniĝas kristanoj — dum 9 tagoj 30 sacerdotoj preĝos en la intenco forigi kronviruson
- 2023: Internacia Puna Kortumo en Hago ordonis pro ŝtelo de infanoj en Ukrainio aresti Vladimir Putin kaj Maria Lvova-Belova, komisaron pri infanrajtoj
Naskiĝoj
- 600: Ali ibn Abi Talib, araba kalifo, kuzo de Mohamedo, por ŝijaistoj la unua imamo (m. 661)
- 763: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (m. 809)
- 1473: Jakobo la 4-a, reĝo de Skotlando, filo de Jakobo la 3-a (Skotlando) (m. 1513)
- 1537: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio dum la Sengoku-epoko (m. 1598)
- 1556: Guillaume du Vair, franca eseisto, politikisto kaj episkopo (m. 1621)
- 1686: Jean-Baptiste Oudry, franca pentristo kaj gravuristo (m. 1755)
- 1741: William Withering, angla kuracisto kaj botanikisto, malkovrinto de digitalo (m. 1799)
- 1743: Johann Georg Meusel, germana historiisto, leksikografo kaj bibliografo (m. 1820)
- 1751: Anders Dahl, sveda botanikisto kaj kuracisto (m. 1780)
- 1782: Sophie von Kühn, fianĉino de la germana verkisto Novalis (m. 1797)
- 1801: Pius Zingerle, aŭstra orientalisto kaj benediktano (m. 1881)
- 1811: Karl Gutzkow, germana verkisto kaj publicisto (m. 1878)
- 1819: Alecu Russo, rumana verkisto kaj politikisto (m. 1859)
- 1813: Anton Dominik von Fernkorn, germana-aŭstra artgisisto kaj monumenteca skulptisto (m. 1878)
- 1822: Louis Preller, germana pentristo (m. 1901)
- 1834: Gottlieb Daimler, germana inĝeniero kaj industriisto (m. 1900)
- 1839: Josef Gabriel Rheinberger, liĥtenŝtejna komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1901)
- 1844: Giulio Ceradini, itala fiziologo (m. 1894)
- 1852: Patrick Augustine Sheehan, irlanda katolika pastro, politikisto kaj verkisto (m. 1913)
- 1856: Mikaelo Vrubel, rusa artisto kaj pentristo kreinta en secesio kaj simbolismo (m. 1910)
- 1862: Silvio Gesell, germana ekonomikisto, fondinto de la liberekonomi-teorio kaj esperantisto (m. 1930)
- 1863: János Révész (Riszdorfer), hungara pastro, redaktoro, verkisto (m. 1933)
- 1865: Gabriel Narutowicz, pola inĝeniero pri konstruo de akvobaraĵoj, profesoro de Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, unua prezidento de la Dua Pola Respubliko, murdita (m. 1912)
- 1868: René de Saussure, franca matematikisto, aŭtoro de la ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto, konata de la principo Neceso kaj sufiĉo, redaktoro de "Internacia Scienca Revuo", interlingvisto proponinta Nov-Esperanton (n. 1943)
- 1873: Margaret Bondfield, brita politikistino, membrino de Brita Laborista Partio, la unua ministrino (m. 1953)
- 1883: Urmuz, rumana avangarda verkisto, esperantigata de Ionel Oneț (m. 1923)
- 1884: András Mikola, rumania hungara pentristo (m. 1970)
- 1890: Ágnes Keresztessy, hungara poetino verkinta sub influo de Endre Ady (m. 1960)
- 1891: René Fülöp-Miller, hungara verkistino, sociologo, kulturhistoriisto kaj vojaĝisto (m. 1963)
- 1902: Erzsébet Balla, hungara verkistino (m. nekonata)
- 1903: Josef Augusta, ĉeĥa paleontologo kaj verkisto (m. 1968)
- 1906: Sándor Gyallay-Pap, rumania hungara poeto, sinmortiginto (m. 1944)
- 1911: Miklós Wesselényi, hungara ĵurnalisto, pranepo de Miklós Wesselényi (politikisto) (n. 1980)
- 1914: Maria Gabriella Sagheddu, itala trapistino kaj beatulino (m. 1939)
- 1917: Nat King Cole, usona ĵaz-pianisto kaj -kantisto (m. 1965)
- 1918: Józef Franczak, pola soldato, partoprenanto de la defenda milito de Pollando, poste ligita kun strukturoj de la Asocio de Armita Batalado, kontraŭkomunista partizano, la lasta Anatemita Soldato, murdita (m. 1963)
- 1920: Ŝeiĥ Muĝibur Rahman, fondopatro de Bangladeŝo kaj ties unua prezidento (m. 1975)
- 1920: Olga Orozco, argentina verkistino, kies poezion oni tradukis al 15 lingvoj (m. 1999)
- 1920: Sándor Thurzó, rumania hungara violonisto, verkisto pri muziko (m. 2009)
- 1925: Zsuzsa Széll, hungara literaturhistoriistino (m. 1997)
- 1926: Siegfried Lenz, germana verkisto ofte priskribanta Mazurion, honora civitano de Ełk, membro de Gruppe 47, laŭreato de la Goethe-premio (m. 2014)
- 1928: Lajos Balogh, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1928: László Varga, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 2017)
- 1928: Lida Winiewicz, aŭstra filologino, verkistino kaj tradukistino (m. 2020)
- 1932: Ágnes Szatmári, rumania hungara scenejdekoraciistino, pentristino
- 1935: Hans Wollschläger, germana verkisto, tradukisto, orgenisto (m. 2007)
- 1936: Dénes Gábor, rumania hungara bibliografo, redaktoro
- 1938: Rudolf Nurejev, soveta dancisto de baleto kaj de la nuntempa danco, koreografo (m. 1993)
- 1944: Attila Botár, hungara poeto, filo de Béla Botár
- 1944: László-Sándor Pető, rumania hungara, hungara geografo
- 1946: Lőrinc Baranyai, rumania hungara grafikisto, pentristo
- 1946: János Burus, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1947: András Ágoston, rumania hungara violonisto kaj koncertmajstro
- 1948: William Gibson, usona-kanada sciencfikcia verkisto, kreinto de la ideo pri kiberspaco
- 1949: Maria Elisabeth Prigger, aŭstra artistino
- 1951: Kurt Russell, usona aktoro, rolinta en la filmo Forrest Gump
- 1954: István Bajusz, rumania hungara arkeologo, muzeologo, universitata adjunkto
- 1965: István Sarány, rumania hungara ĵurnalisto
- 1966: Zsolt Kötő, rumania hungara kameraisto, filo de József Kötő
- 1978: Nicole Diekmann, germana ĵurnalistino kaj sociologino
- 1983: Péter Fehérvári, rumania hungara aktoro, dancisto, kantisto
- 1985: Árpád Krisztián Kurta, rumania hungara pentristo, fotisto
Mortoj
- 180: Marko Aŭrelio, romia imperiestro, filozofo kaj verkisto, reprezentanto de stoikismo (n. 121)
- 461: Sankta Patriko, patrona sanktulo de Irlando (n. ĉirkaŭ 385)
- 624: Amr ibn Hiŝam, kurajŝa politeisto opozicia al Muhammado
- 743: Withburga, anglosaksa abatino kaj sanktulino
- 1040: Harold Harefoot, reĝo de Anglio, filo de Knuto la Granda (n. ĉirkaŭ 1015)
- 1058: Lulach, reĝo de Skotlando, unua skota monarko (n. ĉirkaŭ 1033)
- 1267: Pierre de Montreuil, franca arkitekto, pioniro de gotika arkitekturo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1272: Go-Saga, imperiestro de Japanio kontraŭa al la ŝoguna reĝimo (n. 1220)
- 1406: Ibn-Ĥaldun, araba filozofo, islama historiisto, ekonomikisto, geografo kaj politikisto, patro de sociologio (n. 1332)
- 1425: Aŝikaga Joŝikazu, japana ŝoguno el la epoko de Muromaĉi (n. 1407)
- 1542: Ruzante, itala aktoro kaj dramaturgo, verkanta en la dialekto de Padovo, tradukata de George Sand (n. 1502)
- 1609: Olaus Martini, ĉefepiskopo de Upsalo, verkisto (n. 1557)
- 1620: Jan Sarkander, ĉeĥa presbitero, viktimo de torturoj, sanktulo de Katolika Eklezio, patrono de Moravio, Silezio, diocezo Bielsko-Biała kaj de la bona konfeso (n. 1576)
- 1640: Philip Massinger, angla dramisto kunlaborinta interalie kun Thomas Dekker kaj John Fletcher (n. 1583)
- 1680: François de La Rochefoucauld, franca duko kaj verkisto (n. 1613)
- 1713: Juraj Jánošík, slovaka nacia heroo kaj eksterleĝulo (n. 1688)
- 1713: Anthony Ashley-Cooper, 3-a Grafo de Shaftesbury, brita verkisto, filozofo kaj kritikisto (n. 1671)
- 1741: Jean-Baptiste Rousseau, franca poeto kaj verkisto, ekziligito (n. 1670)
- 1768: György Buzinkai, hungara kuracisto, verkisto kaj poeto (n. 1700 aŭ 1701)
- 1781: Johannes Ewald, dana verkisto, poeto kaj teologo (n. 1743)
- 1782: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto kontribuinta al aerodinamiko (n. 1700)
- 1828: James Edward Smith, angla botanikisto, fondinto de Linea Societo de Londono (n. 1759)
- 1846: Friedrich Bessel, germana matematikisto, geodeziisto kaj astronomo, konata de la funkcio de Bessel (n. 1784)
- 1849: Vilhelmo la 2-a, reĝo de Nederlando kaj grandduko de Luksemburgo (n. 1792)
- 1853: Christian Doppler, aŭstra matematikisto kaj fizikisto, malkovrinto de la efiko de Doppler (n. 1803)
- 1862: Fromental Halévy, franca operkomponisto kaj pedagogo, instruisto de Georges Bizet kaj Charles Gounod (n. 1799)
- 1886: Pierre-Jules Hetzel, franca verkisto kaj eldonisto de Jules Verne (n. 1814)
- 1897: Vittorio Bottego, itala oficiro kaj esploristo de la Korno de Afriko (n. 1860)
- 1909: József Tódor, hungara teologo kaj kanoniko (n. 1852)
- 1914: Antun Gustav Matoš, kroata verkisto kontribuinta al moderna literaturo (n. 1873)
- 1917: Franz Brentano, germana filozofo, sociologo kaj psikologo, adepto de empiriismo proksima al reismo, kies priskribojn de juĝoj evoluigis Kazimierz Twardowski (n. 1838)
- 1919: Heinrich Lefler, aŭstra pentristo, grafikisto kaj scenaranĝisto (n. 1863)
- 1926: Aleksej Brusilov, rusa generalo, konata pro la Brusilov-ofensivo (n. 1853)
- 1928: Emil Wittig, germana aktoro (n. 1870)
- 1929: Antoni Lange, pola poeto, tradukisto, filozofo-mistikulo kaj poligloto populariganta orientalismon, kies Libroj de profetoj en Esperanto-traduko de Antoni Grabowski eblas legi rete (n. 1861)
- 1939: Fritz Ullmann, germana kemiisto, aŭtoro de plurfoje eldonata "Enciklopedio de teknika kemio" (n. 1875)
- 1941: Nicolae Titulescu, rumana diplomato kaj politikisto, prezidanto de la Ligo de Nacioj (n. 1882)
- 1942: Josef Svatopluk Machar, ĉeĥa poeto, esperantigata de Miloš Lukáš (n. 1864)
- 1944: Helena Płotnicka, pola ĉefkonspirantino de apudkoncentrejo Aŭŝvico-Birkenau, laboranta por Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo, murdita (n. 1902)
- 1945: Gyula Déri-Deheleanu, rumania hungara kulturpolitikisto (n. 1888)
- 1949: Aleksandra Ekster, rusa-franca pentristino, reprezentantino de la rusa avangardo (n. 1882)
- 1949: György Dávid, rumania hungara historiisto, vortaristo (n. 1889)
- 1956: Irène Joliot-Curie, franca Nobelpremiita fizika kemiistino (n. 1897)
- 1960: János Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo, skulptisto kaj grafikisto (n. 1884)
- 1973: Karl Anton Rohan, germana ĵurnalisto celanta proksimigon de kristanismo kun nacisocialismo (n. 1898)
- 1974: Louis Kahn, usona arkitekturisto de la moderna arĥitekturo, ligita kun la Universitato de Pensilvanio (n. 1901)
- 1976: Luchino Visconti, itala teatra kaj filma reĝisoro, konata de la filmo La morto en Venecio (n. 1906)
- 1977: Sándor Veégh, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1906)
- 1983: Tibor Dénes, hungara verkisto, literaturhistoriisto (n. 1907)
- 1992: László Lukács, hungara lingvisto, tradukisto kaj lernolibroverkisto (n. 1911)
- 1995: Robert Monroe, usona parapsikologo, esoterulo kaj verkisto pri vojaĝoj ekster la korpo (n. 1915)
- 1998: Nora Moerbeek-Bartels, nederlanda esperantistino, mecenato de ĉinaj esperantistoj, sekretariino de Nosobe, kaj de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, redaktorino de ties "Esperanta Ligilo", dumviva membro de UEA (n. 1930)
- 2005: George F. Kennan, usona historiisto kaj diplomato (n. 1904)
- 2005: Czesław Słania, pola gravuristo, eminenta projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, laboranta en Svisio (n. 1921)
- 2010: Aleksandra Żaryn, pola juristino, tradukistino, justulino inter la popoloj, patrino de Jan Żaryn (n. 1916)
- 2012: Ivan Demjanjuk, ukraina militkrimulo, kondamnita pro partopreno en murdo de 28 000 judoj en koncentrejo Sobibor (n. 1920)
- 2012: Ŝenudo la 3-a papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio (n. 1923)
- 2017: Derek Walcott, karibia Nobelpremiita poeto, verkisto kaj artisto (n. 1930)
- 2017: Franz-Georg Rössler, germana komponisto kaj instruisto kontribuinta interalie al Turingio Internacia (n. 1949)
- 2020: Carmelo Lisón Tolosana, hispana antropologo kaj verkisto, aparte pri Aragono, Galegio kaj eseoj pri sorĉado kaj demonoj (n. 1929)
- 2020: Eduard Limonov, rusia politikisto kaj verkisto, prezidanto de la Nacia-Bolŝevika Partio (n. 1943)
- 2020: Betty Williams, irlanda Nobelpremiita aktivulino pri homrajtoj, favore al solvo de nord-irlanda armita konflikto, kunfondintino de pacisma organizaĵo (n. 1943)
- 2021: John Magufuli, prezidento de Tanzanio (n. 1959)
- 2023: Raoul Servais, belga animaciisto (n. 1928)
- 2024: Ernest Bryll, pola poeto, verkisto, kantaŭtoro, ĵurnalisto, tradukisto, filma kritikisto, diplomato (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 17-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|