La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkaptado kaj akvokulturo.
Historio
En la Mezepoko ekzistis Reĝlando Galegio, kies teritorion oni re-aligis al la Reĝlando Leono, kiu en 1230, dum la regado de Ferdinando la 3-a de Kastilio, estis definitive aligita kun la Regno Kastilio, en la Reĝlandon Kastilion.
Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Bonaeron "la kvina galega provinco", kaj laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallegos") kaj Kubo (Fidel Castro estis galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu Chao estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.
Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajnkartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejoj por amerikaj drogoj en Eŭropo.
Geografio
En Galegio estas du medioj nome la ĉemara kaj la montara. En la okcidenta marbordo estas specifa reliefo kiu estas unika en la tuta Iberio nome tre malrekta marbordo kun multaj enirejoj kaj neraktaj bordoj, insuletoj ktp., kiu finas (aŭ komencas laŭ vidpunkto) en elfluejo de rivero; tiuj golfetoj faritaj el riverelfluejo nomiĝas rio (en galega aŭ hispana "ria").
Tradicioj
Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj fantomaj aperoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio troviĝas Finistero (Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretonaFinistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.