La urba nomo, kaj en la pola, ĉeĥa kaj germana, devenas de slava nomo, kiu nun en la pola estas łęg, tio estas marĉaj verdaj herbejoj en rivera valo ofte kun arbustoj. En la mezepoka dokumento el la jaro 1300 en la latina lingvo pri la vivo de Sankta Hedvigo de SilezioVita Sanctae Hedwigis la nomo estis en la formo Legnicz.
Historio
la batalo de la armeo de sileziaj princoj kontraŭ la invado de mongoloj en 1241
Mapo de Pollando dum la regado de Ladislao la Ulnolonga dum la jaroj: 1275–1300: Legnica ankoraŭ situas en Pollando
Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento krome alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Ślęża).
La unuaj dokumentitaj spuroj de la setlado de slavoj sur la tereno de la nuna urbo devenas el la 8-a jarcento. Tie tiam estis grava kastelego. La dendro-kronologiaj esploroj pruvas, ke dum la regado de pola princo el la dinastio PiastojMjeŝko la 1-a oni konstruis tie ĉirkaŭ la jaro 985 novan burgon en la formo tipa por la burgoj de dinastio Piastoj, same konstruitaj estis tiam kasteloj / burgoj en Vroclavo kaj Opole. La nomo aperis la unuan fojon en la skriba dokumento subskribita de pola princo el dinastio PiastojBoleslao la 4-a, la Buklohara en la jaro 1149. En la jaro 1241 apud la urbo okazis fama batalo kontraŭ la mongoloj nun nomata batalo de Legnica, sub gvido de Henriko la 2-a, la Pia. Tiam sukcese defendis la urban kastelon la kastelmastro Lassota.
Dum la Mezepoko apud la urbo estis minejo de oro. Dum julio 1454 okazis ribelo de plebo por kontraŭi la rektan regadon de la ĉeĥiaj reĝoj en la eksa duklando. Ekde 1526 Silezio troviĝis sub regado de la Habsburgoj kaj plej laste tiam la urbo nomiĝis Liegnitz. Dum la jaro 1675 mortis Georgo Vilhelmo, la lasta princo el la dinastio Piastoj, sekve komenciĝis la rekta regado de la Habsburga dinastio, kiu por urbo daŭris ĝis la mezo de la 18-a jarcento: Ekde 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio kaj apartenis al la germanlingva provinco Silezio, kun kiu ĝi en 1871 kunfondis la Germanan Regnon. En 1945, post la Dua Mondmilito, laŭ decido de la Aliancanoj, la urbo kaj provinco doniĝis al Pollando, kiu en 1946 decidis novan polajn nomojn por ĉiuj urboj de la regiono. Por la germanlingva urbo Liegnitz, kiu ĝis nun en polaj tekstoj nomiĝis Lignica, tio signifis adopton de nova nomo Legnica.
Post la Dua Mondmilito danke al bone konservitaj postgermanaj armeaj objektoj en la urbo estis lokigitaj garnizonoj: de Pola Soldataro (ekzistanta en la jaroj 1945-2007) kaj sur granda areo de la urbo de la komandantaro kun kazerno de Norda Militist-Grupiĝo de Sovetia Armeo (rezidanta en la urbo en 1945-1993).
La nuntempa spac-sistemo de la urbo datiĝas de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. En la nuna pola urbo Legnica oni povas trovi multajn belajn monumentojn, certe la Piast-kastelo staras unuavice, sed krom ĝi indas levi la okulojn al la katedralo de St. Petro kaj Paŭlo, Preĝejo de Sankta Maria, Urbodomoj (malnova kaj nova), turoj kaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Ravaj estas la tiel nomataj haringejoj, tio estas haringo-standoj kun arkaĵoj alkroĉitaj al la Malnova Urbodomo en la Merkata Placo. Rimarkindas pro historiaj kialoj certe la bela baroka preĝejo de St. Johano, kie vi povas viziti la Maŭzoleon de pola dinastio de Piastoj (vidu sube).
Urba verdaĵo
En la urbo abundas verdaj areoj, kiuj ne nur plibonigas vivkondiĉojn, sed ankaŭ emfazas kaj plibonigas la bildon kaj belecon de la Malnovurba Kvartalo.
La plej mirinda verda loko por ripozi en la urbo estas la urboparko situanta en la urbocentro kaj enhavanta la palmejon / oranĝejon. Fontanoj ankaŭ aldonas ĉarmon al la urbocentro.
Esperanto-movado
Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis Esperanton tie per publika parolado en 1910 kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo. En la 1920-aj jaroj, kiel ĉie en la Germana Regno ankaŭ en Liegnitz plufloris la Esperanto-movado, sed la persekutoj dum la epoko de la Tria Regno finis tiun prosperon.
Post 1945 ĉiuj germanlingvaj urbanoj, ankaŭ la esperantistoj, estis forpelitaj, kaj anstataŭigis ilin poloj el orienta Pollando cedita al Sovetunio. Inter ili ankaŭ estis esperantistoj, kiuj novorganizis lokan Esperanto-movadon. Planita kulmino de tiu movado estis la 70-a kongreso de la protestantisma Kristana Esperantista Ligo Internacia en 2020, kiu pro la kronvirusa pandemio devis esti prokrastita al aŭgusto 2021 kaj okazis en reduktita dimensio.