Thomas Gibson CRAWFORD (naskiĝinta la 22-an de marto1814, mortinta la 10-an de oktobro1857) estis usona skulptisto, kiu estas plej bone konata pro siaj nombraj artaj kontribuaĵoj al la Kapitolo de Usono. La plej konata estas la Statuo de Armita Libereco — konata ankaŭ kiel Armita Libereco aŭ simple Libereco — estas bronzastatuo dezajnita de Thomas Crawford (1814–1857) kiu, ekde 1863, estis kroninta la kupolon de la Kapitolo en Vaŝingtono, Usono. Origine nomita Libereco venkante kaj en milito kaj en paco, oficialaj usonaj registaraj publikaĵoj nune asertas, ke la statuo "estas oficiale konata kiel Statuo de Libereco".[1][2] La statuo priskribas inan figuron portantan militan kaskon kaj tenante eningan glavon en sia dekstra mano kaj laŭrokronon kaj ŝildon en ŝia maldekstra mano.[3]
↑En usona angla oni uzas Liberty por la Statuo de Libereco en Novjorko kaj Freedom por la Statuo de Libereco en Vaŝingtono. Por pluhavi malsamecon en Esperanto oni uzas en tiu artikolo la alternativan esprimon Statuo de Armita Libereco por ĉi statuo de Vaŝingtono, dum por la novjorka kolosa statuo oni uzas ĉiam la plej konatan esprimon Statuo de Libereco.