Kanĉenĝango, Kangchenjunga aŭ Kangchendzonga estas la tria plej alta montpinto en la mondo, situanta en Himalaja montaro sur la limo inter Barato, Nepalo kaj Tibeto. Ĝi altas 8 586 metrojn, kaj estas la plej alta punkto de Barato.
Unua grimpado
La pinton unuafoje atingis, je la 25-a de majo 1955, la britoj George Band kaj Joe Brown. Ĝi estis tiel la 6-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kies pinto estis atingita de homoj.
Eksteraj ligiloj