Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.
De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.
Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. La 20-an de decembro1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.
Pri Esperanto
Al la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 en Hamburgo Willy Brandt sendis salutvorton. Interalie li skribis:
„La 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 kunvenigas en Hamburgo diverslingvajn homojn el multaj landoj, kiuj tamen interkompreniĝas per komuna internacia lingvo. Tio estas popola interkompreniĝo en la plej vera senco de la vorto."[1]
Einzelnachweise
↑59-a Universala Kongreso de Esperanto – salutvortoj de eminentaj politikistoj. En: Germana Esperanto Revuo junio 1974, p. 2.