Norman Ernest BORLAUG ([ˈ|b|ɔːr|l|ɔː|ɡ]; 25a de Marto, 1914 - 12a de Septembro, 2009)[1] estis usona agronomo kiu kondukis iniciatojn tutmonde kiuj kontribuis al etendaj pliigoj en agrikultura produktado kio estis nomita Verda Revolucio. Borlaug ricevis multajn honorojn pro sia laboro, inklude de la Nobel-premio pri paco, la Prezidenta medalo de libereco kaj la Kongresa Ormedalo.
Borlaug ricevis sian gradigon en forstado en 1937 kaj doktorigon en fitopatologio kaj genetiko el la Universitato de Minesoto en 1942. Li ricevis priagrikulturan esplorpostenon en la CIMMYT (Centro Internacional de Mejoramiento de Maíz y Trigo, Internacia Centro por Plibonigo de Maizo kaj Tritiko) en Meksiko, kie li disvolvigis duon-nanajn, alt-produktajn, malsan-rezistantajn tritikajnvariaĵojn.[2][3] Dum la mezo de la 20-a jarcento, Borlaug estris la enkondukon de tiuj tre produktemaj variaĵoj kombine kun modernaj agrikulturaj produktoteknikoj en Meksiko, Pakistano, kaj Barato. Kiel rezulto, Meksiko iĝis granda eksportanto de tritiko ĉirkaŭ 1963. Inter 1965 kaj 1970, tritikorikoltoj preskaŭ duobliĝis en Pakistano kaj Barato, ege plibonigante la nutrosekurecon en tiuj landoj.[4]
Borlaug estis ofte nomata "la patro de la Verda Revolucio",[5][6] kaj oni konsideras lin kiel savanto de ĉirkaŭ mil milionojn da personoj tutmonde el malsatego.[7][8][9][10] Laŭ Jan Douglas, plenuma helpanto de la prezidanto de la Fondaĵo de Monda Manĝopremio, la fonto de tiu afero estas la artikolo de Gregg Easterbrook de 1997 nome "Forgotten Benefactor of Humanity", (Forgasita Bonfaranto de la Homaro). Tiu artikolo asertas, ke la "formo de agrikulturo kiun Borlaug predikas povus esti evitinta mil milionojn da mortoj."[11] Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1970 agnoske de siaj kontribuoj al la monda paco tra la pliigo de manĝoliverado.
Poste en sia vivo, li helpis al la aplikado de tiuj metodoj pliigi la manĝoproduktado en Azio kaj Afriko.[12]
Prospects for world agriculture in the twenty-first century. 2004. Norman E. Borlaug, Christopher R. Dowswell. Publikigita en: Sustainable agriculture and the international rice-wheat system. (ISBN 0-8247-5491-3)
Prologo al The Frankenfood Myth: How Protest and Politics Threaten the Biotech Revolution. 2004. Henry I. Miller, Gregory Conko. (ISBN 0-275-97879-6)
(27a de Junio, 2007) “Sixty-two years of fighting hunger: personal recollections”, Euphytica157 (3), p. 287–97. doi:10.1007/s10681-007-9480-9. 2927707.
↑Swaminathan, M. S. (2009). "Obituary: Norman E. Borlaug (1914–2009) Plant scientist who transformed global food production". Nature. 461 (7266): 894. Bibcode:2009Natur.461..894S. doi:10.1038/461894a. ISSN 0028-0836. PMID 19829366. S2CID 36572472.
↑Phillips, R. L. (2013). "Norman Ernest Borlaug. 25 March 1914 – 12 September 2009". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 59: 59–72. doi:10.1098/rsbm.2013.0012. S2CID 75211546.