Mallonge post la enoficiĝo de Brüning kiel kanceliero li estis konfrontata de ekonomia krizo kaŭzita de la Granda depresio (1929). Brüning reagis per la haltigo de ĉiuj salajraj kreskadoj, per kio li ege malŝatiĝis en kaj ekster la parlamento.
Donante al prezidento Paul von Hindenburg pli da potenco, Brüning estigis tiel-nomatan prezidentan registaron bazante sian administran aŭtoritatecon sur prezidentajn necesoleĝojn, kiuj estiĝis sen antaŭa konsento de la parlamento.
Brüning restas disputata persono en germana historio. Lia uzo de la prezidentaj necesoleĝoj kaj lia stranga rilato al la nazia partio NSDAP, foje kunlaborante kun ĝi, foje ĝin atakante, certe kontribuis al la falo de la Vajmara Respubliko.
Publikigoj
Memoiren (esperante memuaroj). 1918 ĝis 1934. DVA, Stuttgart 1970.
Briefe und Gespräche (esperante leteroj kaj diskutoj), 1934 ĝis 1945. DVA, Stuttgart 1970.