Li estis gvidanto de la Israela Laborpartio (sed ekde la fino de 2005 membris en la partio "Kadima"), la 8-a ĉefministro deIsraelo inter 1984-1986 kaj 1995-1996 kaj ministro pri defendaj aferoj inter 2001-2002.
Ŝimon Peres estis poligloto, flue parolis en la lingvoj: pola, franca, angla, rusa, jida kaj hebrea. Li estis kuzo de usona aktorino Lauren Bacall (realnome: Betty Joan Persky).
Ŝimon Peres estis unu el la plej aĝaj politikistoj de Israelo. Kvankam festis sian 93-an naskiĝtagon, en Israelo ĉiu opiniis, ke li estis ankoraŭ vivoforta kaj vigla. Li sukcesege akiris la francan militan flugaviadilon de Dassault, la Mirage III kaj iniciatis la nuklean reaktoron de Israelo.
Kvankam li neniam venkis en balotoj, Peres estis dufoje Ĉefministro: unuafoje inter 1984-1986 laŭ interkonsento kun la Likud-a Jicĥak Ŝamir kaj duafoje inter 1995-1996 post la murdo de la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin.
"Se la problemo ne havas solvon, tio ne povas esti problemo, sed la fakto – tio ne estas solvita, sed prokrastita."
"Televido faris la diktaturecon nerealigebla, sed la demokration netolerebla."
"Oni povas murdi milojn; oni povas preni la vivon de unu; oni ne povas murdi ideon." — pro la murdo de la ĉefministro Jicĥak Rabin.
"Kun la religio oni apenaŭ povas intertrakti. Oni opinias, ke oni havas superan permeson por mortigi homojn kaj militiri."
"La araboj komencas ekkompreni, ke ne la povreco kaŭzas la teroron, sed la teroro kaŭzas la povrecon. Ili estas viktimoj de siaj propraj eraroj."
"Milito en Irako estus bona afero por la repreno de la monda ekonomio" dum la 33-a forumo de Davos,
(Gazeto Le Monde, la 28a de januaro 2003, p. 4)[2].
Libroj
Li estas aŭtoro de multaj libroj, en la hebrea kaj inkluzive la librojn anglalingvajn, hispanlingvajn aŭ franclingvajn:
En la hebrea, "Yomán Entebe", Yediot Ajaronot, 1991. (ISBN 965-248-111-4)
En la hebrea, "Yomán keri'á: mijtavim lesofrim", Yediot Ajaronot, 1994. (ISBN 965-482-003-X)
En la hispana, Oriente Medio, a cero, Grijalbo, 1994. (ISBN 84-253-2622-2)