La Hohencolernoj, germane Hohenzollern, estis germana princa familio, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1806), pluraj prusaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918), kaj ankaŭ reĝoj de Rumanio dum 1866–1947.
La lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a, estis maltronigita en 1918 post la finiĝo de la Unua mondmilito.
La lasta kronprinco, Vilhelmo de Prusio, neniam surtroniĝis.
La alia branĉo de Hohencolernoj (Hohenzollern-Sigmaringen) regis en Rumanio dum 1866–1947.
En decembro 1947 Sovetunio trudis al Mikaelo la decidon abdiki kaj li elmigris al Svislando.